Vikipedio:Forigendaj artikoloj
| Aŭtora portalo | |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||
Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan peton aŭ kape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.
Ne plu aktivaj
[redakti fonton]Ne plu aktivajn erojn movu al /Arkivo, vidu la suprajn kestojn "Malnovaj diskutoj".
Vikipedio:Ŝablonoj/Specialaj ŝablonoj - 2026 04 26
[redakti fonton]- Artikolo
- Vikipedio:Ŝablonoj/Specialaj ŝablonoj (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ne ĝisdatigita ekde jaro 2013, redunda, estas tro multaj listoj kun specialaj kaj malspecialaj ŝablonoj, kaj la plejmultaj ŝablonoj tamen nenie estas listigitaj
- Uzanto
Por: Taylor 49 (diskuto) 20:13, 22 mar. 2025 (UTC)- Rezulto
Forigita- vidu sube: per tri poraj voĉoj, kaj du pasivaj subtenoj. ThomasPusch (diskuto) 21:24, 26 apr. 2026 (UTC)
- Do, listigo de la ŝablonoj estus jes bonvena, se ĝi estas bone ordigita kaj didaktike donas bonan superrigardon. Tamen mi ne scias ĉu tio eble estas teoria penso: mi ekde 2007 lernis pri multaj ŝablonoj kiam mi vidis unu en teksto kaj tiam iris al la ŝablono mem por pli detale rigardi ĝin - en la dokumentado kutime estis ĉiuj respondoj al miaj demandoj, kaj se ne, mi demandis diskutpaĝe kaj iu spertulo tiam ampleksigis la dokumentadon. Tiun ĉi subpaĝon mi neniam vidis ekde miaj komencaj tagoj, fakte ankaŭ la bazan paĝon Vikipedio:Ŝablonoj mi neniam rigardis. Se ĉiuj tiel faras, tiam oni povas ŝpari al si investi multajn horojn en pli pedagogia gvidlibro pri ŝablonoj ĝenerale... Sed mi ne scias, ankaŭ la alilingvajn paĝojn mi neniam legis, kaj ne povas kompari, pro sama motivo, ke mi ne aparte volis lerni pri ŝablonoj ĝenerale, sed mi lernis en praktiko, vidante iujn ŝablonojn en uzo. Do mi singarde estus por pridubo, ĉu vere indas investi aldonan tempon en pli pedagogia prezento aŭ oni nur havu minimuman paĝon. Ĉiukaze la grandaj lingvobranĉoj ŝajne sukcesas sen aldonaj subpaĝoj - kial ne ankaŭ ni sukcesus? Aidas (diskuto) 21:10, 22 mar. 2025 (UTC)
Komento: Mi ne principe kontraŭas ekziston de tiaspecaj paĝoj se ili estas utile formigitaj. Sed la supre menciita paĝo estas kaosa kaj "specialaj kaj malspecialaj ŝablonoj" estas sensenca klasigado. Taylor 49 (diskuto) 21:57, 22 mar. 2025 (UTC)
- Mi konsentas pri la duba kritiko. Sed en la ŝablono ankoraŭ ne estas noto ke ĝia ebla forigo diskutatas, kaj mi forte dubas ĉu iu atentigis la precipan verkinton @Tlustulimu: neniu ajn, ankaŭ burokrato ne, havas la sanktan devon ĉiujn du tagojn kontroli tiun ĉi paĝon. Tial mi proponas kalkuli la semajnon ekde nun, krom se la verkinto Tlustulimu signalas ke li konsentas pri forigo kaj ne bezonas plian tempon por pripenso. Ĉiukaze unu semajno rapidege pasas. Do ĝis 06 apr. 19:13 UTC. ThomasPusch (diskuto) 19:13, 31 mar. 2025 (UTC)
- Mi havas la malagrablan situacion ke Tlustulimu post la 27-a de marto 2025 nur faris du miniaturajn redaktetojn. Principe li tamen devintus vidi per sonorila signo mian noton @Tlustulimu: de la 31-a de marto. Sed evidente li iel estas en paska feriado, aŭ ekstreme okupita ekster vikipedio, momente. Tial mi, vole-nevole, proponas aldoni ankoraŭ 10 tagojn, ĉar se li eventuale ferias ĝis la feriotago paska lundo, la 21-a de aprilo, kaj reestas la 22-an, tiam ĉiukkaze li bezonos iom da tempo por pripenso kiel li traktos la kritikon pri la listo de 2013, pri kiu evidente ankaŭ li mem ne atentis dum la lastaj 12 jaroj. ThomasPusch (diskuto) 18:55, 14 apr. 2025 (UTC)
- @Tlustulimu, Taylor 49, Aidas, Kani, kaj RG72: Nun pasis pliaj dek monatoj da atendado, kaj ŝajne Tlustulimu ne havas la energion por okupiĝi pri la temo. Do mi revenus al la origina propono de Taylor, kiu kiel unua dekomence pledis pri forigo, kaj nun ankaŭ aldonas mian signon
Por: forigo. Tio ne kaŭzos grandan vakuon. Ĉu iu el vi ankoraŭ havas ion por aldoni? ThomasPusch (diskuto) 01:57, 5 mar. 2026 (UTC)
- Mi ne reagis ĉar mi tute ne kompetentas pri ŝablonoj. Mi tute akceptas kolektivan decidon. kani (diskuto) 09:47, 5 mar. 2026 (UTC)
- Mi tute malspertas rilate la ŝablonojn. Se tiu ĉi paĝo ne estas utila kaj uzata, do oni foiru ĝin. Se iu ĝin uzas aŭ ĝi estas utila, do oni lasu kaj plibonigu ĝin. RG72 (diskuto) 06:39, 6 mar. 2026 (UTC)
- @Tlustulimu, Taylor 49, Aidas, Kani, kaj RG72: Nun pasis pliaj dek monatoj da atendado, kaj ŝajne Tlustulimu ne havas la energion por okupiĝi pri la temo. Do mi revenus al la origina propono de Taylor, kiu kiel unua dekomence pledis pri forigo, kaj nun ankaŭ aldonas mian signon
Komento: Mi fakte lastatempe plurfoje prilaboris la malidan paĝon Vikipedio:Ŝablonoj kaj pluraj subpaĝoj de ĝi. Sed "/Specialaj ŝablonoj" estas plene redunda. Taylor 49 (diskuto) 21:18, 6 mar. 2026 (UTC)
- Al mi ŝajnas pravigeble ĝisi de la ŝablono. Tial
Por: Aidas (diskuto) 14:29, 8 mar. 2026 (UTC)
- Al mi ŝajnas pravigeble ĝisi de la ŝablono. Tial
- Ĉi-teme fluas la monatoj kaj ankaŭ mi hezitemas forpreni ŝajne nebezonatan subŝablonon se mi ne certe scias kio okazos poste. Tamen mi nur prenas mian kuraĝon kaj forigas ĝin. Se io estos misa poste, oni ĉiukaze povas malfari la forigon. Sed iom groteskas ne povi fini temon dum pli ol 13 monatoj. Do
Farite, subŝablono "/Specialaj ŝablonoj" estas for. Se iu havas problemon pri tio, kontaktu min, aŭ se mi neatendite havas trafikakcidenton, alian aktivan administranton, ekz. Kani, por restarigi la subŝablonon post meto de konvinkaj argumentoj. ThomasPusch (diskuto) 21:23, 26 apr. 2026 (UTC)
- Ĉi-teme fluas la monatoj kaj ankaŭ mi hezitemas forpreni ŝajne nebezonatan subŝablonon se mi ne certe scias kio okazos poste. Tamen mi nur prenas mian kuraĝon kaj forigas ĝin. Se io estos misa poste, oni ĉiukaze povas malfari la forigon. Sed iom groteskas ne povi fini temon dum pli ol 13 monatoj. Do
Bilda sensilo 2025 3 5
[redakti fonton]La paĝo estas alidirektilo al Rastrumero. Tamen "bilda sensilo" nek estas sinonimo nek eĉ teorie subkoncepto de "rastrumero", kaj la ĝermo Rastrumero neniel helpas leganton lerni pri bildaj sensiloj. --Arbarulo (diskuto) 18:31, 28 jan. 2026 (UTC)
Kontraŭ: forigo post alidirekto al Ŝargkuplita aparato. Taylor 49 (diskuto) 17:40, 29 jan. 2026 (UTC)- Bone, do, mi povas ŝanĝi mian proponon al
Sindetena: . Kvankam la nuna celo ankoraŭ povus misgvidi, ĉar ne ĉiuj bildaj sensiloj estas ŝarĝokuplitaj aparatoj, ĝi estas ege pli taŭga ol antaŭe. --Arbarulo (diskuto) 18:09, 29 jan. 2026 (UTC)
Sindetena: Ĝenerale mi estas forte por vikipediaj alidirektiloj, kiuj simple direktigas legantojn al ĝusta celo. Sed la alidirektilo "bilda sensilo" ĝis nun nur uziĝis en la paĝo Bilda distingokapablo, nun tute ne plu uziĝas, kaj mi demandas min ĉu iu iam per la serĉaj vortoj "bilda sensilo" serĉos en la esperanta vikipedio. Do, alivorte: ĉu iu ajn iam rimarkos ĉu alidirektilo ekzistas aŭ ne ekzistas. Se neniu bezonas ĝin, ni ne bezonas ĝin. Kion la koncepto Bilda sensilo cetere signifus en vikidatumoj, do en aliaj lingvoj?? Se ne forigi la alidirektilon, sencus klarigi la koncepton (aŭ preskaŭ-sinonimon) "Bilda sensilo" en duonfrazo de la paĝo Ŝargkuplita aparato. ThomasPusch (diskuto) 23:17, 29 jan. 2026 (UTC)
- @Taylor 49 kaj Arbarulo: Ĉu vi havas respondon al la supra demando? ThomasPusch (diskuto) 01:05, 31 jan. 2026 (UTC)
- @ThomasPusch: Bilda sensilo tute laŭvorte estas aparato, kiu sensas lumon kaj faras el ĝi bildon. Laŭ alilingvaj artikoloj, ekzemple france fr:Capteur photographique, ŝarĝokuplita aparato estas unu grava speco kaj la alia estas komplementa metaloksida duonkonduktilo (en:complementary metal oxide semiconductor). --Arbarulo (diskuto) 01:52, 31 jan. 2026 (UTC)
- Ah, nun ĉio klaras. Mi dirus ke plej bonas kaj plej helpas tuj enmeti tiun bazan informon en duan frazon de la teksto ŝargkuplita aparato, plej bone per kodoj de vikidatumoj, kun escepta uzo de grasaj literoj, se oni tradukas al unu nacia lingvo, oni ĉiam elstarigas tiun "ŝajne aparte internacian" lingvon kaj malelstarigas la aliajn. Do tute banale
- @ThomasPusch: Bilda sensilo tute laŭvorte estas aparato, kiu sensas lumon kaj faras el ĝi bildon. Laŭ alilingvaj artikoloj, ekzemple france fr:Capteur photographique, ŝarĝokuplita aparato estas unu grava speco kaj la alia estas komplementa metaloksida duonkonduktilo (en:complementary metal oxide semiconductor). --Arbarulo (diskuto) 01:52, 31 jan. 2026 (UTC)
- @Taylor 49 kaj Arbarulo: Ĉu vi havas respondon al la supra demando? ThomasPusch (diskuto) 01:05, 31 jan. 2026 (UTC)

„ Ŝargkuplita aparato estas unu grava speco de bilda sensilo (kodo en vikidatumaro Q209121), la alia estas komplementa maloketsida duonkonduktilo (kodo en vikidatumaro Q173431); ambaŭ estas duonkonduktaĵaj aparatoj. ”
- Kaj pripenseblas (mi persone subtenus, kvankam en du kazoj temus pri gvido de mistajpaĵo al ĝusta vorto) ĉu ankaŭ konsideri alidirektilojn de la ĝusta variaĵo ŝargokuplita aparato kun plia meza vokalo kaj de la eraraj variaĵoj ŝarĝkuplita aparato kaj ŝarĝokuplita aparato kun "ĝ" anstataŭ "g" al la teksto ŝargkuplita aparato, ĉar tiu mistajpo ĵus eĉ okazis al vi kaj certe ankaŭ okazos al aliaj. Ĉu ĉiu konsentas pri tiuj tri aldonaj alidirektiloj? Ĉiukaze ĉio estas iusence nur provizoraj solvoj - ankaŭ la alidirektilo de bilda sensilo al ŝargkuplita aparato, sed lamentado pri mankoj de veraj kompletaj esperantaj tekstoj ne estas solvo, dum klara klarigo estas helpo. ThomasPusch (diskuto) 07:54, 31 jan. 2026 (UTC)
Farite Plene riparite. Tamen mi apenaŭ subtenas alidirektilojn por eraraj variaĵoj. La kodo "Q209121" estas malĝusa por la celata bildsensilo. Taylor 49 (diskuto) 18:38, 1 feb. 2026 (UTC)
- Dankon ThomasPusch pri la korekto! Ĉi-kaze temas pli ĝuste pri mislego ol mistajpo. Principe mi ne multe ŝatas alidirektilojn por misliterumoj - tamen, se ni havos ilin, ĉi tiu estus relative taŭga okazo. Do mi nek poras nek kontraŭas tion. --Arbarulo (diskuto) 04:21, 2 feb. 2026 (UTC)
- Principe ankaŭ mi ne multe ŝatas alidirektilojn por misliterumoj - tamen, ĉi tie estas tiom nematura temaro, kaj la termino ŝargkuplita aparato estas tiom ekzotikega (almenaŭ mi neniam vidis ĝin en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro, kaj mi preskaŭ garantias ke ĝi neniam menciiĝis ie tie), ke la facile pardonebla mistajpo skribi la adjektivon "ŝargkuplita" kun silabo "ŝarĝ" permesas klarigan alidirektilon. @Taylor 49: Vi en unu frazo notas "plene riparite" kaj en alia tamen avertas "La kodo "Q209121" estas malĝus[t]a por la celata bildsensilo". Ĉu vi havas pli bonan ideon por vikidatuma kodo aŭ entute havas proponon kiel solvi la dilemon? Klaras ke ĉiuj konsentas ke "ĉio estas iusence nur provizoraj solvoj", sed jes bonas se tiuj "provizoraj solvoj" estu laŭeble ne malĝustaj. ThomasPusch (diskuto) 10:30, 6 feb. 2026 (UTC)
- Dankon ThomasPusch pri la korekto! Ĉi-kaze temas pli ĝuste pri mislego ol mistajpo. Principe mi ne multe ŝatas alidirektilojn por misliterumoj - tamen, se ni havos ilin, ĉi tiu estus relative taŭga okazo. Do mi nek poras nek kontraŭas tion. --Arbarulo (diskuto) 04:21, 2 feb. 2026 (UTC)
- Mi jam riparis tion en la artikolo: Q210745 "active pixel sensor". Mi ankaŭ kreis alidirektilon CCD-bildosensilo Taylor 49 (diskuto) 01:44, 8 feb. 2026 (UTC)
- Do eblas konsideri la temon kontentige finita. ThomasPusch (diskuto) 01:42, 5 mar. 2026 (UTC)
- Mi jam riparis tion en la artikolo: Q210745 "active pixel sensor". Mi ankaŭ kreis alidirektilon CCD-bildosensilo Taylor 49 (diskuto) 01:44, 8 feb. 2026 (UTC)
Joel Filsaime - 2026 3 1
[redakti fonton]- Artikolo
- Joel Filsaime (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Neesperantisto markigis tiun paĝon kiel spamaĵo, vikidatuma ero pri la temo tute ne estas sed en d:Q58221895 estas informoj pri la ŝtrumpopupa agado de iuj penoj puŝi la temon en vikipedion, teksto nun nur estas en la esperanta branĉo, supezeblas ke alilingvaj tekstoj jam estis forigitaj, sed tio rekte ne kontroleblas. Ĉiukaze la esperanta ek-teksteto estas orfo, aldone estas mizera unufraza artikola ĝermeto, kaj krome dubindas la menciindeco de la homo, se neniu esperantista uzanto konas lin kaj en la angla kaj ĉiuj aliaj branĉoj de vikipedio estas neniu informo pri li. Ah, kaj la indikita ekstera ligilo fine de la paĝo ankaŭ estas morta ligilo. Sola referenco ankaŭ ne funkcias, kaj tial entute sola provo pri ekzisto de tiu kantisto estas IMDb, filma datumbazo, kiu tamen nur indikas lian naskiĝdaton kaj ke li neniam faris filmon. Tio estas mizere malmulte por konvinki pri lia tutmonda menciindeco.
- Uzanto
- ThomasPusch (diskuto) 11:40, 6 feb. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- du poraj, neniu kontraŭ.--kani (diskuto) 11:56, 1 mar. 2026 (UTC)
Por: ThomasPusch (diskuto) 11:41, 6 feb. 2026 (UTC)
Por: - Moldur (diskuto) 14:30, 6 feb. 2026 (UTC)
SoftProgrAmaro
[redakti fonton]- Artikoloj
- Ŝablono:Informkesto programaro/testoj (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Informkesto programaro/provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Infobox Software (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- forgesitaĵo, "testoj" kaj "provejo" neuzataj, "Software" nur post forŝalto ĝisnune NE okazis
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 16:23, 10 feb. 2026 (UTC)
Por: sed 8 uzoj de "Infobox Software" ankoraŭ devos permane anstataŭiĝi, aŭ per la roboto de Taylor, ĉar vere tio ankoraŭ ne okazis. ThomasPusch (diskuto) 01:38, 5 mar. 2026 (UTC)
Por: mi anstataŭigis {{Infobox Software}} --> {{Informkesto programo}} sed ŝajnas ke nia ŝablono bezonas prilaboradon ĉar kelkaj parametroj ne bone funkcias. --CasteloBrancodiskuto 22:49, 19 apr. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Natalia Bryant (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ne estas mi kiu petas forigon, sed intervikia patrolanto -- iu neesperantisto aldonis la "internacian" argumenton "crosswiki spam", kaj fakte proponis tujforigon, sen iu diskuto
- Uzanto
- --kani (diskuto) 21:27, 23 feb. 2026 (UTC) -- ThomasPusch (diskuto) 23:29, 4 mar. 2026 (UTC)
Komento: Mi mem dubas pri enciklopedieco. Ankaŭ ĉu la patro aldonas menciecon. En la artikolo estas kelkaj fuŝaĵoj, sed korekteblaj.--kani (diskuto) 21:27, 23 feb. 2026 (UTC)
Por: forigo. Q83827832 kreinto globale forbarita pro interalie gantopupumado. Fontoj estas multaj, tamen la artikolo ŝajnas esti memreklamo. Taylor 49 (diskuto) 22:18, 23 feb. 2026 (UTC)
Komento: Efektive en vikidatumaro videblas pluraj diverslingvaj paĝoj kreitaj kaj baldaŭ forigitaj pro forta premo de ne-lingvaj ĉasantoj pri vikipedia misuzado. Sed la nederlanda vikipedio en sia eksterprojekte puŝita diskuto pri ebla forigo forte protestas pri forigo nur pro argumento "crosswiki spam", kaj eble estas verkita pli profesinivele ol la esperantlingva teksto, kiu stile ne jam estas tre polurita. Kaj mi eĉ ne jam havas personan opinion, ĉu mi opinias la manekenon menciinda en la esperantlingva vikipedio. Ankaŭ iom ĝenas ke la ne-lingvaj ĉasantoj jam energie du-foje forigis (probable solan) foton el la komunejo kaj el vikidatumoj, sed foto kompreneble estas nur unu elemento en komenca teksto. ThomasPusch (diskuto) 23:29, 4 mar. 2026 (UTC)
- Ĉu vere forte? nl:Wikipedia:Te_beoordelen_pagina's/Toegevoegd_20260222#Natalia_Bryant Taylor 49 (diskuto) 23:44, 4 mar. 2026 (UTC)
- Nu, la diskuto tutekzakte estis:
- Nomumita por tujforigo pro krucvikia spamo. Mi vidas artikolon kun fontoj. Do, ĝis kia grado ĉi tiu artikolo estas netaŭga? – Mbch331 22 Feb 2026
- Krucvikia spamo ne estas kialo por tujforigo, @WikiBayer. Alie, la artikolo ŝajnas bona al mi. Ĝi povus esti iom pli bona gramatike, kaj kelkaj frazoj povus esti pli neŭtralaj, sed ĝi ne estas aparte problema artikolo kaj ankaŭ estas bone fontigita. Mondo 23 Feb 2026
- Mi purigis la artikolon. Mondo 23 Feb 2026
- @MondoE, ne estas listigita fidinda fonto. WikiBayer 23 Feb 2026
- People, Vogue, ESPN, ktp. estas aŭtoritataj fontoj en nia Vikio. Kaj la fontoj ankaŭ mencias ŝin anstataŭ mencii ŝin nerekte, kio ankaŭ estas postulo ĉi tie. Krom la lasta fonto, sed tiu ankaŭ nur konfirmas ŝian fratinon. Mondo 23 Feb 2026
- Ekde tiam neniu plia nederlanda komento venis. Fakte estis nur du homoj, kiuj protestis kontraŭ la propono, mi dirus ke "forte", kaj neniu krom la proponinto mem subtenis forigon. Sed mi estas malpli konvinkita ol la du nederlandlingvanoj, la artikolo jes ŝajnas esti memreklamo. Nun (nur) du esperantaj tekstoj interne ligas al la teksto, sed de ĝi restus oni povus aldoni ligojn de la paĝoj 19-a de januaro, Chanel, Dolce & Gabbana, Teen Vogue, Vanity Fair, Victoria's Secret kaj per tio eviti ke la teksto estus artikola orfo. Eble mia entuziasmo suferas, ĉar mi ne estas leganto de tiuj gazetoj kaj tial ne jam vidis ŝin en artikolo, sed pro la memreklamo mi tendence estas
Malforte por: forigo, ankaŭ se la nederlanda teksto tre probable restos. ThomasPusch (diskuto) 01:28, 5 mar. 2026 (UTC)
- Ekde tiam neniu plia nederlanda komento venis. Fakte estis nur du homoj, kiuj protestis kontraŭ la propono, mi dirus ke "forte", kaj neniu krom la proponinto mem subtenis forigon. Sed mi estas malpli konvinkita ol la du nederlandlingvanoj, la artikolo jes ŝajnas esti memreklamo. Nun (nur) du esperantaj tekstoj interne ligas al la teksto, sed de ĝi restus oni povus aldoni ligojn de la paĝoj 19-a de januaro, Chanel, Dolce & Gabbana, Teen Vogue, Vanity Fair, Victoria's Secret kaj per tio eviti ke la teksto estus artikola orfo. Eble mia entuziasmo suferas, ĉar mi ne estas leganto de tiuj gazetoj kaj tial ne jam vidis ŝin en artikolo, sed pro la memreklamo mi tendence estas
- People, Vogue, ESPN, ktp. estas aŭtoritataj fontoj en nia Vikio. Kaj la fontoj ankaŭ mencias ŝin anstataŭ mencii ŝin nerekte, kio ankaŭ estas postulo ĉi tie. Krom la lasta fonto, sed tiu ankaŭ nur konfirmas ŝian fratinon. Mondo 23 Feb 2026
- @MondoE, ne estas listigita fidinda fonto. WikiBayer 23 Feb 2026
- Nomumita por tujforigo pro krucvikia spamo. Mi vidas artikolon kun fontoj. Do, ĝis kia grado ĉi tiu artikolo estas netaŭga? – Mbch331 22 Feb 2026
- Nu, la diskuto tutekzakte estis:
- Ĉu vere forte? nl:Wikipedia:Te_beoordelen_pagina's/Toegevoegd_20260222#Natalia_Bryant Taylor 49 (diskuto) 23:44, 4 mar. 2026 (UTC)
"Kategorio:Ŝablono:Kun Lua" - 2026 4 6
[redakti fonton]- Artikolo
- Kategorio:Ŝablono:Kun Lua (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- proponas forigon post malplenigo ĉar neutila, preskaŭ ĉiuj ŝablonj jam uzas LUA:on, kaj neniu bontenas katigon laŭ la eco, do la kato enhavas pli-malpli hazardan subaron de la tuta ŝablonaro
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 00:49, 24 feb. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- je tri poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa (kvankam ankoraŭ atendiĝis kvar pliajn samajnojn) ThomasPusch (diskuto) 00:40, 6 apr. 2026 (UTC)
- Mi prove malplenigis ĝin. Taylor 49 (diskuto) 18:28, 1 mar. 2026 (UTC)
Por: ThomasPusch (diskuto) 01:32, 5 mar. 2026 (UTC)
Por: la argumentado sekveblas. User:Aidas 14:42, 8 mar. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Dunst Records (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ŝajnas mempropagando. Nura referenco ripetas la enhavon de la artikolo. Estas neniu interna ligilo kaj neniu koresponda alilingva artikolo, nek en angla nek en hungara.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 12:02, 1 mar. 2026 (UTC)
