Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo
| La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri lingvaj demandoj, tradukproblemoj, tradukiloj, terminoj, titoloj de artikoloj, stilo, gramatikaĵoj, alilingvaĵoj, redaktistaj temoj, ktp. |
| Lingvejo |
| al tuta Diskutejo | |
|---|---|
| al Diversejo | aldoni temon |
| al Lingvejo | aldoni temon |
| al Teknikejo | aldoni temon |
| al Administrejo | aldoni temon |
Konekti al Vikidatumoj
[redakti fonton]Ĉu pli spertaj Vikipediistoj povus ligi ĉi tiun artikolon al ĉi tiu ero: Q35132 YTY76-EO (diskuto) 05:50, 5 jan. 2026 (UTC)
Kio estas la radiko: inic aŭ inici?
[redakti fonton]Mi ne estas ĉerta pri tio, ĉu ĉiuj instancoj de "inici" estas eraraj? ekz. inicianto (Strangas al mi diri inicanto)
Jen la difino de PIV
"inic/i (tr) Enkonduki iun en scion pri ia afero pli-malpli sekreta (religio, sekto, scienco ktp): ⁓i iun pri sekretaj ritoj; ⁓i disĉiplon en la filozofion; la infanoj ⁓ataj al la metia laboro. ☞ ensekretigi.
⁓ado. Ago de ⁓anto: la bapto estis la ⁓ado al la sekto de Johano.
⁓ilo. Tio, kio servas por ⁓i: matematika ⁓ilo. ☞ gvidilo.
⁓ito. Persono ⁓ita: la grandaj ⁓itoj. Sj1mor (diskuto) 14:14, 21 jan. 2026 (UTC)
- Mi konas neniun radikon inici- nek vorton inicianto. Ĉu eble vi celas iniciat-? (Rimarku ke "inici" kaj "iniciati" ne estas sinonimoj.) --Arbarulo (diskuto) 15:09, 21 jan. 2026 (UTC)
- Dankon mi ne sciis pri iniciati kiel propra radiko. Vere Z. diris pri si mem "Iniciatinto, ne kreinto". Sj1mor (diskuto) 15:29, 21 jan. 2026 (UTC)
- "iniciat/i (tr) 1 Kiel unua, proponi aŭ fari: ⁓i traktadon, entreprenon, eksperimenton, novan politikon, kuracmetodon, instrumetodon. ☞ debuti, inaŭguri, instigi, komenci.
- 2 ⚥ Ekfunkciigi la sintezon de makromolekulo (proteino, nuklea acido ktp): ⁓aj enzimoj estas necesaj al la ⁓o de la sintezo de proteino.
- ⁓o. Ago ⁓i: lia ⁓o sukcesis; preni sur sin la ⁓on de la afero.
- ⁓anto. ⚥ ⁓anta molekulo: polimeriga ⁓anto; gena ⁓anto (promotoro).
- ⁓emo. Kapablo de tiu, kiu emas ⁓i: homo sen ⁓emo; ⁓ema karaktero.
- Do inicianto okazas en 62 artikoloj, kaj la supra difino de ⁓anto estas pri molekulo.
- @Arbarulo, Ĉu oni rajtas uzi inicianto por la homo kiu inicitas? Sj1mor (diskuto) 17:51, 21 jan. 2026 (UTC)
- Inicanto estas homo kiu inicas, iniciatanto estas homo (aŭ molekulo!) kiu iniciatas, "inicianto" laŭ mia scio ne ekzistas. Verŝajne la plej multaj ekzemploj de "inicianto" estas eraroj por "iniciatanto". --Arbarulo (diskuto) 18:02, 21 jan. 2026 (UTC)
- Mi tute konsentas kun Arbarulo. kani (diskuto) 22:44, 13 feb. 2026 (UTC)
- Inicanto estas homo kiu inicas, iniciatanto estas homo (aŭ molekulo!) kiu iniciatas, "inicianto" laŭ mia scio ne ekzistas. Verŝajne la plej multaj ekzemploj de "inicianto" estas eraroj por "iniciatanto". --Arbarulo (diskuto) 18:02, 21 jan. 2026 (UTC)
La verbo Ĉeesti
[redakti fonton]"alesti (ark.), apudesti, ĉeesti. Esti en tiu loko, kie io okazas: inviti iun alesti al la prezentado Z; kian ĝojon alportas vortoj de amiko apudestanta! Z; ĉeesti en kunveno; (tr) ĉeesti kunvenon. ☞ partopreni.
