Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Kani

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 27 tagoj by Doc James in topic Thank you for being a medical contributors!

Alilingvaj ligiloj

[redakti fonton]
?action=purge
{{Div col|cols = 3}}
*tiel
*tri
*kolonoj
{{Div col end}}
{{Trad|en|Voltaire|113309885}}
: Re|iu

polurinda|la nuna teksto ktp|montri=ne

{{Prisupre|pri=rivero en Usono|samnoma rivero en Kanado|Misisipo (Kanado)}}
{{Prisupre|apa=Tbiliso}}
{{AliaSignifo|Tbiliso}}

ref name="kongreslibro"

ref group="noto"

Informkesto urbo|regiono-ISO=FR

mankas fonto

Vikipedio:Landonomoj kun flageto

apartigila paĝo|Johano de Aŭstrio (apartigilo)

|sen banderolo= jes

|forigita = |kialo de rezulto = kaj skribu iun sencan tie, ekzemple |forigita = jes |kialo de rezulto = kun kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa. "Jes" igas la keston esti verda, "ne" igas gxin rugxa, "atendante" blua, kaj mi mensas ke plu estas "parte" kiu igas flavan keston.

SAT

[redakti fonton]

Certe vi bone agos kiel administranto, kaj lernos ĉiun trukon paŝon post paŝo, kiel ankaŭ faris mi kiu ĉiam konsideris min redaktanto kaj nenia administra aŭ teknika homo. Kaj ni ĉiukaze jam estas en proksima kontakto - estos simple bone foje mem povi puŝi butonon kaj ne nur demandi kolegon pri tio. Sed alia demando: Vi estas membro de SAT, ĉu? Ĉu vi havas ajnan ideon kiel statas la asocio? Min iom malkvietigas ke la retejo satesperanto.org aspektas tute morta, kaj multaj valoraj retpaĝoj ne estis ĝustatempe arkivigitaj en la interreta arkivo - tio povas esti nur teknika problemeto, sed iom maltrankviligas... ThomasPusch (diskuto) 10:51, 26 jul. 2023 (UTC)Reply

Jes, mi estas membro de SAT, kaj ĝia retejo suferis gravan ĵusan atakon same kiel aliaj francibazitaj retejoj de esperantlingvaj asocioj. Kelkaj jam restariĝis kaj nun oni klopodas por restarigo de la SAT-retejo. Temas pri teknika ne problemeto, sed problemego. Pri la asocio mem, ĝi bone fartas. Ĵus finiĝis ĝia lasta kongreso en Kastelo Greziljono, pri kio oni povas informiĝi en 96-a SAT-Kongreso 2023. Vi eĉ povas serĉi min en la foto. Mi salutas. kani (diskuto) 10:59, 26 jul. 2023 (UTC)Reply

Administriĝo

[redakti fonton]

Mi gratulas vin pro via administriĝo. Mi hieraŭ fermis la baloton, sed teknike nur nun havis tempon vere doni al vi la administrajn rajtojn. Nun vi povas ekbalai! ThomasPusch (diskuto) 05:02, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Jen via balailo kiel administranto.
Ankaŭ mi gratulas pro la administrantiĝo! Amike, —Super nabla🪰 17:55, 6 aŭg. 2023 (UTC)Reply
PS: Mi ĵus kreis en la komunejo novan kategorion World Esperanto Congress 2023 (bedaŭrine anglalingva kiel la aliaj komunejaj kategorioj pri UK-oj) kaj tien metis unuan foton de vi. Se vi havas pliajn fotojn, mi petas vin mem enordigi ilin al la tutfreŝa kategorio.ThomasPusch (diskuto) 05:19, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Saluton Kani, ankaŭ ricevu miajn gratulojn pro tiu balailo. Bedaŭrinde, mi ne alvenis ĝustatempe por voĉdoni por vi, sed vi havas mian subtenon. --Alzinous (diskuto) 08:48, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Dankon. kani (diskuto) 10:27, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Biharo

[redakti fonton]

Saluton! Intertempe pretas jam 20 urboj, la kompleta listo haveblas ĉiam: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Urboj_de_Biharo sed tio estas nur la duono. --Crosstor (diskuto) 13:34, 9 aŭg. 2023 (UTC)Reply

vikidatumo kaj alinomigo

[redakti fonton]

Saluton Estimata Kani, se mi rajtas peti de vi, kiam vi alinomigas artikolon bonvolu ankaŭ kontroli la "Ero en Vikidatumoj" kies ligilo aperas ĉe la desktro de la artikolo. Kiam oni alinomas tiam necesas fari la samon ankaŭ en vikidatumoj!

Mi antaŭdankas Vin. Sj1mor (diskuto) 11:14, 10 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Marc van Oostendorp

[redakti fonton]

Saluton Kani. Kiel vi? Ĉu vi jam revenis hejmen? Lastatempe mi okupiĝas pri biografioj de akademianoj. Ĉi-semajne mi redaktadas la paĝon pri Marc van Oostendorp. Hieraŭ iom neatendite okazis: IP-ulo alvenis kaj forigis la oficialan retejon de van Oostendorp (vidu ĉi tie). Ŝajne, la IP estas de Luksemburgio. Kion tio signifas, laŭ vi? Ĉu ni ree enigu la oficialan retejon? Ĝis, —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 00:47, 22 aŭg. 2023 (UTC)Reply

{✔ Farite Ha ne, ne zorgu. La ligilo estis redunda (duobla). Ĉio en ordo. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 00:50, 22 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Bazelo

[redakti fonton]

Saluton Kani. La 5-an de novembro 2016, jam antaŭ longega tempo, vi aldonis al la artikolo pri Bazelo la frazon

"La Paco de Bazelo en 1795 provizore finis la militon inter la Unua Respubliko de Francujo (alidirektilo al la paĝo Unua Respubliko de Francio) kaj Prusujo (alidirektilo al la paĝo Prusio)."

Vi ne estis la ĉefa redaktinto de la teksto, la baza versio estis de Didi Weidmann, kiu en la unua versio de 2008 metis frazojn kiel "Bazelo situas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Rejno, proksime de la landa triangulo kun Francio kaj Germanio [...]" - kaj evidente uzis landnomojn laŭ la finaĵo "-io". Laŭ la vikipedia interkonsento pri landnomaj variaĵoj en artikoloj la pluaj aldonaĵoj laŭeble sekvu la saman landnoman principon kiel la baza teksto, despli ke la formoj kun finaĵo "-ujo" ĉiukaze estas nur alidirektiloj, kiuj sendas al paĝoj kun finaĵoj "-io". Ĉu vi intence metis la variaĵojn de finaĵo "-ujo", aŭ ĉu tio okazis nur rapidete, sen vera pripenso? ThomasPusch (diskuto) 18:06, 1 sep. 2023 (UTC)Reply

Foje mi sekvas tendencon konsideri landnomojn kun -ujo, kiel indiko al historia pasinteco, kaj tiel diferencigi ekzemple inter Ĉinujo kaj Ĉinio, Hispanujo kaj Hispanio ktp., kvankam mi konmprenas, ke tio ne estas oficiala decido. Ĉe Bazelo tamen la historieco ne estas tiom pasinteca kaj eble regu la unuformeco. Plej taŭge vi mem decidu pri la ĝustaj terminoj; mi absolute ne kontraŭos. kani (diskuto) 10:03, 2 sep. 2023 (UTC)Reply

Stenius

[redakti fonton]

Kial ci forigis la artikolojn Jakob Stenius senior kaj Jakob Stenius junior? 46.132.19.219 22:09, 5 sep. 2023 (UTC)Reply

Ĉar vi nek kreis internajn ligilojn nek ligis la artikolojn al aliaj lingvoj. Ĉar vi ne sekvas rekomendojn de aliaj vikipediistoj. Ĉar estis multaj lingvaj eraroj. Ĉar vi ne volas krei akcepteblajn artikolojn kaj laborigas aliulojn por ripari viajn fuŝaĵojn. kani (diskuto) 22:16, 5 sep. 2023 (UTC)Reply

Peto kunvoĉdoni

[redakti fonton]

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:18, 21 sep. 2023 (UTC)Reply

Propono kunigi Infano kaj Infanaĝo

[redakti fonton]

Saluton! Mi ĵus faris proponon ĉe Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Vi ŝajne malakceptis similan proponon antaŭ ok jaroj ĉe Diskuto:Infanaĝo, sed mi ne bone komprenas kial - ĉu vi volas komenti pri via nuna opinio? Arbarulo (diskuto) 02:58, 20 okt. 2023 (UTC)Reply

Ida L. Cummins

[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke vi forigis la paĝon "Ida L. Cummins" kun la rezonado: Ĝ6. Ĉu vi povus klarigi kial ĝi estis forigita. Rorr404 (diskuto) 15:48, 21 okt. 2023 (UTC)Reply

Mi ne povas memori, ĉar mi foje forigas artikolojn pro tre diversaj tialoj, ekzemple se ili estis tradukitaj per aŭtomataj tradukiloj kaj ne korektitaj, se ili havas tro da eraroj kaj neniu tuj korektas ilin, se ili ne atingas minimumajn postulojn, ekzemple tri plenaj frazoj. Ekzemple vi kreis la artikolon Geventepe (Karayazı) kun nur unu frazo (anstataŭ almenaŭ tri), pasis preskaŭ du monatoj kaj ankoraŭ oni atendas la duan frazon. Vi mem konfesas, ke vi povas "komuniki per baza nivelo de Esperanto". Ĉu vi opinias, ke oni povus fari tion en alilingva vikio, ekzemple en la anglalingva vikio? kani (diskuto) 16:48, 21 okt. 2023 (UTC)Reply

Orfigo de «Commons»

[redakti fonton]

Saluton, Kani. Kiel vi? Ĉu vi konsentas pri ĉi tiu modifo de mia roboto, kiu ŝanĝis {{Commons}}-on al {{Projektoj}} sen parametroj?

Notu, ke en la nova versio la ligilo al la bildgalerio en la «Vikimedia Komunejo» malaperis; tamen tiu bildgalerio ne ekzistas, ĉar c:San Andrés y Sauces estas simpla alidirekto al c:Category:San Andrés y Sauces. Kion vi pensas pri tio? —Supernabla🪰 18:01, 24 okt. 2023 (UTC)Reply

Mi komprenas absolute neniom prie. Ĉefe mi dezirus kompreni la rezultojn de tiu ŝanĝo, sed mi supozas, ke miaj teknikaj kapabloj estas limigitaj. kani (diskuto) 18:30, 24 okt. 2023 (UTC)Reply
😁 Per aliaj vortoj: en la kadreto kiu troviĝas dekstre en Speciala:daŭra ligilo/8356014#Eksteraj ligiloj oni vidas du ligilojn (la unuan nomatan «San Andrés y Sauces en la Vikimedia Komunejo», la duan nomatan «Kategorio San Andrés y Sauces en la Vikimedia Komunejo»), sed ili ambaŭ ligas al la sama paĝo do estas redundaj. En la nova versio Speciala:daŭra ligilo/8412095#Eksteraj ligiloj restis nur unu ligilo (nome, «Kategorio San Andrés y Sauces en la Vikimedia Komunejo»), kaj mi forigis la alian. —Supernabla🪰 19:08, 24 okt. 2023 (UTC)Reply

Elstaraj bildoj

[redakti fonton]

Saluton Kani. Lastatempe mi ŝanĝis mian agadon en VP: mi ne plu verkas novajn artikolojn (intertempe), sed iom-post-iome mi klopodas korekteti jam-ekzistatajn paĝojn verkitajn farde aliuloj.

Mi aktivas nur vespere kaj, interalie, mi klopodas enmeti en nian VP-on elstarajn bildojn, kredante, ke pli kvalitaj bildoj kontribuos al pli bona VP. La listo de la bildoj kiujn mi emas enmeti troviĝas en mia provejo Uzanto:Super nabla/Enmetindaj elstaraj bildoj, kiun mi ĝisdatigas de tempo al tempo. Multaj bildoj temas pri birdoj, kaj multaj el tiuj birdoj ankoraŭ malhavas paĝon en nia VP. Ĉar pasintece vi tre interesiĝis pri birdoj, mi pensis informi vin pri mia agado: se vi volas, vi povas kontribui kreante la ne-ekzistatajn paĝojn aŭ enmetante la orfajn bildojn en kelkan artikolon. Mi rajtigas vin modifi mian propran paĝon Uzanto:Super nabla/Enmetindaj elstaraj bildoj, se tio necesas. Ĝis ĝis! Amike, —Supernabla🪰 11:52, 3 nov. 2023 (UTC)Reply

Dankon. Jes, mi interesiĝas; mi vidas, ke la jam ekzistintaj artikoloj havas jam tiujn bildojn. Pri la ekzistontaj artikoloj, ja mi planas aliri tiun kampon iam. Mi esperas uzi tiujn bildojn.--kani (diskuto) 12:51, 3 nov. 2023 (UTC)Reply

Bak Giwan

[redakti fonton]

Saluton Kani. La paĝo pri Bak Giwan jam ekzistas. Vidu la propono pri kunuigo en VP:KA. —Supernabla🪰 22:28, 6 nov. 2023 (UTC)Reply

Dankon pro la averto. Diable kun tiuj aziaj nomoj. Ŝajne estis la sama akademiano kiu metis la novan artikolon. Nun mi devos kunigi ambaŭ. --kani (diskuto) 22:32, 6 nov. 2023 (UTC)Reply

Amerika Blanka ibiso

[redakti fonton]

Saluton Kani! Koncerne artikolon Amerika blanka ibiso, ĉu Magvaria cikonio povas esti taŭga alternativo al "Amerika cikonio"? Mi estas kompleta laiko koncerne birdojn kaj ne volas fari eraron. Dominik (diskuto) 10:32, 7 nov. 2023 (UTC)Reply

Dankon pro la averto. Fakte temas pri Amerika mikterio, kiu ĝuste adaptas la sciencan nomon Mycteria americana. Solvite.--kani (diskuto) 10:39, 7 nov. 2023 (UTC)Reply

Mia kandidatiĝo en Vikivortaro

[redakti fonton]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [1] RG72 (diskuto) 15:45, 12 nov. 2023 (UTC)Reply

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [2] [3]. Taylor 49 (diskuto) 21:29, 13 nov. 2023 (UTC)Reply

Interesa diskuto

[redakti fonton]

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena. RG72 (diskuto) 12:07, 27 nov. 2023 (UTC)Reply

Malfaroj

[redakti fonton]