Malforte kontraŭ: forigo. Estas klare ke estas neniu koresponda alilingva artikolo, kaj la teksto eĉ ne estas aparte sprite farita. Sed la ligo al Believe Music kaj per tio al la esperantlingva muzikeldonejo Vinilkosmo igas ĝin interesa por la esperantista komunumo. Internaj ligiloj restos iom problemetaj, nun estas tri da ili, ne plu estas tute neniuj, kvar povus jam sufiĉi (eble el paĝo Budapeŝto aŭ paĝo elsendfluo). ThomasPusch (diskuto) 00:09, 5 mar. 2026 (UTC)
- Tendence
Kontraŭ: Pro tio ke nun estas pluraj malfortaj referencoj kaj la ligilo al ekzistanta teksto "Believe Music" kaj nerekte Vinilkosmo iusence pravigas la tenon aparte en wiki-eo. Mi kompreneble samkiel ĉiu alia ne scias, ĉu aŭ kiom ankoraŭ venos produktaĵoj de tiu muzikforĝejo de ege juna eldonisto, sed mi tamen ne volas diskriminacii nur pro la asertata aĝo. Aidas (diskuto) 14:37, 8 mar. 2026 (UTC)
Komento: Ekde komenco de marto ĉi tie kolektiĝis nur unu voĉo por forigo kaj du tre nekonvinkitaj voĉoj "malforte kontraŭ" kaj "tendence kontraŭ". Ke mi mem estas nekonvinkita, mi povas mem konfirmi, kaj la vortumo "tendence kontraŭ" ankaŭ ne aspektas tre memcerta. Mi povus kalkuli, ke Kani estas por forigo, kaj estas du voĉoj kiuj "estas je po kvarono kontraŭ", do sume estas duona voĉo favore al forigo, sed tio estus ege stranga kalkulmaniero. Do mi nepre volas alvoki pliajn uzantojn preni starpunkton pri la temo. Al mi fakte ne estas tre grave kio fine okazos al la teksto, sed min ĝenas ke iu anonimulo (neesperantisto??) la 10-an de aprilo silente forviŝis la ŝablonon pri diskuto en VP:FA, kvankam la diskuto tute ne estas finita. Tiel trompeme forigi la memoron ke iam estis esperanlingva diskuto pri forigo, en kiuj aperis maltro da klaraj voĉdonoj, estus mizere. ThomasPusch (diskuto) 23:27, 25 maj. 2026 (UTC)
"Ŝablono:Tradukita/artikolo" - 2026 3 12
[redakti fonton]- Artikolo
- Ŝablono:Tradukita/artikolo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- jam forŝaltita
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 18:26, 1 mar. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- 2026-03-12
Por: ThomasPusch (diskuto) 01:35, 5 mar. 2026 (UTC)
Komento: Mankas al mi teknikaj scioj pri ŝablonoj, sed nun mi vidas, ke estas centoj da artikoloj kun ruĝaj volapukaĵoj en kategorioj ĝis oni ŝanĝas Tradukita al Trad.--kani (diskuto) 01:00, 28 mar. 2026 (UTC)
Komento: Tio neniel rilatas al la forigo, sed al redakto de la ankoraŭ ekzistanta Ŝablono:Tradukita. Bedaŭrinde mia libertempo malpliiĝis do laboro ne progresas tiel rapide kiel mi planis. Taylor 49 (diskuto) 21:02, 5 apr. 2026 (UTC)
Projektaĵoj "Vikipedio:Kondiĉaj ŝablonoj" kaj "/6" - 2026 4 6
[redakti fonton]- Artikoloj
- Vikipedio:Kondiĉaj ŝablonoj (historio · ĉi tien · forigu)
Vikipedio:Projekto:Korektado de parametroj de ŝablonoj/6 (historio · ĉi tien · forigu)
Projekto:Korektado de parametroj de ŝablonoj/6 (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- "Vikipedio:Kondiĉaj ŝablonoj" preskaux senenhava, kaj tio fakte ne estas artikolo malgraux sxablono "Ĝermo" (la rilata kato NE estas poponita por forigo), "/6" temas nur pri dubindaj aŭ jam forigitaj ŝablonoj
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 23:35, 4 mar. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- je tri poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa (kvankam ankoraŭ atendiĝis tri pliajn samajnojn) ThomasPusch (diskuto) 00:23, 6 apr. 2026 (UTC)
- En "Vikipedio:Projekto:Korektado de parametroj de ŝablonoj/6" ankoraŭ estis iuj uzoj de la ŝanĝita ŝablono "CarojDeRusio" por ĝustigi, tion mi faris nun. Nun mi estas
Por: forigo de ĉiuj 3. ThomasPusch (diskuto) 01:34, 5 mar. 2026 (UTC)
Por: Aidas (diskuto) 14:38, 8 mar. 2026 (UTC)
Bul**g - 2026 4 6
[redakti fonton]- Artikoloj
- Ŝablono:Buleaeg (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Buleaeg/eg2 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Buleo-eg1 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Buleo-eg (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- drolaĵo, ĉiuokaze neuzataj kaj sen dokumentaĵo
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 23:35, 4 mar. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- je tri poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa (kvankam ankoraŭ atendiĝis tri pliajn samajnojn) ThomasPusch (diskuto) 00:39, 6 apr. 2026 (UTC)
Por: Aidas (diskuto) 14:38, 8 mar. 2026 (UTC)
Por: Tujforigenda (Ĝ1). CasteloBrancodiskuto 20:20, 5 apr. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Graziano D'Urso (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Mi dubas ĉu temas pri mempropagando, kvankam la artikolo mem ŝajnas savebla. Tamen la kreinto estas la biografiito mem, kaj la artikolo ne ekzistas en la itala, kaj nur en minoritataj lingvoj.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 17:52, 16 mar. 2026 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita- vidu sube, ThomasPusch 26 apr. 2026
Kontraŭ: La referencoj ŝajnas al mi konvinkaj, kaj estas multaj, kiuj vere kovras pli-malpli ĉiujn asertojn. Ke estas ISBN-numeroj pri liaj verkaĵoj, ankaŭ estas pluso, kio ebligas kontroli la publikigon (kvankam tion mi ankoraŭ ne faris). Ĝustas ke estis konto de sama nomo kiu starigis la esperantan tekston, kaj kiu baze faris multegajn redaktetojn en vikidatumoj, tio estas minuso, sed en vikidatumoj ne estas signo ke itala teksto pri li iam estis kaj estis forigita. Sed la informoj estas kredindaj, estas sufiĉaj kaj estas informaj. Aidas (diskuto) 07:06, 27 mar. 2026 (UTC)
Kontraŭ: La argumentoj de Aidas validas, kaj kaj "la artikolo ne ekzistas en la itala, nur en minoritataj lingvoj" (nun en 11 krom en E-o) ne estas valida kialo por forigi tekston - la kataluna estas pli granda lingvo (kaj laŭ nombro de parolantoj kaj laŭ vikipedia branĉo) ol ni diru la dana, armena aŭ hebrea, kiuj simple havas pli da renomo ĉar ili estas ne nur fortaj regionaj sed ŝtataj lingvoj, kaj la sicilian eblas konsideri dialekton de la itala, do "loka lingvo" de la temulo. Certe la e-lingva teksto tre povos profiti de informkesto, sed tio estas rapide aldonebla, kaj la kvanto de referencoj estas eĉ ekscesa por tiom malvasta teksto ... sed en duba kazo pli bone multe pli ol multe malpli da referencoj. Ke "estis konto de sama nomo kiu starigis la esperantan tekston" kaj tio supozigas ke probable aŭ eble "la kreinto estas la biografiito mem", estas kialo despli detale rigardi ĉu neŭtralaj fontoj konfirmas la asertojn, sed tio ŝajnas la kazo ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 00:20, 6 apr. 2026 (UTC)
- @Kani: Mi ĵus ankoraŭ aldonis informkeston, tri retejojn, kaj iom poluris la koncernan vikidatuman eron. Tiel laŭ mi la teksto povas resti. Ĉu vi volas fermi la diskuton aŭ ĉu vi konsentas ke mi faru tion? ThomasPusch (diskuto) 13:07, 26 apr. 2026 (UTC)
- Kompreneble ankaŭ ĉi tie eblus ankoraŭ investi plurajn horojn en kreado de iuj vikipedie bonvenaj flankaj tekstoj, ekzemple pri Paolo Altieri, la edukejoj universitato Pegaso en Napolo kaj muzika konservatorio Vincenzo Bellini en Katanio, aŭ eblus konsideri ĉu indas ne simple alidirektigi la temon kantodidaktiko al kanto sed krei propran remon kantodidaktiko. Sed tiuj konsideroj ne rilatas al la fakto ĉu la teksto entute povas resti aŭ ne. Ĉiukaze la indiko "Leonardo da Vinci:
La Imagaj Damnitaj" estis misa. Temas pri tri intermezoj kiuj nomiĝas en Eo "La Imaga Malsanulo" (L'Ammalato immaginario). Mi ne kaŝu ke la italaj vikipedianoj decidis draste malpermesi la tekston, ĉar ili konsideris la temon senespere reklama, vidu [:it:[Wikipedia:Pagine_da_cancellare/Graziano_D'Urso]]. Sed tio ŝajnas al mi vere drasta decido - la esperanta teksto nun estas same reklama aŭ nereklama kiel multaj aliaj biografioj pri muzikistoj, samkiel la tekstoj en la 11 aliaj vikipediaj lingvoj, kiujn ankaŭ neniel necesus ĉiujn buĉi ... ThomasPusch (diskuto) 13:33, 26 apr. 2026 (UTC)- La teksto nun povas resti. Mi konsentas, ke vi fermu la diskuton. kani (diskuto) 18:46, 26 apr. 2026 (UTC)
- Kompreneble ankaŭ ĉi tie eblus ankoraŭ investi plurajn horojn en kreado de iuj vikipedie bonvenaj flankaj tekstoj, ekzemple pri Paolo Altieri, la edukejoj universitato Pegaso en Napolo kaj muzika konservatorio Vincenzo Bellini en Katanio, aŭ eblus konsideri ĉu indas ne simple alidirektigi la temon kantodidaktiko al kanto sed krei propran remon kantodidaktiko. Sed tiuj konsideroj ne rilatas al la fakto ĉu la teksto entute povas resti aŭ ne. Ĉiukaze la indiko "Leonardo da Vinci:
Malrespekto de kopirajto - aspektas kiel laŭvorta traduko de kaj mi vidas neniun indikon de permeso.
- La malrespekto de kopirajto restas. Administrantoj @Tlustulimu: @ThomasPusch: @Blahma: @KuboF Hromoslav: @Gamliel Fishkin: @LiMr: @Kani: @Stefangrotz: Bonvolu fari ion. --Arbarulo (diskuto) 19:15, 5 apr. 2026 (UTC)
Kontraŭ: La malrespekto de kopirajto ne plu restas, ĉar mi reredaktis la artikolon el la portugallingva vikipedio kiu indikas diversajn fontojn. Nun la teksto estas tute alia kaj mi forigis ankaŭ unu bildon. Tial mi petas la forigon de la forigaverto.--kani (diskuto) 19:59, 5 apr. 2026 (UTC)
- Kani solvis la problemon. Dankon! --Arbarulo (diskuto) 20:06, 5 apr. 2026 (UTC)
Alia temo, kun bedaŭro finita je 2026 04 19
[redakti fonton]Krome mi petas atenton al Vikipedio:Forigendaj dosieroj#Historiaj dosieroj de Claudio Pistilli. ThomasPusch jam forigis kelkajn, restas aliaj trovitaj sed ne forigitaj, kaj multegaj aliaj ankoraŭ ne kontrolitaj. --Arbarulo (diskuto) 16:08, 19 mar. 2026 (UTC)
- La problemo ĝustas. Mi ekde la komenco de marto sukcesis savi kelkajn bildojn, forigis aliajn pri kiuj mi jam pruvis ke ili neniel povus esti pli ol 100-jaraj, kiel estis indikite en la licenca aserto, sed mi interkonsentis kun Arbarulo lasi tempon de entute ses semajnoj, do ĝis pli-malpli mezo de aprilo, kaj tiam mi forigos ĉiujn dosierojn kiuj ĝis tiam ankoraŭ estos sen konvinkaj pruvoj pri ekestado antaŭ pli ol 100 jaroj. Mi nun de la 7-a ĝis la 11-a vojaĝos kaj estas sen retkonekto, kaj de la 13-a ĝis 17-a ankaŭ. Tial mi proponas ke ĉiuj povos ankoraŭ vidi ĉu eblus savi iujn dosierojn, ankaŭ mi povos vidi sed mi nur la 12-an de aprilo, kaj ke ni metu la finan limdaton la 18-an de aprilo. Mi promesos ke mi tiam forigos ĉiujn el la nun 40 dosieroj kiuj nun estas en la iom misgvida Kategorio:Tujforigendaj artikoloj (la ekzakta titolo de la kategorio ne gravas, ĉiukaze plej multaj estas klara kandidato esti forigitaj post revizio aŭ post konvena atendotempo - do "ne tuj", sed ĉiukaze). Mi ne kaŝu ke ne eblas tiom klare diri ke ĉiuj kandidatoj estus perforto de kopirajto. Ekzemple (post detala serĉado)
Papo Gelasio la 1-a estas bone dokumentita kiel litografio de 1879, signife pli ol 100-jara
Justino la 2-a (520-578), same signife pli ol 100-jara
Sankta Akacio de Sinajo, signife pli ol 100-jara, sed restas dubo ĉu ĝi vere konvenas en la teksto Bazilisko la Juna
Jakobo de Edesa,
Klodjo Albino (147-197),
Konstanteno la 3-a (361-412),
Hostiliano, c. 230-251
Filipo la 2-a (Makedonio) kaj
Maŭricio la 1-a (539-582) el 1697
- estas konfirmite pli aĝaj ol 100 jaroj kaj sendube povos resti. Sed plej multaj aliaj restas sub forta dubo, kaj se en ses semajnoj ne eblis trovi argumenton por tenado devos forpreniĝi meze de aprilo... ThomasPusch (diskuto) 23:31, 5 apr. 2026 (UTC)
Komento: Mi vere malĝojas devi nun forigi ĉiujn dosierojn alŝutitajn de Claudio krom la naŭ pri kiu mi sukcesis detektive pruvi kaj dokumentigi ke ili vere estas pli aĝaj ol 100 jaroj. Pri pluraj aliaj bildoj, ekzemple tiu ĉi, uzita je la nomo "Ekzekutado de la imperiesto Maŭricio fare de la uzurpisto Fokas.png" en la teksto Maŭrico (imperiestro), mi facile kredus ke ĝi estus pli ol 100 jarojn aĝa, sed mi ne havas la tempon investi horon da serĉado por ĉiu de la nun ankoraŭ 39 bildoj en la kategorio, 39 horoj estus plena oficista laborsemajno. Kaj evidente Claudio eĉ ne komencis serĉi verajn fontojn de la bildoj (kompreneble fonto ne estas "mi vidis ĝin kiel ornamaĵo de privata Facebook-noto, ne klaras de kie la bildo venis tien"). Do: se en ses semajnoj ne eblis trovi argumenton por tenado, ili devas nun forpreniĝi. Jam la forprenado unu post alia estas sufiĉe da laboro. Kompreneble mi ĉie kontrolos ĉu eble Claudio aŭ iu tamen metis dokumentigon al la dosiera priskribopaĝo antaŭ definitiva forigo, sed mi dubas ke mi vidos ion tie... ThomasPusch (diskuto) 21:24, 19 apr. 2026 (UTC)
- Mi en la proceso de pena forigo ankoraŭ sukcesis pruvi kaj dokumentigi la aĝecon de
- 10.
dosiero:Karino (250-285) Romia Imperiestro.png - 11.
dosiero:Phocas (547-610) 2.png - 12.
dosiero:Senkapigo de Siagrio (486).png - 13.
dosiero:Granda Palaco de Konstantinopolo (Vogt).png - 14.
dosiero:Prometeo liberigita de siaj ĉenoj fare de Heraklo.png - kaj sekve povis savi ilin. Du pliajn bildojn (15 kaj 16) mi povis anstataŭigi per identa bildo el la vikimedia komunejo. Tiel necesas fine nur 23 bildojn forigi kaj maluzigi en la tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 12:35, 20 apr. 2026 (UTC)
PS: Ankaŭ
dosiero:Romia Konkero fare de la vandaloj.png identiĝis kiel bildigo de 1890 kaj same estas klare pli ol 100-jara. TP
Farite la forigo de ĉiuj dubaj dosieroj. La koncerna ujo nun ne havas ajnan dosieron. ThomasPusch (diskuto) 20:32, 20 apr. 2026 (UTC)
J-Pimp (songwriter) 2026 04 07
[redakti fonton]- Artikolo
- J-Pimp (songwriter) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Fuŝa artikolo, metita de anonimulo: nur unu frazo, alilingva titolo, nur unu referenco, kiu fakte ne referencas la tekston kaj nur mencias kanton, kaj manko de alilingva artikolo; ĝi ne ekzistas eĉ en la angla, inter pli ol 7 milionoj ne estas loko por tio.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 09:14, 26 mar. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- Kvar poraj, neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 21:22, 7 apr. 2026 (UTC)
Por: La teksto estas orfa, estas kvante tute malsufiĉa ĝermeto de nur unu frazo, la titolo ("songvvriter") estas fuŝa, la sola referenco pruvas nur ke iam ajn ekzistis unusola rep-muzikaĵo, ĝi ne pruvas iun biografian aserton (da kiuj ekzistas nur vera nomo, asertita naskiĝdato kaj -loko), kaj krome alilingvaj ĉasantoj de intervikia misuzo akuzas la anonima(j) konto(j)n pri transvikia spamado. Ĉio kune ne konvinkas. Aidas (diskuto) 06:37, 27 mar. 2026 (UTC)
Por: Mi konsentas kun Aidas. Dubinda menciindeco. CasteloBrancodiskuto 20:11, 5 apr. 2026 (UTC)
Por: Kio estas eble ioma perforto konrraŭ la mizera ĝermeto, estas ke nun jam ĝi ne ligiĝas al vikidatuma ero - mi pensas ke kiam mi unuafoje ĵetis rapidan rigardon al ĝi fine de marto, ĝi ankoraŭ havis - tio estus fuŝa ago de iuj akuzaj "alilingvaj ĉasantoj de intervikia misuzo" se temus pri valora teksto, sed pri tiu ĉi eĉ ne meritas provi eltrovi kie povus esti malaperinta la vikidatuma ero. Mi same pledas por forigo. ThomasPusch (diskuto) 21:48, 5 apr. 2026 (UTC)
Falsaj kuracistoj en Finnlando - 2026 4 26
[redakti fonton]- Artikolo
- Falsaj kuracistoj en Finnlando (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ŝajnas persona kreaĵo. Estas nek referencoj nek alilingvaj ekvivalentoj. Ankaŭ ne estas klara temfadeno: ĉu temas pri sendiplomaj kuracistoj, ĉu pri tio en Finnlando, ĉu pri la kazo de Esa Laiho. Temas pri nia konata finna amiko kun kiu maleblas interkonsenti por plibonigo de iliaj kreaĵoj, kaj krome li de tempo al tempo kreas novan avataron.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 22:43, 7 apr. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- ses poraj, neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 18:48, 26 apr. 2026 (UTC)
Por: Estas falsaj profesiuloj preskaŭ ĉie. La artikolo ne indikas kial ĝi meritas apartan artikolon. CasteloBrancodiskuto 00:54, 11 apr. 2026 (UTC)
Por: Mi konsentas kun ĉi tiu forigo. Ankaŭ ne estas kategorioj aŭ io ajn montrata en la artikolo. Mi ĵuste antaŭeniris kaj etikedis la artikolon, kaj ankaŭ informis la aŭtoron. (Mi ne scias ĉu mi supozeble voĉdonu pri tiaj aferoj; ankoraŭ estas sufiĉe nova ĉi tie!) YTY76-EO (diskuto) 10:36, 12 apr. 2026 (UTC)
Por: forigo: nesufiĉe menciinda. Eble movebla al Falsa kuracisto kaj plibonigebla, kvankam mi ne trovas la temon ĉe WikiData. Taylor 49 (diskuto) 19:12, 16 apr. 2026 (UTC)
Por: forigo: vere persona teksta kreaĵo, sen iuj referencoj, tute ne kontrolebla ĉu fikcio, ĉu fabelo, kaj kun tre dubinda temo pri enciklopedio. Aidas (diskuto) 15:39, 25 apr. 2026 (UTC)
Por: forigo: Ŝajne pri la imagebla ĝenerala koncepto Falsa kuracisto (False Physician, Faux médecin, Médico falso, Falscher Arzt / ärztlicher Hochstapler ktp) vere en neniu branĉo de vikipedio antaŭvidatas aparta artikolo, sed ĉiukaze pri nuance alia, sed tre proksima temo estas la teksto ĉarlatano. ThomasPusch (diskuto) 12:51, 26 apr. 2026 (UTC)
Ŝablono:Krimo en Okcidenta Aŭstralio - 2026 04 19
[redakti fonton]- Artikolo
- Ŝablono:Krimo en Okcidenta Aŭstralio (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ĝi estas malplena.
- Uzanto
- Fine Style 9634 (diskuto) 10:18, 12 apr. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- 5 poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 20:57, 19 apr. 2026 (UTC)
Por: Mi vidis, ke vi movis ĉi tiun ŝablonon al Ŝablono:Krimo en Aŭstralio kiu indikas misliterumon (celis "Aŭstralio", skribis "Okcidenta Aŭstralio"). Mi diras jes/por al ĉi tiu forigo, aŭ se mi eraris, atendu ĝis vi respondos al ĉi tio. (Mi ne scias ĉu mi supozeble voĉdonu pri tiaj aferoj; ankoraŭ estas sufiĉe nova ĉi tie!) YTY76-EO (diskuto) 10:44, 12 apr. 2026 (UTC)
Por: Tuj forigenda (R3). CasteloBrancodiskuto 13:04, 12 apr. 2026 (UTC)
Por: Tuj forigenda, estu Ŝablono:Krimo en Aŭstralio. Taylor 49 (diskuto) 19:05, 16 apr. 2026 (UTC)
Por: Mi hieraŭ revenis el dusemajna ferio, kaj nun unuafoje reestas sur tiu ĉi paĝo. Tial mi kiel unua ago ĉi tie ĵus forigas la post movo ne utilan malnovan titolon "Ŝablono:Krimo en Okcidenta Aŭstralio". Tion oni fakte povintus fari ankaŭ kun malpli longa atendotempo ol plena semajno, konsentite. Sed semajno ĉiukaze tre rapide pasas. Mi ankoraŭ esperas ke la navigila ŝablono uziĝos en pli da paĝoj ol tiu ununura - navigilo kiu celas kunligi plurajn paĝojn sed entute nur estas unu orfa paĝo el krome neekzista serio estas sensenca. Sed kompreneble, unu nova paĝo estas la unua kaj aliaj povas naskiĝi post kelkaj tagoj aŭ semajno. Kaj mi alvokas ke se la temaro maturiĝas, la esperanta navigilo fine estu en Esperanto - do estu "Okcidenta Australio", ne iu fremda mallongigo "VVA", ktp. Sed tio estas facila adapto, fari plurajn tekstojn pri la temaro estas unua paŝo kaj estas pli granda laboro. ThomasPusch (diskuto) 21:00, 19 apr. 2026 (UTC)
Hieraŭ la verkinto Uzanto:Claudio Pistilli mesaĝis aparte al mi kaj al Uzanto:Kani kun teksto, kiun li prezentas kiel leteron de Luz Espírita (eldoninto de la fonto kiun li tradukis) permesanta uzon de la artikolo. Mi kaj en mia diskutpaĝo ankaŭ Uzanto:Taylor 49 respondis pli-malpli same, ke ili faru la normalan procedon, t.e. metu permesilon publike sur sian retejon aŭ sendu ĝin al la tiucela retadreso. Samtempe Kani respondis ke estas tute bone jam remeti la tekston. Al mi Claudio Pistilli tuj koleriĝis, ne faris la normalan procedon, sed tuj remetis grandan parton de la artikolo.
