Saltu al enhavo

Petro Paŭlo Rubens

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peter Paul Rubens)
Petro Paŭlo Rubens
Petro Paŭlo Rubens, memportreto, 1623, Brita Reĝa Kolekto.
Petro Paŭlo Rubens, memportreto, 1623, Brita Reĝa Kolekto.
Persona informo
Peter Paul Rubens
Naskiĝo 28-an de junio 1577 (1577-06-28)
en Siegen
Morto 30-an de majo 1640 (1640-05-30) (62-jaraĝa)
en Antverpeno
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kirko de Sankta Jakobo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj nederlandagermanaitalahispana vd
Loĝloko SiegenKolonjoRomoAntverpeno vd
Ŝtataneco Hispana Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Malnova universitato de Loveno Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Petro Paŭlo Rubens
Memorigilo Petro Paŭlo Rubens
Familio
Dinastio Rubens family vd
Patro Jan Rubens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Pypelinckx (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Christine von Dietz (en) Traduki kaj Philip Rubens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Hélène Fourment (1630–1640)
Izabela Brant (1609–1626) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Albert Rubens (en) Traduki
 ( Izabela Brant)
Claire Rubens (mul) Traduki
 ( Hélène Fourment)
Peter Paul Rubens III (mul) Traduki
 ( Hélène Fourment)
Nicolaas Rubens, Lord of Rameyen (en) Traduki
 ( Izabela Brant)
Clara Serena Rubens (mul) Traduki
 ( Izabela Brant) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
konstrua desegnisto
skulptisto
presgravuristo
pentristo
grafikartisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en AffligemBruselo • Elewijt • LieĝoKalezoParizoLa RochelleĜenovoRomoVeronoAmsterdamoBredaDelftHarlemoMastriĥtoRoterdamoHagoUtreĥtoAlakantoSan Lorenzo de El EscorialMadridoValadolidoDoveroLondonoFlorencoKolonjoAntverpenoVenecioMantuo vd
Verkado
Verkoj La falo de la kondamnitoj ❦
La Tigro-Ĉasado ❦
Memportreto kun edzino Isabella Brant ❦
La tri Gracioj ❦
La amĝardeno ❦
The Rape of the Daughters of Leucippus ❦
Portrait of Susanna Lunden ❦
The Elevation of the Cross ❦
Henry IV at the Battle of Ivry, 14 March 1590 ❦
Drunken Bacchus ❦
Judith and Holofernes ❦
Tapestries by Rubens vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro Paŭlo RUBENS (naskiĝis la 29-an de junio 1577 en Siegen, mortis la 30-an de majo 1640) estis flandra arta pentristo, desegnisto kaj diplomato de la Duklando Brabanto en Suda Nederlando (nuntempa Belgio).[1] Li sendube estas la plej populara flandra majstro de la baroka periodo per troigo de la emfazitaj movoj, koloroj kaj sensiveco, kiu disvolvis fakulajn aspektojn de klasika kaj kristana historio.

Oni lin nomas ankaŭ Peter Paul, Pieter Paul, Pieter PauwelPetrus Paulus. Li estis konata ĉefe pro kontraŭreformaciaj altarpecoj (retabloj), portretoj, pejzaĝoj kaj historiaj pentraĵoj de mitologiaj kaj alegoriaj temoj. Aldone al laboro en granda studio en Antverpeno kiu produktis pentraĵojn ege popularajn inter nobelaro kaj artokolektistoj tra la tuta Eŭropo, krom pentraĵojn por tapiŝoj. Rubens estis klasikisme edukita, humanisma fakulo kaj diplomato kiu estis kavalirigita kaj de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio, kaj de Karlo la 1-a, reĝo de Anglio. Rubens estis tre fekunda artisto. La katalogo de liaj verkoj farita de Michael Jaffé listigis 1 403 artaĵojn, sen kalkuli multnombrajn kopiojn faritaj en lia ateliero.[2]

Petro Paŭlo Rubens (memportreto - 1607).

Liaj komisiitaj verkoj estis ĉefe prihistoriaj pentraĵoj, kio inkludis religiajn kaj mitologiajn temojn, kaj ĉasscenojn. Li pentris portretojn, speciale de amikoj, kaj mem-portretojn, kaj en matura vivo pentris kelkajn pejzaĝojn. Rubens desegnis tapiŝojn kaj presaĵojn, same kiel sian propran hejmon. Li ankaŭ superrigardis la efemerajn dekoraciojn de reĝa enirado en Antverpeno fare de la Kardinal-Infanto Ferdinando de Aŭstrio en 1635. Li verkis libron kun ilustraĵoj de palacoj en Ĝenovo, kiu estis publikigita en 1622 kiel Palazzi di Genova. La libro estis ege influa en la disvastigo de la stilo de ĝenovaj palacoj en Norda Eŭropo.[3] Rubens estis avida artokolektisto kaj havis unu el la plej grandaj kolektoj de arto kaj libroj en Antverpeno. Li estis ankaŭ artokomercisto kaj estis konata pro vendado de grava nombro de artaĵoj al George Villiers, la Duko de Buckingham.[4]

Li estis unu el la lastaj gravaj artistoj kiuj faris konsistan uzado de lignaj tabuloj kiel eltena rimedo, eĉ por tre grandaj verkoj, sed li uzis ankaŭ tolaĵojn, speciale kiam la verko bezonis esti sendita longdistance. Por altarpecoj li foje pentris sur ardezo por malpliigi reflektoproblemojn.

Peter Paul Rubens naskiĝis en la germana urbeto Siegen. Lia patro estis edukita viro. En Kolonjo li edukiĝis humanisme; poste li studis en Antverpeno. Post arta instruo ĉe Tobias Verhaegt, Adam van Noort kaj Otto van Veen, li en la antverpena gildo estis akceptata kiel majstro. La 9-an de majo 1600 li ekiris al Italio, kie li en Venecio eklaboris por la duko de Mantovo, Vincenzo Gonzaga ĝis 1608. Dum kelkaj jaroj li ankaŭ restadis en Hispanio. Denove en Nederlando li nun iĝis kortega pentristo por la arkidukoj Alberto la 7-a de Aŭstrio kaj Isabel de Hispanio en 1609. Li pluloĝis en Antverpeno kaj en la sama jaro edziĝis kun Izabela Brant. En 1610 li ordigis grandan domon ĉe Antverpena areo Wapper, kiu ĝis hodiaŭ estas la Domo de Rubens, ateliero kie li laboris kun kelkaj kunlaborantoj. Inter 1610 kaj 1620 ekestis la majstraj verkoj, kiuj daŭre estas admireblaj en la Katedralo de Nia Sinjorino (Antverpeno): la Alkrucigo kaj la Dekrucigo kun rimarkinda ŝanĝo de stilo. Kunlabore kun Jan Brueghel ekestis tre valoraj raraĵoj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
La ĝardeno Rubens planita ĉe Rubensdomo, en Antverpeno.

