Hatŝepsut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hatŝepsut
Statuo de Hatŝepsut en Metropolitan Museum of Art.

Statuo de Hatŝepsut en Metropolitan Museum of Art.
Tempo de regado 1479 a. K./1473 a. K.1458 a. K./1457 a. K.
Naskonomo
<
F4
X1
B7 X1
Z2
>

Hatŝepsut

Trona nomo
M23 L2 <
ra kA mAat
>

Maatkare

Nomo de Horuso
G5
wsr s X1
D28
D28
D28
Srxtail2.svg
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16 M13 X1 M4 M4 M4

Uadet reneput

Ora Horuso
G8 R8 t
r
V13
N28
D36
G43

Neteret-chau

Edzino(j) Tutmoso la 2-a (edzo)
Patro Tutmoso la 1-a
Patrino Ahmose
Mortis 1458 a. K./1457 a. K.
Kripto Dél el-bahrí
v  d  r
Information icon.svg
Statuo de Hatŝepsut
Hatŝepsut kun barbo kiel faraona insigno
De Hatŝepsut konstruigita: templo Deir el-Bahari-i
Hatŝepsut kaj Totmes la 3-a


Hatŝepsut estis grava antikva virina faraono, reĝino de Egiptujo (regis ĉ. 14721458 a.k.), kiu akiris senprecedentan potencon, post kiam ŝi akiris la titolon de la faraono kaj la regajn simbolojn. Oni identigis ŝian mumion en 2007.

Hatŝepsut estis filino de la faraono Totmes la 1-a kaj reĝino Aĥmose. Ŝi edziniĝis al sia duonfrato Totmes la 2-a. Ĉar ŝiaj fratoj frue mortis, ŝi kaj Totmes la 2-a sekvis la tronon Totmes-on la 1-an. Ŝia edzo regis verŝajne nur 3-4 jarojn kaj Hatŝepsut poste regis anstataŭ Totmes la 3-a, kiu estis ne ŝia filo, sed filo de Totmes la 2-a kaj iu haremvirino. Hatŝepsut transprenis direktadon de la ŝtata administrado, dum la juna Totmes la 3-a servis kiel pastro de dio Amono.

Hatŝepsut nomis sin por mallonga tempo kiel regento de la juna faraono, sed baldaŭ kronigis sin al faraono. Ŝi alprenis nomon aludanta je dio Horus kaj surprenis eĉ la faraonajn simbolojn, ekz. eĉ la ŝajn-barbon, kiun rajtis havi nur faraono.

Ŝi sukcesis, ĉar ŝi havis fidelajn kaj influajn oficistojn. Hatŝepsut reformis la administradon kaj evoluigis la komercadon. Ekis grandan maran ekspedicion al Punt, al plej suda afrika parto de la Ruĝa maro. La ŝipoj realvenis plena kun oro, eburo, peltoj, pavianoj, prilaborita mirho kaj mirhoarbidoj. Oni plantigis la arbidojn en la antaŭejo de la fama templo Deir el-Behri. Impostis por ŝi Nubio, Libio. Parton de la imposto kaj la komercaj aĵoj, ŝi ofertis por la ĉefdio Amon-Reo, je kies estimo, ŝi komencis grandiozajn konstruadojn (renovigoj en la Karnaka templo, roka templo en Beni-Hasan). La plej mirakla konstruaĵo estas la belega templo de Deir el-Behri, kiun oni planis por morta memoraĵo por Hatŝepsut kaj ŝia patro.

Klopodoj de Hatŝepsut poste koliziis al planoj de la plenkreskiĝanta Totmes la 3-a, kiu iĝis dumtempe ĉefkomandanto de la armeo. Kiel maljuniĝis Hatŝepsut kaj ŝiaj fideluloj, tiel fortiĝis Totmes kaj siaj fiduloj. Filino de la reĝino mortis frue - kiu do estis edzino de Totmes la 3-a –, verŝajne ankaŭ tio malfortigis ŝian pozicion. Ŝi mortis en aĝo de ĉ. 50 jaroj, pro osta kancero.