Mi pensas ke ĉi tiu agado estas maldeca kaj estas kialoj suspekti ke la permeso estas falsa. Ni scias pri la permeso nur tra Claudio Pistilli mem. Kaj antaŭ nelonge li markis amason da dosieroj kiel proprajn kvankam ili ne estis propraj, kaj poste markis ilin kiel pli ol centjarajn kvankam li ne kontrolis ĉu ili estas pli ol centjaraj, do lia kompreno de aŭtorrajtaj aferoj klare ne estas fidinda. Krome, se la rajtoposedantoj vere konsentas al la uzado, devus ne esti malfacile ke ili publikigu rajtigilon sur sia retejo. Do mi taksas suspektige, ke anstataŭ fari tiun facilan paŝon, Claudio Pistilli koleregas kvazaŭ tiu postulo malebligas uzadon de la materialo. Do mi pensas ke ni devus provizore forigi la kopirajtan materialon kaj restarigi la version de Kani. Se poste montriĝos ke la permeso estas vera, ni tiam kompreneble allasos la artikolon. --Arbarulo (diskuto) 14:09, 19 apr. 2026 (UTC)
Forte por: tujforigo de la disputebla materialo (subpremo de historio). Se sufiĉa permeso aperos, tiam malforigo pripenseblus. Taylor 49 (diskuto) 14:13, 19 apr. 2026 (UTC)
- Mi rekomendis: kontakti kun Arbarulo, meti la referencon kune kun permeso de la aŭtoro, kion mi vidis en pluraj artikoloj, kaj peti ke oni metu la indikon pri libera permeso en la retejo. Sed ne ĉiuj scipovas fari ĉion. Kaj mi komprenas koleron, ĉar mi foje klopodis publikigi kovrilpaĝojn kaj fotojn kun rekta permeso (foje eĉ kun peto) de la rajtoposedanto kaj la vikia sistemo malpermesis. Foje la proceduro estas komplika por tiuj kiuj ne regegas la teknologian anglan lingvon kaj la vikian burokration. Kaj tre ofte la anglalingva versio publikigas bildojn kiuj estas malpermesitaj al aliaj lingvoj. Mi konsideras maldeca la suspekton, ke "la permeso estas falsa", sen pruvoj.--kani (diskuto) 16:28, 19 apr. 2026 (UTC)
- @Kani: "kion mi vidis en pluraj artikoloj" - mi scivolas pri tio. Ĉu vi povas montri ekzemplojn?
- Mi klarigu ke Claudio Pistilli ne devus fari ion ajn mem. Nur la rajtposedantoj devus afiŝi permesilon, kaj se ili havas teknikan kapablon enretigi tutan enciklopedion, mi malkredas, ke ili ne kapablas afiŝi permesilon (haveblan en la portugala, la itala kaj ankaŭ en Esperanto). --Arbarulo (diskuto) 19:10, 19 apr. 2026 (UTC)
- "Ĉu vi povas montri ekzemplojn?" Ne, mi parolas laŭ memoro. Se vi kredas, bone; se vi ne kredas, ankaŭ bone. Mi preferas dediĉi miajn energiojn alimaniere. kani (diskuto) 20:13, 19 apr. 2026 (UTC)
- Salutojn, amikoj, mi deklaras ke se oni ne fidas je la permeso de la aŭtoro pri la rajtokoncedo, bonvolu konfirmi kun la retadreso contato@luzespirita.org.br pri la permeso. Krom tio mi havas la ciferecan dokumenton kiun mi publikigis en la diskuto de la artikolo. Altestime, Claudio Pistilli (diskuto) 11:04, 20 apr. 2026 (UTC)
- Do, principe tute formale Arbarulo kaj Taylor pravas: necesas retpoŝta letero de contato@luzespirita.org.br al permissions-eo@wikimedia.org, por tie permesi la uzon de la teksto laŭ licenco de krea komunaĵo (Creative Commons Attribution-ShareAlike 4.0) aŭ kiel publika havaĵo (PD) - plej bone kopie ankaŭ al iu administranto de la esperanta vikipedio, ekzemple Kani (se Claudio jam havas ties retpoŝtan adreson). Do eblas nur peti la brazilanojn pri tiu paŝo. Se oni nur prezentas retpoŝtan leteron, kiun oni mem ricevis de la permesanta asocio, restas la risko, ke iu kritikulo povus pridubi ĉu la permesa letero estas aŭtent(ik)a. Kvankam, se en Brazilo momente neniu respondas, oni povus ankaŭ provi pludirekti la de luzespirita ricevitan retpoŝtan leteron senŝanĝe al permissions-eo@wikimedia.org, kun risko ke la homoj tie eble ne akceptos la kromvojon. Sed povas ankaŭ funkcii. Ĉio estas iom kompliketa, ne pro ni aŭ pro Arbarulo, sed pro la ĝeneralaj reguloj de la interlingva Vikipedio. Sed ni povas, mi pensas, facile permesi al ni, toleri atendotempon de kvar semajnoj, ĝis la "permesa etikedo" de wikimedia.org estos, kaj baze de la mesaĝo prezentita de Claudio toleri la vastigitan tekston jam ĝis tiam, KROM kompreneble se iu el luzespirita.org.br jam protestus al iu el ni pri kopirajta perforto, kio tamen estas plej malverŝajna konsiderante la temon kaj ankaŭ la mesaĝon prezentita de Claudio. Tamen, se ene de la de ni interkonsentebla limdato (mi nur arbitre ĵus proponis vastan limon de kvar semajnoj, ĉar tio malpliigas la streson kompare al nur unu aŭ du semajnoj) nenio klariĝas, ni devos remeti la tekston al la stato de 19:55, 5 apr. 2026 kiam Kani draste reduktis la tekston. ThomasPusch (diskuto) 09:01, 21 apr. 2026 (UTC)
- @Claudio Pistilli: Tiu temo nun longege pendas, sed mi entute ne scias ĉu vi, Claudio, rimarkis la diskuton ĉi tie. Ĉu vi intertempe ankoraŭ ion faris aŭ pretus rekontakti kun la brazilanoj pri peto sendi retpoŝtan leteron de contato@luzespirita.org.br al permissions-eo@wikimedia.org kun permeso pri uzo de la teksto laŭ CC 4.0 (aŭ peto pri publikigo de tiu permeso en ilia retejo mem)??? Se vi diros al ni ke vi ne pretis kaj ne pretos fari tiun peton, ĉar vi sentas ke la duafoja petado ĉe ili ŝajnas al vi tro idiota, tiam ni scias kiel estas - sed tiam necesos remeti la tekston al la stato de 19:55, 5 apr. 2026. ThomasPusch (diskuto) 19:35, 9 jun. 2026 (UTC)
- Mi ne povas kredi ke mi ricevis permeson (kaj mi havas la e-mail) por traduki la artikolon kaj vi ne akceptas. Kion faru. Claudio Pistilli (diskuto) 19:56, 9 jun. 2026 (UTC)
- @Claudio Pistilli: Ne vi bezonas havi la permeson, ne Kani aŭ Arbarulo, sed ĝi devas esti ĉe la retadreso permissions-eo@wikimedia.org. Se vi certas ke vi ne povos peti la brazilanojn mem sendi la permesan leteron al la retadreso permissions-eo@wikimedia.org, vi povas plugvidi la originan sendaĵon tien, kun risko ke tio ne sufiĉos por la neesperantistoj kiuj ricevas retleterojn senditajn al permissions-eo@wikimedia.org. Ĉar fakte Arbarulo plene pravis la 19-an de aprilo skribi "Nur la rajtposedantoj devus afiŝi permesilon". Claudio, vi povas koleri pri la neesperantistoj kiuj plenumas la vikipediajn regulojn aŭ povas ne koleri, sed ni ĉiuj scias ke ili estas. Kaj iĝas tute groteske se ni dum kvaronjaro ne sukcesas fini tiun kazon. Do necesas fari ultimaton. Se post plia semajno (do ekzakte du monatojn post kiam Arbarulo reafiŝis la temon ĉi-tie la 19-an de aprilo) ne estos respondo de permissions-eo@wikimedia.org pri akcepto de la permesa letero, la teksto devos reiri al la stato de inter la 6-a kaj 16-a de aprilo. Kaj krome mi dirus, ke el la bildoj nur tiu pri Maurice Lachâtre rilatas al la teksto, kaj teorie la bildo "Akvarelo pri la Aŭtodafeo de Barcelono, 9-an de oktobro 1861.png", se estos pruvo ke ĝi konvinkeble fariĝis antaŭ 1926, do estas pruvite pli aĝa ol 100 jarojn. Tiu pruvo ĝis nun mankas: ni ne devas juĝi la bildon nun en la esperanta vikio mem, povas plumovi ĝin al la vikimedia komunejo kaj sekve forigi ĝin ĉi tie, kaj tiam povas atendi ĉu la administrantoj en la komunejo akceptos la bildon kun nura aserto ke vi, aŭ iu, suspektas ke la bildo pli aĝas ol 100 jarojn, ĉar ĝi montras scenon de 1861. Laŭ ĉiuj spertoj la bildo ne longe restos en la komunejo. Pli bone estus pruvi la statuson ĉi tie, kaj tamen malrekomendi pluŝovon al la komunejo. Taylor pravas, ke pli pura (sed ankaŭ pli brutala) vojo estintus dekomence malebligi ĉian vastigon preter la reduktita versio de inter la 6-a kaj 16-a de aprilo, kun kaŝo de la redaktohistorio antaŭa, kaj kun promesa noto "Se sufiĉa permeso aperos, tiam malforigo pripenseblos". ThomasPusch (diskuto) 01:53, 12 jun. 2026 (UTC)
- Mi leteris al la eldonistoj por ke ili sendu mesaĝon al vi, al la Torkemado/Arbarulo kaj kiu ajn povas interesi. Ni nur devas atendi ke ili respondu. Sed, fakte, kion mi deziras, tio estas kontribui kaj ne kvereli. La kontribuantoj , anstataŭ plendi kaj kritiki, volas diskuti pri situacio kiun mi konsideras solvita. Mi akceptas ke vi ambaŭ bonvolu forigi ls bildon, forigu la artikolon, kaj ni anstataŭ interbatali interne, ni kunigu niajn fortojn, kaj plibonigu nian Esperantan Vikipedion. Claudio Pistilli (diskuto) 11:50, 12 jun. 2026 (UTC)
- @Claudio Pistilli: Ne vi bezonas havi la permeson, ne Kani aŭ Arbarulo, sed ĝi devas esti ĉe la retadreso permissions-eo@wikimedia.org. Se vi certas ke vi ne povos peti la brazilanojn mem sendi la permesan leteron al la retadreso permissions-eo@wikimedia.org, vi povas plugvidi la originan sendaĵon tien, kun risko ke tio ne sufiĉos por la neesperantistoj kiuj ricevas retleterojn senditajn al permissions-eo@wikimedia.org. Ĉar fakte Arbarulo plene pravis la 19-an de aprilo skribi "Nur la rajtposedantoj devus afiŝi permesilon". Claudio, vi povas koleri pri la neesperantistoj kiuj plenumas la vikipediajn regulojn aŭ povas ne koleri, sed ni ĉiuj scias ke ili estas. Kaj iĝas tute groteske se ni dum kvaronjaro ne sukcesas fini tiun kazon. Do necesas fari ultimaton. Se post plia semajno (do ekzakte du monatojn post kiam Arbarulo reafiŝis la temon ĉi-tie la 19-an de aprilo) ne estos respondo de permissions-eo@wikimedia.org pri akcepto de la permesa letero, la teksto devos reiri al la stato de inter la 6-a kaj 16-a de aprilo. Kaj krome mi dirus, ke el la bildoj nur tiu pri Maurice Lachâtre rilatas al la teksto, kaj teorie la bildo "Akvarelo pri la Aŭtodafeo de Barcelono, 9-an de oktobro 1861.png", se estos pruvo ke ĝi konvinkeble fariĝis antaŭ 1926, do estas pruvite pli aĝa ol 100 jarojn. Tiu pruvo ĝis nun mankas: ni ne devas juĝi la bildon nun en la esperanta vikio mem, povas plumovi ĝin al la vikimedia komunejo kaj sekve forigi ĝin ĉi tie, kaj tiam povas atendi ĉu la administrantoj en la komunejo akceptos la bildon kun nura aserto ke vi, aŭ iu, suspektas ke la bildo pli aĝas ol 100 jarojn, ĉar ĝi montras scenon de 1861. Laŭ ĉiuj spertoj la bildo ne longe restos en la komunejo. Pli bone estus pruvi la statuson ĉi tie, kaj tamen malrekomendi pluŝovon al la komunejo. Taylor pravas, ke pli pura (sed ankaŭ pli brutala) vojo estintus dekomence malebligi ĉian vastigon preter la reduktita versio de inter la 6-a kaj 16-a de aprilo, kun kaŝo de la redaktohistorio antaŭa, kaj kun promesa noto "Se sufiĉa permeso aperos, tiam malforigo pripenseblos". ThomasPusch (diskuto) 01:53, 12 jun. 2026 (UTC)
- Mi ne povas kredi ke mi ricevis permeson (kaj mi havas la e-mail) por traduki la artikolon kaj vi ne akceptas. Kion faru. Claudio Pistilli (diskuto) 19:56, 9 jun. 2026 (UTC)
- Salutojn, amikoj, mi deklaras ke se oni ne fidas je la permeso de la aŭtoro pri la rajtokoncedo, bonvolu konfirmi kun la retadreso contato@luzespirita.org.br pri la permeso. Krom tio mi havas la ciferecan dokumenton kiun mi publikigis en la diskuto de la artikolo. Altestime, Claudio Pistilli (diskuto) 11:04, 20 apr. 2026 (UTC)
- "Ĉu vi povas montri ekzemplojn?" Ne, mi parolas laŭ memoro. Se vi kredas, bone; se vi ne kredas, ankaŭ bone. Mi preferas dediĉi miajn energiojn alimaniere. kani (diskuto) 20:13, 19 apr. 2026 (UTC)
- Mi rekomendis: kontakti kun Arbarulo, meti la referencon kune kun permeso de la aŭtoro, kion mi vidis en pluraj artikoloj, kaj peti ke oni metu la indikon pri libera permeso en la retejo. Sed ne ĉiuj scipovas fari ĉion. Kaj mi komprenas koleron, ĉar mi foje klopodis publikigi kovrilpaĝojn kaj fotojn kun rekta permeso (foje eĉ kun peto) de la rajtoposedanto kaj la vikia sistemo malpermesis. Foje la proceduro estas komplika por tiuj kiuj ne regegas la teknologian anglan lingvon kaj la vikian burokration. Kaj tre ofte la anglalingva versio publikigas bildojn kiuj estas malpermesitaj al aliaj lingvoj. Mi konsideras maldeca la suspekton, ke "la permeso estas falsa", sen pruvoj.--kani (diskuto) 16:28, 19 apr. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Trinnaphop Thongchay (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Supozata propagando. Tutvikia forigaverto.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 12:06, 27 apr. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- la forigon faris LiMr je 2026-05-28
Komento: Mi nur transigas la forigaverton. Ne havas opinion prie.--kani (diskuto) 12:06, 27 apr. 2026 (UTC)
Bonvolu atenti kaj opinii pri la proponoj forigi tiun artikolon kaj reuzi la titolon por alia koncepto ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Artefaritaj planedoj kaj Uzanto-Diskuto:Piotrus. --Arbarulo (diskuto) 16:51, 9 maj. 2026 (UTC)
Kaŝo de kontraŭrajtaj versioj de Meduzo
[redakti fonton]Ĉiuj malnovaj versioj de Meduzo enhavas kopion de artikolo el Kontakto, kiu almenaŭ laŭ mia scio ne permesas kopiadon. Siatempe (en 2009!) Yekrats dubis pri tio, sed ŝajne neniu reagis ĝis nun. Mi anstataŭigis per pli detala teksto el la angla vikipedio kaj petas kaŝon de la kontraŭrajtaj malnovaj versioj. --Arbarulo (diskuto) 20:40, 14 maj. 2026 (UTC)
- En la malnovaj versioj de Meduzo mi trovis referencon "kontakto 1996 4", kio estas tre magra referenco, sed mi ĝis nun tute ne trovis la dubon el 2009 de Yekrats. Kie vi trovis ĝin, Arbarulo? Tamen per la indiko "kontakto 1996 4" mi traserĉis miajn kestojn de malnovaj revuoj kaj efektive trovis la tekston de Robert Roze, en paĝo 15 de revuo Kontakto n-ro 154 (1996:4), kaj vere la vortoj de "aperintaj antaŭ 700" ... ĝis "sian urtikecan povon" estas laŭvorte retajpitaj el la Kontakto-teksto. Do mi per papera komparo povas konfirmi la rompon de kopirajto, kaj sekve
subtenas kaŝon de la kontraŭrajtaj malnovaj versioj. Tamen: la informo pri la esperantlingva artikolo nepre ne komplete forviŝiĝu. Ĝi estas eble la sola esperantlingva biologia artikolo pri meduzoj. Ĝi povus resti sub iu ĉapitrotitolo kiel "Literaturo", krom ke iu trovas rete atingeblan kopion de tiu paĝo, tiam ĝi ankaŭ povas listiĝi sub "Eksteraj ligiloj". Krome la teksto de Arbarulo nun donas la impreson, ke ni kolektive nun devas prepariĝi al granda fokuso de paĝokreoj pri meduzoj kaj marbiologio. Eble tion simple necesas fari, kvankam en miaj privataj pensoj nun meduzoj ne ludas gravan rolon, kaj mi ne dirus ke la temo de meduzoj estus mia prioritato de zorgoj. Sed mi aparte en la referencoj ne komprenas je kiu kriterio Arbarulo metas siajn ruĝajn ligilojn: Kial la anglalingva faka gazeto Marine Biology havas ruĝan ligilon kaj la same anglalingva faka gazeto Aquatic Invasions ne havas? Pri ambaŭ mi trovas vikidatuman eron (pri Aquatic Invasions la kodo estas Q15762300). Kial fari diferencon? ThomasPusch (diskuto) 11:39, 18 maj. 2026 (UTC)
- Mi pensas ke listigi la artikolon en sekcio "Literaturo" estas saĝa ideo, kaj se vi faros tion mi dankos. Mi ne povis fari ĝin mem ĉar mi sciis nek la aŭtoron kaj la titolon.
- Pri la prioritateco de pliaj artikoloj rilataj al meduzoj ĉiu juĝu por si mem. Mi ne intencas devigi iun al tio kaj se iu tamen sentas devon, tio ne estas mia afero. Marine Biology evidente havas pli ĝeneralan temon ol Aquatic Invasions kaj ĝia menciindeco estas pli certa, tamen ankaŭ Aquatic Invasions kredeble estas menciinda, kaj se vi volas ĝin ruĝa ĝi povas esti ruĝa. --Arbarulo (diskuto) 22:25, 18 maj. 2026 (UTC)
- La komento de Yekrats troviĝas en Diskuto:Meduzo. --Arbarulo (diskuto) 22:28, 18 maj. 2026 (UTC)
Farite Ĉapitro "Literaturo" kreita kaj la Kontakto-artikolo menciita tie. ThomasPusch (diskuto) 11:09, 30 maj. 2026 (UTC)
Yunus Emre Demir - 2026 5 18
[redakti fonton]- Artikolo
- Yunus Emre Demir (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Senenhava, fuŝa artikolo. Ŝajnas mempropagando. Unua referenco estas falsa, la aliaj estas propraj. La artikolo ekzistas en neniu alia lingvo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 10:35, 16 maj. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- neniu pora.--kani (diskuto) 18:41, 18 maj. 2026 (UTC)
Por: La tuta enhavo estas "Mi havas turkan nomon kaj rilatas al cifereca enhavo." Tio estas praktike NULA enhavo. Certe estas mempropagando, kaj eĉ ne bona. ThomasPusch (diskuto) 11:06, 18 maj. 2026 (UTC)
Mumio de Maunula 2026 5 25
[redakti fonton]- Artikolo
- mumio de Maunula (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubindas, almenaŭ diskutindas, ĉu la sensacia, klaĉgazeta temo estas konvena por enciklopedio - se teni ĝin, almenaŭ fidindaj referencoj estus necesaj.