Komenca vivo

[redakti | redakti fonton]

Rubens naskiĝis en la germana urbo Siegen, kantono de Nassau-Dillenburg, al Jan Rubens kaj Maria Pypelincks. La familio de lia patro delonge loĝis en Antverpeno, spurante sian genealogion tie reen ĝis 1350. Registroj montras, ke iu Arnold Rubens aĉetis "domon kun korto" en la Gasthuisstraat en Antverpeno en 1396. La familio Rubens apartenis al la bonhava burĝa klaso, kaj ĝiaj membroj estis konataj pro funkciigado de nutraĵvendejoj kaj apotekoj. Jan Rubens decidis studi juron kaj loĝis de 1556 ĝis 1562 en la ĉefaj urboj de Italio por plustudi. Li gradiĝis kiel doktoro pri eklezia kaj civila juroj de la Universitato Sapienza en Romo.[5] Reveninte al Antverpeno, li fariĝis advokato kaj okupis la oficon de skabeno en Antverpeno de 1562 ĝis 1568. Jan Rubens edziĝis kun Maria Pypelinckx, kiu devenis de eminenta familio origine el Kuringen, proksime de Hasselt.

Lia patro, kalvinisto, kaj patrino eliris el Antverpeno al Kolonjo en 1568, post pliiĝanta religia maltrankvileco kaj persekutado de protestantoj dum la regado de Hispana Nederlando fare de la Duko de Alba. Rubens estis baptita en Kolonjo en la preĝejo de Sankta Petro. Granda parto de la nobelaro kaj burĝaro en Suda Nederlando tiutempe subtenis la Reformacion kaj ankaŭ Jan Rubens konvertiĝis al Kalvinismo. En 1566, la Malaltaj Landoj estis viktimo de la ikonoklasta furiozo, nomata nederlande la Beeldenstorm (prononcata [ˈbeːldə(n)ˌstɔr(ə)m]), dum kiu katolika arto kaj multaj formoj de preĝejaj aranĝoj kaj ornamaĵoj estis detruitaj en neoficialaj aŭ amasaj agoj fare de kalvinismaj protestantaj homamasoj kiel parto de la Protestanta Reformacio.[6] La reganto de la Malaltaj Landoj — la katolika hispana reĝo Filipo la 2-a — reagis al la maltrankvilo ordonante severan subpremadon kontraŭ la sekvantoj de la Reformacio. Pro tio en 1568, la familio Rubens, kun du knaboj kaj du knabinoj (Jan Baptist (1562–1600), Blandina (1564–1606), Clara (1565–1580) kaj Hendrik (1567–1583)), fuĝis al Kolonjo. Kiel kalvinistoj, ili timis persekuton en sia patrujo dum la severa regado de la Duko de Alba, kiu, kiel guberniestro de la Habsburga Nederlando, respondecis pri la efektivigo de la severa subpremado.

Jan Rubens, la patro de Petro Paŭlo Rubens.

Jan Rubens iĝis jura konsilisto (kaj amanto) de Ana de Saksio, dua edzino de Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, setlis ĉe ŝia kortego en Siegen en 1570, kaj iĝis patro de ŝia filino Kristina kiu naskiĝis en 1571.[7] Dekomence Ana loĝis en Kolonjo. Ŝi poste translokiĝis al Siegen ĉirkaŭ 90 kilometrojn el Kolonjo. Jan Rubens vizitis ŝin tie dum lia familio restis en Kolonjo. Ili disvolvis amaferon, kiu rezultis en gravedeco en 1571.[8] Rubens estis malliberigita en la Kastelo Dillenburg kaj kun minaco de ekzekuto pro sia leĝorompo. La ekstergeedzeca filino, Christina de Dietz, naskiĝis la 22an de Aŭgusto 1571.[9]

Post enprizonigo de Jan Rubens, Peter Paul Rubens naskiĝis en 1577. La familio revenis al Kolonjo la venontan jaron. Pre de la ripetaj petegoj de lia edzino kaj per pagado de kaŭcio de 6 000 taleroj, Jan Rubens rajtis eliri el la malliberejo post du jaroj. La kondiĉoj de lia liberigo estis malpermeso praktiki kiel advokato kaj la devo ekloĝi en Siegen, kie liaj movoj estos kontrolataj. Tio metis la ceteron de la familio, kiu aliĝis al Jan en Siegen, en financajn malfacilaĵojn. Dum tiu periodo naskiĝis du filoj: Filipo en 1574, sekvata en 1577 de Petro Paŭlo, kiu, kvankam verŝajne naskita en Siegen, laŭdire estis baptita en Kolonjo. Anna de Saksio mortis en 1577.

La vojaĝmalpermeso trudita al Jan Rubens estis ĉesigita en 1578 kondiĉe ke li ne ekloĝu en la posedaĵoj de la Princo de Oranĝo nek en la heredaj regnoj de la Malaltaj Landoj kaj oni konservu la kaŭcion de 6 000 taleroj kiel garantion. Li rajtis forlasi sian ekzilon en Siegen kaj translokigi la familion Rubens al Kolonjo. Estante en Siegen, la familio necese apartenis al la Lutera Eklezio de Kolonjo; la familio tiam rekonvertiĝis al katolikismo.[10]La plej aĝa filo, Jan Baptist, kiu eble ankaŭ estis artisto, foriris al Italio en 1586. Jan Rubens mortis en 1587 kaj estis entombigita en la preĝejo Sankta Petro de Kolonjo, nome katolika preĝejo.[11] La vidvino Maria Pypelinckx revenis kun la cetero de la familio (t.e. Blandina, Filipo kaj Petro Paŭlo) al Antverpeno en 1590, kie ili translokiĝis al domo ĉe la Kloosterstraat.[11]

Metilernado

[redakti | redakti fonton]
Portreto de juna studento, 1597.