Pardonon pro maltrankviligi vin. Mi estas ĉi tie, ĉar mi vidis ke la uzanto @Fenikals: malfaris tri-foje mian intervenon en la maladministrantiĝa proceduro, sen doni ajnan kialon en la resumo aŭ ie ajn: Speciala:diff/8481661/8481424. Per la malfaritaj intervenoj, mi simple strekigis voĉdonon de uzanto kiu malrespektis regulojn de voĉdonoado (ri ne klarigis la kialon de la voĉdono); mi eĉ indikis la paĝon kie legeblas, ke oni nepre devas argumenti iamniere sian voĉdonon (ne sufiĉas enmeti {{por}} aŭ {{kontraŭ}}). Ĉar la uzanto Fenikals jam venas de semajno en kiu li atakis aliajn uzantojn surbaze de etno (ruslingvanoj en Vikipedio estas laŭ li «diablaj kaj stupidaj») kaj mia klopodo mediacii kun li malsukcesis ĉar li ne respondas al mesaĝoj, mi nun petas ke vi mediaciu kun ĉi tiu uzanto por re-starigi ordon. Ĉi tiu estas mia lastlasta provo kunlabori konstrue kun li, antaŭ mi malfermu sekcion en VP:PU kie mi petos semajnan forbaron pro malrespekto de kondutkodo. Dankon. —Supernabla🪰 17:16, 30 nov. 2023 (UTC)Reply

Mi tute samopinias kun vi. Mi ne klopodos por mediacii, ĉar mi supozas, ke tio maleblos. Li interesiĝas pli pri redaktomilitoj ol pli solvo de problemoj. Vi jam tion konstatis. Kaj mi ne estas en meza sinteno. Mi preferas iri al PU. Li forigis tekstojn ankaŭ de aliaj. Kaj detruas pli ol konstruas. Mi proponus dusemajnan forbaron. Laŭ mi, ĉefaj eblaj mediaciantoj povus esti Tlustulimu (ŝajne preskaŭ malaperinta) kaj Thomas Pusch (saĝe dediĉita al kreado anstataŭ al polemikado). kani (diskuto) 17:52, 30 nov. 2023 (UTC)Reply
Uzantoj, kiuj faris pli ol 40 de redaktoj, rajtas voĉdoni.--Fenikals (diskuto) 18:08, 30 nov. 2023 (UTC)Reply
«argumetante pri la kialo» @Fenikals: Dankon. —Supernabla🪰 19:08, 30 nov. 2023 (UTC)Reply
Inicianto devas fari argumentiĝi sian pozicion (mi faris tiun), sed ne voĉdonanto.--Fenikals (diskuto) 19:14, 30 nov. 2023 (UTC)Reply
Nu bone, konsentite. —Supernabla🪰 22:55, 30 nov. 2023 (UTC)Reply

Barataj urboj

[redakti fonton]

Saluton! Mi vidis kaj dankas vin, ke vi helpis min en barataj urboj. Sed mi mem povas fari ilin. Male mi ne povas/rajtas korekti hungarajn urbojn, helpu min ilin fari. Iru [4]. Tie vi trovas malsupre dekstre la hungarajn ĉapelitajn literojn. Tre ĝenas min tiu ordo. La laboro estas simpla (supozeble). Iru al Érd, poste redaktu la kategorion tiel, ke la urbo estu Erd kaj ne Érd. Poste la urbo aŭtomate hejmenvenos al E-litero. Espereble ĝi sukcesos, post Érd estas ankoraŭ 5 ĉapelitaj urboj, bonvolu same tiel agi (ne estu ĉapeloj). --Crosstor (diskuto) 12:57, 5 jan. 2024 (UTC)Reply

Mi ne bone komprenas. Mi ne scias redakti modife la kategoriojn. Sed oni povas alinomi la titolon de la paĝo, kaj tion vi povas fari. Se vi ne scias, mi pretas lernigi tion. Aŭ eĉ mem fari la taskon. Poste en la redakto de la paĝoj vi povas klarigi pri la aferon; tio signifas, ke la hungaraj signoj malaperos de la titolo. Tio okazas ankaŭ en multaj aliaj kategorioj kaj aŭtomataj listoj. kani (diskuto) 00:01, 6 jan. 2024 (UTC)Reply
Dankon, tion mi ne elektas, ili restu sen --Crosstor (diskuto) 03:31, 6 jan. 2024 (UTC)ŝanĝo.Reply

Aero senpaga

[redakti fonton]

Saluton, Kani. Mi fakte antaŭsupozis, ke la titolo suspektigos aliajn vikipedianojn. Mi mem ja komprenis ĝin kiel vi antaŭ ol legi la libron.

Verŝajne jes estas vortludo pri la dusenceco de free. Tamen la senco laŭvorte celita ene de la libro estas la senco "senpaga". Temas pri ŝildo en aŭtogaraĝo, kiu reklamas "aeron senpagan", supozeble pumpotan en aŭtajn radojn. Mi enmetis la originalan citaĵon kiel noton en la viki-kodo de la artikolo.

Do mi elektis "senpaga" unuavice tial, ke ĝi estas la laŭvorta senco, kaj duavice ĉar ĝi ankaŭ estas pli aplikebla al la metafore celita aero de la veturo, ol "libera" al la aero de la garaĝa pumpotubo. La teksto plurfoje reliefigas, ke la ĉefrolulo kaj ŝia patro kutimiĝis pagi (kaj kapabli pagi) por ĉiu ajn servo. Verŝajne tial la reklamo de "aero senpaga" tiel impresas ilin. Arbarulo (diskuto) 13:12, 8 jan. 2024 (UTC)Reply

Dankon. Jes, tute mi eraris opiniante nekonante la aferon. Ĉiuokaze mi sekvus la kutiman ordon Senpaga aero, anstataŭ Aero senpaga, kiu ankaŭ eblos konsiderinte, ke la propono estas "aero". kani (diskuto) 13:39, 8 jan. 2024 (UTC)Reply
Mi sentis ke la ordo kun postmetita adjektivo estas pli taŭga kaj por la laŭvorta senco de "free air" (sur reklamŝildo) kaj la metafora. Tial mi certe uzus ĝin, se mi verkus tradukon de la romano en Esperanton, kaj deziris uzi ĝin ankaŭ ĉi tie.
Unue mi sentis, ke mi jam iam legis en Esperanto tiajn ŝildojn, aŭ priskribojn de tiaj ŝildoj, kaj ili uzis la ordon "_____ senpaga". (Efektive nun mi trovas ekzemplon en la Fundamenta Krestomatio [5].) Mi supozas ke oni povas senti ke ne temas vere pri substantiva frazero, sed pri mallongigo de plena frazo "Aero estas senpaga", aŭ simple ke la adjektivo estas tre forte emfazinda; ja estas evidente, ke oni liveras aeron, sed tio estas sciigenda, ke oni liveras ĝin senpage. En la angla, male, oni malofte aŭ neniam renkontus ŝildon kun la ordo "Air free".
Ankaŭ en la metafora senco, ke oni veturas tra senpaga/libera aero, ŝajnas al mi ke la substantivo estas banala kaj la emfazo apartenas tre forte al la adjektivo, kaj tial la adjektivo estas postmetinda. Oni povas kompari la ne tre detalajn komentojn de PMEG pri la temo ĉe [6].
Sed mi konscias, ke tiuj argumentoj estas parte subjektivaj, do se vi konfirmos ke via prefero ne estas ŝanĝita post pripensi ilin, mi volonte cedos. Arbarulo (diskuto) 02:00, 9 jan. 2024 (UTC)Reply
Mi sentas, ke ambaŭ ordoj taŭgas. kani (diskuto) 10:24, 9 jan. 2024 (UTC)Reply

Nomoj de arabaj literoj

[redakti fonton]

Mi ŝatas viajn artikolojn pri arabaj literoj, sed iliaj titoloj ŝajnas al mi iom malpraktikaj: la titolon Ḫāʾ, ekzemple, mi apenaŭ povas tajpi aŭ prononci, kaj eĉ legi ĝin estas malfacile sen lupeo. La literoj de la hebrea alfabeto havas oportunajn nomojn en Esperanto. Laŭ mi, ni havu tiajn nomojn ankaŭ por la arabaj literoj. Bedaŭrinde ne estas evidente, kio estus tiuj nomoj, sed kelkaj el ili eble estas facile diveneblaj. Kion vi opinius, ekzemple, pri movado de Álif al Alif (araba litero)? Lingvano (diskuto) 16:22, 17 jan. 2024 (UTC)Reply

Mi supozas, ke necesas pli detala studado fare de fakulo kiu almenaŭ bone konu la araban. Mi iomete lernis. Mi opinias, ke la aldona krampo utilas nur se nepras. Ekzemple por alif taŭgus tiel, sed nun ĝi estas alidirektilo netaŭga, do, povas iĝi la ĝusta nomo de la litero. Aliaj literoj laŭ via proponita kadro postulus cerbumadon. Ekzemple mi ne povas prononci, kaj neniu facile, la literon ho malantaŭ konsonanto, tav havas tute maltaŭgan finan literon, tet estas inventaĵo, la diferenco inter kaf kaj qaf kapdolorigis min sed mi certas, ke kof estas tute maltaŭga, kaj finfine ankaŭ vav estas maltaŭga ĉar vo tute ne ekzistas en araba, sed ja ekzistas u longa kaj u mallonga, do povus estis ŭaŭ aŭ uaŭ, kio ja respegulas la araban prononcon. Alternativo estus serĉi finaĵojn en -o, same kiel en Esperanta alfabeto aŭ greka alfabeto, el kiuj kelkaj, sed ne ĉiuj, estas en PIV. Tio donus alifo, bao, tao ktp. Sed resume, mi postulus aŭ fakulon aŭ referencojn en iu dulingva vortaro, alitipa publikigaĵo aŭ simile. Dume mi ne aprobas grupan alinomadon kaj pretas interkonsenti pri unuopaj solvoj kun fakulo. Por la artikolo araba alfabeto mi nur tradukis el la hispana, kiun mi pli bone komprenas, sed ne pretas malferme proponi esperantigon laŭ mia plaĉo. Ni restu en kontakto.--kani (diskuto) 18:16, 17 jan. 2024 (UTC)Reply
Scio de la araba certe helpus, sed tio estas nur unu flanko de tre multflanka demandaro. La parentezo verŝajne ne ĉiam necesas, sed verŝajne ja en multaj okazoj, ĉar temas pri mallongaj vortoj, kiuj probable havas aliajn signifojn. Se oni unue kreus version kun parentezo, ne estus malfacile poste movi ĝin al versio sen parentezo, do oni ne devas decidi pri tio en la komenco. Certe multaj el la proponoj estas tre pricerbumindaj; la formoj tha kaj dhal estas speciale dubindaj. (La lasta eble pensigas pri hinda manĝaĵo!) Sed la formoj tet, kof kaj vav jam ekzistas kiel nomoj de hebreaj literoj, kaj eble ankaŭ kiel nomoj de literoj en aliaj semidaj skriboj, do la problemo ne estas "inventaĵo"; la problemo estas miksado de du sistemoj; sed eble tio estas bona kompromiso: uzi la arabajn nomojn, kiam ili taŭgas, sed uzi la nomojn el aliaj semidaj lingvoj, kiam la arabaj nomoj ne estas rekte uzeblaj en Esperanto? Tamen, tute konkrete, ĉu movo de Álif al Alif (araba litero) ŝajnas farinda unua paŝo? Ĉu simple forigi la neesperantajn kromsignojn, kiuj ne estas necesaj por distingi la nomon de aliaj literoj? Lingvano (diskuto) 22:46, 17 jan. 2024 (UTC)Reply
Mi jam diris, ke mi preferas simple Alif. kani (diskuto) 22:49, 17 jan. 2024 (UTC)Reply
Farite. Ĉu nun movi sīn al sin (araba litero) kaj šīn al ŝin (araba litero)? La parentezoj necesas, laŭ mi, ĉar sin estas apartigilo kaj ŝin estas ankaŭ hebrea litero (kaj nun apartigilo). Lingvano (diskuto) 23:41, 17 jan. 2024 (UTC)Reply
En ordo. kani (diskuto) 23:50, 17 jan. 2024 (UTC)Reply
Ĝim kaj Dal povas esti tiel.--kani (diskuto) 00:20, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
Kaj sad (araba litero), dad (araba litero), lam (araba litero), mim (araba litero), nun (araba litero) tiel? SAD kaj NUN jam estas apartigiloj. La aliaj supozeble ŝanĝiĝu en apartigilojn, ĉar la nunaj paĝoj (Dad, Lam, mim) estas pri ne tre famaj aferoj. Lingvano (diskuto) 09:37, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
Kvar bonas, dum mim eblas senparenteze. Se vi konsideras, ke iu apartigilo povus ekhavi (apartigilo), tiel oni povus liberigi la titolon por litero. kani (diskuto) 11:24, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
Farite, mi kredas. Ĉu zaj, ajn, gajn sen parentezoj, kun nova Zaj (apartigilo)? Lingvano (diskuto) 11:51, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
zaj estis nur alidirektilo al kodotabulo, tial la triopo estas disponebla. kani (diskuto) 12:01, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
Farite. Kaj la sekva grupo povas esti ses duliteraj arabaj nomoj, kiuj ŝajnas uzeblaj en Esperanto: ba, ĥa, ra, za, fa, ja. Ni bezonas la parentezon ĉe ĉiu el ili. Kvin el ili jam estas apartigiloj, sed ĥa nun sendas al Ĥa (cirila alfabeto), do ĝi ŝanĝiĝu en apartigilon. Ĉu bone? Lingvano (diskuto) 13:16, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
Bone. Ankaŭ kaf eblas. Ne estante alidirektilo, qaf en serĉilo alidirektas al nuna Qāf, sed mi dubas pri la konveno tuŝi ĝin, pro la ekzisto de q kaj pro jam utileco de qaf; tamen eblus teknike alinomi al Qaf.kani (diskuto) 13:28, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
Bone. Nun ni atingas la pli malfacilajn literojn. Du nomiĝas proksimume ta, kaj du nomiĝas proksimume kaf. Mia propono por distingi ilin estas prunti la nomojn, kiujn oni uzas en aliaj semidaj lingvoj: tav, tet, kof, kaf. Tiuj nomoj estas jam certagrade establitaj en Esperanto kiel nomoj de hebreaj literoj (ekzemple https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/neoficialaj_vortetoj.html), sed ili certe estas aplikeblaj ankaŭ al aliaj semidaj literoj (fenicaj, arameaj, ...). Do apliki ilin al la arabaj literoj ne ŝajnas tro radikala paŝo. Ĉu ni do movu artikolojn al tav (araba litero), tet (araba litero), kof (araba litero), kaf (araba litero)? Lingvano (diskuto) 14:59, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
Pri aliaj semidaj lingvoj mi tute ne scias, sed pri la araba mi nur iomete konas. Tiukadre mi tute opozicias al uzado de kof kaj tav, kies nomoj estus nek arabaj nek esperantlingvaj. Solvon nun mi ne vidas. kani (diskuto) 18:27, 18 jan. 2024 (UTC)Reply
Nu, ni cerbumu dum kelka tempo kaj eble demandu al araboj, kiam okazo prezentiĝos. Laŭdire kelkaj parolantoj de la araba ne distingas ĉiujn konsonantojn en sia ĉiutaga parolado: kiel ili do diras literumojn? Ĉu la vortoj tav, tet, ktp estas konataj almenaŭ de kleraj araboj kiel nomoj de literoj, aŭ ĉu ili havas aliajn tute maltaŭgajn signifojn en la araba? Ĉu araboj havas siajn proprajn nomojn por literoj en aliaj lingvoj? Kaj tiel plu. Tiaj demandoj eble spronos ideojn. Lingvano (diskuto) 21:23, 18 jan. 2024 (UTC)Reply

Re:Poŝtkarto

[redakti fonton]

Saluton, kara Kani. Pardonon pro la malfrua respondo. Mi feliĉas ĉar vi ricevis la poŝtkarton. Mi ĵus sendis al vi retmesaĝon kun mia privata retadreso. Ĝis! —Supernabla🪰 23:39, 31 jan. 2024 (UTC)Reply

Thank you for being a medical contributors!

