Sabbioneta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sabbioneta
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Lombardy.svg Lombardio
Provinco MN Mantovo
Geografia situo 45° 0′ N, 10° 30′ O (mapo)4510.5Koordinatoj: 45° 0′ N, 10° 30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 18
Areo 37 km²
Loĝantaro 4 159 (2018)
Loĝdenso 112 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Casalmaggiore (CR), Commessaggio, Rivarolo del Re ed Uniti (CR), Spineda (CR) kaj Viadana
Patrono Sankta Sebastiano
Festa tago 20-a de januaro
Nomo de loĝantoj
Poŝtkodo 46018
Imposta kodo H652
Kodo laŭ ISTAT 020054
Telefona prefikso 0375
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Sabbioneta (en Esperanto: Sabloneto) estas urbo kaj komunumo en la regiono Lombardio, Italio kaj unu el la plej gravaj artaj centroj de Italio. En 2008, Sabbioneta, kune kun Mantuo, estis listigita de Unesko kiel Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi situas ĉirkaŭ 30 kilometrojn (19 mejloj) norde de Parmo. Ĝi havas 4124 enloĝantojn (31/12/2019). Inter 1554 kaj 1571 Sabbioneta estis konstruita kiel ideala urbo kaj tiel formiĝis la unua aŭtonoma urbo de la Renesanco. Ĉi tie troviĝas la plej granda kaj plej moderna galeria konstruaĵo de la Cinquecento en norda Italio, kiu estas ankoraŭ internacie agnoskita en la arta mondo, kaj kiu posedas unu el la du plej malnovaj memstaraj teatrokonstruaĵoj en Italio ekde la malfrua antikveco (la Teatro Olimpico).

Sabbioneta

Ĝi ricevis la kromnomon Malgranda Ateno de Gonzaga. Laŭ la usona advokato kaj verkisto Richard Paul Roe, la teatraĵo Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare ne estis lokita en Ateno sed en Sabbioneta, konata kiel "malgranda Ateno" ekde ĝia fondo. En letero al amiko en 1557, Gonzaga priskribis sian ideon pri malgranda Ateno.

Sabloneto (it. Sabbioneta) apartenas al la regiono Lombardio kaj al la provinco Mantova. Najbaraj komunumoj estas Casalmaggiore (CR), Commessaggio, Rivarolo del Re ed Uniti (CR), Spineda (CR) kaj Viadana. Kristana patrono de la komunumo estas la sanktulo Sebastiano, kies memortago, la 20-a de januaro, sekve ankaŭ estas la komunuma festotago.

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Vespasiano I Gonzaga
Statuo de Vespasiano I Gonzaga

La Sabbionetta estis fondita sur la sabla bordo de la rivero Po en 1556 fare de la duko kaj fortikaĵa konstruisto Vespasiano I Gonzaga[1], kiu volis konstrui tie idealan renesancan urbon duonvoje inter Mantuo kaj Parmo. Tamen li vidis ĝis ĉefe ankaŭ kiel fortikaĵo. Artistoj el la tuta norda Italio estis invititaj konstrui sian propran palacon, artan galerion kaj templojn, inkluzive la faman familion Campi el Kremono. La teatrokonstruaĵo estis projektita de Vincenzo Scamozzi.

En 1550 Gonzaga apelaciis al la arkitekto Domenico Giunti, sed li rifuzis pro aliaj projektoj. Poste Gonzaga mem desegnis la stratplanon kaj projektis preskaŭ ĉiujn konstruaĵojn. Ofte temas pri simpligitaj adaptaĵoj de konstruaĵoj, kiujn li admiris. Sendube ankaŭ la plano de Giunti en la proksima komunumo Guastalla provizis inspiron.

En 1551 komencigis la konstruado de la Duka Palaco kaj en 1554 komenciĝis la konstruado de la urbomuroj. La tute restaŭrita urbomuro, impona por la grandeco de la urbo, estis konstruita en la formo de neregula sesangulo kun stelformaj elstarantaj bastionoj. Du urbaj pordegoj donas aliron al la urbo: la Porta Vittoria (ĉirkaŭ 1565) kaj la Porta Imperiale (1579)[2]. Du kromaj alirvojoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la jaro 1900.