Rubens translokiĝis kun sia patrino Maria Pypelincks en Antverpenon, kie li edukiĝis kiel katoliko. Religio figuris elstare en multo de lia laboro kaj Rubens poste iĝis unu el la estraj voĉoj de la stilo de la Katolika Kontraŭreformacio por pentrarto[12] (li diris "Mia pasio venas el la ĉielo, ne el la surteraj kontempladoj"). En Antverpeno, Rubens ricevis renesancan humanisman edukadon, kaj studis Latinon kaj klasikan literaturon. Estante ĉirkaŭ 14-jaraĝa li komencis sian artan metilernadoj kun Tobias Verhaecht. Sekve, li studis ĉe du el la tiam ĉefaj pentristoj de la urbo, nome la malfrumanieristaj artistoj Adam van Noort kaj Otto van Veen.[13] Multo de lia plej frua trejnado konsistis en kopiado de verkoj de pli fruaj artistoj, kiel lignogravuraĵoj de Hans Holbein la Juna kaj de gravuraĵoj de Marcantonio Raimondi laŭ artaĵoj de Rafaelo. Rubens kompletigis sian edukadon en 1598, kiam li eniris en la Gildo de Sankta Luko kiel sendependa majstro.[14]

Ĝis sia morto en 1587, Jan Rubens intense okupiĝis pri la edukado de siaj filoj. Petro Paŭlo kaj lia pli aĝa frato Filipo ricevis humanisman edukadon en Kolonjo, kiun ili daŭrigis post sia translokiĝo al Antverpeno. Ili studis ĉe la latina lernejo de Rombout Verdonck en Antverpeno, kie ili studis la latinan lingvon kaj klasikan literaturon. Filipo poste fariĝis eminenta antikvaĵisto, bibliotekisto kaj filologo, sed mortis juna. En 1590, la fratoj devis interrompi sian lernadon kaj labori, por finance kontribui al la doto de sia fratino Blandina.

Adamo kaj Eva, frua verko, ĉ. 1599

Dum lia frato Philip daŭrigis sian humanisman kaj sciencan edukadon laborante kiel privata instruisto, Petro Paŭlo unue prenis postenon kiel paĝio al la Grafino Marguerite de Ligne-Arenberg, kies bopatro estis la ĝenerala guberniestro de la Hispana Nederlando. La grafino estis la vidvino de Grafo Philippe de Lalaing kaj verŝajne loĝis en Oudenaarde. Kvankam intelekte kaj temperamente taŭga por kariero kiel kortegano, Rubens de juna aĝo estis allogita de la ksilografiaj presaĵoj de Hans Holbein la Juna kaj Tobias Stimmer, kiujn li diligente kopiis, kune kun la kuprogravuroj de Marcantonio Raimondi laŭ Rafaelo.[15] Agante laŭ sia ambicio okupiĝi pri kariero kiel artisto, li komencis metilernadon ĉe la pejzaĝisto Tobias Verhaecht en 1592.[11] Verhaecht estis edziĝinta al Suzanna van Mockenborch, kiu estis nepino de la duonpatro de Petro Paŭlo Rubens, nome Jan de Landmetere, kaj ankaŭ kuzino de lia patrino.[16] Ĉi tiu familia ligo eble klarigas la elekton de Verhaecht kiel lia unua majstro.

Batalo de Amazonoj, 1598

Rubens forlasis la metiejon de Verhaecht post ĉirkaŭ unu jaro, ĉar li deziris studi historian pentrarton anstataŭ pejzaĝpentraĵon.[15] Li poste daŭrigis siajn studojn kun unu el la plej elstaraj pentristoj de la urbo tiutempe, nome la artisto Adam van Noort. Van Noort estis tiel nomata romanisto, termino uzata por indiki artistojn, kiuj vojaĝis de la Malaltaj Landoj al Romo por studi la verkojn de ĉefaj italaj artistoj de la periodo, kiel ekzemple Mikelanĝelo, Leonardo da Vinci, Rafaelo kaj Ticiano, kaj kreis post sia reveno hejmen artaĵojn, kiuj reflektis ilian engaĝiĝon kun ĉi tiuj italaj novigoj. La metilernado de Rubens kun van Noort daŭris ĉirkaŭ kvar jarojn, dum kiuj li plibonigis sian manipuladon de figuroj kaj vizaĝoj.[17]

Li poste studis kun alia romanista pentristo, nome Otto van Veen.[18] Van Veen proponis al Rubens la intelektan kaj artan stimulon, kiu konvenis al lia temperamento. Van Veen pasigis kvin jarojn en Italio kaj estis lerta portretisto kun larĝa humanisma edukado. Li konis la hispanan reĝan familion kaj ricevis portretajn komisiojn kiel kortega pentristo de Alberto la 7-a, Arkiduko de Aŭstrio, kaj Infantino Izabela Klara Eŭgenio de Hispanio, la regantoj de la Habsburga Nederlando.[17] Van Veen enstampis en Rubens la idealon de la 'pictor doctus' (klera pentristo), kiu komprenas, ke pentrado postulas ne nur praktikon, sed ankaŭ scion pri artteorio, klasika arto kaj literaturo, kaj la majstrojn de la itala Renesanco. Li ankaŭ enkondukis Rubens al la "kodo de konduto", kiun kortegaj pentristoj devis respekti por sukcesi.[19] Rubens kompletigis sian metilernadon ĉe van Veen en 1598, la jaron kiam li eniris en la Gildon de Sankta Luko kiel sendependa majstro. Kiel sendependa majstro, li rajtis akcepti mendojn kaj trejni metilernantojn. Lia unua lernanto estis Deodat del Monte, kiu poste akompanos lin dum lia vojaĝo al Italio.[20] Li ŝajne estis restinta asistanto en la studio de van Veen post fariĝi sendependa majstro. Liaj verkoj el ĉi tiu periodo, kiel ekzemple Adamo kaj Eva (Rubenshuis, Antverpeno, ĉ. 1599) kaj la Batalo de la Amazonoj (Bildgalerio Sanssouci, Potsdamo) montras la influon de lia majstro van Veen.[15] Ĉi tiu stilo estis karakterizita per okulfrapa ital-stila manierismo limigita de la antverpena metieja tradicio kaj la itala artoteorio de la Renesanco.[19]

Italio (1600–1608)

