Saltu al enhavo

Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2024/Aprilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto: La diskuteroj ĉi tie estas ordigataj laŭ la dato kiam finiĝis la diskuto, ne laŭ tio kiam ĝi komenciĝis.



Ŝablono:Booland 4 2

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 31 marto 2024 14:33
Artikolo
Ŝablono:Booland4 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nun finfine la sencifera ŝablono {{booland}} taŭgas por malsama nombro de parametroj, danke al uzo de nova Lua-modulo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:24, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
La limdato pasis, ĝi ne plu estas uzata ŝablono kaj estis nur poroj. --Tlustulimu (diskuto) 17:21, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus transprenis Lua-modulon el la germana Vikipedio, tiel ke finfine la ŝablono kun fina cifero superfluas. - Bonŝance ĝi estis rekte uzata nur en du ŝablonoj, kiuj nun enhavas la senciferan, konservendan ŝablonon {{booland}}. Al la ĉilasta ŝablono mi finfine donis pli taŭgan dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 14:24, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi komprenas, ke la "helpilo" "booland4" nur foje bezoniĝis en la {{Informkesto rivero}}, pri kies malfacile komprenebla fona strukturo (kiu al mi, nekomprenanto, simple aspektis fuŝa) mi jam plurfoje simple miris. Klaras ke almenaŭ nun la "helpilo" "booland4" nenie plu uzatas, kaj mi senkondiĉe fidas al Tlustulimu ke la nuna helpilo {{booland}} pli bonas kaj konservendas. Do, certe {{booland4}} foriru, kaj mi esperu ke entute {{Informkesto rivero}} pli glate funkcios nun. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kompreneble, for for kiam neniu paĝo plu uzas la antikvan ŝabloneton kaj ĝi krome malaktualas. Aidas (diskuto) 17:08, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: la malnova ŝablono ankaŭ kaŝiĝis en {{situo sur mapo/informoj}}. Sed tie nun estas uzata la nova Lua-baza ŝablono. Ĝis nun neniu tumultis pro kromefiko. Kaj la nova ŝablono estas vera progreso, ĉar por malsama nombro de nenomitaj parametroj ĝis nun necesis aparta ŝablono. Iomete miksa uzo laŭ nombro de parametroj nun troviĝas en {{informkesto rivero}}. Krome mi metis demandon en la diskutopaĝon de la rivera informkesto, pro ideo de aldono. Tlustulimu (diskuto) 17:17, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Evidente neuzata kaj neutila. Taylor 49 (diskuto) 00:08, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto Departemento de Kolombio 4 2

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 1 aprilo 2024 14:05
Artikolo
Ŝablono:Informkesto Departemento de Kolombio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen informkesto nur unufoje uzata kaj certe ŝanĝebla al pli ĝenerala informkesto.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:56, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Jen ne plu uzata informkesto, pri kies forigo estas interkonsento. Krome la limdato pasis. --Tlustulimu (diskuto) 17:25, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jen plia, tro malofte uzata informkesto sufiĉe superflua. --Tlustulimu (diskuto) 14:56, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĝustas ke la informkesto nur uzatas en la teksto departemento Valo de Kaŭko - ĉiuj tekstoj pri la aliaj 31 departementoj de Kolombio gaje funkcias sen ĝi, kaj ankaŭ en la teksto departemento Valo de Kaŭko jam metiĝis pli nova kaj preferinda {{Informkesto geografiaĵo}}, tiel ke fakte senprocedure eblas viŝi la ununuran uzon kaj tiam havus tute neutiligatan informkeston. Tamen en la teksto pri Valo de Kaŭko bone videblas ke la dubinda informkesto havas du informojn, pri departementa himno kaj oficialaj lingvoj, kiujn la nova kaj preferinda {{Informkesto geografiaĵo}} ankoraŭ ne konsideras. Se eblos tiujn du informojn ankoraŭ ŝtopi en la ŝablonon {{Informkesto geografiaĵo|administra unuo}}, tiam la forigo eblos tute sen malbona konscienco. ThomasPusch (diskuto) 13:44, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La problemo pri himno jam estas solvita: mi trovis la parametron "himno_dosiero" en informkesto geografiaĵo kaj aplikis ĝin. Certe pri oficialaj lingvoj estas simile simpla solvo. ThomasPusch (diskuto) 14:00, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
komento2 komento2 Pri "oficiala(j) lingvo(j)" la parametro "libera_tipo" ŝajnas esti bona solvo. Kaj mi substreku ke aparte la uzo de la vikidatuma ero "p6" por la guberniestro estas bona novaĵo de la nova {{Informkesto geografiaĵo}}. Ĝi ankaŭ aplikeblus al la malnova ŝablono, sed entute gravas ebligi ke la nomo de la guberniestro povos resti aktuala. Sj1mor vere saĝe metis la novan ŝablonon {{Informkesto geografiaĵo}}. Nun ĉiuj lastaj duboj estas forigitaj - kaj eblas kun bona konscienco ĝisi la malnovan ŝablonon Informkesto Departemento de Kolombio! ThomasPusch (diskuto) 14:12, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus forigis malgrandan erareton, kiu aperigis malsupre strangan kategorion. Ŝajnas al mi, ke ne eblas iel difini la grandecon de mapo. Ĉu mi ankoraŭ provu aldoni tion, se eblas? Ĉu mi aŭ vi ĝisu la malnovan ŝablonon? Tlustulimu (diskuto) 14:54, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