En la periodo 1568-1578 Gonzaga estis plejparte en Hispanio, kie li okupiĝis pri fortikaĵa konstruado. Dume, la Grande Galleria estis komencita en Sabbioneta kaj dum la lastaj jaroj de Gonzaga finiĝis la preĝejo Incoronata (1588) kaj la Teatro all'antica (1590).

Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

La 7-an de julio 2008, Sabbioneta, kune kun Mantuo, estis deklarita de Unesko kiel Monda heredaĵo pro sia escepta eco kiel nove fondita urbo konstruita en iom pli ol 30 jaroj laŭ la volo de duko Vespasiano I Gonzaga. Laŭ Unesko, Sabbioneta reprezentas perfektan ekzemplon de la apliko de renesancaj teorioj pri kiel ideala urbo devas esti projektita.

Male al Mantuo, kiu havas konstruaĵojn kaj kvartalojn de malsamaj periodoj, Sabbioneta apartenas al nur unu periodo, la Renesanco. Ĝia urba plano estas regula. La defendaj muroj, la krado de stratoj, la rolo de publikaj spacoj kaj monumentoj, ĉio ĉi faras Sabbioneta unu el la plej bonaj ekzemploj de idealaj urboj konstruitaj en Eŭropo, kun influo sur urbanismo kaj arkitekturo ambaŭ ene kaj ekster la kontinento[3].

La tuta urba komplekso kun siaj historiaj konstruaĵoj laŭ urba plano surbaze de historia horizontal projekciaĵo.
La tuta urba komplekso kun siaj historiaj konstruaĵoj laŭ urba plano surbaze de historia horizontal projekciaĵo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sabbioneta estas membro de la asocio I borghi più belli d’Italia (La plej belaj lokoj de Italio)[2].

La Palaco Ducale estis la unua strukturo konstruita en la urbo.

La preĝejo Santa Maria Assunta situas vidalvide de la palaco kaj estas ornamita per freskoj de Antonio Bresciani.

Aliaj monumentoj en la urbo estas la preĝejo Incoronata, la Teatro all'antica de Vincenzo Scamozzi (la plej malnova memstara teatrejo en la mondo), la Palazzo del Giardino kaj la placo Piazza d'Armi .

Sabbioneta ankaŭ estas konata pro sia historia juda geto kaj sinagogo, kaj precipe pro sia hebrea presejo[4].

Sabbioneta ankaŭ havas la plej malnovan poŝtoficejon en la mondo.

Kinematografio[redakti | redakti fonton]

Pluraj filmoj enhavas scenojn filmitajn en Sabbioneta. En la dua sezono de la itala televida serio I Medici, elsendita en 2018, iuj scenoj estis filmitaj en Sabbioneta por reprezenti Renesancan Florencon.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Mario Nizoglio (1498-1576), itala filozofo kaj humanisto.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 2-an de junio 2001 la Forumo de la Esperanta Civito tie promuligs sian "Konstitucion"[5]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(it) Chiara Tellini Perina, Sabbioneta, 1991. ISBN 884353470X

(de) Gerrit Confurius: Sabbioneta oder Die schöne Kunst der Stadtgründung. Fischer, Frankfurt am Main 1991, ISBN 3-596-10532-3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanta Civito

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo

Fotoserio pri la urbo fare de fotisto de UNESKO

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: En 1571, imperiestro Rudolfo la Duan, kiu ĝenerale favoris Vespasianon, permesis al li nomi sin Duko de Sabbioneta.
  2. 2,0 2,1 (de) Bettina Marten, Die Festungsbauten Vespasiano Gonzagas unter Philipp II von Spanien, Hamburgo, 1995, paĝo 173 kaj pluaj paĝoj.
  3. (it) Mantua y Sabbionetta, Unesko
  4. (it) Sabbioneta ebraica Arkivigite je 2006-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
  5. (eo) Konstitucio, Esperanta Civito, 2001