[redakti | redakti fonton]
Memportreto en amikaro en Mantovo, 1602-06

En 1600 Rubens veturis al Italio. Li haltiĝis unue en Venecio,[21] kie li vidis pentraĵojn de Tiziano, Veronese, kaj Tintoretto, antaŭ setlado en Mantovo kaj en la kortego de la Duko Vincenzo Gonzaga. La koloraro kaj komponaĵoj de Veronese kaj de Tintoretto havis tujan efikon super la pentrarto de Rubens, kaj lia posta, matura stilo estis profunde influita de Tiziano.[22] Lia vizito al Venecio koincidis kun tiu de la duko Vincenzo la 1-a Gonzaga de Mantovo. Eble li estis dungita de la duko dum lia restado en Venecio kaj Otto van Veen, kiu estis kortega pentristo de la arkidukoj Alberto kaj Izabela, kunguberniestroj de Flandrio, prezentis Rubens al la duko dum la vizito de ĉi-lasta al la brusela kortego. La malgranda duklando de Mantovo estis fama kiel artcentro kaj la duko kiel fervora artkolektanto kun riĉa kolekto de italaj majstroj. Rubens ĉefe pentris portretojn de la familio de la duko kaj ankaŭ kopiis la famajn renesancajn pentraĵojn en la kolekto de la duko.[15] Pere de financa subteno el la Duko, Rubens veturis al Romo tra Florenco en 1601. Tie li studis klasikajn grekan kaj romian artojn kaj kopiis verkojn de italaj majstroj. La helenisma skulptaĵo Laokoonto kaj liaj filoj estis tre influa sur lia arto, same kiel la arto de Michelangelo, Rafaelo kaj Leonardo da Vinci.[23]

Li estis ankaŭ influita de ĵusaj, tre naturalismaj pentraĵoj de Caravaggio. Rubens poste faris kopion de "Entombigo de Kristo" de Caravaggio kaj rekomendis al sia patrono, nome la Duko de Mantovo, aĉeti la pentraĵon pri "La morto de la Virgulino" (nune en Luvro).[24] Post sia reveno al Antverpeno li ludis gravan rolon en la akiro de "La Madono de la Rozario" de Caravaggio (nune en la Muzeo de Arthistorio de Vieno) por la preĝejo de Sankta Paŭlo en Antverpeno.[25] Dum sia unua restado en Romo, Rubens plenumis sian unuan komision por altarero, nome Sankta Helena kun la Vera Kruco por la Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo en Romo.

Rubens veturis al Hispanio por diplomata misio en 1603, kaj havigis donacojn el Gonzaga-oj por la kortego de Filipo la 3-a.[26] Estante tie, li studis la etendajn kolektjon de pentraĵoj de Rafaelo kaj de Tiziano kiu estis kolektita de Filipo la 2-a.[27] Li pentris ankaŭ ĉevalrajdan portreton de la Francisco de Sandoval y Rojas, 1a Duko de Lerma, dum sia restado (nune en la Muzeo Prado, Madrido) kio montras la influon de verkoj kiel tiu de Tiziano Karolo la 5-a ĉe Mühlberg (1548; Prado, Madrido). Tiu vojaĝo estis la unua de multaj tiaj vojaĝoj dum lia kariero kiuj kombinis arton kaj diplomation.

Falo de Faetono, 1604. National Gallery of Art, Vaŝingtono.

Li revenis al Italio en 1604, kie li restis dum la venontaj kvar jaroj, unue en Mantovo kaj poste en Ĝenovo kaj Romo. En Ĝenovo, Rubens pentris nombrajn portretojn, kiel tiuj de Marchesa Brigida Spinola-Doria (National Gallery of Art, Vaŝingtono), kaj la portreton de Maria di Antonio Serra Pallavicini, laŭ stilo kiu influis postajn pentraĵojn de Antoon van Dyck, Joshua Reynolds kaj Thomas Gainsborough.[28]

Li ilustris libron, kiu estis publikigita en 1622 kiel Palazzi di Genova. El 1606 ĝis 1608, li estis plej ofte en Romo kiam li ricevis, je helpo de kardinalo Jacopo Serra (frato de Maria Pallavicini), sian plej gravan komision ĝis tiam por la Ĉefaltaro de la plej enmoda preĝejo de la urbo, nome Santa Maria in Vallicella konata ankaŭ kiel Chiesa Nuova (Nova Preĝejo).

Madonna sur flora krono, kune kun Jan Brueghel la pliaĝa, 1619.

La temo estis la papo Sankta Gregorio la Granda kun gravaj lokaj sanktuloj adoranta ikonon de la Virgulino kaj la Infano. La unua versio, simpla surtolaĵo (nune en la Musée des Beaux-Arts, Grenoble), estis tuj anstataŭita de dua versio sur tri ardezaj paneloj kiu ebligas, ke la mirakla sankta bildo de "Santa Maria in Vallicella" estu montrita dum gravaj festotagoj pere de forigebla kuprokovrilo, same pentrita de la artisto mem.[29]

La sciaro akirita de Rubens en Italio plue influis lian verkaron. li plue verkis multajn el siaj leteroj kaj korespondaĵoj en itala, subskribante sian nomon kiel "Pietro Paolo Rubens", kaj parolis ofte pri reveno al Italio — espero kiun li neniam materiigis.[30] Rubens estis poligloto, kiu korespondis ne nur en la itala kaj nederlanda lingvoj, sed ankaŭ en la franca, hispana kaj latina lingvoj. Lia gepatra lingvo kaj plej ofte uzata idiomo tamen restis la dialekto de Brabanto. Tio montriĝas per tio, ke li skribis siajn plej spontaneajn leterojn en tiu dialekto kaj ankaŭ uzis ĝin por la notoj pri siaj desegnaĵoj.[31]

Antverpeno (1609–1621)

[redakti | redakti fonton]
Memportreto kun edzino Isabella Brant, ĉirkaŭ 1609. Malnova pinakoteko, Munkeno.

Eksciinte pri malsano de sia patrino en 1608, Rubens planis sian foriron el Italio por veturi al Antverpeno. Tamen, ŝi mortis antaŭ li alvenis hejmen. Lia reveno koincidis kun periodo de renoviĝinta prospero en la urbo pro la subskribo de la Traktato de Antverpeno en Aprilo 1609, kio startigis la Dudekjaran Batalpaŭzo. Septembre 1609 Rubens estis nomumita kortega pentristo de Alberto la 7-a, Arkiduko de Aŭstrio, kaj de la Infantino Izabela Klara Eŭgena de Hispanio, suverenoj de Malaltaj Landoj.

Li ricevis specialan permeson bazigi sian studion en Antverpeno anstataŭ je ilia kortego en Bruselo, kaj ankaŭ por labori por aliaj klientoj. Li restis proksima al la Arkidukino Izabela ĝis ŝia morto en 1633, kaj estis konsiderita ne nur kiel pentristo sed ankaŭ kiel ambasadoro kaj diplomato. Rubens plue cimentis siajn ligojn al la urbo kiam la 3an de Oktobro 1609 li edziĝis al Izabela Brant, nome filino de grava civitano kaj humanisto de Antverpeno, nome Jan Brant.