komento3 komento3 Mi ankoraŭ rimarkis, ke eblas transpreni de la malnova al la nova ŝablono indikojn pri horzono kaj Esperanto-asocio. Kaj kiel videblas mi aldonis al la teksto frazojn pri la aktuala loĝantaro, areo kaj loĝdenso, kaj pri la ĉirkaŭaj teritorioj; kaj necesis ankoraŭ aldoni la oficialan retejon. Tiel ĉi nun vere eblas "ĝisi la malnovan ŝablonon". Mi ĝis nun ne faris tion por ke homoj povas vidi la malnovan staton, sed nun jam ĝi ne utilas kaj mi mem forprenos ĝin. Kaj poste mi aplikos la samajn ampleksigojn pri frazoj kaj retejoj ankoraŭ al la aliaj 31 paĝoj pri departementoj kaj eventuale al la paĝo pri Bogoto... ThomasPusch (diskuto) 16:54, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bona kunlaboro de Thomas, Ŝaj (sj1mor) kaj René (tlustulimu). Mi tute certas ke la lokaj movadanoj bonvenigos la noviĝon de la paĝo. Kaj por kolombianoj ankaŭ restas ankoraŭ laboroj: ekzemple fari paĝojn pri la 7 ĝis nun mankantaj departementaj ĉefurboj de Kolombio... --Aidas (diskuto) 17:06, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Pri via supra demando kiel difini la grandecon de mapo: Se vi ne jam nevideble faris ion pri la demando, mi proponas forgesi ĝin. La mapo ne eksterordinare grandas, kaj laŭ mi ne necesas aldoni funkcion pli- aŭ malpligrandigi ĝin, almenaŭ ne pri la departementoj de Kolombio. Se foje aperas iuj administraj unuoj de lando kiu ekstreme longas kaj ekstreme mallarĝas (mi tuj pensas pri la longega kaj aparte mallarĝa silueto de Ĉilio) tiam eble tamen necesos reveni al tiu demando, sed la mapa silueto de Kolombio estas sufiĉe kompakta, kaj tie ebleco variigi la mapan grandecon estus lukso. ThomasPusch (diskuto) 23:27, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu la diskutopaĝo Ŝablono-Diskuto:Informkesto Departemento de Kolombio ankoraŭ iomete restu? --Tlustulimu (diskuto) 17:25, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
La dokumentado ankoraŭ iom restu. Tiu ĉi diskuto ja estos post malmultaj semajnoj en arkivo (espereble post du): kiam fine ni post eble kvar ĝis ses monatoj volas forigi la malnovan diskutpaĝon komplete, mi proponas kopii la malmultajn liniojn de la ŝablona diskutpaĝo en la arkivon sub tiu ĉi diskuto pri forigo. Tiam oni ĉiam povas retrovi ĉion en la arkivo - kvankam kompreneble neniu scias ĉu iu iam volos fosi en malnovaj arkivoj, sed tamen arkivoj estas por konservi bazan dokumentadon... kaj ne ĝenas kiam tie ĉio estas ordigita kaj forpakita. --ThomasPusch (diskuto) 23:41, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Defuzzifikado 4 4

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 aprilo 2024 12:06
Artikolo
Defuzzifikado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la teksto jam diskutiĝis en la najbara forumo pri alinomendaj tekstoj, sed ĝi restas apenaŭ saveble nekomprenebla...
Uzanto
Aidas (diskuto) 12:13, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvar poraj voĉoj kaj neniu dubema aŭ kontraŭa. --ThomasPusch (diskuto) 23:43, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Provante legi la tekston mi sentas ke mia kapo iĝas tute konfuzita aŭ "difuza" aŭ "defuzzifikita"... Kvankam Kani riparis la bazajn gramatikajn erarojn, mi tamen miras pri esoteraj kaj tre dubindaj pseŭdoesperantaj vortoj kiel "areabalbisektriso" aŭ "raŭzmetsistemoj". Aspektas kvazaŭ iu cinika esperantisto metis kukolan ovon en Pseŭdoesperanto en la vikipedian neston por testi ĉu aliaj uzantoj rimarkos la fantaziaĵon. Mi kiel ne-matematikisto dirus ke tia apenaŭ komprenebla teksto ne necesas en ĝenerala enciklopedio - ĝi bonvenus nur se ĝi per ekzistantaj vortoj kaj tuj kompreneblaj frazoj eduke klarigus iun alikaze nekompreneblan abstraktan ideon, tiel ke ne-matematikisto komprenus ĝin... --Aidas (diskuto) 12:15, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi jam metis miajn dubojn, kiam la teksto jam diskutiĝis en la najbara forumo pri alinomendaj tekstoj, sed ankaŭ mi vere ne scias kiel eblus traduki al Esperanto pseŭdovortojn kiel "areabalbisektriso" aŭ "raŭzmetsistemoj"... kaj mi samopinias ke "tia apenaŭ komprenebla teksto ne necesas en ĝenerala enciklopedio - ĝi bonvenus nur se ĝi per ekzistantaj vortoj kaj tuj kompreneblaj frazoj eduke klarigus iun alikaze nekompreneblan abstraktan ideon". ThomasPusch (diskuto) 13:22, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ni prefere kreskigu artikolojn kun komprenebla lingvaĵo ol provi savi tian lingvan strangaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 14:57, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:08, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Kompreneble ĉiam bedaŭrindas kiam artikolo pri kiu iu penis estas forigita, sed se vere neniu haveblas kiu havus la energion savi apenaŭ-kompreneblan kaj ankoraŭ tro-krudan tekston, tiam ne eviteblas fari tian drastan paŝon. Mi esperas ke la nova uzanto komprenos tion, kaj esperinde povos ĝue fari pliajn tekstojn, kiuj ne estas tro pezaj por la nuntempa redakta lingvonivelo. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Reŭmatoida faktoro 4 4

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 aprilo 2024 12:21
Artikolo
reŭmatoida faktoro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Samkiel la teksto "defuzzifikado", ankaŭ tiu teksto (de alia uzanto ol "defuzzifikado") jam diskutiĝis en la najbara forumo pri alinomendaj tekstoj, sed ankaŭ ĝi restas apenaŭ saveble nekomprenebla, ne nur ĉar ĝi ankoraŭ plenas je eraroj... Provoj reverki la temon dum la sekvaj sep tagoj kompreneble bonvenas, sed tiu ĉi teksto ne akcepteblas.