- Uzanto
- ThomasPusch (diskuto) 10:53, 18 maj. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- vidu sube, je du poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 13:25, 25 maj. 2026 (UTC)
La temo estas de la konata finna kolego, kies forbaro ankoraŭ formale validas, kvankam jam ne plu aplikiĝas aŭtomataj buĉoj de ĉiuj liaj novaj salutnomoj - ĉiukaze daŭre eblas rapidaj forigoj de tekstoj aŭ salutnomoj, se iu kontraŭregula redaktado okazas. Sed tio ne estas la fokuso ĉi tie. La tre stranga temo toleratas en la finna kaj angla vikipedioj. Aliaj vikipediaj branĉoj ŝajne ne havis diskutojn pri ebla ekzisto de la temo, nur mankas intereso pri paĝokreo. Ni povus pripensi same toleri la strangan temon, se pli vasta nombro de uzantoj voĉdonus subtene al la teksto - kvankam laŭ mia opinio, se teni ĝin, almenaŭ fidindaj referencoj estus necesaj. ThomasPusch (diskuto) 11:03, 18 maj. 2026 (UTC)
Por: Krome la konata finna kolego insiste kreas amason da artikoloj sen iu ajn referenco.--kani (diskuto) 18:43, 18 maj. 2026 (UTC)
Farite Mi antaŭ sajmajno skribis "ni povus pripensi toleri la strangan temon, se pli vasta nombro de uzantoj voĉdonus subtene al la teksto - kvankam laŭ mia opinio, se teni ĝin, almenaŭ fidindaj referencoj estus necesaj" - Do necesas konstati: neniu ajn voĉdonis subtene al la teksto, du voĉdonis klare por forigo, kaj daŭre ankaŭ post semajno ne eblis noti eĉ unu fidindan referencon. -- ThomasPusch (diskuto) 13:25, 25 maj. 2026 (UTC)
Kontraŭ: Mi nun pro la ŝerco de sorto loĝas en Suomio, kaj mi povas atesti ke tiu ĉi ulo iĝis kvazaŭ memeo en loka medio kaj kaŭzis signifan polemikon. Nun estas tiu ĉi artikolo en la angla vikipedio aldone al la suoma, do eblas preni fontojn de ĝi, se necesas.--Goren (diskuto) 17:22, 25 maj. 2026 (UTC)- @Goren: Mi bedaŭras ke vi venis duontagon tro malfrue, kaj en tiu ĉi escepta kazo la temo vere fermiĝis post semajno plus malmultaj horoj (ofte temoj pendas multe pli longan tempon nedecidite, tion ĉiuj scias). Do se vi volas redakti la temon ĝis bona nivelo kaj volas aldoni referencojn el la angla (aŭ el la finna) teksto, ene de realisma tempo - ni diru en plia semajno, ĝis la 3-a de junio (ankaŭ povas esti la 4-a aŭ 5-a), tiam mi pretas malforigi la tekston kaj ni lasos al ĝi ankoraŭ ŝancon. Sed se ĝi restas kiel ĝi estis nun, tiam la voĉdonoj validos kaj ĝi restos "vikipedia mumio, entombigita". ThomasPusch (diskuto) 23:49, 25 maj. 2026 (UTC)
- Estas iom strange, ĉar mi povus veti ke tiu ĉi temo aperis je la 25-a de majo, kaj mi ne vidis ĝin antaŭe. Nu, mi ne tre ofte kontrolas ĉi-paĝon, do povas esti ke mi ne rimarkis. Okej, mi povas reverki la artikolon laŭ la angla (je mia honto mi ankoraŭ ne sufiĉe regas la suoman por sencoplene traduki de ĝi). Goren (diskuto) 10:32, 26 maj. 2026 (UTC)
- @Goren: Faru tion, se vi volas. Kiel mi skribis, mi povus ankoraŭ malforigi la antaŭan tekston kaj vi povus redakti de ĝi, se vi povas fari tion ene de semajno, sed la teksto ne estis lingve bona. Tial se vi tute nove faras tekston surbaze de la angla teksto, estas probable eĉ pli saĝa vojo fari tiel. ThomasPusch (diskuto) 11:02, 30 maj. 2026 (UTC)
- Okej, mi faris. Goren (diskuto) 19:37, 30 maj. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Abitura ekzameno en Finnlando (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Nova fuŝa artikolo de sama fuŝulo
- Uzanto
- --kani (diskuto) 10:00, 19 maj. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- du poraj, neniu kontraŭa. kani 19:39, 25 maj. 2026
Komento: Teorie eblus plibonigi la artikolon, komencante per la fuŝa titolo ("abitura" ne ekzistas en Esperanto), sekvante pro manko de internaj aŭ eksteraj ligiloj, referencoj, kategorioj, estas persona kreaĵo ktp. Tiu ulo insiste kreas artikolojn, kiuj celas laborigi patrolantojn. Ekzemple tiu ĉi restos orfa kaj kun dubinda enciklopedieco.--kani (diskuto) 10:00, 19 maj. 2026 (UTC)
Komento: Nu, la titolo ne estus granda problemo ... senprobleme eblus ŝovi ĝin al la PIV-a adjektivo abiturienta. Kaj ĝustas ke ankaŭ la aliaj kritikoj validas - eĉ ne estas intervikia ligilo al alilingvaj tekstoj pri la sama temo: tion mi ĵus aldonis al finna teksto "Ylioppilastutkinto Suomessa", ankaŭ havebla angle kaj france. Ke kategorioj mankas, estas simpla malmatura fuŝo, sed ke mankas eksteraj ligiloj kaj fidindaj referencoj, kaj restas forta suspekto ke la tuta teksto estas persona noto de opinio, "originala elpensaĵo" restas forta minuso. Kaj kompreneble ĝi devas havi ankaŭ la kritikan ŝablonon {{orfa}}. Rezulte, se neniu miraklo okazas kaj iu uzanto ene de semajno helpe de la finna, angla kaj franca teksto objektivigas la subjektivan kreaĵon, mi vere
subtenas la forigon. ThomasPusch (diskuto) 10:17, 19 maj. 2026 (UTC)
- Kvankam mi jam tro malfruas, mi volas ankoraŭ aldoni mian voĉon
por forigo de la teksto - mi vidis ĝin kiam ĝi ankoraŭ estis. Kaj ĉiuj mankoj de la teksto, jam menciitaj, vere elstaris ankaŭ kiam mi vidis la tekston. Kompreneble eblas havi la opinion "mia tasko estas nur ekkomenci temon, la tutaj enhavaj kaj teknikaj aldonoj necesaj, kun referencoj kaj eksteraj ligiloj, povas esti farataj de «la aliaj»", sed ĉar «la aliaj» ĉi tie estas nur malpleno da homoj, tiu espero ne ĉiam plenumiĝas. Ĉi tie ĝi ne plenumiĝis, kvankam eĉ estis alvoko al ĉiuj ĉi tie, ke bonvenus se iu homo (la mortinto de ka teksto aŭ alia uzanto) aldonus ĉiujn mankajn erojn. Mi volas konsideri min voĉdonanto por forigo de la teksto en tiu formo en kiu ĝi estis ĝis la forigo. Aidas (diskuto) 14:58, 27 maj. 2026 (UTC)
- Kvankam mi jam tro malfruas, mi volas ankoraŭ aldoni mian voĉon
Junior Seydini = Thaphatsanaphop Thongchay
[redakti fonton]- Artikolo
- Junior Seydini (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Supozata propagando. Tutvikia forigaverto.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 20:23, 21 maj. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- du poraj, neniu kontraŭ.--kani (diskuto) 18:41, 31 maj. 2026 (UTC)
Komento: Mi nur transigas la forigaverton. Ne havas opinion prie. Ni jam ĵus forigis similan artikolon kun nomo tre simila al la nuna artikola nomo Thaphatsanaphop Thongchay - Trinnaphop Thongchay.--kani (diskuto) 20:23, 21 maj. 2026 (UTC)
- Hm, kompreneble tiaj tekstoj pri aktoroj kaj kantistoj estas ĉiam iom konatigaj, do iusence eblas konsideri ilin reklamaj. Sed mi vere ne scias ĉu la homo efektive estus "tajlanda famulo" - ni ne havas tajlandan e-lingvan vikipediiston kiu povus konfirmi aŭ malkonfirmi tion, kaj ke li estus "internacia modelo" - mi ne dubas ke li loke povas labori kiel modelo, kaj se li intertempe studas en Tajvano ankaŭ povas kromlabori tie, sed nomi laborojn en la landoj de naskiĝo kaj nuna studado "internacia" kariero estus pompa misgvido kaj fanfaronado, kaj pri vera "internacia" kariero mankas konvinka internacia referenco: La teksto nomas tiun referencon pri laborado en Parizo kaj Los-Anĝeleso en 2023, kun noto ke la reteja ligilo estas de 2026-05-21, sed en 2026-05-27, apenaŭ semajnon pli poste, la ligilo ne plu haveblas, ne estas ajna arkivigo en archive.org kaj .ph - tiu "referenco" estas plej suspektiga kaj ne estas valida pruvo. Kaj aktoro, kiu eĉ ne estas en la datumbazo IMDb (estis jam tekstoj pri aliaj aktoroj, kie sole paĝo en la datumbazo IMDb ne konsideriĝis sufiĉa al ni por pravigi "menciindecon")??? Ankaŭ la dua ligilo nur informas "looks like this page is lost", ankaŭ tie ne estas ajna arkivigo en archive.org kaj .ph. Se vikipedia paĝo kiu estis nur kreita en 2026-05-21, antaŭ eĉ ne semajno, havas nur fuŝajn referencojn, kaj neniu el ĝi eĉ en iu ajn arkivigo spureblas ses tagojn poste, tio detruas ĉiun fidon pri kredindeco. Sekve -
Forte por: forigo. ThomasPusch (diskuto) 18:26, 27 maj. 2026 (UTC)
- Hm, kompreneble tiaj tekstoj pri aktoroj kaj kantistoj estas ĉiam iom konatigaj, do iusence eblas konsideri ilin reklamaj. Sed mi vere ne scias ĉu la homo efektive estus "tajlanda famulo" - ni ne havas tajlandan e-lingvan vikipediiston kiu povus konfirmi aŭ malkonfirmi tion, kaj ke li estus "internacia modelo" - mi ne dubas ke li loke povas labori kiel modelo, kaj se li intertempe studas en Tajvano ankaŭ povas kromlabori tie, sed nomi laborojn en la landoj de naskiĝo kaj nuna studado "internacia" kariero estus pompa misgvido kaj fanfaronado, kaj pri vera "internacia" kariero mankas konvinka internacia referenco: La teksto nomas tiun referencon pri laborado en Parizo kaj Los-Anĝeleso en 2023, kun noto ke la reteja ligilo estas de 2026-05-21, sed en 2026-05-27, apenaŭ semajnon pli poste, la ligilo ne plu haveblas, ne estas ajna arkivigo en archive.org kaj .ph - tiu "referenco" estas plej suspektiga kaj ne estas valida pruvo. Kaj aktoro, kiu eĉ ne estas en la datumbazo IMDb (estis jam tekstoj pri aliaj aktoroj, kie sole paĝo en la datumbazo IMDb ne konsideriĝis sufiĉa al ni por pravigi "menciindecon")??? Ankaŭ la dua ligilo nur informas "looks like this page is lost", ankaŭ tie ne estas ajna arkivigo en archive.org kaj .ph. Se vikipedia paĝo kiu estis nur kreita en 2026-05-21, antaŭ eĉ ne semajno, havas nur fuŝajn referencojn, kaj neniu el ĝi eĉ en iu ajn arkivigo spureblas ses tagojn poste, tio detruas ĉiun fidon pri kredindeco. Sekve -
- PS: Cetere - tute flanke la teksto memorigas pri tio ke estas entute 76 Provincoj de Tajlando, sed ĝis nun ni nur sukcesas havi esperantlingvajn tekstojn pri 28 - do pri du trionoj, 48 provincoj ankoraŭ mankas ĉia esperanta vikipedia paĝo. Tio estas granda manko, konsiderante ke pri aliaj landoj ni havas ĉiujn provincojn kaj distriktojn, ofte ĉiujn komunumojn/municipojn kaj estas uzantoj kiuj energie faras tekstojn pri unuopaj vilaĝoj kaj komunumopartoj. Mi mem faris 26 el la nun 28 e-lingvaj tekstoj en lasta novembro, plus la ĝeneralan paĝon Provincoj de Tajlando, sed pri la restaj du trionoj mi ne havas laborforton. Tiuj restas por aliaj esperantistoj!! Kaj plie kalkulante, tiuj 76 provincoj kompreneble havas 76 ĉefurbojn, sed ĝis nun ni nur havas entute 17 esperantlingvajn paĝojn pri tajlandaj urboj - tie do mankas multe pli da tekstoj (mi ne kontrolis ĉiujn 17 tekstojn, sed almenaŭ Hatjaj kaj Pak Kret ne estas provincaj ĉefurboj, ankaŭ Bankoko kaj Pataja kun specialaj statusoj ne, tial mankas pli ol 60 paĝoj se oni tute ne konsideras urbojn ekster la provincaj ĉefurboj). Pri Tajlando do esperanto-vikipedie do atendas multe da laboro. ThomasPusch (diskuto) 18:26, 27 maj. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Rikard Djegadut (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ĝermeto de dubinda enciklopedieco. Nur ĝenerala agado, neniu preciza atingo, verko, ktp.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 20:15, 25 maj. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- tri poraj, neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 09:11, 3 jun. 2026 (UTC)
Fakte tre malmulta enhavo: nur 2 frazetoj, eĉ sen informkesto, do {{ĝermeto|Indonezio}}, kaj neniu ajn artikolo kiu ligus al la teksto, nur VP:FA, do {{orfa|Azio}}. Kaj mi eĉ ne rigardis la du eblajn referencojn kaj ne ekhavis al mi opinion pri la menciindeco. Al mi la sola malmulteco de materialo sufiĉas por subteni ĝian forigon. Do
Por: forigo.
Ke pri pli detalaj administraj unuoj sub la provinco ŝajne ne estas esperantaj tekstoj ne estas la kulpo de la farinto, sed la kategorio "Indonezio" ankaŭ estas tre magra - kvankam meti la paĝon en kategorion "indonezianoj" ne estus problemo, kaj ankaŭ malfermi propran novan kategorion "indoneziaj ĵurnalistoj" nur por tiu teksto eblus - sed nur se ĝi restos. De la provinco Orientaj sudorientaj insuloj, kiu evidente nur konsistas el insuloj, pri kvar insuloj, Floreso, Sumbo, Timoro kaj Komodo estas e-lingvaj tekstoj, nur pri la pli etaj ne. Se nur eblus scii kie la menciita loko estas... Momenton, tio kion la supozebla neesperantisto ĉi-tie senreference nomis "okcidenta Manggarajo", estas indonezie la distrikto (Kabupaten) Manggarai Barat, sen esperanta teksto, sed klaras ke ĝi estas la okcidenta parto de la insulo Floreso. Eĉ eblus konsideri ĉu aparte krei e-lingvan tekston nur pri la distrikto (Kabupaten) Manggarai Barat - sed nur se la teksto restos. Sed por restigi la tekston necesus, ke iu e-isto unue konvinkus nin pri menciindeco de la homo, kaj due iu (eble alia e-isto) vastigus la tekston al almenaŭ tri frazoj, kun informkesto, kun ĝustaj kategorioj. Mi nun ne povas vidi tion, do for, se ne aperos kaj konvinkos argumentoj tre defendaj al la teksto.ThomasPusch (diskuto) 19:00, 27 maj. 2026 (UTC)
Por: forigo Aidas (diskuto) 10:24, 1 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- N. Robert Branch (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Mi ne 100%-e certas ke la artikolo estas forigenda, sed ĝi ŝajnas al mi sufiĉe suspektinda por meriti diskuton. La temo ŝajnas menciinda, almenaŭ laŭ niaj normoj. La enhavo aspektas tute propagande. Ĝi enhavas almenaŭ unu vere nekredeblan aserton ke "li gvidas rubrikon de Esperantista Ekonomikisto"; mi ne kontrolis ĉu estas aliaj falsaĵoj. La referencoj estas malbone kopiitaj el la angla sen retligiloj. Mi suspektas ke iu artefarita ilo intervenis, precipe ĉar la afero pri "Esperanta Ekonomikisto" estas tiel stranga falsaĵo, kian mi ne atendus de homo. La sama uzanto faris similajn artikolojn en la angla kaj la kataluna.
- Uzanto
- Arbarulo (diskuto) 02:35, 27 maj. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- je 3 voĉoj por, 0 kontraŭ forigo ThomasPusch (diskuto) 23:22, 11 jun. 2026 (UTC)
La teksto estas certe farita aŭtomate, sed ni vere pli kaj pli impresiĝas, kiom saĝajn esperantajn frazojn aŭtomata tradukado intertempe produktas en 90 % de la frazoj: kompreneble restas 10 % da rubo, kiel "li gvidas rubrikon de Esperantista Ekonomikisto" aŭ "li akiris nacian gazetaron". Sed la asertoj enhave restas dubindaj. Interalie, ke pri lia dunganto British Journal of Economics, evidente anglalingva, tute ne estas anglalingva vikipedia teksto kaj ankaŭ ne vikidatuma ero - kvankam, aliflanke, ekstera ligilo pri tiu ĵurnalo almenaŭ haveblas. Ankaŭ pri dua dunganto, firmao "Astoria" el Austin (Teksaso) mi trovas nenion en la angla vikipedio kaj en vikidatumoj, sed pri tio mi eĉ per simpla guglo-serĉo per vortoj "Astoria cosmetics Austin" aŭ kombinitaj du el la vortoj trovas nenion - kvankam la citita artikolo supozigas ke la firmao Astoria en Austin ekzistus... ĉu povas esti ke oni en retejo wdstudios.org povus fari plene falsan artikolon? Sed se la artikolo ne estas falsa, kie estas retejo de tiu firmao?? En la angla vikipedio la teksto jam ekzistas ekde 6 semajnoj, kaj ŝajne neniu ĝis nun proponis ĝian forigon. Ke ĝi estis kreita de uzanto Stevejobessy kiu ankaŭ kreis la esperantan, katalunan kaj maltan tekstojn hieraŭ kaj hodiaŭ, ne estas problemo, sed ke estas preskaŭ ekskluzive tiu uzanto kiu plu redaktadas la anglan tekston, suspektigus min se mi estus anglalingva vikipediano... En la angla vikipedio devus esti pli da homoj, kiuj kredas ke iu temo entute ekzistas kaj pretas kontribueti. Mi pretus ekkredi la anglan tekston, se ekestus kaj restus anglaj tekstoj pri la temoj British Journal of Economics kaj Astoria (cosmetics). Se tio daŭre ne estas kaj la pompaj asertoj restas tiom nekredindaj, mi estas
Por: forigo. Kompromise ni povus vastigi nian tempon de enketado de semajno al monato. Tiam ni ankoraŭ povus sendi Arbarulon (se li pretas je tio) enketi en la angla vikipedio kaj eble eĉ teste proponi diskuton pri forigo de la angla teksto - tiam probable pli klaros la anglaj asertoj post fino de tiu diskuto pri forigo. ThomasPusch (diskuto) 19:37, 27 maj. 2026 (UTC)
@Arbarulo: Ĉu vi pretus, estante anglalingvano, enketi en la angla vikipedio kaj eble eĉ teste proponi diskuton pri forigo de la angla teksto, kiel mi proponis la 27-an de majo. La duboj, kiujn vi prave havas pri la teksto de nura uzanto Stevejobessy, ankaŭ validas por la angla vikipedio. Se vi pretas elpaŝi en la angla vikipedio en la sekvaj du tagoj, mi pretas prokrasti decidon pri la esperanta teksto de Stevejobessy ĝis post monato, do je 27 junio, sed se ne mi proponas limdatan forigon je 3 junio. Cetere intertempe ankoraŭ aldoniĝis plia aŭtomata traduko de Stevejobessy en la nederlanda vikipedio - sed tio tute ne estas argumento. La samajn asertojn kopii kvinfoje ne igas ilin pli veraj... ThomasPusch (diskuto) 10:12, 1 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo, krom ke ni prokrastas la decidon, ĉar Arbarulo ankoraŭ enketas ... Aidas (diskuto) 10:23, 1 jun. 2026 (UTC)
- Mi ne pretas peti forigon en la angla vikipedio, ĉar la angla-vikipediaj reguloj kaj kutimoj pri forigado estas tro malsamaj de niaj. Ĉi tie mi proponis forigon pro reklameco, sed la reguloj de la angla vikipedio diras ke oni forigu reklamojn nur en la plej senesperaj okazoj (en:WP:G11), kaj mi pensas ke ĉi tiu okazo ne estas tia. Eble ĝi ja estus forigita pro nemenciindeco, ĉar laŭ miaj impresoj la angla Vikipedio interpretas menciindecon tre strikte, sed laŭ niaj normoj ĝi certe estas menciinda. Sed se iu havas pli specifan enketon aŭ demandon, kiun anglalingvaj vikipediistoj povus helpi solvi, kaj volas ke mi transkomuniku la peton, mi pretas fari tion. --Arbarulo (diskuto) 16:39, 4 jun. 2026 (UTC)
Komento: Se ni lasas la temon tiel ĉi, tiam la kalkulo de voĉoj rezultas je 3 voĉoj por, 0 kontraŭ forigo. Mi pretas ankoraŭ atendi lastan tagon da pripenso, eble iu ankoraŭ havas ion por opinii, sed krome mi morgaŭ je sama horo forigos la tekston. ThomasPusch (diskuto) 19:07, 9 jun. 2026 (UTC)
- Mi havas ankoraŭ malfortan argumenton kontraŭ forigo, nome eksteran referencon (profesian memprezenton)
- kaj aliflanke tute neseriozan finon de la nederlanda vikipedia teksto, plian argumenton por forigo:
- "In mei 2026 richtte Branch samen met een aantal muzikanten het Amerikaans-Canadese muziekproductiebedrijf WestBeats op. Onder leiding van Branch ontwikkelt de studio eigen Digital Audio Workstation-software. WestBeats streeft ernaar om in juni 2026 zijn eerste reeks singles uit te brengen"
- Tio estas: "En majo 2026, Branch kune kun kelkaj muzikistoj starigis la uson-kanadan muzikproduktan kompanion WestBeats. Sub gvidado de Branch, la studio disvolvas sian propran programaron por Cifereca Aŭdio-Laborstacio. WestBeats strebas en junio 2026 publikigi sian unuan serion de unuopaĵoj." Tio ne kongruas kun la tre serioza prezento kiel ekonomikisto en la aliaj lingvoversioj...