[redakti fonton]
The 2023 Cure Award
In 2023 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2024, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 22:25, 3 feb. 2024 (UTC)Reply

Alinomigoj de japanaj gubernoj kaj urboj

[redakti fonton]

Mi ĵus en Diskuto:Gubernio Saitamo stumblis pri la maniaj kaj ne bone diskutitaj alinomigoj de japanaj gubernioj kaj urboj el novembro 2020 de la nova uzanto resoneko, kaj nur post kiam mi metis mian bremsan proteston, ke tiom klara tute ne estas la situacio, a) rememoris ke antaŭ ekzakte jaro mi jam havis similan proteston en la paĝo Diskuto:Saitamo (urbo), kaj b) nur tiam rimarkis ke ankaŭ vi jam fine de 2020 provis kontakti lin. Kiel mi ĝis nun vidas, li neniam skribi eĉ unu esperantan frazon, sed nur alinomis, kaj ofte kopiis en la resumon la kompletan artikolan titolon Esperantigo de vortoj el japana fonto. Ĉu vi en iu paĝo aŭ eventuale en privata retpoŝto, kiun la eble timida kolego sendis al vi indivudue, vidis nur unu memfaritan esperantlingvan frazon de tiu kolego Resoneko? ThomasPusch (diskuto) 18:08, 1 mar. 2024 (UTC)Reply

Mi memoras pri la amasa alinomado, klopodoj por kontakti la aŭtoron kaj manko de respondo. Mi tute ne memoras ĉu iam tiu respondis iel. Vere oni devas protekti kontraŭ snajperoj. kani (diskuto) 18:55, 1 mar. 2024 (UTC)Reply
Dankon pro la informo. Mi ankoraŭ kontaktis salatonbv, kiu ekde decembro 2023 ne redaktis en vikipedio, sed mi tamen atingis lin, kaj mi jam unuajn pli-malpli 100 mizerajn paĝojn entute levis al levo de minimuma artikola ĝermo. Mi eĉ dubas ĉu nun necesas protekti la paĝojn kontraŭ maniuloj, ĉar post kiam resoneko ne plu aktivis, neniu plu interesiĝas pri paĝoj pri japanaj gubernioj kaj urboj... Tamen, se vi ion suspektindan novan aktivaĵon rimarkas, vi alarmu rapide - tiam ni rapide interkonsentu kion fari protekte por ke la damaĝo ne iĝu tro vasta. ThomasPusch (diskuto) 14:14, 6 mar. 2024 (UTC)Reply

Ekstremaduro

[redakti fonton]

Tute alian, tre etan demandon mi havas pri via hejmregiono. En la teksto Vegas Bajas estas iu telegramstila tabeleto kun du linioj

-Meses de mayor precipitación: decembro kaj januaro.

-Monatoj de pli granda pluvo: julio kaj aŭgusto.

Unu en iberia esperanto, alia en internacia esperanto. Se mi bone komprenas, temas pri "Monatoj de plej granda pluvo decembro kaj januaro, kaj monatoj de pli granda pluvo julio kaj aŭgusto". Tio retorike ŝajnas al mi esti iom stranga kontrastigo - "plej kontraŭ pli". Sed mi ne havas superrigardon kiam fakte en Vegas Bajas kiom pluvas. Ĉu vi povus rigardi, kiel devus esti ĝuste, eble eĉ trovi iun meteologian referencon (ne necese, nur se hazarde vi havas iun ĉe-mane)? ThomasPusch (diskuto) 14:14, 6 mar. 2024 (UTC)Reply

Dankon pro la averto. Estis eraro. Korektita. kani (diskuto) 16:52, 6 mar. 2024 (UTC)Reply
Nun la klarigo aspektas plene konvinka! Kaj fakte ne mirigas ke en vintro pluvas pli ol en la plej varmaj monatoj de somero. Redankon! ThomasPusch (diskuto) 19:28, 7 mar. 2024 (UTC)Reply

Ekstremaduro 2

[redakti fonton]

Mi devas ankoraŭ peti vin rigardi plian paĝon, kiun vi iniciatis en 2009. En la paĝo Alcántara estas frazo

"vizitindas [...] monaĥejo [...] kiu iam estis sidejo de la Milita Ordeno de Alcántara ĝis la 'desamortización' de Mendizábal en 1835".

Mi el konteksto de ĝenerala scio pri la unua duono de la 19-a jarcento divenas pri kio probable temas, kaj konscias ke tiam oni en tuta Eŭropo prenis vastajn teritoriojn, palacojn kaj aliajn valorajn posedaĵojn de la katolika eklezio kaj siaj institucioj kaj disdonacis ilin teorie "al la popolo" sed reale al iuj privilegiaj nobeloj. Tamen mi pensas ke la teksto devus esti komprenebla ankaŭ sen tiaj fonaj historiaj scioj. Fakte estus eĉ dankinda temo iam ankoraŭ krei tekstojn pri la Milita Ordeno de Alcántara kaj pri Mendizábal, ĉar ambaŭ nomoj menciiĝas en multaj paĝoj, sed eĉ se tio ne fareblas en la sekva duonjaro, tamen certe eblos pli klarige vortumi la frazon.

Ah, mi ankoraŭ vidis ke paĝo desamortización jam estis komencita, sed evidente ankoraŭ konstruejo kaj ankoraŭ neniel duonkompleta. Aparte de la revortumo, mi ĵus kalkuligis la serĉilon ke estas en 62 pliaj paĝoj same ne bone kompreneblaj frazoj pri desamortización. Do necesus ne nur la paĝon Alcántara, sed ĉiujn uzojn ĝustigi. Mi ankoraŭ ne havas opinion ĉu en tio povus helpi roboto. Unue vi laŭ mi proponu pli klaran vortumon ĉi tie, kaj tiam eblos pripensi ĉu indos laborigi unu el niaj 3-4 robotoj - fakte en nur 62 paĝojn ankaŭ eblas permane enkopii tekstoblokon se necesas. Kaj eblos dividi la senrobotan taskon. Sed unue ni vidu la tekston, eble ankaŭ estos bona tasko por roboto. ThomasPusch (diskuto) 20:39, 7 mar. 2024 (UTC)Reply

Artikola banderolo

[redakti fonton]

Saluton kara Kani,

Eble vi ne ŝatas la banderolon kiuj mi aldonis al kelkaj artikoloj, kaj mi respektas vian bonan juĝon. Foje mi ja elspezis konsiderindan tempon trovi tiun bildon, kaj do mi humile petas de vi anstataŭ forigi la bildon entute de la artikolo simple metu ĝin aliloke en la artikolo, ĉu en sekcio bilda galerio aŭ ĉe la malsupro, ĵus antaŭ la ŝablono bibliotekoj. Dankon. Sj1mor (diskuto) 07:22, 12 mar. 2024 (UTC)Reply

Saluton. Ne temas ĉu mi ŝatas aŭ ne ŝatas la banderolojn, sed ĉu ili utilas aŭ ne, des pli en la komenco de la artikolo, kie ofte amasiĝas bildoj antaŭ la ĉefaj partoj de la artikoloj, nome enkonduko kaj tabelo. Multaj el ili (mi ne scias ĉu metitaj de vi aŭ de aliulo) havigas neniun informon, foje estas nur negrava pejzaĝo aŭ eltranĉaĵo de pli klara bildo, kaj foje estas konfuzo, kiel ekzemple juda kvartalo en ukraina urbo, kiu aspektas tute juda urbo, ĉu vere estis tia? Tion komplikas ĉefe la fakto, ke mankas indiko pri kio temas, kio povus pravigi la enmeton de la bildo. Foje mi trafis banderolojn sen ajna indiko en la redaktopaĝo, eble robote metitaj. Mi trafis tamen ankaŭ tute utilajn banderolojn, pri kio mi gratulas la enmetinton. Tiuokaze mi absolute ne tuŝas ilin, kvankam mi preferus klarigon. Finfine Vikipedio ne estas kolekto de bildoj. Meti dubindajn bildojn anstataŭ en la komenco en alia parto de la artikolo estas bona konsilo, kaj mi sekvos tiun. kani (diskuto) 16:12, 12 mar. 2024 (UTC)Reply
Pri la ĉesupro de la artikolo mi samopinias kun vi ke unu bandarolo tute sufiĉas. kaj aliaj bildoj povas iri aliloke. Pri priskribo de bildo-bandarolo, do kutime temas pri tipa pejzaĝa bildo kaj nenio pli. Se oni deziras tion, la priskribo de la bildo povas esti prenita de tiu kiu estas priskribita en vikidatumoj aŭ vikivojaĝo pri la bildo. Sj1mor (diskuto) 21:08, 12 mar. 2024 (UTC)Reply

FEVE --> Renfe Cercanías AM

[redakti fonton]

Saluton Kani! Ĉu vi konsentas, ke mi alinomu la artikolon "FEVE" al "Renfe Cercanías AM", ĉar laŭ mia kompreno "FEVE" ne plu ekzistas kaj estis anstaŭita de "Renfe Cercanías AM"? Dominik (diskuto) 08:58, 5 apr. 2024 (UTC)Reply

Mi konsentas ĝenerale en ĉio kion vi faras, kaj aparte en tiu afero, ĉar mi ne kontrolas la konstantan ŝanĝojn inter entreprenoj kaj ĉefe ĉe fervojoj. kani (diskuto) 09:00, 5 apr. 2024 (UTC)Reply
Dankon! Tiu alinomado ne estis sentutila, ĉar ĝi samtempe ebligis al mi korekti kelkajn el miaj eraroj. Dominik (diskuto) 13:55, 5 apr. 2024 (UTC)Reply

La klimata libro

[redakti fonton]

Koran dankon pro via afabla helpo! Mi komprenas tre malmulte da Esperanto. --Cethegus (diskuto) 13:44, 9 apr. 2024 (UTC)Reply

Saluto el Nordio

[redakti fonton]

Nia malnova, forbarita kolego 193.210.202.223 la 19-an de aprilo denove redaktis, kaj li eĉ bonorde denuncis sin en mia diskutpaĝo, kion mi - kiu estis survoje de la 19-a ĝis la 23-a de aprilo - nur ĵus vidis. Mi nun forbaris eble 50 eble pli da IP-numeroj de li: ĉu vi bonvolus forbari tiun ĉi numeron je daŭro de unu jaro? Mi iom lacas ĉiam fari la samon (kaj ĉar ne aldoniĝis pliaj redaktoj post la 19-a, ne urĝas fari la forbaron ene de unu minuto...). Cetere mi gratulas vin pro via lastatempa aktivado pri portugalaj urboj. ThomasPusch (diskuto) 08:55, 24 apr. 2024 (UTC)Reply

Farite. kani (diskuto) 09:25, 24 apr. 2024 (UTC) -- Dankon! TPReply

Listoj pri unuopaj tagoj

[redakti fonton]

La kronologiaj listoj pri unuopaj tagoj en multaj lingvoj estas trione por ligiloj de paĝoj pri elstaraj eventoj, trione por ligiloj al biografioj de naskiĝintoj kaj trione de mortintoj. La listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial estas katastrofa situacio, ke la ekstreme pole patriota uzanto Sliwinski en granda energio misuzadas la sublistojn pri eventoj, tien vortriĉe ŝtopante amason da detaloj pri tragikaj sortoj de pollingvanoj inter la jaroj 1939 kaj 1944. Kompreneble en la tempo de la dua mondmilito okazis aparte multaj krimoj, tial pravigeblas ne trakti la 5 jarojn same koncize kiel kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas en unu teksta linio en ĉiu jaro mencii iujn aparte kruelajn krimojn, jen en Balkano, orienta, norda kaj okcidenta Eŭropo, ankaŭ militkrimojn en Ĉinio, Koreio kaj aliloke en Azio. Sed ke la homa historio reduktiĝas je pli 90 % al patriotisma lamentado pri mortoj de nur pollingvaj eŭropanoj nur inter 1939 ĝis 1944 ne respegulas la dimensiojn de la homa historio kaj simple estas perfortigo de la listoj. La eksa administranto RG72 estis la pli-malpli sola kiu bremsis tiun groteskan redaktadon, post kiam li ne plu estas administranto, la uzanto Sliwinski povas senbremsite daŭrigi sian akaparon de la listoj. Mi ĵus pene malfaris la lastajn ŝanĝojn post la lasta granda paĝoredukto de RG72, kaj ĝis nun nur faris tion de la 1-a ĝis la 11-a de oktobro (do nur 30-ono de ĉiuj perfortitaj listoj) - tio ne kovras ĉiujn trovastajn kontribuojn, sed tamen kunforigis iujn senkulpajn kaj saĝajn redaktetojn de Volapuko, Giorno2 kaj Sj1mor. Pri tio mi pardonpetas ĉe ili. Sed mi pene sukcesos trakti la aliajn 350 listojn, kaj povas nur peti la tri saĝajn uzantojn individue restarigi siajn malmultajn redaktojn kiuj kontraŭintence ankaŭ iĝis viktimoj de la redukto - aŭ mi povas post trakto de la aliaj 350 paĝoj mem pliĝustigi la adaptojn. Ke la redaktoj de Sliwinski estas polisme ŝovinismaj, estas nur flanka aspekto de la temo, kvankam tio aparte malkonvenas por vikio en internacia lingvo: jam la fakto ke li sisteme mencias urbojn de Latvio, Litovio, Belorusio kaj Ukrainio nur per polaj tradukoj de la urbonomoj, kvazaŭ imagita "pola imperio" inkluzivus la terenojn de tiuj kvar landoj, estas impertinenta ŝovinismo, malinda kaj hontiga por esperanta teksto. Tiujn mispaŝojn mia pli-malpli starigo al la lasta stato de RG72 ne plene forigis - ilin necesos ankoraŭ unuope elsarki. ThomasPusch (diskuto) 16:47, 28 apr. 2024 (UTC)Reply

Mi komprenas la problemon kaj samopinias prie. Mi jam konstatis la neelteneblan patriotismon de tiu polo, kiu kreis artikolojn nur pri homoj kun kiuj li tute koincidas ideologie, ĉefe kontraŭkomunisme, kontraŭruse, katolike ktp., pri kiuj li nur pozitive biografie verkas. Mi ne scias ĉu iam iu kontaktis lin prie. Pri la unuopaj tagoj, mi ne scias kion oni povas fari; iam mi konstatis, ke iu sisteme forigis materialon: eble temis pri la menciita agado de RG72. Ĝenerale oni povus kontakti la polon petante bremsadon en la nomo de universaleco de la enciklopedio, sed mi timas akran reagon. Eĉ oni povus iam forbari lin, ĉu?--kani (diskuto) 17:15, 28 apr. 2024 (UTC)Reply

Respuesta

[redakti fonton]

Kara Kani, dankpn por tu mensaje. Ahora estoy ocupado, mas mañana voy visitar las paginas.