Uzanto
Aidas (diskuto) 12:43, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvar poraj voĉoj kaj neniu dubema aŭ kontraŭa. --ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: La teksto jam komentiĝis en VP:AA, mi jen nur metas mian lastan ĵusan noton, kaj krome sendas al la kritikaj notoj tie: Klaras ke la fonta artikolo estas la hispanlingva, sed la teksto vere ne estus nur "polurinda" (tio estas forta maltroigo), sed "tute re-verkenda ekde nulo". Tiajn fakajn artikolojn premi tra aŭtomata tradukilo ne estas granda merito, kaj eĉ se oni forigus ĉiujn gramatikajn erarojn ĝi ankoraŭ ne estus bona teksto: merito estus nur, se uzanto kapablus tiom klarigi fakan terminon en bona Esperanto tiel, ke ankaŭ ne-medicinisto pli-malpli komprenus ĝin. Eble Thomas aŭ iu alia esperantisto kun bazaj medicinaj scioj foje pretos verki tekston reŭmatoida artrito, kio estas temo pli vasta, kiu eble povos flanke iom kunklarigi kio estas tiu faktoro. De la nova uzanto la teksto "ankiloza spondilito" ja estas savita, sed mi forte dubas ĉu eblas savi lian trian tekston spondiloartropatioj, kio estu "malsanoj de la raĉo" (???), "precipe de la artikulacioj" (do temas pri elparolo, pri la voĉkordoj en la kolo??? Ne pri la vertebroj???)... Aidas (diskuto) 12:47, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ pri tiu teksto, mi jam metis miajn dubojn, kiam la teksto - la titolo ĝuste nomas ĝin, sed en la teksto ĝi erare ripete nomatas "faktoro reumatoide" - jam diskutiĝis en la najbara forumo pri alinomendaj tekstoj. Estante medidinisto, ŝajnas al mi ke la baza temo pli simplas ol faka abstrakta koncepto de alta matematiko, sed en la nuna formo la eraroplena teksto Reŭmatoida faktoro ne kontentige klarigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 13:29, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tia lingvaĵo estas apenaŭ korektebla. --Tlustulimu (diskuto) 15:00, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:07, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Kompreneble ĉiam bedaŭrindas kiam temo kiu principe estus menciinda ekmalhavas sian artikolon, sed se vere neniu haveblas kiu havus la energion savi apenaŭ-kompreneblan kaj ankoraŭ tro-krudan tekston, tiam ne eviteblas fari tian drastan paŝon. Mi esperas ke la nova uzanto komprenos tion, ĝojos ke lia teksto "ankiloza spondilito" ja estas savita, kaj esperinde povos fari multajn pliajn tekstojn, kiuj ne estas tro pezaj por la nuntempa redakta lingvonivelo. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Spondiloartropatioj 4 4

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 aprilo 2024 12:12
Artikolo
spondiloartropatioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
vidu la noton pli supre
Uzanto
Aidas (diskuto) 12:54, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvar poraj voĉoj kaj neniu dubema aŭ kontraŭa. --ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi metis al la teksto (en la unua frazo mise nomata "espondiloartropatioj") la konsolan frazon "Estas ankoraŭ sep tagoj por plibonigi la tekston al komprenebla nivelo....", sed baze mi tute subtenas la demandajn notojn de Aidas supre: kio estu "malsanoj de la raĉo" (???), "precipe de la artikulacioj" (do temas pri elparolo, pri la voĉkordoj en la kolo??? Ne pri la vertebroj???)... Kompreneble temas pri la vorto artikoj, artikulacioj nur estas akcidenta mistraduko, pri tio sendube ankaŭ konscias Aidas. Kio estas "raĉo", ankaŭ mi kiel medicinisto kaj PIV kaj ReVo kaj ĉiuj aliaj Esperanto-vortaroj ne komprenas. Se oni legas la hispanan tekston, oni tie legas la vorton raquis (es), kiu en Esperanto estas la tre malofta biologia vorto rakio, kion mi nur konas ĉe folioj, do en botaniko, kaj en homa kaj besta anatomio simple tradukeblus al spino, vertebraro. Sed klaras ke ne sufiĉas ĝustigi tiujn unuopajn erarojn: eĉ se oni trovis kaj ĝustigis ĉiujn erarojn, restos la demando ĉu tiam la teksto kompreneblos aŭ ĉu ankaŭ ĝi ne estus nur "polurinda", sed "tute re-verkenda ekde nulo"... ThomasPusch (diskuto) 13:22, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Prefere fakulo kun bona scio de Esperanto reverku ĝin. Tia lingvaĵo apenaŭ taŭgas kiel bazo. --Tlustulimu (diskuto) 15:01, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:07, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Sama komento: Kompreneble ĉiam bedaŭrindas kiam temo kiu principe estus menciinda ekmalhavas sian artikolon, sed se vere neniu haveblas kiu havus la energion savi apenaŭ-kompreneblan kaj ankoraŭ tro-krudan tekston, tiam ne eviteblas fari tian drastan paŝon. Mi esperas ke la nova uzanto komprenos tion, ĝojos ke lia teksto "ankiloza spondilito" ja estas savita, kaj esperinde povos fari multajn pliajn tekstojn, kiuj ne estas tro pezaj por la nuntempa redakta lingvonivelo. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 6 marto 2024 1:57
Artikolo
Instituto Fina Venko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne estas unu fonto en la artikolo. Ĝi ne estas ligita el aliaj artikoloj. Ĉio, kion mi trovas pri ĝi en la Interreto, estas neaktiva Fejsbuka paĝo kaj etaj mencioj en blogoj kaj forumoj. (Komento: Ĉi tiu estas la unua fojo, ke mi proponas la forigon de artikolo en la Vikipedio en esperanta. Bonvolu pardoni min se mi faris ion malĝuste. Dankon!)