En 1610 Rubens translokiĝis al nova hejmo kaj studio kiujn li mem dezajnis. Nune Muzeo Rubenshuis, la ital-influita vilao en la centro de Antverpeno enhavis lian atelieron, kie li kaj liaj metilernantoj faris plej grandan parton de la pentraĵoj, kaj liajn personajn artokolekton kaj bibliotekon, ambaŭ inter la plej etendiĝintaj en Antverpeno. En tiu epoko li kreis studion kun nombraj studentoj kaj helpantoj. Lia plej fama lernanto estis la juna Antoon van Dyck, kiu tuj iĝis grava flandra portretisto kaj ofte kunlaboris kun Rubens. Li ofte ankaŭ kunlaboris kun multaj fakuloj aktivaj en la urbo, kiel la bestopentristo Frans Snyders, kiu kontribuis per la aglo al la Prometeo katenita (ĉirkaŭ 1611–12, kompletigita ĉirkaŭ 1618), kaj kun sia bona amiko la flor-pentristo Jan Brueghel la pliaĝa. Alian domon konstruigis Rubens norde de Antverpeno en la poldera vilaĝo Doel, nome "Hooghuis" (1613/1643), eble kiel investo. La "Alta Domo" estis konstruita proksime al la vilaĝa preĝejo.

Familio de Jan Brueghel la pliaĝa, 1613–1615. Courtauld Institute of Art, Londono.

Altarpecoj kiel La suprenigo de la Kruco (1610) kaj La malsuprenigo el la Kruco (1611–1614) por la Katedralo de Nia Sinjorino estis aparte gravaj por establi Rubens kiel ĉefa flandra pentristo tuj post lia reveno. La suprenigo de la Kruco, por ekzemplo, montras en lia silo sintezon de la Krucigo de Tintoretto por la galerio Scuola Grande di San Rocco en Venecio, kun la dinamikaj figuroj de Michelangelo kaj la propran personan stilon de Rubens. Tiu pentraĵo estis konsiderita kie unuaranga ekzemplo de baroka religia arto.[32]

Rubens uzis la produktadon de presartaj kaj libraj titolpaĝoj, speciale por sia amiko Balthasar Moretus, posedanto de grava eldonejo Plantin-Moretus, por etendi sian famon tra tuta Eŭropo en tiu parto de sia kariero. En 1618, Rubens iniciatis presartan entreprenon postulante maloftan trioblan privilegion (frua formo de kopirajto) por protekti siajn desegnojn en Francio, Suda Nederlando (nuna Belgio), kaj la Unuiĝintaj Provincoj (nuna Nederlando).[33] Li dungis Lucas Vorsterman por gravurigi nombrajn el liaj elstaraj religiaj kaj mitologiaj pentraĵoj, al kiuj Rubens aldonis personajn kaj profesiajn dediĉojn al gravaj individuoj en Suda Nederlando, Unuiĝintaj Provincoj, Anglio, Francio kaj Hispanio.[33] Kun escepto de kelkaj akvafortoj, Rubens lasis la gravuradon al specialisoj, inter kiuj Lucas Vorsterman, Paulus Pontius kaj Willem Panneels.[34] Li dungis ankaŭ nombrajn gravuristojn trejnitajn de Christoffel Jegher, kiun li zorge instruis en la pli vigla stilo kiuj li deziris. Rubens ankaŭ desegnis la lastajn gravajn ksilografiojn antaŭ la revivigo de tiu tekniko en la 19-a jarcento.[35]

Ciklo de Maria de Mediĉo kaj diplomataj misioj (1621–1630)

[redakti | redakti fonton]
La kvar riveroj de Paradizo, ĉirkaŭ 1615, Kunsthistorisches Museum.

En 1621, la Reĝino-Patrino de Francio, nome Maria de Mediĉo, komisiis Rubens pentri du grandajn alegoriajn ciklojn celebrantajn ŝian vivon kaj la vivon de ŝia lasta edzo, nome la reĝo Henriko la 4-a, por la Luksemburga Palaco en Parizo. La ciklo de Maria de Mediĉo (nune en Luvro) estis instalita en 1625, kaj kvankam Ribens eklaboris por la dua serio, ĝi neniam estis kompletigita.[36] Maria estis ekzilita el Francio en 1630 fare de sia filo, Ludoviko la 13-a, kaj mortis en 1642 en la sama domo en Kolonjo kie Rubens estis loĝanta estante infano.[37]

Portreto de Anna de Aŭstrio, reĝino de Francio, ĉirkaŭ 1622–1625.

Post la fino de la Dekdua Batalpaŭzo en 1621, la regantaj hispanaj Habsburgoj fidis al Rubens nombrajn diplomatiajn misiojn.[38] Estante en Parizo en 1622 por studi la ciklon de Maria de Mediĉo, Rubens engaĝiĝis en sekreta informado pri agado, kio tiam estis grava tasko de diplomatoj. Li fidis sur sia amikeco kun Nicolas-Claude Fabri de Peiresc por akiri informadon pri politikaj disvolvigoj en Francio.[39] Inter 1627 kaj 1630, la diplomatia kariero de Rubens estis aparte aktiva, kaj li moviĝis inter la kortegoj de Hispanio kaj Anglio kiel klopodoj alporti pacon inter Hispana Nederlando kaj la Unuiĝintaj Provincoj. Li faris ankaŭ kelkajn veturadojn al norda Nederlando kiel artisto kaj kiel diplomato.

En la kortegoj li foje trafis la kutiman sintenon ke kortegano ne enmikisiĝas en arto aŭ komerco, sed li ankaŭ estis akceptita kiel gravulo fare de multaj. Rubens estis plialtigita fare de Filipo la 4-a de Hispanio al la nobelaro en 1624 kaj kavalirigita de Karolo la 1-a de Anglio en 1630. Filipo la 4-a konfirmis la statuson de Rubens kiel kavaliro kelkajn monatojn poste.[40] Rubens ankaŭ ricevis honoran Artmajstrecon el la Universitato de Kembriĝo en 1629.[41]

Rubens estis en Madrido dum ok monatoj en 1628–1629. Aldone al siaj diplomatiaj negocadoj, li plenumis kelkajn gravajn verkojn por Filipo la 4-a kaj aliaj privataj patronoj. Li komencis ankaŭ plinovigan studadon de la pentraĵoj de Tiziano, kopiante nombrajn verkojn kiel la Madrida La Falo de Homo (1628–29).[42] Dum tiu restado, li amikiĝis kun la kortega pentristo Diego Velázquez kaj ambaŭ planis veturi al Italio kune la sekvan jaron. Rubens, tamen, revenis al Antverpeno kaj Velázquez faris la vojaĝon sen li.[43]

La Falo de Homo, 1628–29. Muzeo Prado, Madrido.