Hasta luego Rei Momo (diskuto) 19:10, 28 apr. 2024 (UTC)Reply

{{Ill}}

[redakti fonton]

En la artikolo pri Lotte Zweig Vi forigis du ligilojn al alilingvaj artikoloj. Mi sisteme enkondukas tiajn ligilojn kiam artikolo mankas en esperanto kaj ekzistas en iu alia lingvo. Tamen Vi lasis multajn aliajn. Mi ne bone komprenas kial vi decidis forigi tiujn du kaj lasis ĉiujn aliajn. --Agloforto (diskuto) 10:40, 29 apr. 2024 (UTC)Reply

Almenaŭ pri Estoril mi baldaŭ kreos. kani (diskuto) 10:54, 29 apr. 2024 (UTC)Reply
Kiam la artikolo ekzistas, {{Ill}} fariĝas nevidebla. Vidu {{Ill|lingvo=fr|trad=Paris|eo=Parizo}} => Parizo --Agloforto (diskuto) 13:21, 29 apr. 2024 (UTC)Reply

Dubo

[redakti fonton]

Saluton, pardonu pro ĝeni vin sed mi volus demandi vin por kiu traduko laŭ vi estas pli bona por en:National Council for the Safeguard of the Homeland: Nacia Konsilio por la Sekureco de la PatrujoNacia Konsilio por la Protektado de la Patrujo? --Jon Gua (diskuto) 07:18, 1 maj. 2024 (UTC)Reply

Ankaŭ mi dubas. Mi elektus la unuan kiel titolo kaj inkludus ambaŭ en la redakto. kani (diskuto) 07:58, 1 maj. 2024 (UTC)Reply
Dankon. Jon Gua (diskuto) 07:59, 1 maj. 2024 (UTC)Reply
Kiel vi tradukus en:Coup Belt? Puĉo-Zono? Puĉzono? Mi prenis la ideon el Suna Zono. Jon Gua (diskuto) 11:44, 1 maj. 2024 (UTC)Reply
Puĉo-Zono estas bona solvo. kani (diskuto) 15:38, 1 maj. 2024 (UTC)Reply
Kiel vi tradukus en:Rainwater harvesting in the Sahel? Rikoltado de pluvakvo? Pluvakvorikoltado? Pluvakvorikoltlaboro? Jon Gua (diskuto) 08:32, 2 maj. 2024 (UTC)Reply
Rikoltado de pluvakvo, Sed ne kredu, ke mia opinio estas la plej taŭga. Vi bone elektas. Se vi iom navigas tra Vikipedio, vi pli facile familiariĝos kun jam ekzistantaj artikoloj, kvankam ne ĉiam iliaj titoloj estas la plej ĝustaj. kani (diskuto) 08:45, 2 maj. 2024 (UTC)Reply
Dankon pro via respondo. Kelkfoje mi dubas inter unu aŭ alia traduko, sed ŝajnas al mi, ke plej ofte estas pluraj ebloj, kiuj ĉiuj estas ĝustaj, temas nur pri persona gusto. Jon Gua (diskuto) 08:54, 2 maj. 2024 (UTC)Reply
Saluton denove. Kiel vi tradukus en:Plantation (settlement or colony)? Ĉu "plantado" aŭ "plantejo" estas bonaj opcioj? Jon Gua (diskuto) 16:03, 7 maj. 2024 (UTC)Reply
Plantejo (kolonio).--kani (diskuto) 16:12, 7 maj. 2024 (UTC)Reply
Dankon. Jon Gua (diskuto) 16:14, 7 maj. 2024 (UTC)Reply
Saluton, pardonu min por ĝeni vin denove, sed ĉu vi povus helpi min kun ĉi tiu problemo ĉi tie? Jon Gua (diskuto) 19:35, 13 maj. 2024 (UTC)Reply

"Merindad"

[redakti fonton]

Saluton Kani! Mi havas problemeton por traduki la hispanan vorton "merindad" - tiun vorton mi plejofte trovis en artikoloj pri urboj en Navaro. Google translate tradukas ĝin per "urbo" aŭ kelkfoje lasas la vorton "merindad" senŝanĝe sed mi ja scias ke Google translate ne estas 100% fidinda! Kiel vi mem tradukus tiun vorton? Dominik (diskuto) 06:32, 28 jun. 2024 (UTC)Reply

Distrikto, jurisdikcio. Tute ne urbo.--kani (diskuto) 09:13, 28 jun. 2024 (UTC)Reply
Multan dankon pro la klarigo. Mi efektive suspektis, ke urbo ne estis taŭga traduko. Dominik (diskuto) 12:25, 28 jun. 2024 (UTC)Reply
Navaro estas tute aparta mondo en Hispanio.--kani (diskuto) 12:31, 28 jun. 2024 (UTC)Reply
"Nek tute eŭska, nek tute hispana" laŭ dokumenta filmo, kiun mi ĵus spektis per televido. Dominik (diskuto) 12:06, 30 jun. 2024 (UTC)Reply
Prave. Mi iam feritempis en vilaĝo de la suda pinto, kie lokanoj estis ne nur duonaragone duonkastilie, sed ankaŭ kontraŭeŭskaj, ĉefe ĉar riĉaj eŭskoj venis aĉeti kampardomojn kaj bienojn. Tamen la municipa lokanlisto montris plimultegon de eŭskdevenaj familinomoj! kani (diskuto) 12:10, 30 jun. 2024 (UTC)Reply
Euro 2024 grafike bildigite

Euro 2024 kaj ĝenerale la fenomeno de futbalo en Hispanio kaj Iberio

[redakti fonton]

Saluton Kani, vi kompreneble rimarkis, ke mi ĉi-semajnfine sukcesis fini la skemon de la finala fazo de Euro 2024, pri kiu vi ne ekokupiĝis, ĝuste antaŭ fino de la unua parto de la kvaronfinalo. Fakte tiaj skemoj ne estas granda problemo, oni simple kopias de la antaŭa ĉampionado kaj adaptas la datumojn. Mi nun ankoraŭ iom plulaboros pri la sportistoj, kluboj kaj futbala kulturo de Anglio, Nederlando kaj Francio, post kiam mi kreis biografiojn pri ĉiuj membroj de la hispana nacia teamo de la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj, sed pri futbalo en Hispanio ĉefe rimarkis du mankojn: Momente, la plej bezonataj artikoloj pri la socia vivo de Eŭskio probable estas tiuj pri la futbalaj kluboj Real Sociedad de Donostio kaj Deportivo Alavés de Gasteiz-Vitoria, kiuj dum la pasintaj 10 jaroj tre plisukcesiĝis kaj tial menciatas en multaj aliaj sportaj artikoloj en la esperanta vikipedio. Se hazarde vi sentas emon krei tiujn du tekstojn, kun la pro la kompliketaj kodoj de vestaĵoj kree iom ambicia {{informkesto futbalteamo}}, kiu tamen poste aspektas tre konvinke (eblas kopii la modelon de Real Madrid aŭ de Barça), vi (aŭ kompreneble ankaŭ iu alia) bonvenas ĵeti sin al tiuj du temoj! ThomasPusch (diskuto) 18:18, 7 jul. 2024 (UTC)Reply

Mi fakte klopodis por la skemo, sed ne vidis oportunon el diversaj lingvoj. Mi stulte ne imagis preni ĝin el aliaj jaroj. Tamen mi jam konstatis, ke vi jam kreis la skemon kaj mi kompletigis ĝin metante la rezultojn de la lastaj tagoj. Mi iom sekvas la ĉampionecon. Pri la eŭskaj teamoj, mi baldaŭ faros ilin, kvankam mi ne lertas prie. kani (diskuto) 18:45, 7 jul. 2024 (UTC)Reply
Nun mi vidas, ke en la mapo oni sugestas klarigon pri la koloroj, kion mi ne vidas.--kani (diskuto) 18:53, 7 jul. 2024 (UTC)Reply
Mi nek kapablas nek kapablos solvi la vestaĵojn.--kani (diskuto) 20:57, 7 jul. 2024 (UTC)Reply
Kara Kani, vi klopodu uzi la ŝablonon {{re}} se vi notas ion por mi en iu paĝo ekster mia diskutpaĝo, ĉar mi ne kutimas kontroli paĝojn eĉ se mi ĵus notis aŭ adaptis ion tie. Vi pravas ke mi ne finis la kolorajn klarigojn pri la skema mapo - mi nun metis la klarigon ne en la esperantan paĝon, ĉar tie ĝi prenus multan spacon, sed metis ĝin esperantlingve rekte en la komunejon. Kaj pri la vestaĵoj de iuj ajn sportaj teamoj: fakte vi en la paĝo Real Sociedad fine tamen bone sukcesis - la ideo estas simple preni ilin de alilingva (plej facile la angla) vikipedio, kaj avantaĝo estas ke poste ofte neesperantistoj bonvoleme aktualigas ankaŭ la esperantajn informkestojn. Tio estas bonvena transpreno de iom da laboreto de niaj ŝultroj. ThomasPusch (diskuto) 06:25, 17 jul. 2024 (UTC)Reply

Itala kongreso

[redakti fonton]

Saluton, kani. Mi organizadas eventon pri Vikipedio ĉe la itala nacia kongreso de Esperanto. Plej verŝajne tio okazos lunde la 26-a de aŭgusto 2024. Tiun tagon, la partoprenantoj plibonigos paĝojn en vp:1000, do atendu amason da modifoj en tiuj pa~goj tiun tagon. Kiam mi havos pli detalojn, mi skribos al vi. Ĝis tiam, —Supernabla🪰 11:13, 11 jul. 2024 (UTC)Reply

Saluton kaj gratulon pro la iniciato. Prie, mi havas kelkaj rekomendojn, kiuj povus esti utilaj. Unue, atenti ĉefe pri la malpligrandaj paĝoj, nome Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB, kiuj bezonas ĉefe etendon de la enhavo. Vidu, ke tiurilate esperantlingva vikio estas jam la oka inter ĉiuj lingvoj en la mondo! Kaj ne la tridekplia. Tiurilate indas aldoni tekston, bildojn, bibliografion ktp. Bedaŭrinde plimulto el tiuj artikoloj temas pri sciencoj (kvankam ne nur) kaj ne tiom pri beletroj, arto, historio, geografio ktp., kiuj jam estas en la alta kategorio. Due, se eblas, eviti en la pligrandaj paĝoj artikolojn jam markitajn kiel elstaraj aŭ legindaj, ĉar plej verŝajne aliaj ne markitaj postulas etendojn, reviziadojn ktp. Trie kaj aparte, ankaŭ se eblas, eviti ankaŭ tiujn proponitajn por Artikolo de la monato, tiam ekde nun nome Gaviedoj kaj Israelo, ĉar amaso de ŝanĝoj postulus reviziadojn, malkonvenajn ĉefe por la tuja aperonta artikolo Gaviedoj. Ĉiuokaze mi estos je via dispono tiurilate kaj ĝenerale. Amike.--kani (diskuto) 11:32, 11 jul. 2024 (UTC)Reply

Vikimedia komunejo

[redakti fonton]

Mi petas vin mallonge rigardi la noton en diskutpaĝo pri la litova urbeto Šakiai. Tie temas pri daŭrigo de jam individue faritaj forigoj de fotoj el landoj, kiuj ne permesas ekstreman liberecon de panoramo. Se tiu evoluo ne haltigeblas, kaj mi dubas ke eblas haltigi ĝin, tiam la vikimedia komunejo parte malinstalas sin mem, kaj ni devos konsideri kiujn fotojn ni konsideras sufiĉe gravaj por loke alŝuti ilin al la esperanta vikipedio. Tio baze kontraŭas la ideon de la vikimedia komunejo, kiu ĝuste estu interprojekta, interlingva bazo de fotoj por vikipedio - kaj mi dubas ĉu la laborforto de niaj administrantoj sufiĉos por trakti kaj kontroli 1000 aŭ 10 000 aŭ pli da novaj loke alŝutataj bildoj. Mi ne alvokas al agado, sed nur volas dividi mian zorgon... ThomasPusch (diskuto) 06:10, 17 jul. 2024 (UTC)Reply

teksto Kamala Harris

[redakti fonton]

Mi volas varbi vin kunhelpi bluigi la lastajn ruĝajn ligilojn kaj revizii la ankoraŭ dubindajn referencojn en la teksto Kamala Harris. Ŝia nomo kaj bildo nun elstaras centre de la vikipedia titolpaĝo, kaj decus se la artikolo estus polurita. Mi hodiaŭ aldonis artikolojn pri Alan Cranston kaj Willie Brown, kaj faris iujn ŝanĝojn, sed la laboro ankoraŭ ne estas finita... Sed se pluraj homoj kunlaboras, ĉiu kreas 2-3 artikolojn kaj oni komune revizias la referencojn, la laboro devus esti rapide finebla. Thomas (diskuto) 08:27, 25 jul. 2024 (UTC)Reply

✔ Farite La ruĝaj ligiloj jam estas plenigitaj per komuna agado de Sj1mor kaj mi hieraŭ. Thomas 12:41, 26 jul. 2024 (UTC)Reply

Bañuelos

[redakti fonton]

En via unua versio pri la kastilia muinicipo Bañuelos de 2017 vi prave faris indikon ke la nomo signifas "banujetoj", supozante ke ĉiu tutmonde scios kio estas banujetoj (mi jam gustumis ilin, sed mia PIV 2020 ekzemple ne konas la vorton...). Tial mi ĵus ampleksigis la indikon al "banujetoj, do dolĉaj gistopastaj fritaĵoj". Ĉu vi ne eble ŝatus krei artikolan ĝermon pri la frititaj globetoj?