Uzanto
Amir E. Aharoni (diskuto) 01:17, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
vidu sube! --ThomasPusch (diskuto) 01:18, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: laŭ regulo 2NE: NE estas fontoj - NE estas artikolo. VladimirPF (diskuto) 12:14, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi neniam aŭdis pri tiu iniciato, sed tio ne estas kialo forĵeti ĝin, nur indikas ke mi malbone konas la nuntempan Esperanto-movadon. Kaj mi subtenas ke la artikolo estis en malbona stato: facile troveblas du eksteraj ligiloj, informkesto, fareblas vikidatumara ero kaj iuj internaj ligiloj (mi nun faris kvar), por ke la teksto ne estas orfa. Ke la iniciato estis mallongtempa, necesas klare elstarigi en la teksto - mi ĵus eble eĉ iom troigis, elstarigante la adjektivon "mallongtempa" en la unua frazo kaj en la vikidatumara priskribo kaj en la informkesto. Sed tamen estas klaraj spuroj kaj pruvoj ke tia iniciato ekzistis en la 2010-aj jaroj, kaj laŭ mi ne bonas forĵeti ĉiujn iniciatojn kiuj "ekzistis nur tri aŭ kvar jarojn". Kion tiam fari kun tekstoj pri paĝoj pri olimpikoj aŭ futbalaj ĉampionecoj, kiuj estas historio post du semajnoj, aŭ kun tekstoj pri Universalaj kongresoj de UEA, kiuj estas historio post sep tagoj? Aŭ pri paĝoj pri la Eŭroviziaj Kantokonkursoj, kiuj eĉ ne daŭras duonan tagon kaj krome estas kulture dubindaj? Oni povus transformi la eksterajn ligilojn al formalaj referencoj, sed tio estus iom infaneca: eksterajn ligilojn same facile eblas kontroli kiom formalajn referencojn, nur la enpaĝigo estas iom alia. Kiel dirite: Mi neniam aŭdis pri tiu iniciato kaj neniel emocie ligiĝas al ĝi, kiel supozeble ĉiuj aliaj ĉi tie. Sed mi pensas, ke sociologie tia iniciato kiu "ekzistis nur tri aŭ kvar jarojn" estas interesa en priskribo de movado pri internacia lingvo - nun, kiam la mankoj pri kiuj Amir prave atentigis, estas grandparte forigitaj. ThomasPusch (diskuto) 15:35, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Amire80 kaj VladimirPF: Vi prave atentigis ke la artikolo estis en malbona stato: sed nun la mankoj estas grandparte forigitaj, kaj formale la teksto havas ĉion kion artikola ĝermo bezonas. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj pri mia pledo lasi la paĝon pri iniciato de ĉirkaŭ tri jaroj, kvankam mi kaj evidente ankaŭ vi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi (kio principe ne estas kialo forĵeti ĝin, kiel mi skribis tutkomence)?? ThomasPusch (diskuto) 09:38, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
La helpa paĝo Vikipedio:Fidindaj fontoj diras: "Artikoloj bazus sin sur fidindaj, eksterpartiaj, aperitaj fontoj konataj pro tio, ke ili faktokontrolas kaj estas precizoj."
Nun, la paĝo havas nur du fontojn, neniu el kiuj estas eksterpartiaj. Ambaŭ rekte rilatas al organizo. Amir E. Aharoni (diskuto) 12:28, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La helpa paĝo Vikipedio:Ĝermo laŭvorte indikas:
"Fakte, dezirinda por ĉiu artikolo, ankaŭ por ĝermo, ankoraŭ estas kvar kromaj kondiĉoj:
  1. bonvenas, sed ne nepras, se en la almenaŭ trifraza teksto estas menciata unu ekstera referenco (la ideo ne nepre postuli eksterajn referencojn estas ke en la tri frazoj kutime priskribiĝas relative banalaj ... faktoj ...),
  2. la almenaŭ unu ekstera ligilo povas esti principe en ajna lingvo, kvankam Esperanto plej bonas kaj krome lingvoj kun multaj parolantoj kutime preferatas super tre etaj lingvoj, sed gravas ke la enhavo de la ekstera ligilo estu priskribita en la teksto esperantlingve,
  3. plej bone ankaŭ estu informkesto dekstre."