- ThomasPusch (diskuto) 19:22, 9 jun. 2026 (UTC)
- Mi ne pretas peti forigon en la angla vikipedio, ĉar la angla-vikipediaj reguloj kaj kutimoj pri forigado estas tro malsamaj de niaj. Ĉi tie mi proponis forigon pro reklameco, sed la reguloj de la angla vikipedio diras ke oni forigu reklamojn nur en la plej senesperaj okazoj (en:WP:G11), kaj mi pensas ke ĉi tiu okazo ne estas tia. Eble ĝi ja estus forigita pro nemenciindeco, ĉar laŭ miaj impresoj la angla Vikipedio interpretas menciindecon tre strikte, sed laŭ niaj normoj ĝi certe estas menciinda. Sed se iu havas pli specifan enketon aŭ demandon, kiun anglalingvaj vikipediistoj povus helpi solvi, kaj volas ke mi transkomuniku la peton, mi pretas fari tion. --Arbarulo (diskuto) 16:39, 4 jun. 2026 (UTC)
- Mi nur volas memorigi, ke mi sciigis pri ĉi tiu artikolo pro suspekto de reklameco. La menciindeco ŝajnas esti nedubebla (laŭ niaj kriterioj), do pliaj pruvaj referencoj ne rilatas al la afero. --Arbarulo (diskuto) 14:02, 10 jun. 2026 (UTC)
- Nenio ekde du tagoj ŝanĝiĝis, do mi nun plenumas la decidon de tri pledoj por forigo kaj vere forigas la tekston. Sed kvankam ni konsentas pri la suspekto de reklameco, mi vere ne komprenas ke tio estus la sola minuso. La teksto prezentas tute nekredindajn asertojn, kaj "pruvas" tion per ridinde fuŝaj referencoj, kiuj en nul kazoj povas pruvi ion. Sed efektive, ne estu nia tasko zorgi pri proponoj por eblaj forigendaj artikoloj el la angla vikipedio. Estas tiom da anglalingvaj denaskuloj, ke ili facile povas mem zorgi pri iliaj dubaj kazoj. Tamen mi ne povas kompreni, ke vi kun tiom mizeraj pseŭdoreferencoj ne povus havi dubojn pri la menciindeco de homo en la esperanta vikio surbaze de tiu blufa esperanta teksto. Mi absolute ne dividas la juĝon, ke la mencindeco de la teksto estus "nedubebla laŭ niaj kriterioj". La tuta artikolo kreas gigantan dubon! Sed nun ĝi estas ĉiukaze for post minuto. Ne indas plu diskuti pri kadavro. ThomasPusch (diskuto) 23:20, 11 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Villa delle Rose (Lago de Como) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Revenas malnova konatulo pri la Lago de Como kaj Lierna. Nun konata artikolo pri simpla vilao kiu estus interesa se historiaj aferoj estus konstateblaj, sed la referencoj ne konfirmas la asertojn. Eĉ la foto ne montras la vilaon mem. La artikolo ne ekzistas en la itala, sed nur en la ukraina, ĵus farita de anonimulo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 09:23, 28 maj. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- tri poraj, neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 00:02, 2 jun. 2026 (UTC)
Komento: Konfirmas la fuŝecon tri artikoloj pri muelejoj de la sama aŭtoro sen ajna referenco aŭ alilingva korespondaĵo. Ili fakte estas nun nur ruinoj.--kani (diskuto) 09:23, 28 maj. 2026 (UTC)
Por: forigo de la nekredinda teksto Villa delle Rose (Lago de Como) kaj de la tri fuŝaj artikoloj menciataj: Muelejo de Casate, Muelejo de Mugiasco kaj Mulino di Sornico. La farinto mem ekde la 27-a de majo jam estas globale forbarita el Vikipedio, do ne estas danĝero ke ankoraŭ pluraj simile fuŝaj tekstoj venos de tiu ĉi konto, sed tiuj kvar vere estas fuŝaĵoj. ThomasPusch (diskuto) 10:52, 30 maj. 2026 (UTC)
Por: forigo de ĉiuj kvar menciataj tekstoj, kiuj ĉiuj estas same ne kredindaj kaj de sama "longtempa abuzanto" (LTA). Aidas (diskuto) 10:21, 1 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Katolikismo en Finnlando (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Nova finna fuŝaĵo. La redakto konsistas el tri linioj. La unua enhavas fuŝan vorton "katolikanoj". La dua povus esti interesa se estus referenco (oni ne povas scii ĉu temas pri inventaĵo. La tria estus nur anonco de io kio okazos. Ĉu estus enciklopedia informo pri kvar katolikoj en Svedio, Danio aŭ Rusio? Kiel kutime, estus ni kiu devus serĉi allingvan korespondon.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 18:45, 31 maj. 2026 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita- 3 kontraŭ, 0 por, 0 duboj - vidu sube. ThomasPusch (diskuto) 18:35, 9 jun. 2026 (UTC)
Komento: Prava plendo, kompreneble. Mi ankoraŭfoje investis la tempon kaj amplekse avertis la kreinton en Uzanto-Diskuto:Näin on näreet#Katolikismo en Finnlando. Principe, kiel mi skribis tie, mi estus por teno de la teksto de tri frazoj kun ŝablono {{ĝermo}} kaj kun intervikia ligiĝo, ĉar ĝi teknike utilas por malpliigi artikolajn orfojn. Sed mi vere subtenas ke ne 200-an fojon iu ne-finna esperanta administranto faras tiun agadon por la finna kolego, kiu tute povas kaj kapablas tion fari mem: en kreo Lilli Earl de antaŭhieraŭ li ankaŭ sukcese faris intervikian ligiĝon, do pruvis ke li povas fari tion, kvankam li iam konfesis ke li ne rajtas aktive redakti ion en vikidatumoj. Se li mem postliveras tiujn antaŭkondiĉojn de komencanta teksto, mi estus por teno de la teksto, se ne,
Por: forigo. ThomasPusch (diskuto) 10:41, 1 jun. 2026 (UTC)
- Mi ĵus vidis ke li jam ekagis pro mia averto, intervikie ligis la paĝon, ampleksigis la 3 frazojn al 5 (tiam ankaŭ eblas rezigni pri ŝablono "ĝermo", eblas meti, sed ne nepre) kaj aldonis 3 bazajn referencojn. Post tiu iometa ampleksigo, kiu certe ankoraŭ ne estas la maksimume ebla ampleksigo, mi jam estas kontraŭ forigo. Kaj mi esperas ke la uzanto aplikas la averton al ĉiuj novaj paĝokreoj. Se iuj paĝoj estas mankaj, proponi forigon estas konsekvenca ago kaj povas havi pozitivajn rezultojn... Do nun,
Kontraŭ: forigo. Dankon, Kani. ThomasPusch (diskuto) 10:50, 1 jun. 2026 (UTC)
- Efektive, post la nunaj plibonigetoj
Kontraŭ: forigo. Estas bone ke la teksto jam ankaŭ ne estas artikola orfo plu, kaj kun la alilingvaj tekstoj ankaŭ devus esti eble ankoraŭ trovi iun foton... Sed tio estas normala situacio por artikolo kiu nur ekestis hieraŭ... Aidas (diskuto) 10:57, 1 jun. 2026 (UTC)
- PS: Mi ĵus povis enigi 2 fotojn kaj mapon, kaj la paĝo jam ekaspektas kiel normala artikolo... Aidas (diskuto) 11:13, 1 jun. 2026 (UTC)
- Efektive, post la nunaj plibonigetoj
- Ĝi povas resti. Kiel fini la debaton?--kani (diskuto) 09:09, 3 jun. 2026 (UTC)
Komento: Mi kalkulas la frazon de Kani "Ĝi povas resti" kiel voĉon kontraŭ forigo, kun mia voĉo ŝanĝita kontraŭ kaj tiu de Aidas same post la "plibonigetoj kontraŭ forigo". 3 voĉoj kontraŭ forigo, neniu (post la adaptoj) por, kaj neniu dubo plu. La teksto restos. ThomasPusch (diskuto) 18:33, 9 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Karim Tabti (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Pli ol forigopeton, mi havas seriozan dubon. La artikolo ŝajnas bone strukturita, sed temas pri 17-jarulo (eble ankoraŭ ne biografienda) kaj la referencoj estas nenio. Ne ekzistas korespondaĵo en itala aŭ alia lingvo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 09:13, 3 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita- du voĉoj kontraŭ forigo, neniu por, sed restas duboj, ĉe Kani kaj Goren, kaj fakte ankaŭ ĉe mi - do: "in dubio pro reo" dubokaze por la akuzato ThomasPusch (diskuto) 10:13, 23 jun. 2026 (UTC)
- Mi povis trovi nenion pri tiu ĉi ulo, kaj la nomo Karim Tabti ne estas tre rara. Ĉu eblas kontakti la aŭtoron? Se temas pri sinprezento, ĉu li almenaŭ estas esperantisto aktiva en la movado, eble en TEJO aŭ junulara sekcio de SAT? Goren (diskuto) 12:57, 6 jun. 2026 (UTC)
- La aŭtoro estas anonimulo, kiu faris nur tiun kontribuon. Se temus pri esperantisto, oni dirus ion pri tio. kani (diskuto) 17:52, 8 jun. 2026 (UTC)
La teksto je unua vido ŝajnas troglata, olea AI-laboraĵo, kun ridinda unua referenco "La sekva teksto prezentas enciklopedi-stilan biografion de Karim Tabti, kune kun klarigoj pri la font-bazo kaj la kriterioj de verifikebleco laŭ la normoj de Wikipedia." Do la unua referenco ekzakte alparolas nin ĉi tie per solena seriozeco, kiuj jes dubas ĉu iu tia homo "Karim Tabti" entute ekzistas. Malgraŭ la senespera pledo "ne forigu ĝin, ĝi plenumas la kriteriojn", groteske ĝi ĝuste NE plenumas iujn kondiĉojn pri referencoj "laŭ la normoj de Wikipedia": la "referencoj 2-6", kiuj 5-foje ripetas sensenca frazon "publikigita en la reto de FoggiaToday estas tuja" pruvas ekzakte nenion. Sed se oni mem enketas per reta serĉilo (Junaj Socialistoj de Foggia, en loka lingvo: Giovani Socialisti di Foggia), tuj troveblas tuta fasko da konvinkaj referencoj:
- https://playnews24.com/2026/06/09/karim-tabti-gs-psi-nessuna-festa-sulle-difficolta-della-citta-il-centrodestra-abbia-rispetto-delle-istituzioni/
- https://www.foggiatoday.it/tag/giovani-socialisti/
- https://www.civico93.it/giovani-socialisti-diu-capitanata-annunciata-la-costituzione-del-coordinamento-di-lucera/
- https://www.linkedin.com/in/karim-tabti/
Do. La temulo vere estas loke aktiva juna socialista politikisto, kaj ĉar la teksto mem estas esperantlingve senriproĉa, la problemo estas nur tiuj senesperige fuŝaj "referencoj 2-6", kiuj 5-foje ripetas sensenca frazon "publikigita en la reto de FoggiaToday estas tuja". Ĉar kun aninmulo oni povas tre malbone komuniki, mi prefere proponus lasi la tekston, se iu esperanta uzanto povas ene de 2 tagoj enplekti tiujn aŭ iujn rete trovitajn referencojn en la krome konvinkan tekston (tio signifas vastigi la limdaton ĝis 2026-06-11 19 h UTK). Mi neniel komprenas, kial la por Foggia kaj Apulio plene negrava komunika lingvo Esperanto estus tiom grava, sed eble la anonimulo pensis ke li volis havi "testan balonon", antaŭ ol en dua paŝo elpaŝi per vikipedia artikolo en la itala lingvo. Do estos al ni, ĉu ni estos tiom bonkoraj kaj afablaj por mem ripari la eksterajn referencojn. Se jes, la eksteraj referencoj ŝajnas pruvi publikan intereson pri la junulo, kaj nur la fakto ke li estas 17-jara ne "senvalorigas lin". ThomasPusch (diskuto) 18:57, 9 jun. 2026 (UTC)
Mi nun pli-malpli ĉion forĵetis, por kio mi ne trovis fidindajn retajn ekstervikipediajn referencojn, kaj metis tiujn referencojn. La retejo foggiatoday.it, kiun mi menciis hieraŭ, montriĝis teknike fuŝa, ekzemple ne estis arkivigebla, kaj estis superŝarĝita de reklamoj, ankaŭ la retejo https://www.foggiatoday.it/politica/karim-tabti-congresso-si-foggia.html pri kiu fakte temis. Ĝin mi do ne uzas, sed mi trovis bonan plian referencon https://federazionegiovanisocialisti.com/sedi/, kiun eblas senprobleme uzi. Sed la referencoj kiujn mi nun havas pruvas relative malmulton, de la origina teksto nun nur restis naŭ mallongaj frazoj, tio estos pli ol la minimumaj 3 por artikola ĝermo, sed ĉar ili vere estas tre magraj, mi tamen metis ŝablonon {{ĝermo}}. Tiun koncizigitan kaj referencitan tekston ni povus lasi, sed nun la teksto estas tiom konciza, ke restas malmulta substanco: mi voĉdonas
Malforte kontraŭ: forigo, sed volas almenaŭ ankoraŭ plian voĉon aŭ du. Tamen kompreneble ni tre atentu ne malŝpari tro multegan tempon je tiu tre flanka temo pri la provinco, konsiderante ke multaj esperantaj tekstoj pri tiu provinco aspektas kiel la paĝo Ascoli Satriano: teksto de nur unu frazo, ses vortoj, plus informkesto kun informoj de 2005, plene malaktuala kaj kun fuŝa ligilo San Potito, sed aliflanke tre kritikende tute sen {{ĝermo}} aŭ ĉi-tie la pli draste kritika {{ĝermeto}}. Sed kompreneble ni ne forĵetu ĉiujn flankajn temojn kun rilatoj al la provinco, nur ĉar ni ankoraŭ ne sukcesis redakte vastigi la robotan kreaĵon de januaro 2006, kiun poste ekskluzive nur robotoj pluadaptis, kaj neniu ajn homo iam faris plej etan redaktan ampleksigon (nur unu homo en 2013 ŝanĝis bildon). ThomasPusch (diskuto) 01:12, 12 jun. 2026 (UTC)
Kontraŭ: forigo, kvankam dubindas la Internacia menciindeco de ĉiu ekestanta juna loka politikisto. Sed la teksto estas bona kia ĝi estas nun, ankaŭ bonas ke nun estas nova teksto pri la itala partio de 2007. "in dubio pro reo" Aidas (diskuto) 14:22, 20 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Ŝlomo Hofmeister (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Fuŝega lingvaĵo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 08:34, 12 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita- post plibonigo: tri kontraŭ, Kani ne reesprimis sin, sed lia komence prava kritiko "fuŝa lingvaĵo" intertempe estas senbaza 10:09, 23 jun. 2026 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
- Mi riparis la plej elstarajn lingvofuŝojn - nun
Kontraŭ: forigo. - Moldur (diskuto) 09:34, 12 jun. 2026 (UTC)
Kontraŭ: La origina teksto estis lingve neakceptebla, sed post la poluro de Moldur ĝi estas tute bona. Kompreneble la teksto daŭre nur estas ĝermo, kiu tre profitus de pliampleksigo per tradukoj el la germana aŭ angla versioj, sed esti artikola ĝermo ne estas kialo por forigo. Dankon al Moldur, tiel ĉi ĝi sendube ne estas forigenda. ThomasPusch (diskuto) 14:18, 14 jun. 2026 (UTC)
Kontraŭ: forigo nun. Aidas (diskuto) 14:23, 20 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Metodo Castiglioni (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Pli ol forigopeton, mi montras mian dubon pri enciklopedieco. Temas denove pri Lierna, ĉe la Lago de Como, kaj la familio Castiglioni. La redakto sonas al mi kiel ia babilado, kvazaŭ seninforma. Denove ĝi ekzistas en hispana, sed ne en itala.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 18:26, 12 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- tri poraj, neniu kontraŭ.--kani (diskuto) 20:33, 20 jun. 2026 (UTC)
Por: Ni jam vidis tiom da blovite grandigitaj, fakte senenhavaj, seninformaj paĝoj pri familio Castiglioni de Lierna, ke mi vere ne emas investi duonhoron por detale defendi kial, se ĉiuj antaŭaj tekstoj krom tiu pri la skulptisto Giannino Castiglioni estis senvaloraj, ankaŭ tiu ĉi teksto estus foriginda. Ĝi ne ŝajnas al mi enciklopedia. Punkto. ThomasPusch (diskuto) 14:11, 14 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo. Aidas (diskuto) 14:22, 20 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Luca Bestetti (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Vidu la kunmetitajn dubojn jam en la diskutpaĝo: duono de la trovoj povus subteni impreson ke la tuto estus falsa kaj duono ke ĝi tamen estas vera. Ĉu lasi tian tekston, ĉar ĝi "nur duone estas konvinkebla, per fontoj kiuj eble estas fidindaj eble ne"? Ĉu tiuj pridubeblaj referencoj sufiĉas por pruvigo lasi la tekston???
- Uzanto
- ThomasPusch (diskuto) 08:45, 14 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- du poraj, neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 19:45, 22 jun. 2026 (UTC)
@Super nabla: (aŭ iu alia italo) Ĉu vi havus opinion pri tiu paĝo?? ThomasPusch (diskuto) 08:45, 14 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo, se neniu itallingvano pretas detektive forigi la multajn dubojn ... Aidas (diskuto) 14:22, 20 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Thathanine Thongchay (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubinda menciindeco
- Uzanto
- RG72 (diskuto) 03:54, 15 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- tri poraj, neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 19:43, 22 jun. 2026 (UTC)
Por: Dubinda menciindeco. --kani (diskuto) 12:51, 15 jun. 2026 (UTC)
Por: Vere, dubinda menciindeco. Ke li en 2017, en aĝo de 11, foje faris reklamon por dentopasto, estas bone, sed ne jam signifas aktoran famon. Kaj ke en la aktora daumbazo IMDb estas nur lia nomo, sed entute neniuj aktoradoj, diras multon. Plie, la sola ligilo, persona paĝo ĉe Instagram estas [rompita ligilo]... Tio estas ploriga prezento. --ThomasPusch (diskuto) 13:18, 20 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo. Aidas (diskuto) 14:18, 20 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Teodoriko Bland (juĝisto) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Novulo ekkreis fuŝegajn artikolojn, unu ĝermeton kaj alian ĝermon kiu estis savita post polurado fare de Moldur. Mi ne scias ĉu tiu novulo esperas, ke ni riparu ĉiujn tiujn venintajn kaj venontajn fuŝajojn aŭ eĉ estas nekonscia pri la neakcepteblo de la rezultoj. Aliaj similaj artikolklopodoj estas Vilhelmo Kilty, Johano Johnson Sr. kaj Johano Johnson Jr. Mi ne sentas min preta kontakti lin.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 18:59, 15 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- tri poraj, neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 19:42, 22 jun. 2026 (UTC)
Por: La novulo mem skribis "Mi estas komencanto, tiel pardonu se mi fari eraro." Pardoni "se li fari eraro" oni povas, sed nove verki la tekstojn pri detalaj biografioj de antaŭ 200 jaroj el la historio de Marilando estas iom tro. Mi emas koncentriĝi pri la multegaj kantonoj de Usono, kiuj ne nur havis signifon antaŭ 200 jaroj en la loka historio, sed estas signifaj en 2026, kaj tie pri Marilando estas nur 12 tekstoj kaj mankas ankoraŭ 12. Kompreneble Marilando nur estas unu el tre multaj partoj de Usono, kaj Usono nur estas unu el tre multaj landoj de Ameriko, sed mi ĉiukaze ne vidas kapablon ĉe mi nun nove krei la paĝojn de lokaj homoj de antaŭ 200 jaroj kiujn la komencanto deziras ke ili estos. Mi metas ŝablonon {{polurinda}} kaj {{orfa}}, ĉar estas signo de afableco ne forigi tekston sen antaŭe averti pri mankoj, sed tamen estas por forigoj de almenaŭ la tekstoj T. Bland, Vilhelmo Kilty, Johano Johnson Sr. kaj Johano Johnson Jr.. ThomasPusch (diskuto) 13:33, 20 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo de ĉiuj kvar. Aidas (diskuto) 14:17, 20 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Via Arcivescovo Romilli (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Anonimulo kreas nur artikolojn pri milanaj stratoj, kiuj ne interesas en la itala vikio kaj serĉas lokon en Esperanto, islanda aŭ rusa. Tio dubindas min pri enciklopedieco. Ĉu ni havos centojn da stratoj da centoj da ĉefurboj? Tio estas dekmiloj da stratoj.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 21:59, 19 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- 3-4 poraj, neniu kontraŭ.--kani (diskuto) 19:41, 22 jun. 2026 (UTC)
Komento: Supozeble plia blufaĵo/pompaĵo en la konata Milano-rilata fuŝaro. Simile ankaŭ: La Casa Astratta. - Moldur (diskuto) 07:24, 20 jun. 2026 (UTC)
Forte por: forigo eksplicite ankaŭ de la teksto La Casa Astratta: Pri la strato Via A. Romili mi ankoraŭ povus imagi meti frazon en la tekston pri Milano, sed pri la "Casa Astratta" estas eĉ pli groteske. Kvankam tie mankas foto, eblas vidi en ekstera retejo ke temas pli tutsimpla 9-etaĝa loĝdomo, tipe socialisma slabokonstruaĵo, kiu estas en neniu dimensio arkitekte menciinda. En ĉiuj periferioj de ĉiuj urboj de la eksa Varsovia pakto oni povas vidi tiajn domojn, mi havas amikojn kaj parencojn kiuj loĝas en tiaj domoj kaj estas dankema ke estas tiuj simplaj domoj (kaj ke ili ne estas bombitaj kiel la samaj domoj en Ukrainio), sed se oni metas paĝon pri ĉiuj tiuj domoj, eĉ se ne estas foto kiu montrus la tristan fasadon, tiam oni same povas fari tekstojn pri ĉiuj strataj lanternoj kaj ĉiuj rubujoj en ĉiuj stratoj de ĉiuj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj. ThomasPusch (diskuto) 13:53, 20 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo de ambaŭ. Aidas (diskuto) 14:17, 20 jun. 2026 (UTC)
- @Kani: Cetere la dubinda teksto pri tiu "Via A. Romilli" estis fakte trompe pri la tuta milana kvartalo Corvetto - supozeble ĉar nur pri "tiu unu strato Via A. Romilli" estus apenaŭ sufiĉe da raportindaj frazoj por vikipedia teksto. Mi ĝenerale pensas, ke en Vikipedio oni iru de ĝeneralaj al laŭgrade pli specifaj temoj. Unue estu teksto pri la lando, poste pri regiono, provinco, tiam se estas pri kantono aŭ distrikto, kaj se tiam ankoraŭ estas energio, pri urboj aŭ neurbaj komunumoj aŭ municipoj. Por Milano tio signifas, ke se jam estas teksto pri la urbo (la esperanta teksto Milano cetere nun estas problema, sed tio estas alia laborejo), ke tiam se iu tre volas estu tekstoj pri la naŭ urbodistriktoj, kiuj sume konsistigas la tutan urbegon. Tiuj kompletaj tekstaroj jam pli longe ekzistas pri Granda Londono, Parizo, Berlino, Vieno, Budapeŝto kaj Moskvo, kaj mi nun faris la naŭ tekstojn ankaŭ por Milano. Ĉi tie la "kvartalo Corvetto" estas en la urbodistrikto 4 de Milano. Se oni freneze amas Milanon, oni nun povas senprobleme krei subtekston pri la "kvartalo Corvetto", kaj tiam aŭtomate aperas blua ligilo en la paĝo urbodistrikto 4 de Milano. Sed por mi persone la 9 tekstoj pri la naŭ partoj de la urbego nun tute sufiĉas... ThomasPusch (diskuto) 20:08, 20 jun. 2026 (UTC)
- @Kani: Mi el la forprenita teksto ankoraŭ sukcesis elvringi tri frazojn al eta ĉapitro en la paĝo urbodistrikto 4 de Milano. Tiel tamen la laboro de la anonimulo ne estos tute vana... ThomasPusch (diskuto) 10:06, 23 jun. 2026 (UTC)
- @Kani: Cetere la dubinda teksto pri tiu "Via A. Romilli" estis fakte trompe pri la tuta milana kvartalo Corvetto - supozeble ĉar nur pri "tiu unu strato Via A. Romilli" estus apenaŭ sufiĉe da raportindaj frazoj por vikipedia teksto. Mi ĝenerale pensas, ke en Vikipedio oni iru de ĝeneralaj al laŭgrade pli specifaj temoj. Unue estu teksto pri la lando, poste pri regiono, provinco, tiam se estas pri kantono aŭ distrikto, kaj se tiam ankoraŭ estas energio, pri urboj aŭ neurbaj komunumoj aŭ municipoj. Por Milano tio signifas, ke se jam estas teksto pri la urbo (la esperanta teksto Milano cetere nun estas problema, sed tio estas alia laborejo), ke tiam se iu tre volas estu tekstoj pri la naŭ urbodistriktoj, kiuj sume konsistigas la tutan urbegon. Tiuj kompletaj tekstaroj jam pli longe ekzistas pri Granda Londono, Parizo, Berlino, Vieno, Budapeŝto kaj Moskvo, kaj mi nun faris la naŭ tekstojn ankaŭ por Milano. Ĉi tie la "kvartalo Corvetto" estas en la urbodistrikto 4 de Milano. Se oni freneze amas Milanon, oni nun povas senprobleme krei subtekston pri la "kvartalo Corvetto", kaj tiam aŭtomate aperas blua ligilo en la paĝo urbodistrikto 4 de Milano. Sed por mi persone la 9 tekstoj pri la naŭ partoj de la urbego nun tute sufiĉas... ThomasPusch (diskuto) 20:08, 20 jun. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Listo de plej bonaj internaciaj viraj futbalaj golpafantoj laŭ lando (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Novulo, anonimulo, kreis artikolon kun pli ol 100 000 bitokoj pri golpafantoj. Ĝi estas plenplena de ruĝaj ligiloj kaj blazonoj. La kreinto eĉ ne scias, ke estas jam artikoloj pri la naciaj teamoj. Mi komentas sube.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 21:30, 22 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita- sed ekstreme reduktita laŭ 3 voĉoj favore al tio --
Komento: Ripari tiun artikolon estus heroeca tasko, kiun neniu faros. Mi jam faris kelkajn komencajn plibonigojn. La kreinto eĉ pafis kaj fuĝis. Krome estas neutila tiu artikolo, kiam la situacio ŝanĝiĝas nun ĉiutage dum pluas la monda ĉampioneco. Mi vidas du vojojn: unua, simple forigi la monstran artikolon; dua, fortondi ĝin lasante nur 50 golpafantojn anstataŭ 200 kaj klopodi bluigi la pejzaĝon. Tiuokaze indus atendi la finon de la ĉampioneco por ŝpari laboron de konstanta ĝisdatigo.--kani (diskuto) 21:30, 22 jun. 2026 (UTC)
- Ĉu eblas la tria vojo: igi iun roboton krei ĝermgrandan artikolon pri ĉiu menciita piedpilkisto laŭ intervikiaj datumoj, esperante ke iam iu piedpilkadmiranto kreskigos ilin? Laŭ mia scio ĵus nun en la aktivularo de nia vikipedio ne estas fortaj sportadmirantoj, sed tio ĉi ja povas (teorie) ŝanĝiĝi. Goren (diskuto) 22:14, 22 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo de la tute fuŝa listo en nuna stato. Alternative mi eĉ pli voĉdonus por teno de minumuma listo de 10 plej golemaj futbalistoj, do laŭ nuna stato de Ronaldo ĝis Puskás, sen fuŝaj teamaj titoloj kiel Nacia futbala teamo de Portugalio (estas portugala nacia teamo de futbalo, se estus unu kazo, eblus meti alidirektilon, sed estas tro multaj fuŝoj, cetere ankaŭ ekzistas preta ŝablono {{PortugalioFB}}, kiu ĉi tie tuj liverus flageton kaj perfektan ligilon), sen fantaziaj ruĝaj ligiloj "Listo de internaciaj goloj de Cristiano Ronaldo" kaj multegaj similaj, kiuj ĉiuj ne ekzistas - la novulo kun tiom da fuŝoj ne estos la gusta por fari tiujn centojn da paĝoj, kaj la ekzistantaj uzantoj pli bone koncentriĝu pri pli esencaj taskoj - ekzemple, el 48 teamoj de la nuna futbala mondpokalo nur 40 havas e-lingvan tekston, 8 ankoraŭ mankas, kaj sen fuŝaj provoj kiel "Dts/outdmy1". Se fari tiel, el la 10 sportistoj ankoraŭ mankas e-lingvaj tekstoj pri du, Sunil Chhetri kaj Ali Mabkhout, tio eĉ fareblas sen robota helpo, kiu ĉiukaze nur liverus krudan tekston, do ĉiukaze ne eblus fari pretan tekston sen homo (almenaŭ por kontrolo). ThomasPusch (diskuto) 08:56, 23 jun. 2026 (UTC)
- Ĉu eblas la tria vojo: igi iun roboton krei ĝermgrandan artikolon pri ĉiu menciita piedpilkisto laŭ intervikiaj datumoj, esperante ke iam iu piedpilkadmiranto kreskigos ilin? Laŭ mia scio ĵus nun en la aktivularo de nia vikipedio ne estas fortaj sportadmirantoj, sed tio ĉi ja povas (teorie) ŝanĝiĝi. Goren (diskuto) 22:14, 22 jun. 2026 (UTC)
- @Goren: La tria vojo, igi iun roboton krei ĝerman artikolon pri ĉiu menciita nomo laŭ intervikiaj datumoj, ne funkcios. Mi ĵus per forta subteno de vikidatumaro faris 30 tekstojn pri aktualaj futbalistoj, kaj antaŭe jam antaŭpreparis ankoraŭ ŝtopante multajn tekstojn pri la geografio de Usono kaj Kanado, kaj laŭ mia sperto mi konstatas ke mi kaj tute vi supertaksas vikidatumaron: Uzante ĝin, mi daŭre konstatas ke vikidatumoj ne estas preta, foje informoj tute mankas, foje malaktualas je 10 jaroj, foje nur la "preferata rango" forgesiĝis elekti - estas tre en ordo uzi vikidatumaron kaj dume permane aktualigi ĝin, mi ankaŭ lernis aŭtomatece aldoni iujn parametrojn kaj priskribojn al vikidatumaro, sed tiuj informoj kiuj ĉi tie mankas, laŭ mia impreso aldoneblas nur mane (mi diras: tial ili mankas). Krome, entute multajn informojn eblas stoki en vikidatumaro kaj preni de tie, sed neniam ĉiujn kiuj estas bezonataj en eta projekto kiel wiki.eo aŭ similgranda alia vikio. Do tre bonas uzi vikidatumaron kaj dum la uzado plibonigi ĝin, sed estas iluzio ke iu aŭtomato aŭ artefarita intelekto faros e-lingvajn tekston sen ke lingve kaj teknike sperta homo bezonatus. Vikidatumaro ne estas artefarita intelekto...