Lia restado en Antverpeno estis mallonga, kaj li tuj forveturis al Londono kie li restis ĝis Aprilo 1630. Grava verko el tiu periodo estas la Alegorio de Paco kaj Milito (1629; National Gallery, Londono).[44] Ĝi bildigas la fortan priokupon de la artisto pri paco, kaj ĝi estis havigita al Karolo la 1-a kiel donaco.

Kvankam la internacia reputacio de Rubens ĉe kolektantoj kaj nobelaro eksterlande plue kreskiĝis dum tiu jardeko, li kaj lia ateliero ankaŭ plue realigis monumentajn pentraĵojn por lokaj patronoj en Antverpeno. La Ĉieliro de la Virgulino Maria (1625–6) por la Katedralo de Antverpeno estas elstara ekzemplo.

Lasta jardeko (1630–1640)

[redakti | redakti fonton]

Rubens pasigis sian lastan jardekon en kaj ĉirkaŭ Antverpeno. Gravaj verkoj por eksterlandaj patronoj ankoraŭ okupis lin, kiel la plafonpentraĵoj por la Banqueting House de Inigo Jones en la Palaco Whitehall, sed li esploris ankaŭ pli personajn artajn direktojn.

En 1630, kvar jarojn post la morto de sia unua edzino Izabela, la 53-jaraĝa pentristo edzinigis nevinon de sia unua edzino, nome la 16-jaraĝa Hélène Fourment. Hélène inspiris la voluptigajn figurojn de multaj el liaj pentraĵoj el la 1630-aj aroj, kiel La Festo de Venuso (Kunsthistorisches Museum, Vieno), La Tri Gracioj kaj La Juĝo de Pariso (ambaŭ ĉe Muzeo Prado, Madrido). En tiu lasta pentraĵo, kiu estis farita por la hispana kortego, la juna edzino de la artisto estis rekonita de vidantoj en la figuro de Venuso. En pli intima portreto pri ŝi, nome Hélène Fourment felvolvita, konata ankaŭ kiel Het Pelsken (La feleto), la edzino de Rubens estis parte modelita laŭ klasikaj skulptaĵoj de la Afrodito de Knido kaj de la Venuso de Mediĉoj.

La Festo de Venuso.

En 1635, Rubens aĉetis bienon ekster Antverpeno, nome Elewijt aŭ Steen, kie li pasigis multon de sia tempo. Pejzaĝoj, kiel sia Het Steen frumatene (National Gallery, Londono) kaj Farmistoj revenante el la kampoj (Pitti Galerio, Florenco), montras la pli personan naturon de multaj el liaj lastaj verkoj. Li ankaŭ turnis sin al la nederlandecaj tradicioj de Pieter Bruegel la pliaĝa por inspirado por lastaj verkoj kiel Flandra foiro (ĉirkaŭ 1630; Luvro, Parizo).

Virgulino kaj infano kun sanktuloj, 1638–39.

Rubens mortis pro koratako kiel rezulto de lia kronika podagro la 30an de Majo 1640. Li estis entombigita en la preĝejo de Sankta Jakobo de Antverpeno. Oni konstruis funebran kapelon por la artisto kaj lia familio en la preĝejo. La konstruado de tiu kapelo startis en 1642 kaj estis finita en 1650 kiam Cornelis van Mildert (la filo de amiko de Rubens, nome la skulptisto Johannes van Mildert) liveris la ĉefaltaron. La kapelo estas marmora altarportiko kun du kolonoj enkadrigantaj la altarpecon de la Virgulino kaj infano kun sanktuloj pentrita de Rubens mem. La pentraĵo montras la bazajn elementojn de la Kontraŭreformacio pere de la figuroj de la Virgulino kaj la sanktuloj. En la supra niĉo de la retablo estas marmora statuo priskribante la Virgulinon kiel "Mater Dolorosa" (Doloriĝanta Patrino) kies koro estas traborita per glavo, kiu estis plej verŝajne skulptita de Lucas Faydherbe, lernanto de Rubens. Ankaŭ la restaĵoj de la dua edzino de Rubens nome Helena Fourment kaj du el ŝiaj filoj (unu el kiuj filo de Rubens mem) estis poste entombigitaj en la kapelo. Laŭlonge de sekvaj jarcentoj ankaŭ ĉirkaŭ 80 posteuloj el la familio Rubens estis entombigitaj en la kapelo.[45]

Je peto de kanoniko van Parijs, la epitafo de Rubens, verkita en Latino fare de lia amiko Gaspar Gevartius, estis ĉizita sur la kapela planko. En la tradicio de la Renesanco, Rubens estis komparita en la epitafo kun Apelles, nome la plej fama pentristo de la Greka Antikveco.[46][47]

Pentrarta stilo

[redakti | redakti fonton]

Rubens estis brila desegnisto. Tion montras la detalaj skizoj, kiuj postrestis de nekompletigitaj pentraĵoj. Li ofte faris ruĝajn subpentraĵojn, kiuj estis plialtigitaj per blanka koloro. Tiu ĉi koloro tralumetas en preskaŭ ĉiuj kompletigitaj verkoj. Kiel ĉiuj tipe barokaj pentristoj, la artaĵoj de Rubens estas tre kompleksaj.

Liaj bibliaj kaj mitologiaj nudaĵoj estas speciale tre bone konataj. Pentritaj en la baroka tradicio priskribi virinojn kiel mildakorpaj, pasivaj, kaj por nuntempa konsidero tre seksigitaj estaĵoj, liaj nudaĵoj emfazas la konceptojn de fekundeco, deziro, fizika beleco, tento kaj virto.

La priskriboj de viroj fare de Rubens estas same stiligitaj, plenplenaj je signifoj, kaj forte male de liaj virinaj temoj. Liaj masklaj nudaĵoj reprezentas tre atletajn kaj grandajn mitajn aŭ bibliajn virojn. Malkiel ĉe liaj virinaj nudaĵoj, plej granda parto de liaj viraj nudaĵoj estas montritaj nur parte nudaj, kun bendoj, armaĵoj aŭ ombroj evitantaj kompletan senveston.