Mi juĝas ke la faktoj priskribataj en tiu ĉi ĝerma teksto estas relative banalaj, samopinias kun Amir ke la fontoj nur estas indikoj (fakte pruvoj) ke la iniciato kaj la retejoj vere ekzistis kaj aktivis inter 2014 kaj 2017 kaj laŭ mi tute bonas ke ili metiĝis kiel "eksteraj ligiloj", ne kiel "referencoj". Sume mi pensas ke la teksteto nun havas ĉion kion postulas niaj postuloj pri artikolaj ĝermoj, kaj pledas Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Ni ne estu pli striktaj kontraŭ esperantaj temoj ol kontraŭ aliaj temoj (facilus trovi milojn da ĝermetoj kaj ankaŭ ĝermoj tute sen iaj pruvoj, kaj ankaŭ tiuj neniel estas aŭtomate buĉitaj post ses tagoj, prave, la minaco pri ebla forigo de ĝermetoj estas sufiĉe kritika respondo al la eble novulaj kreintoj de paĝo, principe funkciu kiel forta alvoko al ĉiuj laŭeble savi la mizeran ĝermeton el sia stato, kaj ebligas facile individue buĉi iujn aparte dubindajn ĝermetojn). La teksto pri la "IFV" en ŝia nuna formo neniel glorigas la iniciaton, klare kaj kritike elstarigas ke ĝi estis tre "mallongtempa", kaj mi, se mi bezonus informon pri iu tia iniciato kiu ekzistis iam en la 2010-aj jaroj ne scius kie serĉi informon pri ĝi krom en la esperantlingva vikipedio. Ĉe mi, retaj serĉoj ekzemple per Guglo kutime ne vidiĝas trovojn de la interreta arkivo. Do mi per Guglo povus maksimume trovi la eksan paĝon el Facebook, kaj mi serĉante ankoraŭ trovis memprezenton filmeton el YouTube, kiun mi ankoraŭ enigu en la artikolan ĝermon. Klare, konsentite, ĉiuj tiuj retaj spuroj estas memprezentoj, ne objektivaj ĵuĝoj de neŭtralaj triaj flankoj (tiaj fontoj eble ankaŭ troveblas, eble en paperaj gazetoj, sed mi samkiel ĉiuj aliaj ĉi tie ĝis nun ne trovis ilin). Sed tio laŭ mi ne pravigas striktan forigon de evidente historia esperanta temo el la esperantlingva vikipedio. Aidas (diskuto) 13:11, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi persone opinias ke aparte la ĵus trovita filmeto pri la eksa iniciato aspektas al mi sufiĉe naiva, sed mi ne sentus juste se mi nun ekmokus pri ĝi - la homoj povas mem spekti ĝin kaj opinii pri ĝi. Sed mi aliflanke ke pensas ke la iniciato prezentus sin tiom hontige naiva ke ĝi ridigus la tutan Esperanto-movadon kaj estus por protekto de la Esperanto-renomo tuj kaŝenda. La YouTube-filmo eĉ ekzistos post kiam la vikipedia paĝo eventuale estos for, kaj per simpla klako al la dentorado sub la filmeto ĉiu neesperantisto (se iu hazarde trovis ĝin) povas traduki la komenton al amaso da lingvoj. Mi esperas ke mi sufiĉe klarigis ke mi "ne estas sekreta adoranto de tiu eksa iniciato", sed ke mi el tute neŭtralaj konsideroj estas kontraŭ la strikteca forigo. Aidas (diskuto) 13:29, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Respondo Respondo Mi ankoraŭ iom serĉis pri retaj spuroj de la eksa iniciato (pri aktualaj paperaj fontoj kompreneble al mi estas malfacile serĉi, ĉar mi aktuale ne estas en sendolistoj). Rezulte de tio mi ankoraŭ aldonis miajn trovojn en la artikolo, kaj nomas tiujn tri trovojn eksteraj referencoj: certe neniu serioze volus argumenti, ke la retejoj tekstaro.com, liberafolio.org kaj tejo.org ĉiuj estus posedaĵo de la eksa iniciato, kaj ĉiuj ne konsidereblus fidindaj (kvankam ĉiuj publikiĝas ankaŭ citaĵojn de homo ŝajne proksima al la eksa initiato, sed bone markita citaĵo permeseblas en ĉiu fonto de tria parto). Ke mi mem ne estas en la informfluo pri internaj movadaj informoj (same kiel supozeble ankaŭ Aidas, Amir kaj Vladimir ne, alikaze ili jam povintus noti siajn sciojn) kaj ke mi devis pene trovi iujn spurojn kaj adicii 1+1, laŭ mi ne estas peko. Tamen mi juĝas, ke la teksta vortumo ankaŭ en la nuna stato ne estas je la malŝatinda nivelo de klaĉgazeto, nur objektive kaj deflanke kunkolektis iujn informojn pri la temo. ThomasPusch (diskuto) 15:38, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kolego, verdire, mi ne volas aldone komenti: mi ĝenerale estas adepto de koncepto "2NE": NE estas fonto - NE estas informo. Mi jam prezentis mian opinion, sed mi bone komprenas, ke en kondiĉoj de eo-viki mia pozicio estas ekstremisma. Kaj mi jam delonge decidis en similaj kaŭzoj esprimi opinion laŭeble unu foje por ne tro premi.
Tamen, responde al via afabla peto: ni havas regulon Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj aferoj: mi ne vidas plenumon de ĉi-regulo. VladimirPF (diskuto) 06:52, 6 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
  • Kara Vladimir, vi povas tute bone esti adepto de koncepto "2NE": NE estas fonto - NE estas informo (kvankam tiu koncepto nur validas por plenaj artikoloj, ne por ĝermoj, sed bone). Sed vi prezentis vian opinion kiam estis NUL fontoj, kaj nun estas SEP. Sep estas pli ol nul, krom se oni argumentus ke ĉiuj sep fontoj estas nevalidaj. Do kiam vi argumentis vi estis tute prava laŭ mia opinio, sed intertempe la situacio simple ŝanĝiĝis, kaj necesas nove juĝi. Tial mi atentigis vin rerigardi la riparitan paĝon.
  • Cetere estas ĝuste ke en la vortumo de la regulo Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj aferoj ĝis nun kontribuis Dotyoyo kaj la 2-an de februaro dankinde iom vi, sed malgraŭ alvoko neniu alia aktivulo ĝis nun trovis tempon kontribui, ankaŭ mi ŝovis la taskon ĉiam al sekva semajno. Do la "regulo" ankoraŭ konsiderendas malneto kaj ne vaste ratifiĝis per granda nombro de aktivaj uzantoj - tio bonas ĉar sencas unu ekhavi kontentigan tekston kaj tiam voĉdoni pri ĝi. Tial estas tute utile rememorigi pri la malneta paĝo, sed ĝi ankoraŭ ne konsidereblas oficiala gvidlinio.
  • Kaj baze kompreneble eĉ se la gvidlinio estos, ĝi ne ekigos aŭtomatismon tujforigi ĉiujn paĝojn kiuj ne havas plurajn referencojn kiujn ThomasPusch aŭ VladmirPF sendube akceptas kiel sufiĉe konvinkaj, sed nur donos argumenton por aldoni ŝablonon {{sen fontoj}}, alskribi la precipajn verkintojn, kaj en kazo ke nenio moviĝas dum unu aŭ tri monatoj povos prezenti la kazojn ĉi tie en VP:FA, kun rezulto ke ofte la plej aktivaj vikipedianoj, se kazo prezentiĝas ĉi tie ankoraŭ investos horojn por elserĉi iujn referencojn, kvankam la temo entute ne estas ilia ŝatokupo.