- @Goren: pri via lasta ideo: Mi ne pensas ke manko de "fortaj sportadmirantoj" en vikipedio estas la problemo. Fakte ne tiom temas pri "forta admiro", sed pri lingva kaj teknika sperto en vikipedio plus preto engaĝiĝi ankaŭ pri sportaj temoj, ne nun pri "siaj kutimaj tre limigitaj ŝatotemoj". Mi dirus ke en la lastaj monatoj ankaŭ Aidas kaj Sj1mor multe kontribuis pri sportaj temoj (ekzemple pri vintrosporto en februaro-marto), aŭ Castelobranco (aparte pri manpilkado)... Revi pri iuj novulaj 15-jaruloj kiuj ĉi tie perfekte levos la lingvan nivelon de ĉiuj futbalistaj kaj futbalteamaj temoj al neatenditaj altecoj estos vana revado, kvankam ankaŭ mi foje revas ekzemple ke povus reaktiviĝi la eksesperantisto Michael Barera, kiu sub uzantonomo TFCforever ĝis somero 2011 faris multajn sportajn kontribuojn al la e-lingva vikio. Sed kompreneble, se kvar fortaj sportemaj vikipedianoj faras po 30 novajn tekstojn pri sportistoj kaj aliaj normale sportemaj vikipedianoj faras sume ankoraŭ 20 aŭ 30, kaj nur en la Futbala Mondpokalo 2026 estas 48 teamoj, kun po 26 teamanoj plus trejnisto, tiam temas pri 1 296 novaj biografioj por tiu unu turniro, plus 48 ŝablonoj kaj pliaj kromtekstoj - do tamen malgraŭ ĉiu fortostreĉo eblos nur kovri la temon je dekono ĝis okono. Tial mi komprenas la revon pri aŭtomatigo, sed mi garantias ke tiel ni funkcios, kaj estas la esenco de vikipedio kaj ĉiam restos truoj. ThomasPusch (diskuto) 09:43, 23 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo - aŭ, je dua pripenso, eĉ pli bone ŝanĝo al listeto de 10 plej pintaj golpafantoj sen ajnaj ruĝaj ligiloj laŭ la propono de Thomas.Aidas (diskuto) 09:47, 26 jun. 2026 (UTC)
- @Goren: pri via lasta ideo: Mi ne pensas ke manko de "fortaj sportadmirantoj" en vikipedio estas la problemo. Fakte ne tiom temas pri "forta admiro", sed pri lingva kaj teknika sperto en vikipedio plus preto engaĝiĝi ankaŭ pri sportaj temoj, ne nun pri "siaj kutimaj tre limigitaj ŝatotemoj". Mi dirus ke en la lastaj monatoj ankaŭ Aidas kaj Sj1mor multe kontribuis pri sportaj temoj (ekzemple pri vintrosporto en februaro-marto), aŭ Castelobranco (aparte pri manpilkado)... Revi pri iuj novulaj 15-jaruloj kiuj ĉi tie perfekte levos la lingvan nivelon de ĉiuj futbalistaj kaj futbalteamaj temoj al neatenditaj altecoj estos vana revado, kvankam ankaŭ mi foje revas ekzemple ke povus reaktiviĝi la eksesperantisto Michael Barera, kiu sub uzantonomo TFCforever ĝis somero 2011 faris multajn sportajn kontribuojn al la e-lingva vikio. Sed kompreneble, se kvar fortaj sportemaj vikipedianoj faras po 30 novajn tekstojn pri sportistoj kaj aliaj normale sportemaj vikipedianoj faras sume ankoraŭ 20 aŭ 30, kaj nur en la Futbala Mondpokalo 2026 estas 48 teamoj, kun po 26 teamanoj plus trejnisto, tiam temas pri 1 296 novaj biografioj por tiu unu turniro, plus 48 ŝablonoj kaj pliaj kromtekstoj - do tamen malgraŭ ĉiu fortostreĉo eblos nur kovri la temon je dekono ĝis okono. Tial mi komprenas la revon pri aŭtomatigo, sed mi garantias ke tiel ni funkcios, kaj estas la esenco de vikipedio kaj ĉiam restos truoj. ThomasPusch (diskuto) 09:43, 23 jun. 2026 (UTC)
Komento: Provizore mi forigis la kernon de la fuŝa artikolo kaj lasis nur listeton de dek golpafistoj laŭ la listo de anglalingva artikolo. De nun oni povas plivastigi la artikolon; kvankam mi markis ĝin kiel redaktata (por eviti trudon de aktuala intereso), konsideru vin liberaj agadi sur ĝi. Nun oni devas atendi la finon de la nuntempa ĉampioneco por aktualigi la rezulton kaj eventuale pliigi la liston al 20 aŭ krei tabelon. Poste oni devas konsideri ĉu indas aldoni la liston de la plej bonaj golpafantoj en monda ĉampioneco (tiu ĉi estas ĝenerala listo) aŭ krei apartan artikolon.--kani (diskuto) 10:24, 30 jun. 2026 (UTC)
Komento: Jam paŝo al bona direkto. Mi aldone vidigis la naciajn teamojn, kaj videblas ke nur en tiu minimuma listo de 10 homoj ne nur mankas 2 el 10 tekstoj pri sportistoj sed ankaŭ mankas 3 el 10 tekstoj pri teamoj. Se oni vastigas la liston al 20 homoj, la ruĝaj ligiloj jam signife multiĝos. Sed estos en ordo. Sume 20 biografioj kaj 20 tekstoj pri teamoj estas ne tro multe. Kaj estas bona okazo verki pri la naciaj teamoj de Malajzio, Zambio aŭ Malavio, kiuj krome probable ankoraŭ 10 jarojn ne atentiĝos, ĉar ili en kontinentaj aŭ mondaj turniroj principe ne ludas gravan rolon. Aldoni plian liston de la plej bonaj golpafantoj nur en monda ĉampioneco sendube nur indas, se ankaŭ pri tiu listo jam estas alilingva listo de kiu eblas kopii, ĉar mem esplori pri tia vasta statistika temo kostus freneze tro da tempo. ThomasPusch (diskuto) 20:50, 5 jul. 2026 (UTC)
- Daŭre la 5 ruĝaj ligiloj Sunil Chhetri,
Barato,
Malajzio, Ali Mabkhout,
U. A. Emirlandoj estas ruĝaj. Sed la listo en la de Kani forte tranĉita formo tamen estas ne plu forigenda. Tial mi proponas fermi la diskuton, kun tri voĉoj por tiu forta redukto (Goren ja nur demandis kaj ne klare esprimis sin voĉdone). Kiu volus adopti tiujn kvin estontajn tekstojn? ThomasPusch (diskuto) 02:40, 16 jul. 2026 (UTC)
- Daŭre la 5 ruĝaj ligiloj Sunil Chhetri,
Vitikolturado en Umbrio plus 11 similaj paĝoj plus navigilo
[redakti fonton]- Artikolo
- Vitikolturado en Umbrio (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dum semajnoj anonimulo (kun kiu ne eblas kontakti) kreis amason da similfuŝaj artikoloj pri vinproduktado en Italio. Mi markis plimulton kiel polurinda, sed tio utilas al nenio, ĉar li plue fuŝkreas kaj tute ne revenas al la kreitaĵoj, eble kredante ilin kronjuveloj. Ĉi tiu eĉ kun du eraroj en la ĉefa vorto de la titolo: Vitikolturado anstataŭ Vitokulturado aŭ Vitkulturado.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 10:03, 30 jun. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- neniu kontraŭ.--kani (diskuto) 10:27, 7 jul. 2026 (UTC)
Komento: Krome, en kelkaj el tiuj artikoloj estas longegaj listoj de ruĝaj ligiloj por vitvarioj, kiuj restos tiaj porĉiame. Indas revizio de la tuta artikolaro.--kani (diskuto) 10:03, 30 jun. 2026 (UTC)
Por: forigo de tiu teksto. Neniel estas nur la longegaj listoj de ruĝaj ligiloj por vitvarioj, kiuj restos tiaj porĉiame. Estas multaj tajperaroj, el kiuj tiuj kiuj estas faritaj ligiloj, ekzemple "hekolitoj" (supozeble la homo celis ion kiel 'hektolitroj') plej elstaras ruĝe, sed tajperaroj sen ruĝa ligilo simple estas alikoloraj eraroj, sed ĉiukaze eraroj. Mi estus malpli drasta, se ĝis la fino de la pripensa semajno iu esperantisto ĝustigus ĉiujn tajperarojn (ĉi tie estus ankoraŭ du tagoj), sed kiu volus tion fari? Mi certas ke la aŭtomata guglo-tradukilo povas bone tajpi la vorton 'hektolitroj', do la lingvonivelo estas multe sub la kreaĵo de iu senkosta roboto. Sed problemo estas, ke la homo ŝajne ĉiam redaktas je nova anonima kanalo, do ne eblas bloki kanalon, kaj ne eblas decidi pri forigo de pluraj tekstoj, sed necesas ĉiujn titolojn unuope kopii ĉi-tien, por tiam decidi pri forigo - sed tio eblas per simplaj voĉdonoj, sen longe argumenti pri pluaj tekstoj. Ĉiukaze tre pena purigado. ThomasPusch (diskuto) 19:07, 5 jul. 2026 (UTC)
- Ĉiukaze: Ŝajnas ke sume temas pri 12 tekstoj/temoj, ĉar la sama anonimulo ankaŭ faris tute ekstere belan navigilon {{Vinberkulturo en Italio}}, kiu listigis tiujn 12 ligilojn, kaj post kreo de la lasta (pri Umbrio, je 2026-6-30) ŝajne ne faris novajn tekstojn. Sed ankaŭ se la navigilo aspektas bone ordigita, la unuopaj aliaj 11 listaj paĝoj ĉiuj ŝajne estas same ĥaosaj kaj eraraj kiel la unua jam fokusita en VP:FA. Mi do estas
Por: forigo de ĉiuj 12, kaj se fari tion, poste ankaŭ por forigo de la navigilo, kiu tiam ne plu havas sencon. ThomasPusch (diskuto) 19:52, 5 jul. 2026 (UTC)
- Ĉiukaze: Ŝajnas ke sume temas pri 12 tekstoj/temoj, ĉar la sama anonimulo ankaŭ faris tute ekstere belan navigilon {{Vinberkulturo en Italio}}, kiu listigis tiujn 12 ligilojn, kaj post kreo de la lasta (pri Umbrio, je 2026-6-30) ŝajne ne faris novajn tekstojn. Sed ankaŭ se la navigilo aspektas bone ordigita, la unuopaj aliaj 11 listaj paĝoj ĉiuj ŝajne estas same ĥaosaj kaj eraraj kiel la unua jam fokusita en VP:FA. Mi do estas
Do
- Artikolo
- Vinberkultivaĵo en Piemonto (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- kaj
- Vinberkulturo en Friuli-Venecia Giulia
- Vinberkulturo en Sardio
- Vinberkulturo en Sicilio
- Vinberkulturo en Trentino-Alta Adiĝo
- Vinberkulturo en Valle d'Aosta
- Vinberkulturo en Veneto
- Vitikulturado en Emilio-Romagna
- Vitikulturado en Marko
- Vitikulturo en Lombardio
- Vitikulturo en Toskano
Kialoj jam menciiĝis supre. Kaj se ĉiuj decidiĝis forpreni, ankaŭ {{Vinberkulturo en Italio}} foriru.
- Uzanto
- --ThomasPusch (diskuto) 20:06, 5 jul. 2026 (UTC)
Kaŝo de kontraŭrajtaj versioj de Fizalio
[redakti fonton]Fizalio ŝajnas esti en la sama situacio kiel "Meduzo" estis, kaj mi petas la saman solvon - kaŝon de la kopiitaj versioj post kiam mi anstataŭigos ĝin, kaj enmeton de ĝusta referenco al la kopiita artikolo kiel "Literaturo", se @ThomasPusch: aŭ iu alia havas ĝin.
Cetere, la afero de "Meduzo" ankoraŭ ne estas tute solvita. La referenco estas metita, sed la kopiitaj versioj ne estas kaŝitaj. --Arbarulo (diskuto) 14:06, 1 jul. 2026 (UTC)
Mi serĉis en miaj bretaroj, sed miaj paperaj jarkolektoj pri Kontakto finiĝas fine de 1996, do tiun pri 1998 6 mi ne havas. Mi ŝatas peti iun alian pri kaŝo de la dubindaj versioj de "Fizalio" - nur se en semajno aŭ du vere neniu administranto pretus fari tion, mi rekontakteblus por tamen krizokaze helpi. Sed ĉar mi estis implikita en la afero de "Meduzo", mi provos kaj supozeble sukcesos kaŝi la kopiitajn versiojn tie. Serĉante pri retaj arkivaj eldonoj de "Kontakto" mi ĵus ankoraŭ konsciiĝis, ke ŝajne ambaŭ arkivejoj www.gazetejo.org kaj www.bitarkivo.org estas mortintaj. Mi jam en aliaj diskutejoj demandis ĉu iu vidis iun noton aŭ aŭdis ion pri tio, kaj volas ripeti la demandon ankaŭ ĉi tie. Same mi alvokas ĉiujn aliajn, kiuj jam iom da jaroj estas esperantistoj, serĉi en siaj bretaroj pri iom pli novaj jarkolektoj pri Kontakto, almenaŭ pri ĉiuj ekde 1997 ... ThomasPusch (diskuto) 15:16, 1 jul. 2026 (UTC)
Farite Ĉiuj versioj de "Meduzo" antaŭ 14 05 2026 nevidigitaj. Pri "Fizalio" vidu supre. ThomasPusch 1 jul. 2026
Komento: RIPETO de ALVOKO: mi alvokas ĉiujn, kiuj jam 28 jarojn estas esperantistoj aŭ kiuj aparte kolektis revuojn Kontakto, serĉi en siaj bretaroj pri la revuo «Kontakto 1998 / 6». Kaj bonus entute scii, kiu havas kiujn jarkolektojn de la revuo «Kontakto». ThomasPusch (diskuto) 02:52, 16 jul. 2026 (UTC)
Farite Ĉiuj versioj de "Fizalio" antaŭ la novtraduko nevidigitaj. ThomasPusch (diskuto) 02:57, 16 jul. 2026 (UTC)
- Multan dankon. Intertempe mi trovis ke oni povas libere elŝuti malnovajn numerojn de Kontakto de UEA mem. Sed en jaro 1998, numero 6 mi trovas neniun artikolon pri fizalioj. Eble la cito estis erara. --Arbarulo (diskuto) 16:31, 16 jul. 2026 (UTC)
- @Arbarulo: Koran dankon pro la atentigo ke oni (nun) povas libere elŝuti malnovajn numerojn de Kontakto de UEA mem. Mi provis pri n-ro 1998/6, senprobleme funkciis, kaj efektive ankaŭ mi tute ne trovis artikolon pri "fizalio" tie. Tio estas disturbiga. Se neniam estis artikolo de tiu temo en Kontakto 6/1998, ni eble senkaŭze buĉis la tutan malnovan tekston. Sed nun tiel okazis, kaj mi ne volus malvolvi la tutan procezon... ThomasPusch (diskuto) 23:39, 22 jul. 2026 (UTC)
- Tio povas esti, kaj se ĝi estas, mi bedaŭras. Tamen multe pli verŝajne ĝi estis kopiita artikolo de iu alia revunumero. Almenaŭ laŭ mia neperfekta memoro, la artikolo estis en simila stilo al tiu de "Meduzo", multe pli taŭga por revuo ol enciklopedio. --Arbarulo (diskuto) 19:04, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- @Arbarulo: Koran dankon pro la atentigo ke oni (nun) povas libere elŝuti malnovajn numerojn de Kontakto de UEA mem. Mi provis pri n-ro 1998/6, senprobleme funkciis, kaj efektive ankaŭ mi tute ne trovis artikolon pri "fizalio" tie. Tio estas disturbiga. Se neniam estis artikolo de tiu temo en Kontakto 6/1998, ni eble senkaŭze buĉis la tutan malnovan tekston. Sed nun tiel okazis, kaj mi ne volus malvolvi la tutan procezon... ThomasPusch (diskuto) 23:39, 22 jul. 2026 (UTC)
Denove Uzanto:Claudio Pistilli tradukis rekte el alia enciklopedio, kiu ne permesas tion. Ĉi-foje temas pri anglalingva Encyclopedia.com , kiun li citis kvazaŭ normalan referencon. Krome li aldonis tute mensogan aserton, ke la artikolo uzis tradukon el la angla vikipedio. La unua alineo venas de nekonataj fontoj, nek Encyclopedia.com nek la angla vikipedio. --Arbarulo (diskuto) 20:00, 6 jul. 2026 (UTC)
Forte por: forigo ĝuste tial: piratkopiado plus mensogo. Taylor 49 (diskuto) 20:35, 6 jul. 2026 (UTC)
Por: krom se iu entreprenos plene anstataŭigi la tekston per la memverkata aŭ per traduko el iu alia vikipedio (tio ĉi ne devas esti tro malfacile, en preskaŭ ĉiuj intervikioj la artikolo estas unu aŭ du paragrafoj; do, kiel kutime, temas nur pri tio, ĉu iu zorgas sufiĉe).--Goren (diskuto) 08:28, 11 jul. 2026 (UTC)
Por: : «2.1 All content and tools provided by Encyclopedia.com on the Services are protected by copyright, trademark and/or other applicable intellectual property and proprietary rights laws and are owned, controlled, and/or licensed by Encyclopedia.com. The Services are also protected by copyright, patent, trademark, and other applicable intellectual property and proprietary rights laws» Tio klaras. ThomasPusch (diskuto) 01:16, 16 jul. 2026 (UTC)
Por forigo. Aidas (diskuto) 16:24, 17 jul. 2026 (UTC)
- Kvankam ĉi tie mankas la kutima kesto, mi tamen volas fini la diskuton pri tiu temo. Bedaŭrinde, la situacio klaras - klare kopirajtan tekston oni ne povas lasi, ankaŭ se oni fidele tradukis ĝin. Per la traduko la kopirajto ne malaperas. Do for, per 5 poraj voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 23:43, 22 jul. 2026 (UTC)
Farite la forigo. ThomasPusch (diskuto) 23:44, 22 jul. 2026 (UTC)
- Kvankam ĉi tie mankas la kutima kesto, mi tamen volas fini la diskuton pri tiu temo. Bedaŭrinde, la situacio klaras - klare kopirajtan tekston oni ne povas lasi, ankaŭ se oni fidele tradukis ĝin. Per la traduko la kopirajto ne malaperas. Do for, per 5 poraj voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 23:43, 22 jul. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Protipozo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Mi ne certas ĉu tiu traduko de jam publikigita artikolo en retejo rajtas aŭ ne rajtas esti en Vikipedio. Ja temas pri iu germanlingva vikia retejo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 17:15, 9 jul. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- per kvar poraj voĉoj, neniu kontraŭa aŭ duba. ThomasPusch (diskuto) 22:53, 3 aŭg. 2026 (UTC)
Komento: Poste ĝi necesos iom da vikiigo.--kani (diskuto) 17:15, 9 jul. 2026 (UTC)
Por: Ŝajnas iu originala esploro, ne estas intervikioj, kaj la fontoj ne estas aŭtoritataj sciencaj gazetoj: anstataŭe, estas unu malnetaĵo ĉe vixra (kiu estas klono de arxiv.org), persona paĝaro de la esploristo, kaj iu Aŭstria sekteca vikio. Tre suspektinde laŭ mi. Goren (diskuto) 08:36, 11 jul. 2026 (UTC)
Komento: Estas malfeliĉa, tute nevikiigita teksto. Ne ŝajnas origina esploro de la esperanta tekstofarinto, sed pli baze, fakte estas traduko, eble aŭtomate farita, de la germanlingva teksto , kiel jam aludis Kani - la retejo indikas ke ĉiuj tekstoj disponeblas laŭ kondiĉoj de krea komunaĵo BY-SA 4:0, do probable ne estas krimo kopii tutan tian tekston, sed la demando tamen estas, kiun utilon la teksto havos en esperantlingva vikia enciklopedio post forta, ne nur iometa vikiigo. Se la teksto rajtos resti, tiam probable en vikifontaro, ne en la ĝenerala vikipedia branĉo (kvankam mi dirus ke tia ekstreme filozofia eseo ankaŭ tie ne utilos al multaj averaĝaj esperantistoj). Mi supozas ke la farinto estas bonvolema esperantisto kaj naiva vikipedia novulo, sed tamen la teksto en tiu formo ne taŭgas ĉi tie. Kaj mi, kara Goren, estus singarda pri etikedigo de "sekteca vikio" - nomi ion "sekteca" estas forta akuzo kaj signifa ofendo, kaj laŭ mi en enciklopedio simple nomi iun asocion aŭ projekton sekteca nur eblus en la formo «la aŭstra gazeto Der Standard en julio 2023 nomis la vikion anthrowiki.at "sekteca"» (kun ligilo al gazeta artikolo, kiu tute ne ekzistas, mi nur inventis la aserton) aŭ «la ŝtata prokuroro de Vieno en majo 2026 deklaris la vikion anthrowiki.at "sekteca"» (ankaŭ kun ligilo al reta oficiala komunikaĵo). Tiam eblas noti, ke tiuj institucioj havis tiom fortan, akuzan opinion, kiu eble ĝustas eble ne. Sed tute ne necesas diskuti pri suspekto de sekto - la teksto simple en tiu formo ne estas por vikipedio (do
Por: forpreno el vikipedio). Konciza esperanta teksto pri "la germana fizikisto Thomas Görnitz" povus eniri la vikipedian paĝaron, kun internaj ligiloj al la paĝo Carl Friedrich von Weizsäcker ktp., kun iom da eksteraj ligiloj kaj kun referencoj, kiuj ebligas objektive sekvi la informfontojn. ThomasPusch (diskuto) 02:15, 16 jul. 2026 (UTC)
- Nu, mi ne uzas vorton "sekteca" en tiu senco ke ĝi estu forta akuzo, pli en la senco "niĉa", "servanta al malgranda komunumo de entuziasmuloj de iu malvasta ideo". Kaj en tiu ĉi senco mi pensas ke la vorto tute taŭgas, ĉar efektive temas pri tre malvasta komunumo kaj nocioj ne konataj ekster ĝi. Iuokaze, miaj suspektoj pri originala esploro kaj nescienceco validas kaj, almenaŭ, meritas rekontrolon, ĉu oni konsentu kun mia uzo de terminoj, ĉu ne. Goren (diskuto) 18:39, 24 jul. 2026 (UTC)
Komento: Mi ankoraŭ alskribis la vikipedian novulon GeorgHennemann, kiu kreis la tekston kiel anonimulo, ne estas krimo foje ne ensaluti, kaj kiu kreis duan konton Ĝorĝo, kiun mi ne konsiderus ŝtrumpopupo, ĉar la homo tie klare indikas ke li estas GeorgHennemann. Estus bone ne tute perdi la homon, kvankam tiu ĉi lia kontribuo estas malfacile tenebla... ThomasPusch (diskuto) 07:36, 16 jul. 2026 (UTC)
Por forigo. Aidas (diskuto) 16:23, 17 jul. 2026 (UTC)
Komento: Estas strange ke nun la vikipedia sistemo asertas ke uzanto GeorgHennemann tute ne ekzistas, kvankam lia uzantopaĝo kaj diskutpaĝo ekzistas, tie ankaŭ estas pli malnovaj notoj de Kani kaj mia noto de antaŭ 6 tagoj.
