Metropola Muzeo de Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metropolitan Museum of Art)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Metropola Muzeo de Arto
angle: The Metropolitan Museum of Art
muzeo
Metropolitan Museum of Art entrance NYC.JPG
Metropolita Muzeo de Arto, fasado al la Kvina Avenuo desegnita de Richard Morris Hunt]
Oficiala nomo: The Metropolitan Museum of Art
Lando Usono Usono
Regiono Novjorko
Urbo Manhattan
Komunumo Upper East Side
Najbaras kun
Centra Parko
parko,
Usona Muzeo de Natura Historio
muzeo,
La Guggenheim
muzeo
Ekspozicioj Vido de Toledo
Tipo de muzeo Nacia muzeo
Rivero Hudsono (rivero)
Estiĝo 13-a de aprilo 1870
Direktoro Max Hollein
Vizito 6,692,909
Poŝtkodo 10028
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Metropolitan Museum of Art
Retpaĝo: metmuseum.org


La Metropola Muzeo de Arto, familiare konata kiel La Met (angle: Metropolitan Museum of Art), estas la plej granda muzeo pri arto en Usono. Pro la 7.06 milionoj vizitantoj en ĝiaj tri ejoj en 2016, vizitata arta muzeo en la mondo, kaj la kvina de ia ajn muzeo. Ĝi havas konstantan kolekton enhavanta pli ol du milionoj da artaĵoj, dividita en deksep oficialajn sekciojn. La ĉefkonstruaĵo, situanta ĉe la orienta flanko de Centra Parko, en la parto de Supra Orienta Flanko konata kiel Muzea Mejlo, estas per areo unu el la plej grandaj artgalerioj de la mondo. Ekzistas ankaŭ multe pli malgranda dua loko en Supra Manhattan, ĉe La Klostroj, kiu havas mezepokan arton. Je la 18a de Marto, 2016 la muzeo malfermigis plian spacon, la Met Breuer en Madison-avenuo en la Supra Orienta Flanko; ĝi pligrandigas la kolekton de moderna arto.

Reprezentitaj en la konstanta kolekto estas artaĵoj de la grek-romia antikvo kaj antikva Egiptio, pentraĵoj kaj skulptaĵoj de preskaŭ ĉiuj eŭropaj majstroj, kaj ampleksa kolekto de usona kaj moderna arto. Ĝi ankaŭ konservas ampleksajn posedaĵojn de Azio, Oceanio, Bizancio, kaj Islama arto. La muzeo ankaŭ estas hejmo por enciklopediecaj kolektoj de muzikaj instrumentoj, kostumoj kaj akcesoraĵoj, kaj antikvaj armiloj kaj kirasoj de ĉirkaŭ la mondo. Kelkaj kolektoj, alternante sin de la unua jarcento en Romo al moderna usona dizajno, estas konstante instalitaj en la galerioj de La Met.

La Metropolita Muzeo de Arto estis fondita en 1870 fare de grupo da usonanoj. La fondintoj inkludis komercistojn kaj financistojn, same kiel gvidajn artistojn kaj pensulojn, kiuj volis malfermi muzeon por alporti artan edukon al la usonanoj. Ĝi malfermiĝis la 20-an de februaro 1872, kaj estis originale situanta ĉe 681 Kvina Avenuo, kaj en 1880 translokigita al nova, la nuna sidejo. La konstruaĵo troviĝas en registro de la Naciaj Historiaj Lokoj.

Riĉaj kolektoj de pentrarto ampleksas verkojn de la plej famaj mondaj kreintoj. La 17-jarcenta nederlanda arto estas prezentata de la verkoj de: Frans Hals, Rembrandt kaj Johannes Vermeer.

La italan pentrarton famigas la bildoj de Giotto, Sandro Botticelli, Rafaelo, Paolo Veronese.

La muzeo posedas ankaŭ grandan kolekton de la 19-jarcenta franca pentrarto, interalie la verkojn de: Jean-Baptiste Camille Corot, Gustave Courbet, Paul Cézanne, Edouard Manet, Claude Monet, Pierre-Auguste Renoir, Paul Gauguin, Vincent van Gogh, Georges Seurat.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]