ThomasPusch (diskuto) 13:53, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --kani (diskuto) 00:11, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Oficiale fermita la diskuto: ankaŭ tiu ĉi temo havis malunuecajn opiniojn, per tri voĉoj kontraŭ forigo kaj du por (kvankam la poraj voĉoj nur rigardis la komencan staton kaj ne konsideris la evoluon de la teksto dum la diskuta semajno) estas plimulto kontraŭ forigo. Sed eĉ se estus 5:4 kontraŭ forigo aŭ 6:5 por forigo, ne estus klara tendenco por aktiva ago, kaj en tiaj situacioj kutime simple nenio okazas. Do la teksto restos, kaj por denova propono pri forigo devus prezentiĝi novaj argumentoj. ThomasPusch (diskuto) 01:18, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Blaj-Sat 4 9

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 14 aprilo 2024 20:29
Artikolo
Blaj-Sat (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi dubas ke tiu "Blaj-Sat [blaĵ sat] (hungare: Kisbalázsfalva, germane: Kleinblasendorf), vilaĝo en komunumo Blaj aŭ Balázsfalva" entute ekzistas. En la rumana vikipedio ekzistas ŝablono "Sate în administrarea municipiului Blaj, Alba" kun ĉiuj vilaĝoj de la administra komunumo aŭ municipo Blaj, kaj neniu el tiuj eĉ nur malforte similas al iu vilaĝo "Blaj-Sat". Kompreneble ankaŭ hungare ne troveblas iu teksto Kisbalázsfalva, kaj germane neniu vilaĝo Kleinblasendorf (ke la germana vikipedio ne havas tekston pri rumana vilaĝeto, ne estas pruvo ke ĝi ne ekzistas. Sed ke la rumana kaj hungara eĉ ne mencias la vorton en teksto pri la komunumo Blaj aŭ Balázsfalva, suspektigas).
La uzanto Zetey en majo 2014 faris sian lastan redakton - antaŭ 10 jaroj - kaj ne kontakteblas. Kaj la fonto *Magyar nagylexikon rete pruvas nenion, kaj ekstera ligilo Popolnombrado 2002 ankaŭ estas nefunkcia. Kaj la serĉilo de guglo en la tuta interreto nur trovas iun veterprognozan paĝon kiu indikas paĝon [1] (kun koordinatoj 46.18333,23.91667). Guglo mapoj ankaŭ ne konas iun lokon "Blaj-Sat", sed pri tiuj koordinatoj indikas ke la domoj tie estas simple parto de Blaj - vi povas mem kontroli en guglo mapoj aŭ en la paĝo de mindat.org... Mi proponas simple forigi la dubindan ĝermeton.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 20:34, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per transformo al alidirektilo la 9-an de aprilo ThomasPusch (diskuto) 08:44, 9 apr. 2024
Por Por: forigo. Eble la vilaĝo ankoraŭ ekzistis en 1910, kaj poste iam iĝis parto de la vilaĝo Blaj, sed kiel oni vikipedie bontenu kaj aktualigu tian fantoman "vilaĝon", pri kiu la tuta vikipedio, tuta Guglo maparo kaj tuta interreto scias ekzakte nulon? Aidas (diskuto) 20:56, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Oni eĉ ne scias kiel ĝi malaperis. Detalojn pri "Blaj-Sat" eblas meti al paĝo Blaj. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Eble ja utilus ŝanĝi ĝin al alidirektilo al Blaj. --Tlustulimu (diskuto) 07:07, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Du lastaj taskoj menciitaj faritaj.--kani (diskuto) 08:44, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2 aprilo 2024 1:18
Artikolo
Nezaŭhtezoma (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fikcia malgravega rolulo kiu ne meritas propran enciklopedian artikolon
Uzanto
~~Kekobi (diskuto) 01:32, 01 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Estas multaj kontraŭoj kaj la limdato jam pasis. --Tlustulimu (diskuto) 08:58, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: por esperanta literaturo parte estas pli maldrastaj mezuroj. Alikaze ni povus ŝpari al ni ĉi tie verki. Tlustulimu (diskuto) 18:32, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed informoj pri tiu rolulo povus aperi en tiu artikolo. Li aperas nur en tiu verko kaj ne eĉ tre grave rolas en ĝi. Ĉu vere indus krei propran artikolon por ĉiu rolulo el Esperantaj fikciaj verkoj? Kekobi (diskuto) 22:25, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
provizore kontraŭ provizore kontraŭ La temo nun konsistas el 5 saĝaj frazoj kaj estas solida artikola ĝermo. Tial tendence pli bonas lasi ĝin en aparta temo ol ŝtopi ĝin en la grandan tekston Poemo de Utnoa, kie ĝi kvazaŭperdiĝus inter aliaj ĉapitroj kaj alineoj. Kaj krome estas la demando ĉu per tio ke ni ekmalfermus listan ĉapitron pri "la roluloj de la verkaĵo" en la teksto pri la eposo ni devigus nin vere fari plenan liston de (pli-malpli) ĉiuj roluloj. Tamen, aliflanke same dubema demando estas, kian potencialon la nuna teksteto havas por ankoraŭ evolui: povas esti ke oni jam elvringis ĉion kion eblas elvringi pri la temo kaj eĉ ne restas unu plia guto por iama ampleksigo de la teksteto. Responde al la supra demando de Kekobi mi dirus: Principe bonvenas propra artikolo por ĉiu rolulo el Esperantaj fikciaj verkoj - se temas pri bona artikola ĝermo. Se ekestas tri, kvar aŭ pli da tekstoj pri roluloj el la sama esperanta fikcia verko, eblas konsideri kunmeti la tekstoblokojn al unu lista artikolo. Sed mi ĝis nun ne vidis alian tekston de pure fikcia rolulo nur de tiu eposo. Mi rekomendas krei kategorion "Poemo de Utnoa", kaj subkategorion "roluloj el la Poemo de Utnoa", por grupigi la unuopajn tekstojn tie. Sed ŝajnas al mi ke la fikcia rolulo "Nezaŭhtezoma" laŭ la nuna stato estas pli-malpli la sola rolulo nur aperanta en la eposo, ĉu? Tiam laŭ mi malelegantas malfermi ĉapitron pri "fikciaj roluloj de la eposo" nur pri li en la ĉiukaze granda teksto Poemo de Utnoa... ThomasPusch (diskuto) 21:26, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Aidas (diskuto) 21:06, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo.--kani (diskuto) 08:48, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Modulo:Bibliotekoj 4 9

