Leonardo da Vinci
| Leonardo da Vinci | ||
|---|---|---|
Leonardo da Vinci, itala sciencisto kaj artisto; memportreto
| ||
| Persona informo | ||
| Leonardo da Vinci | ||
| Naskonomo | Leonardo di ser Piero da Vinci | |
| Naskiĝo | la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio | |
| Morto | la 2-an de majo 1519 en Le Clos Lucé en Amboise, Francio | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | cerba sangado | |
| Tombo | La kastelo de Amboise | |
| Religio | ateismo • katolikismo vd | |
| Lingvoj | itala vd | |
| Loĝloko | Venecio • Florenco • Romo • Florenco • Milano vd | |
| Ŝtataneco | Respubliko Florenco | |
| Alma mater | vd | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Patro | Ser Piero da Vinci (en) | |
| Patrino | Caterina di Meo Lippi | |
| Edz(in)o | – | |
| Profesio | ||
| Okupo | pentristo botanikisto ĥemiisto fiziologo fizikisto komponisto zoologo sciencisto karikaturisto dezajnisto konstrua desegnisto verkisto inventisto konstruinĝeniero filozofo astronomo inĝeniero diplomato anatomiisto skulptisto matematikisto arkitekto universala klerulo vidartisto | |
| Laborkampo | renesanca arkitekturo, scenografio, inĝenierarto, fiziologio kaj pentrado | |
| Aktiva en | Amboise • Florenco • Mantuo • Milano • Romo • Venecio vd | |
| Aktiva dum | –1519 vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Adoration of the Magi ❦ Virgin of the Rocks ❦ La Gioconda ❦ La Lasta Vespermanĝo ❦ Damo kun ermeno ❦ Vitruvia homo ❦ Annunciation ❦ Sankta Hieronimo en Sovaĝejo ❦ La Virgulino, la Infana Jesuo, kaj Sankta Anno ❦ Sankta Johano la Baptisto ❦ Leonardo's aerial screw ❦ Portrait of Isabella d'Este ❦ Head of a Woman ❦ Salvator Mundi ❦ Anunciacio ❦ A horseman fighting a dragon ❦ Wreath of Laurel, Palm, and Juniper with a Scroll inscribed Virtutem Forma Decorat [reverse] ❦ Allegory on the Fidelity of the Lizard (recto); Design for a Stage Setting (verso) ❦ Codex Atlanticus (F0026) ❦ Codex Atlanticus (F0089) ❦ Codex Atlanticus (F0133) ❦ Codex Atlanticus (F0139) ❦ Codex Atlanticus (F0149) ❦ Codex Atlanticus (F0157) ❦ Codex Atlanticus (F0812) ❦ Codex Atlanticus (F0845) ❦ Codex Atlanticus (F0965) ❦ Codex Atlanticus (F1069) ❦ Codex Atlanticus (F1070) ❦ Copy of the Leonardo Da Vinci's Last Supper ❦ Drapery Study for a Seated Figure ❦ Studies for a Madonna with a Cat ❦ Studies of an Old Man and a Youth (Salai?) in Profile, Facing each Other ❦ Drawing by Leonardo da Vinci (Uffizi, 424 E) ❦ Drawing by Leonardo da Vinci (Uffizi, 425 E) ❦ Drawing by Leonardo da Vinci (Uffizi, 428 E) ❦ Perspective Study for the Background of the Adoration of the Magi ❦ Drawing of Two Heads in Profile and Studies of Machines ❦ Study for the Virgin and Child with St Anne ❦ Sketches for the Last Supper, and other studies ❦ Studies of The Virgin and Child with Saint Anne and Saint John the Baptist ❦ Design for a Scythed Chariot and Armoured Car (?) ❦ studies for the London Virgin of the Rocks ❦ Drapery Study for the Right Arm of St Peter in the Last Supper ❦ Study of Clasped Hands (Hands of St John) ❦ Study for the Last Supper (Judas) ❦ Study for the Last Supper (St Bartholomew) ❦ Study for the Last Supper (St James the Elder) and Architectural Sketches ❦ Study for the Last Supper (St Philip) ❦ Sketch of a Virgin and Child with a Bowl of Fruit vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leonardo da Vinci aŭ Vinĉi [leoˈnardo da ˈvːintʃi] (itale Leonardo di ser Piero da Vinci, tio estas Leonardo, filo de Piero, el Vinci) naskiĝis la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio, mortis la 2-an de majo 1519 en Amboise, Francio).
