Mantuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mantovo)
Mantuo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio (2005)
Provinco MN Mantovo (2005)
Geografia situo 45° 10′ N, 10° 48′ O (mapo)45.16666666666710.8Koordinatoj: 45° 10′ N, 10° 48′ O (mapo)
Alto super marnivelo 19 m
Areo 63 (2005) km²
Loĝantaro 48 653 (2023)
Loĝdenso 762 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bagnolo San Vito, Curtatone, Porto Mantovano, Roncoferraro, San Giorgio di Mantova, Virgilio (2005)
Patrono Sant'Anselmo
Festa tago 18-a de marto (2005)
Nomo de loĝantoj mantovani
Poŝtkodo 46100
Imposta kodo E897
Kodo laŭ ISTAT 020030
Telefona prefikso 0376
Retpaĝo http://www.comune.mantova.it
Loko en mapo
vdr

Mantuo (laŭ PIV) Mantua en la latina kaj Màntua en la loka dialekto) aŭ Mantovo (itale Mantova [mantova]) estas komunumo en la itala sudorienta provinco Lombardio.kaj samtempe ĉefurbo de la samnomo provinco Mantova. Laŭ censo en 2018 la urbo kalkulas ĉ. 49 000 loĝantojn. Ekde 2008 la urbo estis ankaŭ enlistigita en la listo de monda heredaĵo de Unesko pro la valoro de ĝia arkitekturo kaj ĝia elstara rolo en la disvastigado de la renesanca kulturo. En 2016, la Ministerio pri Kultura Heredaĵo kaj Turismo aljuĝis al Mantuo la titolon de itala ĉefurbo de kulturo[1]. La urbo estis la unua en la rango de la plej bonaj italaj urboj pri kvalito de la medio kaj vivo ("Urba Ekosistemo 2017")[2].

Arta urbo kaj monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Mantova, Piazza Sordello
Placo Sordello en Mantuo

Temas pri historia kaj artoplena urbo, kie elstaras la arkitekturo de la Renesanco, ekzemple ĉe la Palaco Te, konstruita en la 16-a jarcento de Giulio Romano kiel amsidejo por la loka estro Federico Gonzaga kaj lia amantino. Ĉiu salono de la palaco gravas kiel temoĉambroj, ekzemple la Salono de Psiĥo, kiu montras orgion de dioj, aŭ la Salono de la Gigantoj. La ĉefa familia posedaĵo de la Gonzagoj estas la Duka Palaco, kiu enhavas pentraĵojn de Mantegna.

Mantuo estas la sola urbo, komprenata kiel urba muzeo, ĉeestanta en la platformo Google Arts & Culture, kun pli ol 1 000 ciferecigitaj verkoj, 40 virtualaj ekspozicioj starigitaj en 8 diversaj virtualaj muzeoj[3].

Ekde julio 2008 la artaj urboj de Lombardio kune kun Sabbioneta, estis inkluzivitaj en la listo de monda heredaĵo de Unesko pro tio ke ili estas du el la ĉefaj centroj de la itala kaj eŭropa renesanco[4].

Piazza delle Erbe kun Palazzo del Podestà, Palazzo della Ragione, Turo de la horloĝo kaj Rotondo de Sankta Lorenzo
Piazza delle Erbe kun Palazzo del Podestà, Palazzo della Ragione, Turo de la horloĝo kaj Rotondo de Sankta Lorenzo

Historio[redakti | redakti fonton]

Elvido sur Mantuo (Mantova)

Dum la Sieĝo de Mantovo, kiu daŭris el la 4a de Julio 1796 al la 2a de Februaro 1797 kun mallonga ekrompo, Franciaj fortoj sub la ĝenerala komando de Napoleono Bonaparte sieĝis kaj blokis grandan soldataron de Aŭstrianoj ĉe Mantovo dum multaj monatoj ĝis tiu kapitulacis.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Battista Spagnoli

Claudio Monteverdi, fama itala komponisto, verkis kelkajn de siaj gravaj verkoj en Mantuo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Multaj preĝejoj, teatrejoj, palacoj (por superrigardo vidu la italan vikipedion)

Lotusaj floroj[redakti | redakti fonton]

La urbo estas plejparte ĉirkaŭita de lagoj: lago inferiore, lago di mezzo kaj lago superiore. Eblas fari boatajn ekskursojn. Speciale estas, ke lotusaj floroj (latine: Nelumbo nucifera) kreskas sovaĝe en ĉi tiuj lagoj (la sola loko en Eŭropo). Ĉi tiuj floroj estis alportitaj el sudorienta Azio en la unua duono de la 20-a jarcento, kaj neatendite prosperas tie tiel bone, ke la plantoj devas esti tranĉitaj regule per maŝino por malhelpi ke ili kovras la tutan lagon. Speciala pri lotusaj floroj estas, ke iliaj grandaj folioj estas akvorezistaj (akvo drivas sur la folioj). De la bordoj de la publika parko de Belfiore ĉe Lago superiore, la flosanta insulo de lotusaj floroj klare videblas kiel spektakla florado en julio-aŭgusto-septembro.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Mantuo aktivas Gruppo Esperantista Mantovano kaj Laura Brazzabeni.

En majo 2021 okazos en Mantovo la 4-a Interlingvistika Seminario.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La aviadilejo plej proksima de Mantovo estas tiu de Verona-Villafranca, ĉ. 30km de la urbo.

Mantuo estas ankaŭ ligita al fervoja linio kaj ĝis 2023 ĝi estos rekte ligita al Reggio Emilia[5].

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (it) Mantova è la capitale italiana della cultura 2016, La Stampa,
  2. (it) Ecosistemo urbano 2017 | Legambiente, arĥivita de la originalo pere de Wayback maŝino, la 31-an de majo 2019
  3. (en) Google Arts&Culture Mantova Capitale della Cultura 2016.
  4. (fr) Mantoue et Sabbioneta, Unesko, 2008
  5. (it) Igor Cipollina, Da Mantova a Reggio Emilia direttamente in treno, Bonaccini annuncia: «Obiettivo vicino, Gazetta di Montova, la 26-an de aŭgusto 2019.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retpaĝo de la urbo Montova Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine

Panorama vido de la malnova urbo
Panorama vido de la malnova urbo