Bonan komencon de la semajno, Thomas (diskuto) 09:33, 26 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Ne, estis eraro inter bañuelos kaj buñuelos, pri kio vi parolas. Mi korektos "banujetoj" al ban-uj-etoj". kani (diskuto) 12:09, 26 aŭg. 2024 (UTC)Reply
Fakte, la fritaĵoj esperante nomiĝas "hispana benjeto" (d:Q8705390). Ĉar artikolo benjeto en Esperanto ekzistas, tiu probable sufiĉas, kaj ne necesas ekstre fari aldonan tekston pri "hispana benjeto" (d:Q8705390). Kaj eĉ pli klara la traduko iĝas se oni aldonas internan ligilon [[banujo|ban-uj-etoj]], tiun mi ĵus aldonis.
Flanke, ĉu mi povas amike peti vin noti {{re|ThomasPusch}}, se vi respondas al noto farita en via diskutpaĝo? Tiam mi pli rapide vidas vian respondon (mi ĵus ekrimarkis ke mi faris similan peton jam antaŭ du semajnoj, pardonu la ripeton). Mi povus ankaŭ meti vian diskutpaĝon ĉiufoje en mian aŭtomatan "atentaron", kiam mi demandas ion, sed tion mi ne ĉiam memoras fari. Tial atentigo per {{re}} por ĉiuj notoj kiuj ne estas en la diskutpaĝo de la celato estas pli sekura vojo altiri tujan atenton... ThomasPusch (diskuto) 13:03, 31 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Kaŝiva

[redakti fonton]

Antaŭ jardeko Narvalo skribis al mi, ke w estu v, kiel Vaŝingtono. Ankaŭ ĉi tie la ŭ estus tre stranga, v estas pli simpla. Mi faris kelkajn ĝustigojn. Supozeble estas ĉio en ordo. Vere nun sekvas Japanio, kiu daŭros ĉirkaŭ 2 jarojn.--Crosstor (diskuto) 11:47, 26 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Ĉio estas en ordo. kani (diskuto) 12:06, 26 aŭg. 2024 (UTC)Reply
@Crosstor: Kiam vi ektraktos loĝloko-nomojn de Japanio, mi tre konsilas ke vi komunikiĝas kun la japana uzanto Salatonbv. Li lastatempe iom malpli aktivas en Vikipedio kaj pli komunikis en esperantaj grupoj en Facebook (iom da libertempo ĉiu rajtas havi inter la laboroj...), sed li daŭre ekzistas, havas bonajn eo-japanajn vortarojn hejme kaj estas valora kunlaboranto. ThomasPusch (diskuto) 13:07, 31 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Torrubia

[redakti fonton]

En la paĝo Torrubia vi notis esperantan signifon "Orturo": Vi supozeble simple scias tion, sed ĉu eblus trovi iun eksteran referencon por la aserto, aŭ ankoraŭ klarigi la signifon - mi vidas "tor(re)", turo, komence de la nomo, kaj la fina parto "rubia" al mi iel elvokas la vorton "rubio", blonda, kio estas simileta koloro al "oro". Sed retradukante la esperantan vorton "orturo" tra "Turo de la Oro" al "Torre del Oro", oni alvenus al la turo en Sevilo kaj al iom alia hispana retraduko... Eblus simple ankoraŭ iom komenti la tradukon. -ThomasPusch (diskuto) 13:17, 31 aŭg. 2024 (UTC)Reply

@ThomasPusch: Mi aldonis klarigon al flava, sed ne la aludon al la Oro, ĉar en Sevilo la afero kaj la nomdeveno esta tute aliaj.--kani (diskuto) 16:09, 31 aŭg. 2024 (UTC)Reply
Jes klare, mi ne volis mencion de Sevilo ĉi tie, sed mi scivolemas pri la lasta penso, kiel oni venas de traduko "flava turo" al "ora turo". En la nomo de la turo de Sevilo ĉiu idioto komprenas ke "oro" devas esti "oro", sed ĉi tie la traduko estas iom libera, arteca, poeta se vi volas. Iu ajn referenco, kiu mencius tradukon de Torrubia al hispane torre del oro aŭ simile al iu alia lingvo, tuj kontentigus min. Mi ne trovis tradukon en iu alia vikipedia teksto, kaj do ĉie en vikipedio mankas eksteraj referencoj, kaj ne scias kie mi povus trovi iun eksteran referencoj. Tial mi simple demandis, ĉu vi, kiu metis la tradukon, havus ideon pri ekstera referenco. Ne estas problemo, se ne troveblas iu, sed kompreneble, se estas referencoj eĉ estas pli bone... ThomasPusch (diskuto) 16:26, 31 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Rajtoj

[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu/LiMr/Kani: Mi ĵus vidis en la listo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj, ke la valora uzanto Super nabla ĝis nun nur havis rajtojn de "mempatrolato", kaj ĵus donis al li plian rajton de "patrolanto=revizianto". Kompreneble, senhezite. Fakte mi miris ke la interfaco donis al mi la eblecon rajtigi lin en la sekvaj kvar kategorioj

  • patrolanto, kontrolanto, mempatrolato kaj konfirmita uzanto (ĉiuj ne eksvalidiĝos)

kaj pensante ke li meritas je ĉiuj, mi simple rajtigis lin en ĉiuj kvar - kvankam mi eĉ ne certas kio estas diferenco inter patrolanto kaj kontrolanto, kaj ne scias ĉu la kategorio konfirmita uzanto vere validas por li - aŭ kiel li konfirmu sian ekziston... Klaras nur ke rajto mempatrolato estas pli malalta rajto, nomi mem revizii nur siajn proprajn redaktojn kaj ne laborigi plian kolegon kontroli kaj aprobi ĉiujn unuopan redakteton. Ĉu vi havas ideon kio estas la ekzakta diferencigo inter patrolanto=revizianto, kontrolanto kaj konfirmita uzanto??? ThomasPusch (diskuto) 09:38, 15 sep. 2024

@ThomasPusch: Absolute ne mi havas tiajn ideojn. Mi povas aldoni nur, ke mi konis persone Super nabla kaj estas tute fidinda persono.--kani (diskuto) 09:56, 15 sep. 2024 (UTC)Reply
Jes, ie mi legetis ke vi persone renkontiĝis. Ĉu en la UK Torino? Do, tiam li eĉ estas persone konfirmita pere de persone konfirmita administranto kaj mi ne tro entuziasmis elekti lin "konfirmita uzanto". Tamen ni ne forgesu ke eĉ niaj plej pintaj administrantoj ne jam perfekte orientiĝas inter la kvar bazaj rajtigoj de ensalutintaj uzantoj - kompreneble tiujn rajtigojn ne faris ni, sed iuj neesperantistaj kolegoj. Ĉiukaze: Membrigi Super nabla en ĉiuj kvar kategorioj certe ne fiaskigos vikipedion... ThomasPusch (diskuto) 10:06, 15 sep. 2024 (UTC)Reply

Interesa diskuto

[redakti fonton]

Saluton kara! La samaj uloj lanĉis kaj promocias novan interesan diskuton. Fakte temas ne pri konkreta artikolo, sed pri la estonteco de Esperanto-Vikipedio — ĉu ĝi estu internacia enciklopedio aŭ nura porregistara propagandilo. Mi anticipe pardonpetas se tio ne estas interesa por vi. RG72 (diskuto) 08:34, 18 sep. 2024 (UTC)Reply

ĉu vi povas helpi min fariĝi administranto

[redakti fonton]

saluton, mi ne povas skribi la kodon por fariĝi administranto, mia nomo estas Hugo Barbieux Ipsumgd (diskuto) 13:11, 22 sep. 2024 (UTC)Reply

Mi nek konas vin, nek scias ĉu vi iom laboris helpe al Vikipedio. Kial vi estu administranto? Administranto de kio? kani (diskuto) 14:14, 22 sep. 2024 (UTC)Reply
Mi kreis plurajn artikolojn en Esperanto kaj mi havas multajn amikojn, kiujn mi ŝatus prezenti. administranto de novaj artikoloj Ipsumgd (diskuto) 15:44, 22 sep. 2024 (UTC)Reply

Diskuto pri referencoj

[redakti fonton]

Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno. Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto. Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.

Jen estas ligilo al la diskuto: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto.VladimirPF

Helpo

[redakti fonton]

Mi petas helpon, ĉar mi forgesis, kial krei ĝin. Kreu ŝablonon kun titolo Hungaraj urboj kun departementrajto! La aspekto similu al

, sed interne la rubrikojn vi lasu malplena, poste mi zorgos plu pri la redakto. --Crosstor (diskuto) 10:11, 26 sep. 2024 (UTC)Reply

Saluton. Mi ne scipovas tiujn teknikaĵojn. Mi bedaŭras. kani (diskuto) 10:23, 26 sep. 2024 (UTC)Reply

Novaĵo pri mortigita atenco de Hassan Nasrallah

[redakti fonton]

Saluton Kani. Hodiaŭ matene mi aldonis novaĵon pri la supre menciita titolo. Mi kvalifikis la nomon de la atencito per "la ĉefkomandanto de Hizbulaho", kaj poste vi redaktis kaj ŝanĝis al " la superan estron de la politika partio Hizbulaho". Do bone ankaŭ mi povas vivi kun la "supera estro" sed ne kun la "politika partio".

Jes, mi bone scias ke la kvalifiko de ĉiuj kontesta organizaĵo povus esti, kaj fakte estas, tute normale disputata de ambaŭ flankoj de konflikto, sed flanke al personaj politikaj opinioj de ĉiu, oni plendas neŭtralecon en vikipedio! Do specife la kvalifiko de Hizbulaho kiel politika partio ne ĝustas al la kompleta vero de la afero, kaj ŝajnigas la vikipedion kiel prenanta flankon en la konflikto. Jes laŭ miaj neneŭtralaj scioj mi opinias Hizbulaho unue kiel terorisma milic(eg)o, kaj Naseralla kiel Militestro kaj do ĉefkomandanto, sed mi ne notis tion en la novaĵo por gardi almenaŭ la ŝajnon de neŭtraleco (ĉar tutan objektivecon oni ja ne povas atingi, ĉu ne?). Notu ke Nasrallah neniam estis deputito en parlamento, kaj certe Hizbulaho estas multege pli ol politika partio en la ordinara senco kaj eĉ kompare kun aliaj politikaj partioj en la lando!

Persone dirite, mi ankaŭ bone scias ke vi havas fortajn opiniojn pri la terurega konflikto en la Mezoriento kaj mi strebas kompreni vian vidpunkton sed bonvolu singardi ne propagandi en vikipedio. Dankon kaj amike,

PS ne zorgu mi ne faros redaktmiliton, sed pri tiu afero kaj similaĵoj mi preferus se okazos voĉdonado. Ĉar simple ne elteneblas ke unu redaktisto decidus por la ŝajna pozicio de la tuta vikipedio. Sj1mor (diskuto) 15:16, 29 sep. 2024 (UTC)Reply

@Sj1mor: Saluton. Eble vi vidas min kiel neneŭtrala kaj same mi vidas vin kiel neneŭtrala. Tial plej bone ni serĉu nedisputeblajn terminojn. Tiukadre mi ŝanĝis vian "terorisma" al "islamisma". Pri terorismo ĉio estas disputebla. Multaj israelanoj pensas, ke ĉiuj palestinanoj kaj ĉiuj ŝiĵaistoj estas teroristoj, dum islamanoj kaj multaj milionoj da personoj pensas ke estas Netanyahu kaj la israela armeo kiu faras terorismon. Tial plej bone oni evitu tiajn asertojn. Pri islamismo ĉiuj konsentas, ke vere Hizbulaho estas islamisma. Mi scias, ke ĝi estas pli ol simpla politika partio, sed vere ĝi estas politika partio, kiu sukcesis atingi grandan povoparton en Libano, ĉu tio plaĉas aŭ ne. Pri ĉefkomandanto, la murdito ne aperis kiel militestro. Mi vidis multajn fotojn kaj filmetojn en televido, neniam vestita per uniformo. Tial, mi pensas, ke miaj precizigoj precize serĉante nedisputeblon estis ĝustaj.--kani (diskuto) 19:24, 29 sep. 2024 (UTC)Reply

Forigo (2024-10)

[redakti fonton]

Kvar dosieroj estas forigendaj plus 4 diskpaĝoj. Taylor 49 (diskuto) 00:03, 3 okt. 2024 (UTC)Reply

✔ Farite 15:51, 4 okt. 2024 (UTC)

forigi paĝon

[redakti fonton]

Forigi ĉi tiun paĝon estas nur alidirektilo. De la nomo sole estas klare ke ĝi estas malsama. Dankon Harimau Soematra (diskuto) 23:14, 25 okt. 2024 (UTC)Reply

✔ Farite--kani (diskuto) 23:25, 25 okt. 2024 (UTC)Reply

Eta peto

[redakti fonton]

Kara Kani, mi havas tute etan teknikan peton al vi, nome ĉiam kiam vi fermas diskuton, ekzemple en VP:FAVP:AA, ne nur indiki "jes" aŭ "ne" (...forigita), sed ankaŭ subskribi, do meti 4 signojn "~". Alikaze estas tre malfacile arkivigi diskuton, ĉar la diskuteroj arkiviĝas laŭ la momento kiam la diskuto estis finita, kaj tiun momenton necesas pene malkovro, kiam ne estas subskribo - se ĝi estas, aŭtomate ankaŭ estas indiko pri dato kaj horo. Foje vi jes subskribas, ekzemple pri la forigo de "Raditya Adi" en VP:FA, sed ekzemple en Kristanismo kaj kontraŭkoncipo aŭ en Spider-Man... aktuale ne. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 22:15, 31 okt. 2024 (UTC)Reply

Mi kredas, ke mi komprenis. Dankon. kani (diskuto) 22:23, 31 okt. 2024 (UTC)Reply

Helpo

[redakti fonton]