Labormaniero

[redakti | redakti fonton]
Herkulo kiel heroa virto superanta malkonsenton, 1632–33

Liaj bibliaj kaj mitologiaj nudpentraĵoj estas aparte konataj. Pentritaj laŭ la baroka tradicio prezenti virinojn kiel molkorpajn, pasivajn, kaj al la moderna okulo tre seksigitajn estaĵojn, liaj nudpentraĵoj emfazas la konceptojn de fekundeco, deziro, fizika beleco, tento kaj virto. Lerte reprezentitaj, ĉi tiuj pentraĵoj de nudaj virinoj estas konsiderataj de feministinoj kiel kreitaj por sekse allogi lian plejparte viran publikon de patronoj,[48] kvankam la ina nudpentraĵo kiel ekzemplo de beleco estis tradicia ĉefa temo en eŭropa arto dum jarcentoj. Rubens tre ŝatis pentri plenformajn virinojn, kio naskis terminojn kiel "Rubensa" aŭ "Rubeneska" (foje "Rubenseska"). Lia grandskala ciklo reprezentanta Marian de Mediĉo fokusiĝas al pluraj klasikaj inaj arketipoj kiel la virgulino, kunulino, edzino, vidvino kaj diplomatia regento.[49] La inkludo de ĉi tiu ikonografio en liaj inaj portretoj, kune kun lia arto prezentanta nobelinojn de la tempo, servas por levi liajn inajn portretojn al la statuso kaj graveco de liaj viraj portretoj.[49]

La bildigo de viroj fare de Rubens estas same stiligita, plena je signifo, kaj tute male al liaj virinaj temoj. Liaj viraj nuduloj reprezentas tre atletikajn kaj grandajn mitajn aŭ bibliajn virojn. Male al liaj virinaj nuduloj, la plej multaj el liaj viraj nuduloj estas prezentitaj nur parte nudaj, kun zonoj, kirasoj aŭ ombroj ŝirmantaj ilin disde esti tute senvestaj. Ĉi tiuj viroj tordiĝas, etendiĝas, fleksiĝas kaj kaptas: ĉio ĉi portretas liajn virajn temojn engaĝitajn en multe da fizika, foje agresema, ago. La konceptoj, kiujn Rubens artiste reprezentas, ilustras la viron kiel potencan, kapablan, fortan kaj konvinkan. La alegoriaj kaj simbolaj temoj, kiujn li pentris, referencas la klasikajn virajn tropojn de atletismo, alta atingo, kuraĝo en milito kaj civila aŭtoritato.[50] Viraj arketipoj facile troveblaj en la pentraĵoj de Rubens estas heroo, edzo, patro, civitana gvidanto, reĝo kaj batalanto.

Ecce Homo, aŭ Kristo vestante la dornokronon, 1612, Muzeo Ermitejo, Sankta Peterburgo

La metiejaj pentraĵoj de Rubens povas esti dividitaj en tri kategoriojn: tiujn, kiujn li mem pentris, tiujn, kiujn li parte pentris (ĉefe manojn kaj vizaĝojn), kaj kopiojn sub kontrolo de liaj desegnaĵoj aŭ oleoskizoj. Kiel kutime tiutempe, li funkciigis grandan metiejon kun multaj metilernantoj kaj studentoj. Ne ĉiam eblis identigi la lernantojn kaj asistantojn de Rubens, ĉar kiel kortega pentristo, Rubens ne devis registri siajn lernantojn ĉe la Antverpena Gildo de Sankta Luko. Ĉirkaŭ 20 lernantoj aŭ asistantoj de Rubens estis identigitaj, kun diversaj niveloj de pruvo por inkluzivi ilin kiel tiajn. Ankaŭ ne estas klare el pluvivantaj registroj, ĉu specifa persono estis lernanto aŭ asistanto en la metiejo de Rubens, aŭ sendependa majstro kunlaboranta pri specifaj verkoj kun Rubens.

La nekonata Jacob Moerman estis aligita kiel lia lernanto, dum Willem Panneels kaj Justus van Egmont estis registritaj en la registroj de la gildo kiel la asistantoj de Rubens. Antoon van Dyck laboris en la laborrenkontiĝo de Rubens post trejnado kun Hendrick van Balen en Antverpeno. Aliaj artistoj ligitaj al la metiejo de la Rubens kiel lernantoj, asistantoj aŭ kunlaborantoj estas Abraham van Diepenbeeck, Lucas Faydherbe, Lucas Franchoys la Pli Juna, Nicolaas van der Horst, Frans Luycx, Peter van Mol, Deodat del Monte, Cornelis Schut, Erasmus Quellinus la Pli Juna, Pieter Soutman, David Teniers la pli aĝa, Thomas Frans I Wouper, Thomas Van Mol, Deodat del Monte. Thulden kaj Victor Wolfvoet (II).[51]

Maljunulo kaj knabo kun kandeloj, ĉirkaŭ 1616/17

Li ankaŭ ofte subkontraktis elementojn kiel bestojn, pejzaĝojn aŭ aranĝaĵojn en grandaj komponaĵoj al specialistoj kiel bestopentristoj Frans Snyders kaj Paul de Vos, aŭ aliaj artistoj kiel Jacob Jordaens. Unu el liaj plej oftaj kunlaborantoj estis Jan Brueghel la pliaĝa.

Elektitaj verkoj

[redakti | redakti fonton]




Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Weststeijn, T. (2008). The Visible world: Samuel van Hoogstraten's art theory and the legitimation of painting in the Dutch Golden Age. Amsterdam University Press. ISBN 978 90 8964 027 7.
  2. Nico Van Hout, Functies van doodverf met bijzondere aandacht voor de onderschildering en andere onderliggende stadia in het werk van P. P. Rubens, Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Doktoriga disertacio, Katholieke Universiteit Leuven, 2005. (nederlande).
  3. Giulio Girondi, Frans Geffels, Rubens and the Palazzi di Genova, pp. 183–199.
  4. Joost vander Auwera, Arnout Balis, Rubens: A Genius at Work: the Works of Peter Paul Rubens in the Royal Museums of Fine Arts of Belgium Reconsidered, Lannoo Uitgeverij, 2007, p. 33.
  5. Gustaaf Segers, De moeder van Rubens. Biographische schets en: De Vlaamsche Kunstbode. Jaargang 7 (1877), pp. 211-216 (nederlande)
  6. Byfield, Ted. (2002) A Century of Giants, A.D. 1500 to 1600: In an Age of Spiritual Genius, Western Christendom Shatters (angle). Christian History Project. ISBN 9780968987391.
  7. H. C. Erik Midelfort, "Mad Princes of Renaissance Germany", paĝo 58, University of Virginia Press, 22a Januaro 1996. Alirita la 2an de Februaro 2013.
  8. H. C. Erik Midelfort, "Mad Princes of Renaissance Germany", p. 58, University of Virginia Press, 22a de Januaro 1996. Alirita la 2an de Februaro 2013.
  9. Lamster (2010), pp. 40-58
  10. White, Mr. Christopher (1987), p.3
  11. 11,0 11,1 11,2 Lamster (2010), pp. 40-58
  12. Belkin (1998): 11–18.
  13. Held (1983): 14–35.
  14. Belkin (1998): 22–38.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Hans Devisscher. "Verhaecht, Tobias." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 29a de Majo 2024
  16. Marie-Anne Lescourret, Rubens: A Portrait, Ivan R. Dee, 21a de Majo 2002
  17. 17,0 17,1 Paul Oppenheimer, Rubens: a portrait . New York, 2002, pp. 121-123
  18. Held (1983): 14–35.
  19. 19,0 19,1 Paul Huvenne, Rubens’s Flemish Heritage, Oktobro 2013, en CODART
  20. Belkin (1998): 22–38.
  21. Noyes, Ruth S. (2017). Peter Paul Rubens and the Counter-Reformation Crisis of the Beati moderni. Routledge. ISBN 9781351613200.
  22. Belkin (1998): 42; 57.
  23. Belkin (1998): 52–57
  24. Belkin (1998): 59.
  25. Sirjacobs, Raymond. Antwerpen Sint-Pauluskerk: Rubens En De Mysteries Van De Rozenkrans = Rubens Et Les Mystères Du Rosaire = Rubens and the Mysteries of the Rosary, Antwerpen: Sint-Paulusvrienden, 2004
  26. Rosen, Mark (2008). "The Medici Grand Duchy and Rubens' First Trip to Spain". Oud Holland (Vol. 121, No. 2/3): 147–152. doi:10.1163/187501708787335857.
  27. Belkin (1998): 71–73
  28. Belkin (1998): 75.
  29. Jaffé (1977): 85–99; Belting (1994): 484–90, 554–56.
  30. Belkin (1998): 95.
  31. Paul Huvenne, Rubens’s Flemish Heritage, Oktobro 2013, en CODART
  32. Martin (1977): 109.
  33. 33,0 33,1 Hottle, Andrew D. (2004). “Commerce and Connections: Peter Paul Rubens and the Dedicated Print”, Nederlands Kunsthistorisch Jaarboek 55, p. 54–85. doi:10.1163/22145966-90000105. 
  34. Pauw-De Veen (1977): 243–251.
  35. A Hyatt Mayor, Prints and People, Metropolitan Museum of Art/Princeton, 1971, no.427–32, (ISBN 0-691-00326-2)
  36. Belkin (1998): 175; 192; Held (1975): 218–233, esp. pp. 222–225.
  37. Belkin (1998): 173–175.
  38. Belkin (1998): 199–228.
  39. Auwers: p. 25.
  40. Auwers: p. 32.
  41. Belkin (1998): 339–340
  42. Belkin (1998): 210–218.
  43. Belkin (1998): 217–218.
  44. Minerva protects Pax from Mars ('Peace and War'). The National Gallery. Arkivita el la originalo je 31a de Majo 2009. Alirita 15a de Oktobro 2010 .
  45. Jeffrey Muller, St. Jacob's Antwerp Art and Counter Reformation in Rubens's Parish Church, BRILL, 2016, pp. 359-364
  46. Antwerpen – Parochiekerken; 1. Afdeeling, Volume 1
  47. Kompleta teksto de la epitfo jenas tiel: "D.O.M./PETRVS PAVLVS RVBENIVS eques/IOANNIS, huius urbis senatoris/flfius steini Toparcha:/qui inter cæteras quibus ad miraculum/excelluit doctrinæ historiæ priscæ/omniumq. bonarum artiu. et elegantiaru. dotes/ non sui tantum sæculi,/ sed et omnes ævi/ Appeles dicit meruit:/atque ad Regum Principumq. Virorum amicitias/gradum sibi fecit:/a. PHILIPPO IV. Hispaniarum Indiarumq. Rege / inter Sanctioris Concilli scribas Adscitus,/ et ad CAROLVM Magmnæ Brittaniæ Regem/Anno M.DC.XXIX. delegatus,/pacis inter eosdem principes mox initæ/fundamenta filiciter posuit./ Obiit anno sal. M.DC.XL.XXX. May ætatis LXIV. Hoc momumenteum a Clarissimo GEVARTIO/olim PETRO PAVLO RVBENIO consecratum/ a Posteris huc usque neglectum,/ Rubeniana stirpe Masculina jam inde extincta/ hoc anno M.DCC.LV. Poni Curavit./ R.D. JOANNES BAPT. JACOBVS DE PARYS. Hujus insignis Eccelsiæ Canonicus/ ex matre et avia Rubenia nepos./ R.I.P." ("Honore al bono kaj al tutpova Dio. Peter Paul Rubens, kavaliro, filo de Jan, magistrato de tiu urbo kaj Senjoro de Steen, kiu, krom siaj aliaj talentoj, pere de kiuj li mirakle elstaris en la kono de (malnova) historio kaj de ĉiuj (utilaj) noblaj kaj belaj artoj, ankaŭ meritis la gloran nomon de Apelles, de sia tempo same kiel de ĉiuj jarcentoj, kaj kiuj akiris la amikecojn de reĝoj kaj princoj, estis plialtigita al la digneco de verkisto de la Sekreta Konsilio; kaj estis sendita de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio kaj Indio (Ameriko), kiel lia delegito al Karolo, reĝo de Granda Britio, en 1629, (feliĉe) metis fundamentojn por paco, kiu tuj fariĝis inter ambaŭ monarkoj. Li mortis en la jaro de la Senjoro 1640, 30a de Majo, estante 64-jaraĝa. Li ripozu pace.")
  48. (Spring 1995) “Review of Nead, Lynda, The Female Nude: Art, Obscenity, and Sexuality”, The Journal of Aesthetics and Art Criticism 53 (2), p. 216–218. 
  49. 49,0 49,1 (2003) “Rubens's France: Gender and Personification in the Marie de Médicis Cycle”, The Art Bulletin 85 (3), p. 490–522. doi:10.2307/3177384. 
  50. Gender in Art – Dictionary definition of Gender in Art. Alirita 5a de Marto 2016 .
  51. Balis, A, Rubens and his Studio: Defining the Problem. en Rubens: a Genius at Work. Rubens: a Genius at Work, Warnsveld (Lannoo), 2007, pp. 30–51

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.