- Se estas tia teknika konfuziĝo, mi ne certas ĉu la homo entute vidas mian noton. Sed tio ne ŝanĝas la netaŭgecon de la teksto. Mi ankoraŭ povas atendi 4-8 tagojn, ĉu Georg sukcesos ensaluti, ekz. per dua konto Ĝorĝo aŭ per tria konto, kaj ĉu li ankoraŭ provos ŝovi la tekston al vikifontaro. Sed kompreneble ankaŭ povas esti ke homoj fine de julio ferias tri semajnojn. Kvar voĉoj subtene al forigo de la teksto de tiu ĉi projektoparto ĉiukaze jam estas... ThomasPusch (diskuto) 23:05, 22 jul. 2026 (UTC)
- Daŭre, uzanto:GeorgHennemann kaj uzanto-diskuto:GeorgHennemann estas, sed kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado rezultigas respondon "Uzanto-konto "GeorgHennemann" ne estas registrita." Intertempe "4-8 aldonaj tagoj" longe pasis, fakte pasis 12. Neniu Georg Hennemann respondis mian kontaktoprovon, eble li tuta aŭguston ferias, aŭ li malinteresiĝis pri vikipedio kaj neniam ajn revenos, sed tiom longe ni ne povas atendi. Mi post horo forigos la tekston - ĵus mi vokiĝas for de la komputilo. ThomasPusch (diskuto) 19:53, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Dunst Veturigvojo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Suspektinda kaj dubinda enciklopedia gravo. Temas pri nur kampara vojo, kiu ne estas menciita en la anglalingva artikolo pri la urbo. Estas neniu referenco. La dua fonto estas falsa, ĉar tie oni ne mencias tiun vojon. El la dua fonto la kreinto, anonimulo, elprenis la foton, kio starigas la demandon pri la rajto publikigi ĝin.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 13:03, 13 jul. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- kun 4 poraj voĉoj, neniu duba aŭ kontraŭa ThomasPusch (diskuto) 22:48, 22 jul. 2026 (UTC)
Komento: La sama anonimulo kreis plurajn artikolojn pri Dunst aŭ Dunzst kvazaŭ omaĝo al iu familio.--kani (diskuto) 13:03, 13 jul. 2026 (UTC)
Por: forigo pro dubinda enciklopedia gravo. Per "datenkverado" (la vorto ne ekzistas!) en Google Maps eblas vidi ke la vojeto vere estas kampara vojo de 800 m, 5 km okcidente de la centro de West Bend. La dua fonto jes mencias la vojeton, per montro de la foto pri stratsigno, fotita en 2006, sen iu indiko kiu liberigus la foton de kopirajto, do ĝi estas kontraŭleĝe en la komunejo. Se oni denuncas la fonton de la foto (de 2006, en p. 28) kaj la tutan PDF-dosieron [Our Wisconsin ancestors: The German immigrants of the 1880s "Copyright 2009"], oni supozeble tre rapide rezultigus forigon de la bildo. La PDF-dosiero ŝajne estis alŝutita al la komunejo kaj jam estas forigita, prave, ĉar "Copyright 2009", sed per la truka URL "wikipedia/commons/e/eb/.." oni tamen ankoraŭ povas vidi la forigitan bildon. Eĉ se la anonimulo farus al si la penon krei e-lingvan tekston pri la urbo West Bend (d:Q989459) aŭ pri la sudokcidente najbara loĝloko West Bens (d:Q7984429), tamen la kampara vojo estus plene sensignifa, eĉ en la tuta interreto nur menciinda en tio ke sur kantona vojo Z iom norde de la vojeto en 2024 okazis trafikakcidento. Do la bildo kaj la URL al la jam forigita PDF-dosiero de kopirajta presaĵo de 2009 estas kontraŭleĝaj, sed baze la tuta temo estas ridinde bizara. Plus aŭtomata mistraduko "datenkverado", vere fuŝa paĝo. Ke la teksto ankoraŭ estas {{orfa}} (nur unu paĝo ligas al ĝi), {{ĝermeto}} (du frazoj estas tro malmulte eĉ por artikola ĝermo), la {{Informkesto urbo}} havas erarojn kaj la teksto nur havas kategorion "Usono" (nu, eblus kategorio "Viskonsino", ankaŭ ne pli konvinka, aŭ oni povus ekstre krei kategorion por la paĝo Kantono Washington (Viskonsino), sed ekstre krei kategorion por kampara vojo de 800 metroj??). ThomasPusch (diskuto) 01:08, 16 jul. 2026 (UTC)
Por forigo. Aidas (diskuto) 16:23, 17 jul. 2026 (UTC)
Por: forigo. Mankas menciindeco. Q140449374 Mi forigproponis ankaux la PDF-dosieron. c:File:Our Wisconsin ancestors The German immigrants of the 1880s.pdf Pri la bildo mi ne certas ... se gxi estas fotita dum jaro 2006 tiam gxi estas nepre forigenda, sed gxi aspektas malnova. c:File:Photo of Dunst Drive text.png -- Taylor 49 (diskuto) 21:12, 22 jul. 2026 (UTC)
- @Taylor 49: Pri la foto al ni ne necesas tre zorgi. Mi dirus ke ĝi estis diĝite fotokopiita - tiam la rastrumigo faras tian rezulton, kiu estas lumjarojn de brila sunplena kolorfoto. Sed la sola foto ne estas granda problemo en la komunejo. Se ĝi restas kelkajn monatojn aŭ jarojn, ĝi ne damaĝas. Sed iam venos principemulo kiu argumentas "ne sufiĉas supozi ke iu foto eeeeble estas 5 jara, eble 20 jara, eble 30 jara aŭ 100 jara - necesas pruvi kiu estas la fonto, en kiu jaro estis la unua publikigo, kiu estas la fotinto, kiam li mortis, kaj ĉu ekde tiam jam pasis 70 jaroj. Sed tio ne estas nia problemo. Ni nun havas 4 voĉojn por forigo, en feria tempo, kie homoj ankoraŭ pli malmulte sidas ĉe komputiloj ol kutime... Meze de l' somera tempo 4 poraj voĉoj pli ol sufiĉas por fini diskuton. ThomasPusch (diskuto) 22:44, 22 jul. 2026 (UTC)
Komento: La dosiero estas forigita, surprize rapide: c:Commons:Deletion_requests/File:Our_Wisconsin_ancestors_The_German_immigrants_of_the_1880s.pdf kaj la bildo ankaŭ. Taylor 49 (diskuto) 18:53, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- Dankon pro la raporto, Taylor. Do, ĉiu fantomaĵo nun forbalaita. Ĉio en ordo. ThomasPusch (diskuto) 19:44, 3 aŭg. 2026 (UTC)
Dubinda aserto pri Ilja Ehrenburg
[redakti fonton]La artikolo pri Ilja Ehrenburg enhavas t.n. "interesaĵon" kun dubindaj fontoj: ke li estus membro de la Burdenko-komisiono. La artikolo mem kompreneble ne estas forigenda (mi mem ĵus aldonis mencion de la "Nigra Libro"), sed tiu dubinda aserto estas forigenda se ne trovebla pli fidinda konfirmo.
Vidu la diskutpaĝon.
Moldur (diskuto) 07:43, 23 jul. 2026 (UTC)
- La dokumentoj de tiu ĉi komisiono estas delonge publikigitaj kaj estas klare ke Ilja Ehrenburg ne estis ĝia membro. Sed la pola nacia mito estas bazita sur ideo de "eterna lukto" kontraŭ "precipaj malamikoj de la pola popolo": rusoj, germanoj, ukrainoj kaj judoj. La pola naciisto ĉiam klopodas substreki ke mortigadon de poloj partoprenis tiuj ĉi nacioj, do la judo Ilja Ehrenburg iĝis unu el sennombraj viktimoj de tiu ĉu naciisma deliro. RG72 (diskuto) 09:04, 23 jul. 2026 (UTC)
- Kial vi diskutas ĝin ĉi tie kaj ne en diskutpaĝo de la artikolo mem? Kaj, pli ĝenerale, kial vi diskutas ĝin entute? Unu el bazaj principoj de Vikipedio ekde ĝia koncipo estas ke dubindaj kaj malbone pruvitaj asertoj pri homoj ne estu disputataj, sed tujforigataj. Se aperos novaj pri kredindaj fontoj, oni povas realdoni ilin, sed dumtempe oni zorgu, ke Vikipedio ne iĝu kalumnejo. Goren (diskuto) 20:37, 23 jul. 2026 (UTC)
- Dankon al vi ambaŭ. Ĝenerale mi konsentas kun vi, Goren, sed ĉi-kaze mi hezitis kaj volis havi iom pli vastan diskuton. Plue, mi ankaŭ volis plikonigi tiun misan kontribuon, ĉar mi suspektas ke troviĝas pluraj pliaj similaj misfamigaj asertoj, kiujn indus elsarki. Jen ekzemple mi vidas ankaŭ ĉe Roman Ŝuĥeviĉ iun asertatan ligon al la masakro de Katin, pri kiu mi havas dubojn. Sed mi ne estas sufiĉe sperta pri la temo por prijuĝi tion. - Moldur (diskuto) 21:21, 23 jul. 2026 (UTC)
- Biografioj ne estas la samo kiel la resto de vikipediaj temoj. Se vi vidas ion suspektan en biografio, simple forigu ĝin. Goren (diskuto) 00:38, 24 jul. 2026 (UTC)
- Bone. Mi forigis la falsan akuzon pri Ehrenburg, kaj ankaŭ la dubindan frazon ĉe Ŝuĥeviĉ. - Moldur (diskuto) 09:01, 24 jul. 2026 (UTC)
- Biografioj ne estas la samo kiel la resto de vikipediaj temoj. Se vi vidas ion suspektan en biografio, simple forigu ĝin. Goren (diskuto) 00:38, 24 jul. 2026 (UTC)
- Dankon al vi ambaŭ. Ĝenerale mi konsentas kun vi, Goren, sed ĉi-kaze mi hezitis kaj volis havi iom pli vastan diskuton. Plue, mi ankaŭ volis plikonigi tiun misan kontribuon, ĉar mi suspektas ke troviĝas pluraj pliaj similaj misfamigaj asertoj, kiujn indus elsarki. Jen ekzemple mi vidas ankaŭ ĉe Roman Ŝuĥeviĉ iun asertatan ligon al la masakro de Katin, pri kiu mi havas dubojn. Sed mi ne estas sufiĉe sperta pri la temo por prijuĝi tion. - Moldur (diskuto) 21:21, 23 jul. 2026 (UTC)
- Kial vi diskutas ĝin ĉi tie kaj ne en diskutpaĝo de la artikolo mem? Kaj, pli ĝenerale, kial vi diskutas ĝin entute? Unu el bazaj principoj de Vikipedio ekde ĝia koncipo estas ke dubindaj kaj malbone pruvitaj asertoj pri homoj ne estu disputataj, sed tujforigataj. Se aperos novaj pri kredindaj fontoj, oni povas realdoni ilin, sed dumtempe oni zorgu, ke Vikipedio ne iĝu kalumnejo. Goren (diskuto) 20:37, 23 jul. 2026 (UTC)
Ĉiu aserto en la enciklopedio (do en la scienca verko) havu referencon al fidinda fonto, kiu konfirmas ĝin. Ĉiuj senfontaj asertoj estas forigendaj kaj tute ne gravas ĉu temas pri biografio aŭ ne. La scienco ne konas tian distingon. RG72 (diskuto) 10:00, 24 jul. 2026 (UTC)
Postokaze
Por: la forigo de la propaganda, misinformiga aserto, kaj
Por: la procedo dubokaze prezenti la kazon ĉi-tie. La artikola diskutpaĝo kompreneble ankaŭ estas bona loko por dokumentigo pri farata forigo, sed estas preskaŭ 400 000 diskutpaĝoj kaj ke iu kun taŭgaj konoj tuj vidus diskutpaĝan alvokon, estas ne atendeble. Cetere, pri la teksto pri la Burdenko-komisiono: Laŭ la kutima esperanta latinliterigo de rusaj nomoj la komisionestro ne nomiĝis Nikolai, sed Nikolaj Burdenko. Same, Stanislav Kuchinsky en esperanta latinliterigo devus esti Kuĉinskij (Кучинский), multaj pliaj nomoj ankoraŭ simile estas ne bone latinliterigitaj sed simple kopiitaj el angla teksto, aldone mi hazarde trovis tajperaron "kons", kiu devus esti "konis", sed tre probable estas pliaj mistajpoj, kiujn mi nun ne povas trovi, ĉar mi devas foriri de mia komputilo... Sume: la teksto pri la komisiono estas plian fojon revizienda! ThomasPusch (diskuto) 17:46, 24 jul. 2026 (UTC)
La internacia simbolo por Universala Tempo Kunordigita estas UTC, nenio alia. Ĝi ne estas mallongigo, sed simbolo uzenda senŝanĝe. Vidu ĉe: Diskuto:Universala Tempo Kunordigita. Same kiel ni ne povas inventi proprajn "esperantajn" simbolojn por ĥemiaj elementoj, aŭ niajn proprajn landokodojn (eble "www.esperanto.ge" por Germanio, ".es" por Estonio kaj ".hi" por Hispanio?), ni ne povas inventi privatajn horzonojn. UTC+02 estas nomo de horzono laŭ internacia normo. "UTK+02" havas neniun bazon kaj estas forigenda el Vikipedio. Bonvolu forigi ĉiujn artikolnomojn kiuj uzas "UTK" anstataŭ la ĝusta UTC (kaj bloku tiujn nomojn kontraŭ re-kreo!). Dankon! - Amike, Moldur (diskuto) 21:02, 23 jul. 2026 (UTC)
- Mi konsentas kaj faros. Kvankam mi foje havis diskuton kun Arbarulo, ĉar mi ne volis krei alidirektilon de malĝusta al ĝusta titolo, kaj Arbarulo argumentis ke estas nenio kontraŭ krei alidirektilon de malĝusta al ĝusta titolo. Sed diskuti ĉi tie pri ĝusteco de la mallongigo UTK por Universala Tempo Kunordigita ne indas - eble la kodo UTK estas en iu malnova poŝlibro "La Jaro" el Antverpeno aŭ en iuj vortlistoj de la esperantistaj radioamatoroj, sed probable ne, kaj ĉiukaze ne estas indikitaj tiaj referencoj en Vikipedio, kaj plej probable neniu konas iujn. Tial ne indas pli longe cerbumi, sed simple viŝi la manplenon da alidirektiloj. ThomasPusch (diskuto) 16:22, 24 jul. 2026 (UTC)
Farite Ĉiuj alidirektiloj, kiujn mi trovis, estas for, kaj ĉiuj paĝoj estas protektitaj kontraŭ novkreo. Tio koncernas ĉiujn plenjn horojn kaj ankaŭ la ekstrajn UTC+05:30 kaj UTC-03:30. Se estas ankoraŭ iuj specialaj horzonoj, je finaĵoj :15, :30 aŭ :45, tiam mi ĉiukaze ne trovis iujn alidirektilojn UTK tien. Se iu tamen ankoraŭ trovas ion ajn, mi dankemas pro indiko. Mi persone nun post horo estos en viki-paŭzo, por probable 8 tagoj, sed unu semajno pasas tre rapide... ThomasPusch (diskuto) 17:01, 24 jul. 2026 (UTC)
- Koran dankon, do ĉio en ordo nun! Havu belan feriadon! - Amike, Moldur (diskuto) 17:21, 24 jul. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Gino Carugati (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Denove artikolo de anonimulo ligita al Lierna, sen ligo al la itala aŭ alia lingvo, sen referencoj konstateblaj (nur unu pli malpli konstatebla)
- Uzanto
- --kani (diskuto) 21:02, 24 jul. 2026 (UTC)
Komento: Ne estis mi kiu markis la artikolon kiel diskutenda.--kani (diskuto) 21:02, 24 jul. 2026 (UTC)
Malforte kontraŭ: forigo. Ŝajnas ke la teksto estis kaŝa provo enkonduki iun nekonatan "familion Guzzi de Lierna" al la esperanta Vikipedio. Tiu aspektas manipulo, sed krome la teksto eble estas savebla (malgraŭ ke la vorto Lierna aperas en ĝi, kio jam vekas impulson tuj forigi ĉiun tekston), se ankoraŭ eblas trovi eksteran referencon - kaj malgraŭ la suspektiga strangaĵo ke la itala vikipedio ne (jam) havas tekston pri la homo... Aidas (diskuto) 11:49, 25 jul. 2026 (UTC)
Forte por: Stranga teksto. Tute sen ekstera ligilo, kvankam ekserĉante oni tuj trovas eksteran fonton de la retejo frontedolomitico.it. En la "referencoj" tiu fontoteksto citiĝas kiel "Archivio Franco Licini, Serafino Carugati detto Gino, en Fronte Dolomitico. Uomini e protagonisti della Grande Guerra." Kial puraj nudaj italaj vortoj, sen ligilo al la interreta teksto, se ni ĉiukaze estas en la interreto??? Ĉiukaze la ekstera teksto nur temas pri patriotisma soldato, fiera oficiro, dekstrema glorigo de armeo. Nenio pri poezio. La esperantlingva laŭdado pri la sentema poeto kaj lia altnivela poezio povas ŝajni konvinkaj, sed se ne haveblas iu ajn romanista, literaturscienca juĝo de neŭtrala sciencisto aŭ literaturĵurnalisto, la tuto tre fiodoras je blufo. Ke "Vikidatuma ero ne [estas] trovita", pli suspektigas. Ĉar jes troveblas alia paĝo, almenaŭ en vikio lmo.wikipedia.org, do en la lombarda kun noto 20 jul. 2026: A09 forigis paĝon Gino Carugati. Kialo: "Vandalism (steward action): LTA - long term abuse" Ke malgraŭ la ekzisto kaj forigo de lombarda teksto ne estas vikidatuma ero, en kiu se ĝi estus oni ankaŭ notus pliajn forigojn el aliaj branĉoj estas plia fuŝo. La aserton, ke farinto de la teksto estis la maligna, manipulanta forbarito Alec Smithson mi ĉi tie facile kredas. Sume: senbaza blufo!
Forte por: forigo. ThomasPusch (diskuto) 19:37, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi rekonsideras mian malfortan voĉon kontraŭ forigo, kiu fakte konsideris la belajn laŭdojn pri poezio, kaj mi ĉiukaze ligis mian voĉon al kondiĉo ke "ankoraŭ eblas trovi eksteran referencon" (pri la literaturaj asertoj). La fonto kiun Thomas trovis, fakte pruvas nur la glorigon de armeo kaj soldateco. Do, rekonsiderante mi sen iu pruvo ke la homo iam verkis poezion kiun aliaj fakuloj nomas elstaraj kaj kun ĉiuj fuŝoj de Alec Smithson pledas por normala
forigo. Aidas (diskuto) 21:31, 3 aŭg. 2026 (UTC)
Komento: Mi vere frustriĝas pro la nekontroleblaj fuŝaj referencoj. Kiel "Redazione Orobie, I 100 anni del Cai Grigne, en Orobie, 31 januaro 2024." Sed guglante la italajn vortojn, oni elvenas al tute konvinka ekstervikipedia paĝo en kiu legeblas la tuta artikolo, en retejo orobie.it: tamen ankaŭ tiu konvinka informfonto nur konfirmas ke la homo estis alpisto, montmigranto kaj gvidanto de montmigraj grupoj. Do se neitalaj esperantistaj vikipediistoj detektive mem trovas ĉiujn referencojn, forĵetas ĉion pri poezio kaj nur lasas ke la homo estis gvidanto de montmigraj grupoj, tiam restus artikola ĝermo de tri frazoj, kiu ankoraŭ estus kritikinda artikola orfo. Granda laborinvesto por minimuma rezulto. Kun risko ke tiu Alec Smithson poste sekrete alvenos kun anonima konto kaj tamen aldonos siajn ŝatatajn blufajn, fabelajn pseŭdoinformojn. Tial sekurocele mi lasas mian voĉon ĉe pledo de forigo. --ThomasPusch (diskuto) 09:04, 4 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi rekonsideras mian malfortan voĉon kontraŭ forigo, kiu fakte konsideris la belajn laŭdojn pri poezio, kaj mi ĉiukaze ligis mian voĉon al kondiĉo ke "ankoraŭ eblas trovi eksteran referencon" (pri la literaturaj asertoj). La fonto kiun Thomas trovis, fakte pruvas nur la glorigon de armeo kaj soldateco. Do, rekonsiderante mi sen iu pruvo ke la homo iam verkis poezion kiun aliaj fakuloj nomas elstaraj kaj kun ĉiuj fuŝoj de Alec Smithson pledas por normala
Ludovikaĵoj
[redakti fonton]Kion fari pri la kontribuoj de Ludovica1 (esperantisto Armando Zecchin) en nia Vikipedio? Dum la kvin jaroj ĝis sia forpaso li tre aktivis, verkante artikolojn en granda kvanto – sed kun varia kvalito – en nia Vikipedio, ĉefe pri kristanaj temoj.
Diversaj liaj tekstoj havas malsamajn karakterojn: iuj estas ĉefe faktotekstoj, aliaj pli apologioj aŭ cerbumadoj.
- Tipaj problemoj en faktotekstoj de Ludovica1 estas: Lingvaj eraroj, italismoj, manko de vikiigo, kelkfoje strangaj ĝis nekompreneblaj vortumoj, referencoj tute mankantaj aŭ malfacile alireblaj, ne rete legeblaj. Tia teksto povas esti baze savebla; tipe necesas: korekti erarojn, vikiigi, kontroli referencojn kaj intervikiajn ligilojn, kaj laŭokaze fortondi tro strangajn aŭ netaŭgajn partojn.
- Aliaj teksto(parto)j de li havas pli profundajn problemojn pro neneŭtraleco. Ofte temas pri ia apologio: defendo de kristanismo/eklezio kontraŭ iu (reala aŭ imagita) kritiko: "Scienco kontraŭdiras religion – Jes, sed iuj sciencistoj ja estas kredantaj kristanoj." "La eklezio persekutis kaj masakris judojn (ciganojn, paganojn, protestantojn, alipensulojn...) – Jes, sed la papo ja petis pardonon, ni pardonu unuj la aliajn." – Tiuj tekstoj estas videble forte unuflankaj kaj neenciklopediaj, ofte originale verkitaj de li kaj sen intervikiaj ligoj. Tipe, tiujn tekstojn ne eblas "savi" sen komplete reverki de nulo.
- Iuj tekstoj estas pli cerbumadoj aŭ eseoj, donante pli da demandoj ol respondoj: "Kiel ni interpretu rakontojn pri kapoportantaj sanktuloj?" "Ĉu oni rigardu Jesuon kiel ribelulo, rabeno, ĉarpentisto aŭ kiel filo de Dio?" Tiaj malfermaj demandoj ne bone taŭgas por enciklopedio.
Laŭ la normalaj reguloj de Vikipedio validus por Ludovica1, same kiel pri ĉio alia: Faktotekstoj kun sufiĉa kvalito kaj taŭgaj referencoj restu. Neenciklopediaj, religie propagandaj aŭ strangaj, nekompreneblaj partoj estas forigendaj. Tamen kontraŭ la forigo oni povus argumenti: (1) ke tio malrespektas la grandan laboron kiun li faris, kaj (2) ke ĝi malpliigas la kvanton de artikoloj en nia Vikipedio (aliflanke pliigas la kvaliton).
Kion fari?
Jen kelkaj konkretaj ekzemplaj de liaj tekstoj:
- Scienculoj inter la katolikaj monaĥoj kaj pastroj, listo, sen intervikio
- Antisemitismo kaj Eklezio, sen intervikio
- Giacomo Leopardi kaj la Virgulino Maria, sen intervikiaj ligoj, pri unu poemo, eble taŭgas por Vikicitaro?
- Maksimiliano Kolbe kaj Framasonismo, iuspeca apologio (mi ne bone komprenas la intencon)
- Tomismo, longa faktoteksto, polurenda, probable pli bone devus nomiĝi "Tomasismo"
Antaŭvidante viajn komentojn, Moldur (diskuto) 18:23, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi ĉiam avertis pri la kaprica lingvaĵo, kaprica katolika misiemo per vikipediaj tekstoj kaj misuzo de "artikoloj" por disverŝi personajn multfrazajn opiniojn kaj subjektivajn cerbumadojn de tekstoj faritaj de konto Ludovica aŭ Ludovica1. Tial mi tre subtenas pli energie forigi la plej draste "neenciklopediaj, religie propagandaj aŭ strangaj, nekompreneblaj tekstoj". Tamen mi supozas ke ne eblas blinde forĵeti tekston nur surbaze de la fakto de uzanto de konto Ludovica aŭ Ludovica1 komencis ilin. Do necesos unuope prezenti titolojn ĉi tie kaj unuope voĉdoni pri ili. Kaj mi havas zorgon ke tio sume konsumos amason da redaktista tempo kiu mankos en normala redaktado, kaj povus malfunkciigi la forumon VP:FA pro tio ke simple la inundo da titoloj tute subakvigas la forumon. Sed mi ne vidas alternativon. Jes eblas simple voĉdoni, sen longe argumenti, kaj profundiĝi en detalojn nur kiam rezulto de voĉdono estos tre malsamopinia... ThomasPusch (diskuto) 22:42, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- Fakte temas pri plurcent artikoloj – ĝuste nun, pli ol tricent paĝoj enhavas la averton {{Ludovica}}!
- Jen kelkaj ekzemploj de artikoloj kiuj estis (kun profunda reverkado) levitaj al pli akceptebla kvalito: nodo de Salomono, hundokapuloj, Simono de Trento. - Moldur (diskuto) 21:43, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Nun (aŭg. 2026) pli ol tri cent paĝoj havas la averton {{Ludovica}}: Jen listo de paĝoj kun la averto.