Ĉu ĉeesti estas kaj transitiva kaj netransitiva verbo (kiel esti)?
Origina aŭ originala
[redakti fonton]Ĉu uzi adjektivon "origina" aŭ "originala", ekzemple por nomo aŭ titolo. En la nuna versio estas miloj da instancoj de ĉiu formo! Eĉ pri la Prapeko, tute ne klaras ĉu Origina peko aŭ Originala peko? ĉu vere eblas ambaŭ formoj?
Jen la difinoj de PIV
origina. Apartenanta aŭ rilata al la origino de io: la origina lingvo de la homaro; konservi al frukto ĝian originan guston; la origina peko (✞ kulpita de la unua homparo k dividata de ilia devenantaro).
originala
1 Prezentanta la unuan primitivan formon de io, kontraste kun kopioj, tradukoj aŭ misformoj, kiujn oni devenigis de ĝi: tio estas nur kopio de la originala pentraĵo; la originala teksto de libro; traduki verkon el la originala lingvo; originale verkita de […] Z. ☞ aŭtentika.
2 Tia, kia ne imitas aliajn, sed tiras siajn ideojn el sia propra menso: ju pli da sprito oni havas, des pli da originalaj homoj oni trovas; ŝi estis en ĉio originala infano, silenta k pensanta Z; originala stilo.
3 Ne simila al aliaj k iom stranga: kelkaj vivis kiel maljunaj fraŭloj k havis tute originalan pensmanieron k strangajn kutimojn Z; ĉu li ĉiam skribas tiel originale k afekte?
4 (evi) = origina: se la adverbo estas ne devena, sed originala […] Z.
Do PIV eksplicite ekzemplas "origina peko", do kial ni havas originala? Sj1mor (diskuto) 07:43, 12 feb. 2026 (UTC)
- Fakte la artikolo titoliĝas Prapeko, kio estas plej esperantlingva; poste Origina peko estas ankaŭ tre esperantlingva; dum Originala peko nur imitas nacilingvajn versiojn kaj iel kongruas kun la unua signifo de originala en PIV. kani (diskuto) 22:42, 13 feb. 2026 (UTC)
- Mi konsentas kun Kani ke oni prefere ne skribu "originala peko", ĉar almenaŭ en kutima senco kristanoj ne kredas ke oni "kopiis, tradukis, aŭ misformis" pekojn aŭ eventuale pekemajn homojn. Cetere, estas granda koincido inter la PIV-aj difinoj de "origina" kaj "originala", do ni devus atendi kaj toleri, ke multaj vortumoj uzu ambaŭ. --Arbarulo (diskuto) 23:57, 13 feb. 2026 (UTC)
Ekonomia kaj ekonomika
[redakti fonton]Jen du kategorioj: Kategorio:Ekonomikaj teorioj kaj Kategorio:Ekonomiaj teoremoj, la unua rilatas al la anglalingva en:Category:Economic theories kaj la dua al en:Category:Economics theorems.
Do mi komprenas ke ekonomia estas (angle economics) kaj ekonomika estas (angle economic)! Mi ne scias kiel, sed mi pensas ke valoruas kontroli ĉu tiel ĉiu instanco de ekonomia rilatas al economics kaj de ekonomika al economic, kaj inverse. Sj1mor (diskuto) 12:23, 24 feb. 2026 (UTC)
- Interesas ke ekonomia aperas en PIV, sed eknomika ne!
