Saltu al enhavo

Hatŝepsut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hatŝepsut
Statuo de Hatŝepsut en Metropolitan Museum of Art.
Statuo de Hatŝepsut en Metropolitan Museum of Art.

Statuo de Hatŝepsut en Metropolitan Museum of Art.
Tempo de regado 1479 (aŭ 1473)1457 a.K. (aŭ 1458)
Naskonomo
<
F4
X1
B7X1
Z2
>

Hatŝepsut

Trona nomo
M23L2<
rakAmAat
>

Maatkare

Nomo de Horuso
G5
wsrsX1
D28
D28
D28
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16M13X1M4M4M4

Uadet reneput

Ora Horuso
G8R8t
r
V13
N28
D36
G43

Neteret-chau

Edzino(j) Tutmoso la 2-a (edzo)
Patro Tutmoso la 1-a
Patrino Ahmose
Mortis 1458 a. K./1457 a. K.
Kripto Dél el-bahrí
vdr
Statuo de Hatŝepsut
Hatŝepsut kun barbo kiel faraona insigno
De Hatŝepsut konstruigita: templo Deir el-Bahari-i
Hatŝepsut kaj Tutmoso la 3-a

Hatŝepsut - en Esperanto teorie ankaŭ skribebla Haĉepsut, sed kutimas la formo kun "tŝ" - estis grava antikva virina faraono de la 18-a dinastio, reĝino de Egiptio (regis ĉirkaŭ 14791457 antaŭ nia erao), unu el la plej gravaj faraonoj de Egiptio, kiu akiris senprecedentan potencon, post kiam ŝi akiris la titolon de la faraono kaj la regajn simbolojn. Ŝi estis la dua virino konata certe kiel Faraono. Laŭlonge de la historio de antikva Egiptio, kelkaj aliaj virinoj servis en ĉi tiu pozicio, sed ilia permanenta ofico estis pli mallonga. Ŝia nomumo kaj regmaniero atestas la potencon de virinoj en la antikva Egiptio, almenaŭ inter la supera klaso.

La egiptologo James Henry Brestad priskribis ŝin kiel "la unuan grandan virinon en rekordita historio."

Oni identigis ŝian mumion en 2007.

Hatŝepsut estis filino de la faraono Tutmoso la 1-a kaj reĝino Aĥmose. Ŝi edziniĝis al sia duonfrato Tutmoso la 2-a. Ĉar ŝiaj fratoj frue mortis, ŝi kaj Tutmoso la 2-a sekvis la tronon Tutmoson la 1-an. Ŝia edzo regis verŝajne nur 3-4 jarojn kaj Hatŝepsut poste regis anstataŭ Tutmoso la 3-a, kiu estis ne ŝia filo, sed filo de Totmoso la 2-a kaj iu haremvirino. Hatŝepsut transprenis direktadon de la ŝtata administrado, dum la juna Totmoso la 3-a servis kiel pastro de dio Amono.

Hatŝepsut nomis sin por mallonga tempo kiel regento de la juna faraono, sed baldaŭ kronigis sin al faraono. Ŝi alprenis nomon aludanta je dio Horus kaj surprenis eĉ la faraonajn simbolojn, ekz. eĉ la ŝajn-barbon, kiun rajtis havi nur faraono.

Ŝi sukcesis, ĉar ŝi havis fidelajn kaj influajn oficistojn. Hatŝepsut reformis la administradon kaj evoluigis la komercadon. Ekis grandan maran ekspedicion al Punt, al plej suda afrika parto de la Ruĝa maro. La ŝipoj realvenis plena kun oro, eburo, peltoj, pavianoj, prilaborita mirho kaj mirhoarbidoj. Oni plantigis la arbidojn en la antaŭejo de la fama templo Deir el-Behri. Impostis por ŝi Nubio, Libio. Parton de la imposto kaj la komercaj aĵoj, ŝi ofertis por la ĉefdio Amon-Reo, je kies estimo, ŝi komencis grandiozajn konstruadojn (renovigoj en la Karnaka templo, roka templo en Beni-Hasan). La plej mirakla konstruaĵo estas la belega templo de Deir el-Behri, kiun oni planis por morta memoraĵo por Hatŝepsut kaj ŝia patro.

Klopodoj de Hatŝepsut poste koliziis al planoj de la plenkreskiĝanta Tutmoso la 3-a, kiu iĝis dumtempe ĉefkomandanto de la armeo. Kiel maljuniĝis Hatŝepsut kaj ŝiaj fideluloj, tiel fortiĝis Totmes kaj siaj fiduloj. Filino de la reĝino mortis frue - kiu do estis edzino de Tutmoso la 3-a –, verŝajne ankaŭ tio malfortigis ŝian pozicion. Ŝi mortis en aĝo de ĉirkaŭ 50 jaroj, pro osta kancero.