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-04-07
Artikolo
Modulo:Bibliotekoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
post pli ol 10 jaroj daŭre malplena, forigenda kune kun ĉiuj subpaĝoj kaj diskpaĝoj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 19:23, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Estis poroj kaj la kreinto intertempe ne revenis por doni al la modulo funkciojn kaj eble eĉ dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Malplena kaj senfunkcia modulo estas superflua kaj ne tre utila. Eble la kreinto ja simple forgesis ĝin. Tlustulimu (diskuto) 08:10, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Antaŭ kvin jaroj KuboF Hromoslav ankoraŭ demandis la kreinton per tri kanaloj: "Ĉu estas iu progreso pri tiu ĉi modulo? Dum lastaj 6 jaroj ĝi estas netuŝita." Nun estas 11 jaroj, kaj evidente neniu alia ol la kreinto scius kion eblus fari kun ĝi. ThomasPusch (diskuto) 23:18, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. 11 jaroj vere pli ol sufiĉas por pluevolui tekston aŭ eĉ nur skribi "mi opinias la temon grava sed tute ne scias kion mi povus fari pri ĝi. Ĉu iu povas helpi?" Se dum 11 jaroj nenio moviĝis, dum pliaj 11 jaroj ankaŭ nenio moviĝos. Aidas (diskuto) 21:15, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 08:52, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 16 aprilo 2024 8:35
Artikolo
Sigva (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa artikolo, kiu ŝajnas propaganda; ekzistas nur en tatara, same kiel alia forigenda artikolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 08:54, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Strangas, ke ne ekzistas rusa versio, kvankam la artikolo ja asertas, ke temus pri rusa kompanio. --Tlustulimu (diskuto) 09:02, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo. La konto de kreinto Special:CentralAuth/MatLmer ne faris ion ajn krom reklami por "Sigva". Taylor 49 (diskuto) 13:58, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 11:41, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Modulo:No globals 4 15

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-04-06
Artikolo
Modulo:No globals (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
post forigo de ca 30 alvokoj, ĉar disponeblas pli simpla kaj pli bona sintakso require('strict')
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 00:03, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Mi forigis ĝin post kompleta forpreno el aliaj moduloj. Krome ne estis kontraŭoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:33, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ mia kontrolo la modulo ankoraŭ estas ie enplektata. Jen la ligilo per kiu mi serĉis enplektojn: [2] Eble post iom da tempo la enplekto iom post iom malaperos. Krome mi ĵus elĵetis la enplektojn per ekuzo de via kodopeceto. Mi ne rimarkis ĝis nun kromefikojn. Tlustulimu (diskuto) 12:14, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi pravas. Mi ju skribis post forigo de ca 30 alvokoj. Tro frua forigo kaŭzus amasrompon. Taylor 49 (diskuto) 19:23, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed kiel ni traktu la aferon ĉe Lua-moduloj, kiuj estas aktualigitaj laŭ alilingva praulo kaj havas pri tio eĉ indikon en la dokumentado? Unu tia modulo estas ekz. {{Expr}}, foje transprenita el la germana Vikipedio. Sed bonŝance ĝi ne enplektas la malnovan modulon. --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tio estas problemego ĉe ĉiuj vikioj krom la anglalingvaj. Ĉu oni aktualigu (sen eĉ scii kial) el alilingva praulo, perdante tradukon al Esperanto, kaj eble kaŭzante rompon? Vi certe scias ke estas tre malamultaj kontribuantoj ĉi tie (ca 2, kaj unu el ili ne rajtas redakti protektitajn modulojn) kiuj kapablas uzi LUA-aĵojn. Mi forte kontraŭas:
  • sencerban aktualigadon de ŝablonoj kaj moduloj per kopiado el aliaj vikioj sen kompreni la kodon
  • sencerban enmeton de pliaj ŝablonoj kaj moduloj per kopiado el aliaj vikioj sen kompreni la kodon, kaj ofte sen kreo de akceptebla dokumentaĵo (Kio estas la utilo de la modulo? Intencita uzo, vokebla el ŝablonoj aŭ nur el aliaj moduloj? Parametroj? Memtesto? Dependaĵoj? Kategoria efiko? ...)