- " ekonomia. Rilata al ekonomio: ekonomiaj problemoj; ekonomia konkurado Z, krizo; ekonomia sistemo; ekonomia uzado; ni devas uzi niajn fortojn ekonomie k saĝe Z. Sj1mor (diskuto) 12:30, 24 feb. 2026 (UTC)
- "Ekonomika" signifas "rilata al ekonomiko", kiel normale por adjektiva formo de substantiva radiko. Kiam oni komparas kun la angla, economics en kunmetoj ĉiam signifas "ekonomika", sed economic povas tradukiĝi "ekonomika" aŭ "ekonomia" depende de la celata signifo. Kategorio:Ekonomiaj teoremoj estas misnomita. --Arbarulo (diskuto) 15:33, 12 apr. 2026 (UTC)
- Mi aldonas ke ekonomiko estas la scienco kiu studas ekonomion - Sahaquiel9102
Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo
---> Mia Diskutpaĝo 22:37, 12 apr. 2026 (UTC)
- Mi aldonas ke ekonomiko estas la scienco kiu studas ekonomion - Sahaquiel9102
- "Ekonomika" signifas "rilata al ekonomiko", kiel normale por adjektiva formo de substantiva radiko. Kiam oni komparas kun la angla, economics en kunmetoj ĉiam signifas "ekonomika", sed economic povas tradukiĝi "ekonomika" aŭ "ekonomia" depende de la celata signifo. Kategorio:Ekonomiaj teoremoj estas misnomita. --Arbarulo (diskuto) 15:33, 12 apr. 2026 (UTC)
Amasa ŝanĝado kemio => ĥemio
[redakti fonton]Mi vidas ke okazas amasa ŝanĝado de la vortuzado en la encikloedio: kemio iĝas ĥemio, same pri ĉiuj samradikaj vortoj. Mi ne trovis respektivan diskuton surbaze de kiu estus farita la decido, ebliganta tian amasan ŝanĝadon. PIV asertas ke ambaŭ vortoj estas egale akcepteblaj, sed la derivaĵoj estas listigataj nur por kemio. Ekzistas fakaj vortaroj kiel Terminaro de kemiaj afiksoj, Kemia kaj scienc-teknika vortaro, Kemiaj afiksoj, Fundamento de kemia nomenklaturo. Ekzistas retejoj kiel Nova rigardo al la nomoj de la kemiaj elementoj en Esperanto ks. Do la radiko kemio tutevidente estas vaste uzata kaj lingve akceptebla. Do kial okazas la nuna amasa redaktado? RG72 (diskuto) 12:28, 21 maj. 2026 (UTC)
- Ni nun havas fizika ĥemio apud kemio. Tio ŝajnas stranga. Sed kion fari? Lingvano (diskuto) 16:25, 21 maj. 2026 (UTC)
- Ankaŭ mi maltrankvilas pri tio. Ĝi ŝajnas esti malrespekto al la titolpolitiko. --Arbarulo (diskuto) 17:25, 21 maj. 2026 (UTC)
Kontraŭ: tiu amasalinomigado. Taylor 49 (diskuto) 23:47, 21 maj. 2026 (UTC)
- Ankaŭ mi maltrankvilas pri tio. Ĝi ŝajnas esti malrespekto al la titolpolitiko. --Arbarulo (diskuto) 17:25, 21 maj. 2026 (UTC)
Kvajo
[redakti fonton]Kio estas? ĉu kajo? en la nuna versio de la vikipedio estas instancoj en kvar (4) artikoloj. Sj1mor (diskuto) 06:31, 15 jun. 2026 (UTC)
- En unu loko ŝajne temas pri la rivero แม่น้ำแควใหญ่ / Maenam Khwae Yai / [mɛ̂ːnáːm kʰwɛː jàj]. Mi mem devus iom esplori antaŭ ol proponi esperantigon de tiu nomo! Lingvano (diskuto) 13:52, 15 jun. 2026 (UTC)
- Kaj en aliaj lokoj aspektas esti erara misskribo de kajo. - Moldur (diskuto) 16:38, 15 jun. 2026 (UTC)
Denask aŭ denaskiĝ?