Saluton! Mi petas helpon, ĉar mi kreis artikolon Borbála Szerém, kies titolo evidente estas erara anstataŭ Borbála Szerémi. Pri ŝi estis ĝermo en Ĝermolisto de hungaraj esperantistoj, sed mi fortranĉis tiun sekcion. Tamen restis aldirekto, tial mi ne povis uzi la nomon Szerémi nur sen litero i. Ĉu vi povus ĉesi la aldirekton, poste alinomu Borbála Szerém al Borbála Szerémi, fine forigu Borbála Szerém, kiel malbona formo. Crosstor (diskuto) 05:17, 9 nov. 2024 (UTC)Reply

Farite. kani (diskuto) 11:01, 9 nov. 2024 (UTC)Reply
Dankon, sed mi petas denove fari Erzsébet Mária Eszes, pri kiu morgaŭ estos art. Sufiĉas, ke vi faros tion, ke la nomo estu ruĝa. Crosstor (diskuto) 11:58, 9 nov. 2024 (UTC)Reply
Farite. kani (diskuto) 16:40, 9 nov. 2024 (UTC)Reply

Traducción

[redakti fonton]

Hola, perdona que te moleste. ¿Cómo dirías en esperanto "hacer adjudicaciones a dedo?". --Jon Gua (diskuto) 11:53, 17 nov. 2024 (UTC)Reply

Atribui fingrelekte, asigni fingrelekte... Sed mi ne estas tiom talenta! Mi prenis fingreelekton el la vortaro de De Diego (HEF). kani (diskuto) 12:49, 17 nov. 2024 (UTC)Reply
Dankegon! Jon Gua (diskuto) 12:50, 17 nov. 2024 (UTC)Reply

Historio de judoj en Nederlando

[redakti fonton]

Saluton Kani, mi ĵus kun plezuro tralegis vian artikolon Historio de judoj en Nederlando. Nur mi stumblis je la vorto antaŭnigita[vortumo?] (vi facile trovas ĝin en la teksto). Klaras al mi ke ne temas pri "aŭtuno", sed pri io kion mi el la konteksto povus kompreni kiel "anticipe tre obeema", eble "antaŭklinita" se oni komprenas la geston de kliniĝo kiel signon de aparta subiĝo kaj obeemo. Pardonu ke mi nun eĉ ne memoris kiun ŝablonon perfekte uzi por markigi la noton (mi ne volis uzi ŝablonon "dubinda" ĉar mi ne dubas pri la enhavo, nur pri la ekzakte trafa vorto). Tial mi metis improvizitan kapnoton, kiun certe post malmultaj momentoj eblos reforpreni. Ĉu vi havas ideon pri PIV-a, taŭga vortumo en tiu loko de via teksto? Mazltov, ThomasPusch (diskuto) 18:36, 17 nov. 2024 (UTC)Reply

Certe ne temas pri aŭtuno, sed pri antaŭen, do antaŭenigita. Nu, temas pri tajperaro. Tamen, eble le elekto ne estis la plej ĝusta. La ideo estus progresinta, efika, efikema, bone funkcianta ktp. Mi preferas, ke vi mem elektu anstataŭanton, ĉar vi estis kiu levis la leporon, kiel oni diras en la hispana. kani (diskuto) 21:22, 17 nov. 2024 (UTC)Reply

Nur nun vi vidis vian reagon al mia redakto de novembro. Pardonu: Estas nelogike meti noton al iu kolego kaj poste ne meminiciate kontroli se venis respondo. Sed evidente tio okazas al mi, kaj en plena kredo mi certas ke vikipedio anoncos al mi rerigardi iun paĝon. Tamen, kompreneble vikipedio nur atentigos al mi, se noto aldoniĝis al mia diskutpaĝo aŭ se reaganto metis la ŝablonoon {{re}} al sia reago. Tial mi petas vin, indulgi mian nesuperrigardon kaj ĉiam meti la ŝablonon {{re}} kiam vi reagas al reago de mi en via paĝo. Supozeble ankaŭ ĉe aliaj tio estus bona kutimo tiel fari. Ne ĉiam necesas, sed troa ŝablono {{re}} ne ĝenas. Do, se vi konsideras min trovanto de leporo, mi rerigardos la paĝon. ThomasPusch (diskuto) 13:29, 10 dec. 2024 (UTC)Reply

PS: Mi elektis vian proponon "efika". Vere vi pravas ke "antaŭenigita" estus pli malfacile komprenebla ĉi tie. Sed, kiel dirite, mi vere ĝuis tralegi la kompletan artikolon kaj juĝas ĝin tute sukcesinta. ThomasPusch (diskuto) 13:36, 10 dec. 2024 (UTC)Reply

Duoblaĵo Spiro-Spirado

[redakti fonton]

Saluton, Kani. Mi jam ripetis en Alinomendaj Artikoloj la proponon kunigi tiujn nun samtemajn artikolojn. Tiel eblus samtempe konservi la informojn kiujn vi metis en la "havendan artikolon" kaj respekti la principon ne plurobligi artikolojn pri sama temo. Ĉu ĉi-foje vi intencas akcepti tiun ideon aŭ iel serĉi interkonsenton? Arbarulo (diskuto) 16:39, 21 nov. 2024 (UTC)Reply

Ĉar la artikolo Spiro restos en aliaj lingvoj en serio kie ne estus Esperanto, alia solvo estus alinomi ĝin al Spiro (fiziologio) same kiel estas en angla, hispana kaj aliaj lingvoj; kaj tiel oni evitas la duoblaĵon Spiro-Spirado. La fakto ke estas materialo koincida inter ambaŭ artikoloj ne gravas; tio okazas ankaŭ en multaj artikoloj kaj en diversaj lingvoj. kani (diskuto) 19:45, 21 nov. 2024 (UTC)Reply
Kiel vi tre bone scias, se vi legis la artikolon, ne temas nur pri "materialo" koincida, sed pri absoluta koincido de la tuta temo. Mi ne venis ĉi tien por ke vi faru tiajn misprezentojn al mi private, sed por vidi, ĉu vi faros ilin publike ĉe Alinomendaj Artikoloj. Arbarulo (diskuto) 23:18, 21 nov. 2024 (UTC)Reply

193.210.203.84

[redakti fonton]

Hodiaŭ nokte vi forigis la novan, tre malmaturan tekston Degerby de anonimulo 193.210.203.84, kiun vi supozeble konsideris anonima redakto de nia konata forbarita finno. Se vi havis tiun suspekton, mi samopinias. La homo hodiaŭ eksplicite malkaŝis sin en mia diskutpaĝo, sed ankaŭ sen tio la suspekto sufiĉus. Mi nur dirus ke pli grave ol forigi unuopan paĝon estus forbari la novan anoniman konton por daŭro de jaro, por interrompi la redaktan fluon. Tio povas esti akompane kun tute afabla frazo, kiel mi faris nun, forbarante lin ("Laŭ la reguloj pri forbaro ne eblas redakti dum daŭro de forbariĝo en vikipedio." Tiun frazon mi eĉ ne plu devas tajpi, ĝin Fajrovulpo jam proponas al mi, kiam mi devas plian fojon forbari...). Ĉar vi ne forbaris lin, li ankoraŭ gaje povis redakti 10 paĝojn post kiam vi jam estis foriginta la tekston Degerby. Kompreneble la homo ĉiukaze rapide trovos novan anoniman kanalon, sed la ĝisnunaj spertoj montris ke forbaro interrompas la aktivadon almenaŭ por kelkaj tagoj, do tamen estas pli efika ol ne forbari lin, kaj sekvaj dek redaktoj venos ene de la venontaj minutoj kaj horoj. ThomasPusch (diskuto) 13:29, 10 dec. 2024 (UTC)Reply

Vi pravas, mi klopodos plue forbari. Tamen, ĉiam restas al mi dubo ĉu iam venos alia anonimulo kiu estonte povus esti aktiva kaj efika vikipediisto kaj ni erare dekomence forbaris tiun. Feliĉe nia konata neanonimulo produktas ĉiam laŭ sama maniero. kani (diskuto) 16:58, 10 dec. 2024 (UTC)Reply
Kompreneble, la laboro tiam nur estas finita, se oni ankaŭ aldonas la IP-nombron al la longa listo en Vikipedio:Problemaj uzantoj, kaj principe necesas revizii ĉiujn redaktojn de la dubinda IP-nombro. Tio kompreneble povas esti pli larĝa laborkvanto, se la suspektulo jam faris multajn redaktojn antaŭ ol iu atentiĝis, sed ĉiukaze la monto de nerevizzitaj redaktoj ankoraŭ plialtiĝas se oni ne forbaras la anonimulon, do estas en nia propra intereso pli bone pli frue forbari la tre aktiveman forbariton... 13:42, 10 dec. 2024 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Hong_Kong_Jockey_Club

[redakti fonton]

Bv ŝlosu la paĝon kaj forbaru la spamiston por 3 monatoj. Taylor 49 (diskuto) 21:23, 24 dec. 2024 (UTC)Reply

Farite.--kani (diskuto) 12:52, 25 dec. 2024 (UTC)Reply

Fino de diskutoj pri forigoj

[redakti fonton]

Kara Kani, mi ne volas nervi vin, sed mi tamen devas ripete peti vin subskribi, kiam vi dankinde fermas diskuton pri forigo de teksto aŭ ŝablono, tiel ke aŭtomate metiĝas la tempo kiam la diskuto finiĝis. Nia arkivigo funkcias laŭ la noto: "La diskuteroj ĉi tie estas ordigataj laŭ la dato kiam finiĝis la diskuto, ne laŭ tio kiam ĝi komenciĝis" kaj ne eblas en ĝusta ordo arkivigi la diskutojn kiam oni ne scias la daton. Kaj estas 100-oble pli pene detektive elserĉadi la daton el la historio de redaktoversioj kompare al simpla subskribo, kiu estas unu musoklako. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 14 jan. 2025 (UTC)Reply

Dankon pri via kunlaborado por la artikolo Atomo

[redakti fonton]

Por la prilaborado de la semajno (Atomo), mi estis blokita al la modelo de Bohr, sed ŝance vi kompletigis la artikolon kun la modeloj de Sommerfeld kaj de Schrödinger. Per tiaj viaj kokmpletigoj, la artikolo estas nun respektinda. Kumlaboranto Kani: Dankegon !-DidCORN (diskuto) 21:08, 17 jan. 2025 (UTC)Reply

Thank you for being a medical contributors!

[redakti fonton]
The 2024 Cure Award
In 2024 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2025, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translating health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 06:22, 26 jan. 2025 (UTC)Reply

Stirpo

[redakti fonton]

Saluton Kani! ĉar vi estas fakulo pri birdoj, mi rimarkis la vorton 'stirpo' en multaj artikoloj pri birdoj. Ĉu vi povus klarigi al mi kion tio signifas? Dominik (diskuto) 06:47, 28 feb. 2025 (UTC)Reply

Saluton kaj dankon pro la averto. Mi ne estas fakulo pri birdoj, sed ege interesiĝas pri tio. Fakte mi ekvikipediumis antaŭ jardekoj por pliriĉigi tiun kampon. Tiam mi estis komencanto per Esperanto, pri birdoj kaj per Vikipedio kaj faris multajn erarojn: erkzemple konfuzi inter grundo kaj planko, bredi kaj reprodukti ktp. Fakte post pluraj jaroj for de la birdaro mi revenis kaj unu el ĉefaj taskoj estas korekti tiamajn erarojn. Mi plej verŝajne imagis vorton "stirpo" por traduki el la hispana "estirpe, linaje", kaj eble similan vorton el angla, kiu normale aludas al homoj, sed tre ofte oni uzas prihomajn vortojn kaj konceptojn en zoologio, ekzemple familio. Nun mi komprenas mian eraron uzinte tiun neekzistantan vorton, sed nun trovas nur la vorton "gento" (ReVo) por referenci tiun koncepton: pragrupo de birdoj el kiu devenas nuntempaj taksonoj. Resume, kion fari? Oni povas korekti ĉiujn aperojn (333) al "gento", sed mi ankaŭ dubas pri tiu alternativo. Eble roboto povas fari tion, sed tiun teknikon mi ne regas. Same ne mi scias kiel trovi pli ĝustan alternativon. Mi bonvenigos sugestojn. Dankeme. kani (diskuto) 10:34, 28 feb. 2025 (UTC)Reply
Dankon Kani, mi pensas ke mi pli-malpli komprenas pri kio temas. Tio kredeble koncernas la genealogion de birdo, sed mi eĉ ne scias kio estus la franca aŭ angla traduko. Laŭ Amika vortaro, estirpe deveno; (descendencia) posteularo, idaro. -
Aliflanke Gran Diccionario Español-Esperanto ankaŭ proponas la vorton 'stirpo' kiel neologismon de estirpe, inter aliaj difinoj. Dominik (diskuto) 14:05, 28 feb. 2025 (UTC)Reply
Tio signifas, ke mi ne inventis la vorton, ĉar uzas tiun vortaron, kvankam plej ofte PIV. En la kunteksto de tiuj artikoloj, ne estus posteularo, sed praularo, sed tio ne multe taŭgas ĉar referencus al pluraj aŭ multaj individuoj, trunko, ktp., kaj prefere temas pri ununura devenejo, do eble oni povus lasi stirpon, dum oni trovas alian pli taŭgan vorton. kani (diskuto) 18:44, 28 feb. 2025 (UTC)Reply
Nun mi trovis pli taŭgan vorton, nome genlinio, sed tio eble ĝustas por biologiaj aferoj, sed ne tiom por biografiaj temoj, se oni klopodas robotajn ŝanĝojn.--kani (diskuto) 22:01, 30 mar. 2025 (UTC)Reply

Forigendaĵo 2025-03

[redakti fonton]

Vikipedio:Forigendaj_dosieroj#Dosiero:Novaj_Federaciaj_Landoj.png bv forigu. Taylor 49 (diskuto) 23:15, 18 mar. 2025 (UTC)Reply

✔ Farite--kani (diskuto) 23:29, 18 mar. 2025 (UTC)Reply

"statuso_referenco=" en la ŝablono taksonomio

[redakti fonton]

Saluton @Kani vi aldonis referencojn al multaj paĝoj kun la ŝablono {{Taksonomio}} kaj erare uzis la parametron "statuso_referenco=". La ĝusta parametro estas "statuso_ref="

Listo de viaj paĝoj troviĝas en la Projekto:Kontrolu vikipedion https://checkwiki.toolforge.org/checkwiki.cgi?project=eowiki&view=only&id=3

Mi korektigos ĝin dum la sekvaj semajnoj. Bonvole estonte uzu la ĝustan parametron kaj aldonu referencan liston al la artikoloj.

