Saltu al enhavo

Cinquecento (arthistorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cinquecento
historia epoko
ĝenro
arta movado Redakti la valoron en Wikidata
Antaŭe Quattrocento vd
Poste Seicento vd
Lando(j) Respubliko FlorencoVenecia respubliko vd
vdr

Cinquecento (elp. Ĉinkŭeĉentokvincento) estas la nomo en itala arthistorio por la Itala Renesanco, kiu okazis en la 16-a jarcento. Ĝi rilatas al bildarto, muziko, arkitekturo kaj literaturo. La mecenato tiutempe estis la Papo. La individuismo de la artisto estis speciale grava. Ĉi tiu periodo postsekvis la Quattrocenton (kvarcenton), kiu okazis en la 15-a jarcento en Florenco .

Al la epoko Cinquecento apartenis artistoj kiel Michelangelo Buonarroti kaj Leonardo da Vinci. En muziko, Giovanni Pierluigi da Palestrina estas unu el la plej famaj tiutempaj muzikistoj. Baldassare Castiglione kaj certe Makiavelo (Niccolò Machiavelli) estas inter la plej famaj verkistoj de ĉi tiu periodo.