- Stato de reviziado de "Ludovikaĵoj" estas nun en aparta paĝo: Uzanto:Moldur/Ludovikaĵoj
Por tuj komenci la voĉdonon:
Scienculoj inter la katolikaj monaĥoj kaj pastroj > Sciencistoj inter katolikaj klerikoj
[redakti fonton]- Scienculoj inter la katolikaj monaĥoj kaj pastroj, listo, sen intervikio
por forigo Mi ne vidas la neceson. Kial ne Scienculoj inter protestanaj monaĥoj kaj pastroj, scienculoj inter budhismaj monaĥoj kaj pastroj ktp.? --aldonis, sen aparta subskribo ĉi tie, Kani je 23:46, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Nu, sendube la ideo estas spiti al tiuj ateistoj kiuj difinas ke religioj estas la malo de ĉiuj sciencoj. En tiu misiemo fakte tute novspecaj listoj scienculoj inter luteranaj monaĥoj kaj pastroj, scienculoj inter budhismaj monaĥoj kaj pastroj, ... kalvinanaj ... ortodokse kristanaj ... ŝintoismaj ktp. ... estus tute bonvenaj aldonaj paĝoj. Sed la demando estas ĉu la granda peno teni aktualan tian liston pravigas la misian celon de homo jam dek jarojn morta. Ĝi estus pravigita maksimume se ĝi estas pli-malpli sola rimedo eviti ke esperantaj vikipediaj tekstoj pri sciencistoj eterne restos artikolaj orfoj. Sed estus multe malpli simple se ni ne estus la solaj kiuj vivtenos tian liston, sed almenaŭ en unu el la kvin plej larĝaj vikipediaj lingvobranĉoj estus ankaŭ tia paĝo. Tial mi estas
Malforte kontraŭ: forigo se troveblas vikidatuma ero kaj almenaŭ unu alilingva listo pri la sama temo ene de la restaj du tagoj de la semajna limdato, kaj estas
Forte por: forigo se ne. ThomasPusch (diskuto) 14:37, 10 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi ne kredis ke tiel estos, sed esplore mi ĵus malkovris ke estas es:Anexo:Científicos del clero católico, en:List of Catholic clergy scientists, it:Scienziati del clero cattolico, kaj kvar pliaj listoj, kaj aldone estas en:Category:Catholic clergy scientists, pt:Categoria:Clérigos-cientistas católicos, ro:Categorie:Preoți romano-catolici în știință kaj ankoraŭ ses pliaj kategorioj. Tiam, mi timas, mi devos resti ĉe mia voĉo
malforte kontraŭ forigo. Eĉ se ni tamen voĉdonos forigi la liston, mi nun ankoraŭ por la sekvaj du tagoj ligas la esperantan paĝon al la sep alilingvaj... Se ni decidos ne forĵeti la liston, ni povos pripensi ĉu unuformigi la titolon al la aliaj ekcidenteŭropaj lingvoj per nova titolo "Scienculoj" aŭ pli bone "Sciencistoj inter katolikaj klerikoj"... Se ni ĉiukaze forĵetos la liston ne indas la laboro. ThomasPusch (diskuto) 14:49, 10 aŭg. 2026 (UTC)
- Tamen nun necesas konstati ke leginte en la alilingvaj vikipedioj estos nul ŝancoj pri kompareblaj scienculoj inter luteranaj monaĥoj kaj pastroj, ... budhismaj, ... islamaj, ... judaj, ... kalvinanaj, ... ortodokse kristanaj, ... hinduismaj ... ŝintoismaj: almenaŭ en la angla kaj hispana vikipedioj estas iuj listoj kaj kategorioj pri sciencistoj kiuj private praktikis iujn el tiuj religioj, sed se islamaj sciencistoj, tiam ĉiukaze ne estis profesiaj sciencistoj kaj profesiaj imamoj aŭ muftioj, se judaj sciencistoj, tiam ĉiukaze ne profesiaj sciencistoj kaj profesiaj rabenoj. Sed la katolika religio ŝajne bone taŭgis ke pastroj, kardinaloj, monaĥoj kaj abatoj povis samtempe profesie esplori pri botaniko, genitiko, zoologio, astronomio, optiko aŭ fiziko ĝenerale. Eble unuopaj esceptoj povus definiĝi, ekzemple Baruĥ Spinozo, kiu studis en juda teologia jeŝivo, ĝis pro la interesiĝo pri multaj aliaj sciencoj li estis elĵetita de tie. Do tamen ne tro bona ekzemplo. Sed eblas senĵaluze konstati ke estas aparta granda grupo de katolikaj klerikoj kiuj iĝis elstaraj sciencistoj... - eble en nuna Irano aŭ Afganio inter la profesoroj de juro estas signife multaj kiuj estas profesiaj ajatoloj. Tio facile imageblus, ĉar la ŝario ne vere dividas inter religia kaj civila juroj. ThomasPusch (diskuto) 21:11, 10 aŭg. 2026 (UTC)
Kontraŭ: forigo. Min konvinkas ne la listo de Ludovica, sed la alilingvaj listoj. Sed: la listo, por esti praktike uzebla, devas nepre esti ordigita, kaj esti en modelo 1. nomo, 2. vivdatoj kaj 3. konciza priskribo. Do ankoraŭ atendas laboro, ĝis la turo estos vere preta. Aidas (diskuto) 11:39, 14 aŭg. 2026 (UTC)
Komento: Ke la listo, por esti praktike uzebla, devas nepre esti ordigita, estas tute prava argumento. Sed ordigi la liston estas multe pli malgranda investo ol tute tralabori enhavan tekston kiel ĵus faris Moldur pri alia "Ludovikaĵo". Mi pensas, rigardante la sep relative konvinkajn alilingvajn listojn kaj 9 kategoriojn, ke jes pravigeblas lasi pluvivi tiu-ĉi esperantan liston, en interlingve komparebla formo. Mi jam metos skeleton de A-Z-ordigo, kaj iom post iom la listeroj povas eniri tien... Ankaŭ imageblas enkonduka teksta alineo, kiel antaŭ la angla listo... ThomasPusch (diskuto) 13:10, 14 aŭg. 2026 (UTC)
Plia komento Nun la ĝisnunaj listeroj (en subjektiva elekto de Ludovica) jam estas en alfabeta ordo, kaj eblas kompari ilin kun la "neludovikaj" alilingvaj listoj. En la ektransformo mi kompreneble ankoraŭ miris pri pliaj asertoj. Ekzemple Ludovica asertas ke ekzistas katolika "ordeno de sankta Barnabaso"- Pri ĝi mi nenion ajn trovis en la multlingva vikipedio kaj en vikidatumoj ĝis nun, nek pri "order of Saint Barnabas", nek "Orden des Heiligen Barnabas", nek "ordre de Saint-Barnabé" ktp, ankaŭ en la angla kategorio "category:Catholic monastic orders" kaj ĝiaj subkategorioj mi trovas tute neniun spuron. Ĉu iu havus suspekton ke io povus ekzisti pri tia grupiĝo, aŭ ĉu estas kompleta blufo? ThomasPusch (diskuto) 08:33, 15 aŭg. 2026 (UTC)
- estas la Barnabitoj. - Amike Moldur (diskuto) 09:08, 15 aŭg. 2026 (UTC)
- Tamen nun necesas konstati ke leginte en la alilingvaj vikipedioj estos nul ŝancoj pri kompareblaj scienculoj inter luteranaj monaĥoj kaj pastroj, ... budhismaj, ... islamaj, ... judaj, ... kalvinanaj, ... ortodokse kristanaj, ... hinduismaj ... ŝintoismaj: almenaŭ en la angla kaj hispana vikipedioj estas iuj listoj kaj kategorioj pri sciencistoj kiuj private praktikis iujn el tiuj religioj, sed se islamaj sciencistoj, tiam ĉiukaze ne estis profesiaj sciencistoj kaj profesiaj imamoj aŭ muftioj, se judaj sciencistoj, tiam ĉiukaze ne profesiaj sciencistoj kaj profesiaj rabenoj. Sed la katolika religio ŝajne bone taŭgis ke pastroj, kardinaloj, monaĥoj kaj abatoj povis samtempe profesie esplori pri botaniko, genitiko, zoologio, astronomio, optiko aŭ fiziko ĝenerale. Eble unuopaj esceptoj povus definiĝi, ekzemple Baruĥ Spinozo, kiu studis en juda teologia jeŝivo, ĝis pro la interesiĝo pri multaj aliaj sciencoj li estis elĵetita de tie. Do tamen ne tro bona ekzemplo. Sed eblas senĵaluze konstati ke estas aparta granda grupo de katolikaj klerikoj kiuj iĝis elstaraj sciencistoj... - eble en nuna Irano aŭ Afganio inter la profesoroj de juro estas signife multaj kiuj estas profesiaj ajatoloj. Tio facile imageblus, ĉar la ŝario ne vere dividas inter religia kaj civila juroj. ThomasPusch (diskuto) 21:11, 10 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi ne kredis ke tiel estos, sed esplore mi ĵus malkovris ke estas es:Anexo:Científicos del clero católico, en:List of Catholic clergy scientists, it:Scienziati del clero cattolico, kaj kvar pliaj listoj, kaj aldone estas en:Category:Catholic clergy scientists, pt:Categoria:Clérigos-cientistas católicos, ro:Categorie:Preoți romano-catolici în știință kaj ankoraŭ ses pliaj kategorioj. Tiam, mi timas, mi devos resti ĉe mia voĉo
- Nu, sendube la ideo estas spiti al tiuj ateistoj kiuj difinas ke religioj estas la malo de ĉiuj sciencoj. En tiu misiemo fakte tute novspecaj listoj scienculoj inter luteranaj monaĥoj kaj pastroj, scienculoj inter budhismaj monaĥoj kaj pastroj, ... kalvinanaj ... ortodokse kristanaj ... ŝintoismaj ktp. ... estus tute bonvenaj aldonaj paĝoj. Sed la demando estas ĉu la granda peno teni aktualan tian liston pravigas la misian celon de homo jam dek jarojn morta. Ĝi estus pravigita maksimume se ĝi estas pli-malpli sola rimedo eviti ke esperantaj vikipediaj tekstoj pri sciencistoj eterne restos artikolaj orfoj. Sed estus multe malpli simple se ni ne estus la solaj kiuj vivtenos tian liston, sed almenaŭ en unu el la kvin plej larĝaj vikipediaj lingvobranĉoj estus ankaŭ tia paĝo. Tial mi estas
- Antisemitismo kaj Eklezio, sen intervikio
- Oni povus ligi tiun artikolon al Antisemitismo religioso en hispana aŭ Religious antisemitism en angla, alinomante ĝin al Religia antisemitismo kaj aldonante iom pri islama antisemitismo. Ĉiuokaze revizienda.--kani (diskuto) 23:44, 5 aŭg. 2026 (UTC)
por alinomigo al religia antisemitismo kaj savo de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 14:12, 10 aŭg. 2026 (UTC)- Mi eklaboros pri tiu kaj la parenca Kristanismo kaj antisemitismo. Eble kunfandendaj. - Moldur (diskuto) 09:06, 11 aŭg. 2026 (UTC)
Por: alinomigo, fakte se estas paralela teksto Kristanismo kaj antisemitismo (kun vikidatuma ero), naturas kunfandigo kun tiu. Aidas (diskuto) 11:34, 14 aŭg. 2026 (UTC)
Farite Antisemitismo kaj Eklezio nun estas alidirektilo al Kristanismo kaj antisemitismo (kiu ankoraŭ estas redaktata de mi). La enhavo ne plu estas duobligita. - Moldur (diskuto) 13:37, 14 aŭg. 2026 (UTC)
Farite Kristanismo kaj antisemitismo - 2026-08-14 Komplete reviziita, reverkita kaj pliampleksigita
Karaj ThomasPusch, kani, Aidas, Sj1mor, Filozofo, kaj ĉiuj: Mi invitas vin viziti la paĝon Kristanismo kaj antisemitismo. Ĝi nun estas komplete reviziita, reverkita kaj pliampleksigita de mi, kaj nun multe malpli unuflanke por-katolika ol antaŭe. (Eble nun iom tro kontraŭ-katolika.) Oni povus plibonigi ankoraŭ pli, eble pripensi alinomadon al Antisemitismo en kristanismo, sed por nun mi kontentas kun la nuna stato. (Ĝi ankaŭ estas dekoble ligita, do tre neorfa. Kelkaj ruĝaj ligiloj atentigas pri artikoloj kiuj estus tre havindaj. Eble mi, aŭ iu alia kreos ilin baldaŭ.) Mi esperas ke la intense prilaborita artikolo trovos vian aprobon. - Amike, Moldur (diskuto) 19:00, 14 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi aprobas, dankas kaj gratulas. Neniu povus supozi, ke ni profitas la foreston de Ludoviko por nuligi siajn farojn. Ni nur klopodas por savi parton de liaj farotaĵoj. kani (diskuto) 19:18, 14 aŭg. 2026 (UTC)
- Giacomo Leopardi kaj la Virgulino Maria, sen intervikiaj ligoj, pri unu poemo, eble taŭgas por Vikicitaro?
por forigo ThomasPusch (diskuto) 23:09, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- Temas pri unusola poemo, kun tre malbona traduko, kaj mi neniel ajn sukcesas kompreni kio en tiu lingva fiasko estus rimarkinda aŭ menciinda. Do:
por forigo - Moldur (diskuto) 20:03, 5 aŭg. 2026 (UTC)
por forigo--kani (diskuto) 23:36, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Maksimiliano Kolbe kaj Framasonismo, iuspeca apologio (mi ne bone komprenas la intencon)
por forigo, ĥaosa. ThomasPusch (diskuto) 23:09, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- Resume mi komprenas el tiu teksto: Maksimiliano Kolbe kontraŭis framasonismon. La pliaj detaloj estas strangaj kaj konfuzaj. Do:
por forigo, kaj por aldono de proksimume unu frazo al Maksimiliano Kolbe. - Moldur (diskuto) 20:03, 5 aŭg. 2026 (UTC)
por forigo, ĥaosa kaj malneŭtrala.--kani (diskuto) 23:35, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi aldonis al Maksimiliano Kolbe pecon pri lia kontraŭframasonismo. Eblas ankaŭ enigi lin al Kategorio:Kontraŭframasonismo. Do nun forigeblas Maksimiliano Kolbe kaj Framasonismo. - Moldur (diskuto) 20:08, 9 aŭg. 2026 (UTC)
Farite
- Tomismo, longa faktoteksto, polurenda, probable pli bone devus nomiĝi "Tomasismo"
por forigo, se ne sukcesas urĝe bezonata polurigo - por tio oni eble povas lasi pli ol semajnon, sed ĉiukaze estu limdato, kaj forigo se la teksto ne draste estos polurita post la limdato. Du semajnoj? Kvar semajnoj? ThomasPusch (diskuto) 23:09, 3 aŭg. 2026 (UTC)
- Laŭ mia kompreno, la tomismo tamen estas grava influo en teologio, kaj artikolo pri ĝi nepre havenda. Do:
por reviziado, sed
kontraŭ forigo. Mi ja provos plibonigi. - Moldur (diskuto) 20:03, 5 aŭg. 2026 (UTC) - Tomismo estus akceptebla internacia neologismo anstataŭ "Tomasismo", sed reviziebla.--kani (diskuto) 23:38, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi nun ekpoluras la tekston, sed nur ĝenerale pri bona lingvaĵo kaj baza vikipedieco. Pri la enhavo mem mi ne havas la teologian kompetentecon por prijuĝi. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:24, 7 aŭg. 2026 (UTC)

- Sed kio estus kontraŭ la normala titolo "Tomasismo"? Klare ke rigardante en PIV oni ekscias ke PIV antaŭvidas alternativan mallongigon "Tomo" por persona nomo "Tomaso" kaj ankaŭ lige al tio antaŭvidas neologismon "Tomismo". Certe mi ne estas sufiĉe edukita ke en preskaŭ 50 jaroj mi ankoraŭ neniam legis aŭ aŭdis la vorton "Tomismo", en Esperanto ne kaj ankaŭ en ĉiu alia lingvo ne, kaj min ankaŭ en 50 jaroj ankoraŭ neniam iu vokis "Tomo" anstataŭ Tomaso. Sed mi ne scias ĉu mi estas la sola neklerulo inter krome milionoj da teologie spertegaj esperantistoj, aŭ ĉu aliaj samkiel mi miras vidi la vorton "Tomo" kaj "Tomismo" en sia PIV... TomasPusch 13:42, 10 aŭg. 2026 (UTC)
- ...Kaj tio kvankam mi mem estas posedanto de propra kafotaso "Tomo" - sed en tiu taso la vorto "Tomo" ne estas esperanta sed estas la genitiva formo de litova persona nomo "Tomas"... (Tomas) 13:42, 10 aŭg. 2026 (UTC)
- Ho, tre bela taso!
- Moldur (diskuto) 08:54, 11 aŭg. 2026 (UTC)
- Ho, tre bela taso!
- ...Kaj tio kvankam mi mem estas posedanto de propra kafotaso "Tomo" - sed en tiu taso la vorto "Tomo" ne estas esperanta sed estas la genitiva formo de litova persona nomo "Tomas"... (Tomas) 13:42, 10 aŭg. 2026 (UTC)
- Sed kio estus kontraŭ la normala titolo "Tomasismo"? Klare ke rigardante en PIV oni ekscias ke PIV antaŭvidas alternativan mallongigon "Tomo" por persona nomo "Tomaso" kaj ankaŭ lige al tio antaŭvidas neologismon "Tomismo". Certe mi ne estas sufiĉe edukita ke en preskaŭ 50 jaroj mi ankoraŭ neniam legis aŭ aŭdis la vorton "Tomismo", en Esperanto ne kaj ankaŭ en ĉiu alia lingvo ne, kaj min ankaŭ en 50 jaroj ankoraŭ neniam iu vokis "Tomo" anstataŭ Tomaso. Sed mi ne scias ĉu mi estas la sola neklerulo inter krome milionoj da teologie spertegaj esperantistoj, aŭ ĉu aliaj samkiel mi miras vidi la vorton "Tomo" kaj "Tomismo" en sia PIV... TomasPusch 13:42, 10 aŭg. 2026 (UTC)
Farite Mi investis plenan ferian semajnon por poluri tiun artikolon. Ĝi nun estas reviziita kaj havas taŭgan vikipedian kvaliton. La nomo "Tomismo" estas konfirmita en PIV kaj en Kristana Glosaro, do ĝi povas resti; ne necesas iu alinomado. Mi pluiras al polurado de aliaj artikoloj kaj esperas ke mi estonte ne bezonos plenan unu semajnon por unu ludovikaĵo. - Moldur (diskuto) 09:02, 11 aŭg. 2026 (UTC)
Alidirektilo al la paĝo pri la spadbeka kolibro (specinomo Ensifera ensifera). Tamen ekzistas ankaŭ granda kaj facile rimarkebla subordo de insektoj nomata Ensifera (ensiferoj), kiu verŝajne estas diskutata simile aŭ pli ofte. (Oni rimarku, ke en ĉi tiu okazo la distingo inter kursivaj nomoj por genroj kaj specioj kaj nekursivaj por pli altnivelaj grupoj vere gravas, kaj la vikipedia ideo kursivigi ĉion estas malutila.)
Se la paĝo ekzistu, ĝi devas esti apartigilo. Tamen laŭ Helpo:Apartigiloj, apartigilo por nur du paĝoj estas superflua. --Arbarulo (diskuto) 19:25, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi proponas transformi paĝon Ensifera je aldirektilo al ensiferoj, kaj en ensiferoj mencii (per {{PorA}}) ke Ensifera ankaŭ estas nomo de genro de birdoj, kiu laŭ nuna sistematiko estas monotipa kaj nur enhavas spadbekan kolibron. Poste, se post iuj revizioj de sistematiko la birda genro ĉesos esti monotipa, ni verkos artikolon pri ĝi kun la nomo Ensifera (genro) aŭ Ensifera (birdo) aŭ io simila.--Goren (diskuto) 20:23, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi ne kontraŭas liberigi la vorton Ensifera por subordo de insektoj, se oni konvertas ĉiun nunan "Ensifera" en Ensifera (genro) aŭ Ensifera (birdo), sed atentu, ke tio necesus ne nur en spadbeka kolibro, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj artikoloj, pri familio, subordo, rilataj specioj ktp. Dume dekomencaj avertoj jam metitaj en ambaŭ artikoloj utilas. Dankon.--kani (diskuto) 23:04, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Por nun la genro estas monotipa, do aparta artikolo por ĝi ne necesas, sufiĉas la artikolo pri ĝia sola specio. Se iam tio ĉi ŝanĝiĝos, ni reagos akorde, tio ĉi ne estos problemo. Goren (diskuto) 23:19, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Fakte mi jam antaŭ ol peti forigon de la alidirektilo forigis ĉiujn ligilojn al ĝi, kiuj temis pri la birdo. Estis nur tri - unu en Spadbeka kolibro mem, do cirkla kaj superflua, kaj aliaj en Kolibro kaj Lesbienoj, kiuj krom tio havas ligilojn rekte al Spadbeka kolibro, do ankaŭ tie ĝi estis superflua. Do Ensifera estas preta por forigo aŭ por alia ŝanĝo, se vi decidos. --Arbarulo (diskuto) 21:20, 10 aŭg. 2026 (UTC)
- Por nun la genro estas monotipa, do aparta artikolo por ĝi ne necesas, sufiĉas la artikolo pri ĝia sola specio. Se iam tio ĉi ŝanĝiĝos, ni reagos akorde, tio ĉi ne estos problemo. Goren (diskuto) 23:19, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Mi ne kontraŭas liberigi la vorton Ensifera por subordo de insektoj, se oni konvertas ĉiun nunan "Ensifera" en Ensifera (genro) aŭ Ensifera (birdo), sed atentu, ke tio necesus ne nur en spadbeka kolibro, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj artikoloj, pri familio, subordo, rilataj specioj ktp. Dume dekomencaj avertoj jam metitaj en ambaŭ artikoloj utilas. Dankon.--kani (diskuto) 23:04, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Y-sistemo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Dubinda enciklopedieco. Dubinda gravo. Sen interna ligilo, sen alilingva ligilo, sen klara referenco, sen enkonduko: kio estas tio? Nur skemo, sen klarigo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 09:29, 6 aŭg. 2026 (UTC)
- Rezulto
Forigita- per tri poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 08:23, 15 aŭg. 2026 (UTC)
Komento: Ĉio dubinda.--kani (diskuto) 09:29, 6 aŭg. 2026 (UTC)
Por: forigo. Tute senreferenca, infaneca variaĵo al la tradicia x-skribmaniero. Oni povas pripensi mem skribi siajn privatajn, esperantlingvajn mesaĝetojn al siaj amikoj aŭ familianoj en saĝtelefono per signo ^, *, ', #, y, q, °, ˘ aŭ iel ajn anstataŭ la ekzempla anstataŭaĵo x, sed tio ne necesigas apartajn novajn paĝojn ^-sistemo, *-sistemo, '-sistemo, °-sistemo ktp. Rimarkante pri referencoj aŭ manko de ili: la sola referenco *diskuto pri ĉi sistemo - ĉe: miavivo.net tute ne estas paĝo de "diskuto pri ĉi sistemo", sed nur meze de la paĝo havas unu frazon "Mi daŭrigis mian defion elpensi personan skribsistemon por Esperanto per nur latinaj literoj" de iu Bradford S. je 2024-01-15. Mi pensas ke tiu Bradford S. estas sincera - vere laŭ mia ideo temas pri "elpensita persona ideo", kiun eble antaŭ li jam elpensis iu Saŝa Ĉ. en Siberio en aŭ iu Tomiko W. en Japanio, sed kiu ĉiukaze estas privata, persona ludado. Eblas ludi, kompreneble, sed ne pri ĉiu kaprico necesas fari enciklopedian artikolon - krom se oni vere konvinkas ĉiujn aliajn vikipedianojn kaj kromajn legantojn per konvinkegaj ekstervikipediaj referencoj pri tio ke temas pri fortega movado kiun intertempe aktive subtenas 2 milionoj da esperantistoj. ThomasPusch (diskuto) 13:15, 10 aŭg. 2026 (UTC)
por forigo. Aidas (diskuto) 11:33, 14 aŭg. 2026 (UTC)
- Artikolo
- Taraneh Javanbakht (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Memreklamado. Transvikia spamaĵo.
Vidu ankaŭ:

Nu la juĝo ke temas pri senhonta memreklamo kaj transvikia spamaĵo eble estas iom akra kritiko, sed kvankam la mikroteksto (jam) estas sen klaraj esperantaj gramatikaj eraroj, ĉiukaze temas pri {{ĝermeto}} de unu frazo kaj {{orfa}} teksto. Sume la kritikaj kestoj estas dekoble pli grandaj ol la unu frazeto. Tio aspektas ne nur ĝermeto, sed jam sekiĝinta mizera planteto. Tial
por forigo, se se ne okazos miraklo en 6 tagoj. ThomasPusch (diskuto) 13:29, 10 aŭg. 2026 (UTC)
Por: Memreklamo.--kani (diskuto) 18:39, 10 aŭg. 2026 (UTC)
por forigo. Aidas (diskuto) 11:32, 14 aŭg. 2026 (UTC)