[redakti fonton]Ĉar oni parolas pri ekde la naskiĝo (de la naskiĝinto, ekde bebeco), ne ekde la nasko (fare de la naskinto, kutime la t.n. patrino)!
Do denaskiĝe estas la ĝusta termino kaj denaske estas eraro!
Same por ekzemple Denaska parolanto, ĉu ne denaskiĝa? ĉar temas pri la naskiĝo de la parolanto, ne la nasko de la parolanto!
Mi metis la demandon ankaŭ en Nasko. Sj1mor (diskuto) 06:30, 20 jun. 2026 (UTC)
- Denaske, denaska, denaskulo estas vortoj firme establitaj en la reala lingvouzo. Ni sekvu la reale uzatan lingvon, kaj ne inventu iun propran variaĵon, eĉ se ĝi aperas al ni "pli ĝusta". - Moldur (diskuto) 07:08, 20 jun. 2026 (UTC)
- Cetere, mi ne opinias tion erara. Se io validas "ekde la naskiĝo" (de iu persono), ĝi samtempe ankaŭ validas "ekde la nasko" (la nasko de la patrino de tiu persono, la nasko kiu enmondigis tiun personon), ĉar efektive la naskiĝo kaj la nasko estas la sama evento. - Moldur (diskuto) 07:14, 20 jun. 2026 (UTC)
- Mi plene konsentas kun la konsilo de Moldur. La sama fleksebleco validas ankaŭ por aliaj verboj, ekz. ĉiu "rigardiĝo de" io (ŝajne oni eĉ ne uzas tiun vorton!) estas ankaŭ "rigardo al" ĝi. --Arbarulo (diskuto) 12:50, 20 jun. 2026 (UTC)
"antaŭig" aŭ antaŭenig ? kaj antaŭiĝ aŭ "antaŭeniĝ"?
[redakti fonton]Ĉu "antaŭig" estas erara sen la en?
antaŭigi ne ekzistas en PIV, sed ja ekzistas
"antaŭenigi. Fari, ke io iru pluen: tiu oficiala aprobo multe antaŭenigis nian aferon en ĉi tiu lando. ☞ akceli, favori.
antaŭiĝi. Veni en pli antaŭan lokon aŭ pli frue: la fratoj rajdis pluen k antaŭiĝis al li je granda distanco Z; li antaŭiĝis tiun je tuta horo Z."
Do mi plie demandas pri "antaŭeniĝ", ĉu ankaŭ erara? Sj1mor (diskuto) 18:40, 15 jul. 2026 (UTC)
rezidenco
[redakti fonton]rezidenco ne ekzistas!
Laŭ PIV
rezidejo. Domo, en kiu oni rezidas
rezident/o Σ Altranga funkciulo, komisiita de protektanta ŝtato ĉe la regnestro de protektorato.
rezidentejo. Domo, en kiu loĝas k funkcias rezidento.
Deterioro
[redakti fonton]simple, malpliigo? Sj1mor (diskuto) 10:17, 5 aŭg. 2026 (UTC)
- La angla vorto deteriorate signifas "malpliboniĝi", "kadukiĝi. - Moldur (diskuto) 10:28, 5 aŭg. 2026 (UTC)
Ne kofuzu
[redakti fonton]inter prepar (ne pripar) kaj ripar (ne repar)
Sj1mor (diskuto) 09:03, 7 aŭg. 2026 (UTC)
- pri ĝusta repar- (reparaĵ) estas preferata reparaci/o Sj1mor (diskuto) 09:45, 7 aŭg. 2026 (UTC)