Amike Stefan Stefangrotz (diskuto) 10:24, 22 mar. 2025 (UTC)Reply

Fael Luna

[redakti fonton]

Mi dividas vian kritikan juĝon pri la stile dubinda paĝo Fael Luna, kaj nur havas malgrandan teknikan konsilon: Metante la ŝablonon {{polurinda}}, ne forgesu la finaĵon "|listigi=ne", tre grava se oni ne en la aparta listo notis la problemon. Meti la ŝablonon en formo {{polurinda|listigi=ne}} pli tempoŝparas ol devigi sin pene priskribi la problemon en la aparta paĝo, despli se oni forte dubas ke post ses tagoj la problemo ankoraŭ aktualos. Tial mia konsilo pli estas ĝenerala rememorigo pri uzo de {{polurinda|listigi=ne}} en paĝoj kiuj antaŭvideble restos multajn jarojn... Dankon pro via forta engaĝiĝo en nia projekto!! ThomasPusch (diskuto) 08:07, 15 apr. 2025 (UTC)Reply

Protekto

[redakti fonton]

Bv maksimume protektu kaj sekve malprotektu la ŝablonon "Ŝablono:Babela lingvaro" redirect=no. Ĝi estas neuzata. Taylor 49 (diskuto) 19:19, 20 apr. 2025 (UTC)Reply

Prie mi absolute komprenas nenion. kani (diskuto) 19:25, 20 apr. 2025 (UTC)Reply

Neatendite pli longa foresto el vikia administrado

[redakti fonton]

Saluton, aktuale mi survojas kaj nur tre limigite povas vikipediumeti per malkomforta saĝtelefoneto - laŭplane mi estintus hejme ĉi-vespere, sed eksterplane mi morgaŭ donos mian difektitan aŭton al riperejo, atendos la riparon kiu probable daŭros 2-3 tagojn, en tiuj tagoj havos ekstrajn feriojn kaj estos hejme merkrede vespere aŭ ĵaŭde. Tiam estos nenia problemo plu vikiumi, sed ĝis tiam mi ne havos vikipedian superrigardon kaj ne povos administri. Tial mi petas vin aparte atenti pri iuj eventuale lastmomentaj dubindaj redaktoj, interalie nia finna forbarito kiu eble intertempe enŝteliĝas en redaktadon... Salutas ThomasPusch (diskuto) 10:00, 4 maj. 2025 (UTC)Reply

Cetere la historio fine finiĝis per rubigo de la kara malnova aŭto, serĉo kaj aĉeto de nova uzita veturilo kaj post hejmenveturigo de ĝi ankoraŭ problema registrigo de ĝi, ĉar la oficejoj simple ne akceptas registriĝojn, kio sume kostis tri semajnojn. Sed retkonekton mi jam aranĝis post semajno, tio estis la plej eta problemo. C'est la vie. ThomasPusch (diskuto) 13:35, 27 maj. 2025 (UTC)Reply

Decido kampurbo al bazarurbo

[redakti fonton]

Mi fine hodiaŭ fermis la delonge finendan diskuton pri alinomigo de kampurbo al bazarurbo en VP:AA, ankaŭ adaptis la tekston kaj ŝovis plej multajn kategoriojn, krom la multajn ene de Kategorio:Bazarurboj en Ĉeĥio. Ĉu vi pretus kontakti kun LiMr kaj peti lin robote fari la adaptojn en Kategorio:Bazarurboj en Ĉeĥio? ThomasPusch (diskuto) 13:35, 27 maj. 2025 (UTC)Reply

Mi ne komprenas kion mi petu de LiMr? kani (diskuto) 22:37, 27 maj. 2025 (UTC)Reply
Ho, vi forgesis la {{re}} aŭ @-trukon: Tiam mi ne vidas viajn reagojn! Mi pardonpetas. Nun mi 6 tagojn ne estos ĉe komputilo, kaj antaŭ la malŝalto de la ilo nur volis peti vin, en la sekvaj tagoj aparte atenti pri fuŝaj redaktoj en la "lastaj ŝanĝoj", kvankam vi ĉiam faras tion pli sukcese ol mi. Estos simple klarigi pri kio vi petis vin la 27-an de majo, sed nun jam ne plu estas tempo por tio. Ne gravas, povas ankoraŭ atendi pliajn 6 tagojn. ThomasPusch (diskuto) 19:30, 5 jun. 2025 (UTC)Reply
Ho, tiun lastan paŝeton en alinomigo mi evidente reforgesis kiam mi revenis al komputilo meze de junio... ThomasPusch (diskuto) 06:06, 15 jul. 2025 (UTC)Reply

Diskuto:Istmo de Tehuantepeko

[redakti fonton]

Mi jam atentigas vin pri notoj en Diskuto:Istmo de Tehuantepeko kiuj ankaŭ koncernas viajn redaktojn. Salutas ThomasPusch (diskuto) 06:06, 15 jul. 2025 (UTC)Reply

Ĉapelitaj literoj

[redakti fonton]

Sal! Eble vi scias la metodon. Se mi iras al WikiData, tie nun mi ne povas tajpi la ĉapelitajn literojn ŝ, ĉ ktp. Mi ne trovas la sol--Crosstor (diskuto) 13:22, 18 jul. 2025 (UTC)von.Reply

Mi eĉ ne scias kio estas WikiData. kani (diskuto) 15:56, 18 jul. 2025 (UTC)Reply
Wikidata estas la angla nomo de Vikipedio:Vikidatumoj. @Crosstor:, por mi estas plej facile tajpi ĉion per la "kanada plurlingva" klavaro, sed se vi malvolas fari simile, oni povas trovi la supersignitajn literojn en la "Latina" parto de la menuo "Specialaj signoj" super la redaktokadro. --Arbarulo (diskuto) 20:43, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply
Dankon, ĉio en ordo! Crosstor (diskuto) 03:18, 24 aŭg. 2025 (UTC)Reply

Disigo

[redakti fonton]

Saluton! Bonvolu disigi la artikolon kirurgio, ĉar ĝi estas aldirektita al prosektoro. Mi volas krei apartan artikolon pri prosektoro.--Crosstor (diskuto) 12:12, 22 jul. 2025 (UTC)Reply

Mi forigis la alidirektilon. Nun vi povas krei apartan artikolon pri prosektoro. kani (diskuto) 12:23, 22 jul. 2025 (UTC)Reply
[7] Ĉu ne eblintus redakti la alidirektilon rekte sen antaŭa forigo? Taylor 49 (diskuto) 11:09, 30 jul. 2025 (UTC)Reply
Jes. Sed mi volis nur faciligi la aferon. Krome krei alidirektilon ne enkalkulatas kiel kreita paĝo, kaj redakti iaman alidirektilon kiel nova artikolo ankaŭ ne, laŭ mia supozo. kani (diskuto) 11:16, 30 jul. 2025 (UTC)Reply

Forigoj

[redakti fonton]

Bv ne subskribu la vorton "jes" aŭ "ne" ĉar tio rompas la ŝablonon. Taylor 49 (diskuto) 11:05, 30 jul. 2025 (UTC)Reply

Enorde. Mi esperas ne forgesi tion. Dankon. kani (diskuto) 11:17, 30 jul. 2025 (UTC)Reply

Saluton, ĉu vi forigos ĉiujn diskutojn de uzantoj tie mirakle ligitaj? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:35, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply

Ĉu vi forigos ankaŭ vian diskuton aŭ ĉu iu alia forigos ĝin por via ĝojo? Via diskuto laŭ anonco de ŝablono Forigu indikas ankaŭ vian nomon. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:34, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply

'''10:17, 23 aŭg. 2025 Kani diskuto kontribuoj forigis paĝon Usuario:Etrapani/Taller/Karoto (Teĥnika forigo (Ĝ6): la enteno estis: '{{forigu|Mi erare modifis la ligilon en la ateliero de hispanlingva malneto}} {{Vikidatumoj|Q11678009}} {{Taksonomio nomo=Karoto }} '''Terpomo''' (''Solanum tuberosum'') estas kulturplanto grava por la homaro, plurjara planto apartenanta al la familio Solanacoj.<ref>[https://www.merriam-webster.com/dictionary/potato "Potato – Definition"....', kaj la sola kontribuinto estis "[[Special:Contributions/Etrapani|Etrap...) (danki)'''

La teksto

''{{forigu|Mi erare modifis la ligilon en la ateliero de hispanlingva malneto}} {{Vikidatumoj|Q11678009}} {{Taksonomio nomo=Karoto }}''

povis esti aldonita de foriginto. La forigita paĝo verŝajne temis pri terpomo, kiel estas videbla el la komenco de la forigita paĝo. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:49, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply

Mi ne komprenas la fadenon. Mi trafis ŝajnan artikolon kun fuŝo titola kaj peto de la kreinto por forigo. Mi konstatis, ke vere la artikolo Karoto restas kaj nun konstatas, ke ankaŭ la artikolo Terpomo ekzistas. Ĉu estas iu problemo? kani (diskuto) 14:42, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply

Jes, problemo estas kun diskutoj de uzantoj troviĝantaj en listo ligantaj al la ŝablono Forigu. Kial vi ne komencis forigi ilin unu post la alia? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:48, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply

Kaj kiel oni povas legi la peton pri forigo? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:52, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply

Mi plu ne komprenas la problemon, ĉar mi ne konas tiun liston de diskutoj. Mi nur legis la forigpeton kaj komprenis tiun agneceson. Ambaŭ artikoloj (karoto kaj terpomo) ekzistas kaj krome la fuŝa artikolo portis la ŝablonon "Havenda artikolo" kiu tute malĝustigus la suman rezulton de tiu kategorio al ĝuste 1000. Se necesas restarigo, tion mi nek scias fari nek vidas ties neceson. Se vi scias fari tion kaj vidas tiun neceson, bv. fari ĝin. kani (diskuto) 15:06, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply

ĉu vi forigos ĉiujn diskutojn de uzantoj tie mirakle ligitaj? Petr Tomasovsky (diskuto) 15:16, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply

Mi ne sekvos en tiu fadeno, kiun mi ne komprenas. kani (diskuto) 21:32, 23 aŭg. 2025 (UTC)Reply
Ankaŭ mi ne komprenas kiun problemon povus havi kolego Petro, kiu evidente en la 23-a de aŭgusto restis iel nekontenta. Mi nur povas respondi al la polemika demando "ĉu vi forigos ĉiujn diskutojn de uzantoj tie mirakle ligitaj?" Respondo estas: klare ne. Ekzemple tie iom fuŝe kaj tute ne intencite listiĝas la persona diskutpaĝo Uzanto-Diskuto:Haruo, kiu nur iam en diskuto notis ion pri la ŝablono {{forigu}} kaj montris per ekzemplo de la ŝablono kion li volis komenti. Tio kompreneble kreas tute neintencitan meton en la teknikan kategorion. Per uzo de la sintakso {{ŝ|forigu}} oni evitus tiun eraron, sed tiam oni ne povas montri kiel aspektas ero de la ŝablono pri kiu oni volas noti ion. Entute ne estas problemo, ĉar administranto ĉiukaze ne blinde forigas artikolojn kaj diskutpaĝojn, sed nur faras tion post detala prijuĝo. Laŭ mia surfaca impreso ĉi tie ĉio iris bonan vojon - nur Petro malbone komunikis kio ĝenis lin, tiel ke neniu komprenas lian nerviĝon. ThomasPusch (diskuto) 08:42, 19 sep. 2025 (UTC)Reply

Dekstra ekstremismo en la esperantlingva vikipedio

[redakti fonton]

Ekzemplon de dekstra ekstremismo en la esperantlingva vikipedio eblas aktuale vivi en la paĝo Asocio de Poloj en Germanio, komentita en ties diskutpaĝo. Mi ne havas urĝan peton al vi elpaŝi tie - mia noto jam fakte resumigas ĉiun suspekton pri ekstremismo. Sed mi daŭre konsterniĝas, ke ankaŭ en tekstoj faritaj en Esperanto, kiuj kutime sekvas konsenton de internaciismo, kontraŭmilitismo kaj kontraŭrasismo, lastatempe ekaperas tekstoj de tia dekstra ekstremismo, kiuj ĝojigus s-inon Le Pen, s-ron Orban kaj ankaŭ ĝojigintus generalon Franco... Ne ke vi devas ion fari, sed se vi emas, rapide legetu la dubindan alineon kaj la diskutejan noton. Salutas ThomasPusch (diskuto) 08:42, 19 sep. 2025 (UTC)Reply

Cetere: teknika rimarko

[redakti fonton]

Kara Kani, la notojn tute supre de via diskutpaĝo ĉi tie, kiuj ŝajne estas nur de vi por vi, vi facile povus meti al via provejo.

Vi antaŭ dek jaroj tie skribis la du vortojn 'mia provejo' - tio tute ĝustas, sed vi poste neniam uzis la paĝon. Ĝi estus ĝuste por tekstoblokoj celitaj nur de vi por vi... Ne, ke mi pensas ke vi devas uzi ĝin, sed mi nur volas konsciigi al vi ke vi tiun subpaĝon de vi tute ne utiligas, kaj vi povus konsideri ĉu ekuzi ĝin... ThomasPusch (diskuto) 08:49, 19 sep. 2025 (UTC)Reply

Samtemaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton Kani. Ŝajnas al mi ke vi jam havis sufiĉe da tempo por pripensi la ideon, ke en Vikipedio devas ne ekzisti pluraj artikoloj pri precize sama temo. Ĉu vi nun konsentas al tiu principo, aŭ kion vi pensas pri ĝi?