Kvantego da ŝablonoj kaj moduloj kies utilo, dependaĵoj kaj kromefikoj malklaras estas bontena hororo. Ju pli alta la kvanto, des pli malfacila bontenado. En la amaso maleblas trovi la pecon de kodo kiu respondecas pri problemo kiun oni klopodas solvi. Okaze de forigo oni donu klarigon
Globale elservigita modulo: Uzenda estas sintakso " require('strict') " laŭ [[mw:Extension:Scribunto/Lua_reference_manual#strict]]
kaj ŝlosu la paĝon kun sama klarigo por minimumigi riskon de bonintenca sed neutila reenmeto. Taylor 49 (diskuto) 19:52, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Nun la modulo estas plene forŝaltita kaj do sendanĝere forigebla iam ajn. Forigendaj estas Modulo:No globals/dokumentado kaj Modulo:No globals. Taylor 49 (diskuto) 14:28, 3 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi nur povas konstati ke vere neniu teksto aŭ ŝablono aŭ modulo plu ligiĝas al la modulo. Do principe devus esti eble forigi ĝin. Mi ne kontraŭus. Aidas (diskuto) 21:18, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi krome protektis la paĝon kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 20:33, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Tommy Jonathan Sinaga 4 18

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 25 aprilo 2024 18:08 aŭ pli frue
Artikolo
Tommy Jonathan Sinaga (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen unufraza io, kion IPulo eble traktus kiel artikolon.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:42, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
--kani (diskuto) 22:09, 18 apr. 2024
Komento Komento: Mankas ĉio, nome pli da teksto, intervikioj, fontoj, referenco kaj menciindeco. --Tlustulimu (diskuto) 18:42, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Du subpaĝoj de moduloj: Wikidata/Formatters/approx kaj Wikidata/compare 4 19

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je 2024-04-09
Artikoloj
Modulo:Wikidata/Formatters/approx (historio · ĉi tien · forigu)
Modulo:Wikidata/compare (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neuzataj, ne en Esperanto
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 19:18, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Estis kontraŭoj kaj la dokumentado estas ankoraŭ plibonigebla, precipe de la ĉefa modulo. Krome ne klaras, kiujn kromefikojn povus eble iam havi iu forigo. --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi plene ne komprenas pri kio povus temi tiuj du subpaĝoj, kaj supozeble tre multaj aliaj redaktantoj estos en simila pozicio. @Tlustulimu kaj LiMr: Kion vi pensas pri la projekto? Se la tuta Modulo:Wikidata estas en testa fazo, ne estas argumento por forĵeto ene de kvin tagoj se la subpaĝoj ankoraŭ ne estas en uzo. Sed ĉar la tuto jam ekde 2016 estas en testa fazo, tamen estas pravigeble pridemandi la stato de la projekto... ThomasPusch (diskuto) 21:04, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde mi foje ial forgesis doni al la supre menciitaj submoduloj kaj kelkaj pliaj ĉi tie ne menciitaj la ĝustan nomparton de la rilata ĉefa modulo, kiu ĉikaze ja estas {{Wikidata2}} (el la ĉeĥa vikipedio), ne {{Wikidata}}. Sed nuntempe {{Wikidata2}} estas tre malofte uzata kaj bezonus pli bonan dokumentadon, se ni konservus ĝin. @LiMr:, ĉu vi povus traduki la longegan ĉapitron "Použití" el cs:Modul:Wikidata kaj meti al Vikipedio:Lua/Moduloj/Wikidata2/eo? Mi ja siatempe proponis transpreni la nomskemon de modulaj dokumentadoj laŭ la germana Vikipedio kaj tiam neniu proponis ion alian aŭ kontraŭis. Tial la plej multaj dokumentadoj de niaj moduloj aperas en alia nomspaco, kiel ja montras la ĵus menciita ligilo.
Ekzistas eĉ testa versio de {{Wikidata}} en {{Uzanto:Doesle/Wikidata}}. Ĉar la uzanto Doesle jam ekde iom da tempo ne plu tre aktivas, mi nun ne scias, kion li planis pri la modulo. Ĉu tamen iel eblas preni lian version kiel bazon por aktualigi {{Wikidata}}? Se jes, ni devus atenti, ke mi foje aldonis ion al la referenca parto de {{Wikidata}}, kiu estas eĉ uzata ekz. de {{geografiaĵoj}} kaj tial de {{informkesto geografiaĵo}}.
Ĉar tre malmultaj uzantoj okupiĝas en nia Vikipedio pri Lua-moduloj, la afero ne estas tiel simpla. Tlustulimu (diskuto) 08:43, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
kontraŭ forpreno nun kontraŭ forpreno nun Mi daŭre ne tre komprenas pri kio ekzakte temas, sed ĉiukaze mi proponas ne simple nun per simpla plimulto voĉdoni forviŝi la tuton, sed lasi al la malmultaj enplektitaj homoj se eble evolui la projekton al bona stato - en, ni diru, du monatoj. La du moduloj ne vere ĝenas ĉi tie, sed la projekto ne forgesiĝu, kaj la koncernaj uzantoj interkonsentu inter si ĉu vere estas bona laborinvesto evolui la projekton, aŭ ĉu oni ankaŭ povus rezigni pri ĝi. ThomasPusch (diskuto) 12:45, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo nun, kaj prokrasto de la temo je du monatoj, kun sindevigo de la burokrato Tlustulimu ke ĝis tiam estu iu solvo (la solvo kompreneble ankaŭ povas esti "ne indas penegi - ni simple forgesu kaj forigu la tuton"). Mi esperas ke du monatoj ne estas tro da tempopremo. Mi alte estimas Tlustulimu'n kaj vere ne volus premi lin. Sed mi samkiel certe la plej multaj ĉi tie ne povas ion enhavan kontribui, kaj se ankaŭ Tlu. ne sukcesos, tiam simple je indas teni la jam sekigitan mumion. Aidas (diskuto) 21:05, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Dipak Barua 4 22

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 21 aprilo 2024 18:36
Artikolo
Dipak Barua (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu proponis forigon de ĉi tiu artikolo sen intervikioj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:14, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estis poroj, mankis kontraŭoj, mankoj ne estis forigitaj kaj limdato pasis, la artikolo jam estas forigita. Sed ĉikaze ne de mi. --Tlustulimu (diskuto) 17:55, 22 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 12:57, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: [3] [4] spamaĵo far globale forbarita LTA-ulo. Taylor 49 (diskuto) 20:22, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: mi ne konas la vorton LTA-ulo. Do, kion ĝi signifas? Tlustulimu (diskuto) 20:39, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĉu eble Long-Tempa "Abuzo" (=misuzo)? Mi ne scias, nur divenas... Aidas (diskuto) 14:54, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, Aidas. Tio ja eblas. Tlustulimu (diskuto) 16:41, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
d:Q10854626 + -ul- + -o. Taylor 49 (diskuto) 16:24, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 11:13, 22 apr. 2024 (UTC)[Respondi]