Kaj ĉe la specifa kazo de la du spiradoj, ĉu gravas al vi ke la hispanlingva vikipedio, kies ekzemplon vi evidente sekvis, kunigis siajn samtemajn artikolojn, kaj anstataŭe ligis al "Spirado" artikolon pri pulma spirado, kaj ke Metavikio faris "Spiro" havenda anstataŭ "Spirado"? --Arbarulo (diskuto) 13:43, 3 okt. 2025 (UTC)Reply

Mi opinias nur, ke tiu afero ne estas postulo por la esperantlingva vikio, sed por la tuta sistemo. Se estas artikoloj en pli ol 50 lingvoj, devas esti ankaŭ versio en Esperanto, dum tiu simileco restas. Male, kiam esperantisto aŭ neesperantisto enirus en tiu artikolo, komprenos, ke Esperanto ne estas tiom vasta. Eĉ povus klopodi krei la mankintan artikolon. Laŭ la historiaj paĝoj, mi tute faris neniun kontribuon en Spiro kaj pri Spirado mi kontribuis ĉefe kiam ĝi iĝis unu el la Mil havendaj artikoloj, pri kio mi laboris. Nun mi ne dediĉos tempon nek energion por disigi la enhavon de ambaŭ artikoloj. Mia laboro en aliaj kampoj estos pli utilaj. kani (diskuto) 17:04, 3 okt. 2025 (UTC)Reply
Ĉu mi komprenas ĝuste ke vi ne agnoskas la principon, sed jes ĉesos kontraŭbatali ĝin en ĉi tiuj artikoloj, kondiĉe ke vi mem ne faros la riparon? --Arbarulo (diskuto) 23:51, 3 okt. 2025 (UTC)Reply
Mi ne estas en Vikipedio por batali, sed mi konsideras, ke unu el la du artikoloj estis havenda artikolo kun pli ol 30 000 bitokoj kaj nun estas alia kun nur pli ol 20 000 artikoloj kaj oni malaltigis ĝin al pli malsupra kategorio. Mi dediĉis tro da jaroj al tiuj 1 000 havendaj artikoloj. La komunumo apenaŭ kunlaboris tiukadre kaj kelkaj eĉ pri fajfis. kani (diskuto) 18:24, 4 okt. 2025 (UTC)Reply
Tio ne respondas al la demando. --Arbarulo (diskuto) 21:01, 4 okt. 2025 (UTC)Reply
Por vi tiu afero gravas, por mi nun ne. kani (diskuto) 21:06, 4 okt. 2025 (UTC)Reply

Universitato Turku/Helsinko

[redakti fonton]

Incendio de Turku (1827): Malsamoj inter versioj - Vikipedio

Vi faris eraron: ne ekzistis en tiu tempo Universitato de Turku, kiu estis fondita multe li poste. Tiu universitato, pri kiu la artikolo mencias, estas la nuna Universitato de Helsinko, kiu estis movita al Helsinko post la indencio ~2025-28110-65 (diskuto) 10:52, 15 okt. 2025 (UTC)Reply

Helpo

[redakti fonton]

Sal! Mi petas helpon, iru [8], kie Vuhano situas supre kaj ne ĉe majusklo V. Bonvolu meti Vuhanon lasta ĉe V.--Crosstor (diskuto) 06:12, 13 nov. 2025 (UTC)Reply

Farite. Mi nur tajpis Vuhano en la malplena spaco de la kategorio en la koncerna artikolo. kani (diskuto) 10:07, 13 nov. 2025 (UTC)Reply

Tiu ĉi diskutpaĝo

[redakti fonton]

Mi mem ofte havas tro pleniĝintan diskutpaĝon... sed via diskutpaĝo same suferas je tiu minuso. Signife pli ol 350 diskutoj sur unu paĝo estas iom multe - estus bona paŝo foje arkivigi la pli aĝajn diskutojn. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 11:40, 4 dec. 2025 (UTC)Reply

Vi pravas. Farite. Restis nur sesono. kani (diskuto) 11:58, 4 dec. 2025 (UTC)Reply

Kursivaj literoj en sciencaj nomoj

[redakti fonton]

Saluton Kani!

Dankon pro viaj multaj kontribuoj en miaj ĵus redaktitaj artikoloj. Vi notu ke pri la latinaj sciencaj nomoj, nur genroj, specioj kaj subspecioj estas kursive skribitaj. Male, la nomoj de regnoj, filumoj, klasoj, ordoj kaj familioj nepre ne estas kursivaj. Vi povas rigardi ĉe Wikipedia en la aliaj lingvoj por vidi kion oni skribu.

Pri la dato de la konsultita referenco (AviList), veras ke oni skribu (la 22-an de dec. 2025), tamen ŝajnas al mi ke pli mallonga skribomaniero tute taŭgas, kiel Vikipedio skribas aŭtomate en tiu ĉi paĝo ekzemple.

Kore, Alano HaleBopp (diskuto) 13:38, 22 dec. 2025 (UTC)Reply

Saluton, kara kolego. La fakto, ke en aliaj lingvoj familioj, ordoj ktp., ne skribiĝas kursive rilatas al la fakto, ke la angla kaj aliaj lingvoj asimilas tiujn vortojn, kvazaŭ ili estus de la propra lingvo; kaj pro tio ili mencias nur tiun vorton sen traduko, do ili ne bezonas diferencigi. Male, en Esperanto, ni tradukas familiojn, ordojn ktp., kaj tial ni diras tion en latina scienca nomo kaj en Esperanto; kiel ĉe specioj, se oni mencias ambaŭ nomojn, logiko estas, ke oni marku tion kio ne estas Esperanto. Tamen jam estas miloj da artikoloj pri birdoj, en kiuj estas ne nur tiu, sed ankaŭ multaj aliaj nekongruaĵoj. Ekzemple lastatempe mi korektas la grandojn de la tabelbildoj el 300 al 240 ĉar en multaj kazoj la birdobildo aperas tro granda en la ekrano, kaj tio faras malbonan impreson kiam la bildo ne estas bonkvalita. Vi povas vidi, ke ekzemple en la anglalingva versio tiuj estas eĉ pli malgrandaj. Sed nun estas tabeloj je 300 kaj je 240. Tio ne multe gravas. Same povas okazi pri la kursiveco. Mi ne korektos tion en la artikoloj kreitaj de vi. Sed mi ankaŭ forigas la krampojn de subspecioj. Estas 20 000 birdospecioj kaj ni ankoraŭ ne faris multajn milojn; se ni intencas fari ankaŭ subspeciojn, ni bezonos kelkajn vivojn. Tamen mi foje faris subspeciojn aŭ formortintajn speciojn, sed tio okazu escepte. Mi tute ĝojas, ke vi dediĉas vin al birdoj. Dum jaroj ankaŭ aliaj vikipediistoj, sed lastatempe nur Goren ankoraŭ faras ion de tempo al tempo. Mi iam kontrolis, ke estu faritaj ĉiuj eŭropaj birdoj (laŭ historia listo), poste ekfaris ĉiujn tutmondajn speciojn laŭ la listo de familioj en la ĉefa artikolo Birdoj. Iam mi ĉesis kaj dediĉis min al aliaj taskoj. En 2025 mi revenis kaj plenigis la lasitajn truojn (sed povas esti truoj de novaj specioj) kaj nun mi estas je la fino de Strigedoj. Ĉar mi pluos laŭ tiu itinero, mi ne alvenos al Paseroformaj. Do, ni ne kolizios. Amike. kani (diskuto) 18:15, 22 dec. 2025 (UTC)Reply
Mi feliĉas legi vin. Mi komprenas ĉiujn viajn argumentojn kaj estas tre bona afero ke ni interkonsentu. Mi konstatis ke la tabelo de prezentado ĉiam estas 320 ra larĝa eĉ se la bildo estas pli eta, kaj plejofte la fotoj estas 300 ra larĝaj. Mi do sekvis la ĝeneralan movadon. Sed de nun, mi "laboros" viaflanke kaj ŝanĝos la bildetojn al 240 ra. Ankaŭ mi forigos la krampojn ĉe la subspecioj. Fakte mi pensis ke tio povus utili, ĉefe en la kazo kie specio kun artikolo estas subigita al la rango de subspecio. Sed vi pravas, pli bone sen krampoj. Pri la kursiveco, tamen mi ne povas konsenti, ĉar ne temas pri mia propra volo aŭ la volo de Esperanto, temas pri la universalaj nomenklaturaj reguloj, kiuj postulas ke latinaj nomoj de familioj kaj ordoj ne estu skribitaj kursive (tiel estas en ĉiuj listoj de birdoj kiel tiu de IOC, aŭ la nova AviList), aŭ ke pri la aŭtoritato de la dunomo krampoj estu uzataj nur se la taksono ne estis priskribita en la nuna genro (kaj mi konstatis multajn erarajn uzojn prie). Do, dankon pro via respondo kaj mi petas ke vi rimarkigu al mi se afero fare de mi ne taŭgas. Via sperto en Vikipedio ja estas multe pri granda ol mia kaj mi certas ke mi profitos viajn konsilojn. Amike. Alano. HaleBopp (diskuto) 20:57, 22 dec. 2025 (UTC)Reply
Mi forgesis... mi konstatis ke la bildeto de la "Konserva statuso" ne funkcias kiam oni metas "CR". La ses aliaj kazoj tre bone funkcias, sed tiu ne. Mi tute ne scias al kiu mi devas rimarkigi tion. Dankon! HaleBopp (diskuto) 21:12, 22 dec. 2025 (UTC)Reply

Historiaj artikoloj

[redakti fonton]

Dankon, pro viaj helpo kaj informoj. Claudio Pistilli (diskuto) 23:01, 12 jan. 2026 (UTC)Reply

Invitation: Bring Feminism and Folklore to your wiki

[redakti fonton]
Please help translate to your language
Hello Kani,

We noticed your dedicated contributions to this wiki. As an experienced editor, your leadership could help bridge the gender gap on Wikipedia.

We are inviting you to organize the Feminism and Folklore 2026 writing competition for your community.

Why Organize?

The campaign (1 Feb – 31 March) focuses on women’s stories, folk culture, and traditions. By setting up a local page, you help your community document their unique history.

We have made it easy for you

You do not need to do everything from scratch. The international team has prepared tools to help you:

  • Article Lists: Find missing topics relevant to your culture.
  • CampWiz Tool: Easily manage the contest and track points.
Want to talk to us first?

If you have questions or want to meet the team, you are welcome to join our Office Hours (live Q&A sessions). Click here to see the Office Hours schedule

Ready to start?

Please check the project page to see how simple it is to register.

Click here to Learn More and Sign Up

Thank you for your time and hard work!

The Feminism and Folklore 2026 Team


You received this message because you are a valued contributor. If you have questions, please ask on the Meta Talk Page.

--MediaWiki message delivery (diskuto) 16:49, 18 jan. 2026 (UTC)Reply

Mortintoj

[redakti fonton]

Saluton @Kani.

Dankon pro tiu grava novaĵo "La armeo de Israelo konfirmis...

Sed mi nur volas emfazi ke temas pri nombrado de kadavroj iel entombigitaj, kaj ke tiu nombro NE inkluzivas miloj da malaperintoj (tiuj kies kadavro ankoraŭ kaj verŝajne neniam estu trovita, t.e. evaporitaj aŭ sub ruinoj). La nombrado estis daŭre farita ĵustatempe fare de la hamasa ministro pri sano (Q123152753, malsama ol Q724644).

Laŭ mia scio la nombro da mortintoj en Cisjodanio estas relative malmulta, ŝajne ne pli ol cento(j).

Mi pensas ke tiu ĉi klarigo gravas sed ĉar la novaĵo estas via mi malemas fari ĝin mi mem.

Amike, Sj1mor (diskuto) 06:57, 1 feb. 2026 (UTC)Reply

La matematika diskuto estus senfina kaj kondiĉita de la asertoj de la diversaj amaskomunikiloj. Ĉiuokaze la ĉefa afero estas ĉu malaperintoj, enterigitoj subruinaj, mortintoj en atakitaj hospitaloj aŭ pro malsato kaj malfacilaj vivkoondiĉoj ktp., ne estas mortoj kiujn la atako de Israelo okazigis? Ĉiuokaze mi reredaktos la noton. kani (diskuto) 11:08, 1 feb. 2026 (UTC)Reply
Kaj la ĉefa novaĵo estas ne la mortintoj, sed la fakto, ke la israela armeo konfirmis la informojn de Hamaso. Se vi kapablas kompreni aŭ traduki https://elpais.com/internacional/2026-01-29/el-ejercito-de-israel-estima-que-ha-matado-unos-70000-palestinos-en-la-invasion-de-gaza-una-cifra-que-cuestionaba-hasta-ahora.html kani (diskuto) 11:10, 1 feb. 2026 (UTC)Reply

Request

[redakti fonton]

Hello, sorry for writing in English. Please see Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Report concerning Flughaveno Ŝeremetjevo. This user has now been globally locked, but their user page still contains some attack content against others (in the first section), and they also went to User talk:NDG to attack User:NDG. I have requested speedy deletion for both pages, so could you please help me delete User:Flughaveno Ŝeremetjevo and User talk:NDG? Thank you very much. 浅村しき (diskuto) 14:44, 3 feb. 2026 (UTC)Reply

Mi pardonpetas. Mi ne komprenas la aferon. kani (diskuto) 18:16, 3 feb. 2026 (UTC)Reply
Bone, do mi klarigos tion al vi en Esperanto.
En Uzanto:Flughaveno_Ŝeremetjevo li skribis enhavon, kiu atakas aliajn uzantojn (vidu Uzanto:Flughaveno_Ŝeremetjevo#Averto POR NDS). Mi proponis rapidan forigon, sed li plurfoje forigis la rapidforigan ŝablonon. Poste, post kiam NDG raportis lin kiel LTA, li iris al la diskutejo de NDG por ataki lin denove. Mi ankaŭ petis rapidan forigon por la diskutejo de NDG.
Mi rimarkis, ke vi estas relative aktiva administranto en ĉi tiu projekto, tial mi venis peti vian helpon. Nun mi volas peti vin forigi la du paĝojn Uzanto:Flughaveno_Ŝeremetjevo kaj Uzanto-Diskuto:NDG, ĉar ambaŭ enhavas atakan enhavon (vandalismon). Jen esence la situacio. 浅村しき (diskuto) 05:51, 4 feb. 2026 (UTC)Reply
Se tio ne estas por vi oportuna, tiam mi petos helpon de alia administranto. 浅村しき (diskuto) 08:51, 4 feb. 2026 (UTC)Reply
Nek oportuna nek maloportuna. Mi nur ne komprenas. Pli bone alia administranto. kani (diskuto) 10:22, 4 feb. 2026 (UTC)Reply
Bone, pardonon, ke mi ĝenis vin. 浅村しき (diskuto) 10:24, 4 feb. 2026 (UTC)Reply
Bonvolu simple forigi la personajn atakojn. Kiel administranto, vi respondecas pri la devigo de la UCoC; ĝi estas unu el viaj devoj. NDG (diskuto) 06:26, 5 feb. 2026 (UTC)Reply
@Kani you blocked a member of the SWMT for one month without reaseon, I see. NDG (diskuto) 10:43, 6 feb. 2026 (UTC)Reply

Thank you for being a medical contributors!

[redakti fonton]
The 2025 Cure Award
In 2025 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2026, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translating health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Look forwards to collaborating in the year ahead. Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 07:42, 14 feb. 2026 (UTC)Reply

(This message was sent to Uzanto:Kani and is being posted here due to a redirect.)