Leonardo da Vinci estis itala pentristo, skulptisto, inventisto, arkitekto, anatomiisto, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero kaj sciencisto de la alta renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto. Li naskiĝis kiel ekstergeedzeca filo de la notario Piero da Vinci kaj de la vilaĝanino Katerina, kaj edukiĝis en la ateliero de la fama florenca pentristo Verrocchio. Grandan parton de sia frua laboro li plenumis kiel helpanto de Ludovico il Moro en Milano. Poste li laboris en Romo, Bologna kaj Venecio kaj pasigis la lastajn jarojn de sia vivo en Francio, en la bieno, donacita al li de la reĝo Francisko la 1-a.
Oni ofte priskribis lin kiel arketipon de la renesanco, homon, kies kvazaŭ senlima scivolemo estis komplementita per lia kapablo inventi.[1] Li estas vaste konsiderata kiel la plej granda pentristo de ĉiuj tempoj kaj eble la plej multfacete talenta persono, kiu iam vivis.[2]
Lia ĉefa akceptata merito kaj ĉefa okupo estis pentrado. Du el liaj verkoj Mona Lisa (La Gioconda) kaj La Sankta Manĝo (La Lasta Vespermanĝo) okupas la unikajn lokojn de la plej konataj, plej ofte reproduktataj kaj parodiataj portretoj kaj religiaj verkoj de ĉiuj tempoj, kies famo estis nur iugrade atingata per la Kreo de Adamo fare de Michelangelo.[1] Inter la pentraĵoj de Leonardo ankaŭ la Vitruvia homo estas ikona. Entute nur ĉirkaŭ 15 liaj pentristaj verkoj sukcesis supervivi ĝis nia tempo, tio estas ege malgranda nombro pro lia konstanta, ofte katastrofa, eksperimentado kun novaj teknikoj kaj lia kronika prokrastado. Tamen, tiuj malmultaj verkoj kune kun liaj notlibroj, kiuj entenas desegnaĵojn, sciencajn diagramojn kaj liajn pensojn pri naturo de pentrado, konsistigas grandan kontribuon por postaj generacioj de pentristoj, kontestataj nur de lia rivalo Michelangelo.
Kiel inĝeniero, Leonardo grandskale antaŭenigis sian tempon per siaj ideoj. Li konceptis helikopterojn, tankon, sunan baterion, kalkulilon, proponis la teorion de plata tektoniko. Nur malgranda kvanto de liaj planoj estis realigitaj dum lia tempo, por multaj entute ne eblis konstrui ilin tiuepoke, sed kelkaj malpli grandaj inventoj, kiel aŭtomate turniĝanta ŝpinilo kaj la maŝino por testi la distiran forton de dratoj, eniris tutmondan industrion sen mencio de lia nomo. Kiel sciencisto li draste antaŭis la scio-staton de sia tempo en la terenoj de anatomio, civila inĝenierado, optiko kaj hidraŭliko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Infanaĝo
[redakti | redakti fonton]La 15-an de aprilo 1452 (laŭ la julia kalendaro), Leonardo, realnome Leonardo di ser Piero da Vinci,[3][4] naskiĝis ekstergeedzeca filo de la 25-jaraĝa notario[5] Ser Piero (realnome Ser Piero da Vinci d'Antonio di ser Piero di ser Guido; 1426–1504),[6] el riĉa itala familio, kaj de la 22-jaraĝa kamparanino Caterina di Meo Lippi (ĉ. 1434–1494),[7][8] en la toskana vilaĝeto Anchiano (je 2 km de la vilaĝo Vinci, 80 km de Florenco, 50 km de Pizo en Italio). Lia avo Antonio registris en sia taglibro, ke la naskiĝo okazis "je la tria horo nokta" (= 22:30), kaj ke la knabon oni baptis je la nomo Lionardo[9]. El la notoj de Antonio venas ankaŭ pliaj informoj pri la vivo de la juna Leonardo.
Kvinjara, kiam lia patrino edziniĝis al la potfabriko-posedanto Accattabriga di Piero del Vacca el Vinci,[10][11] Leonardo ekloĝis ĉe sia patro, Ser Piero, kiu edziĝis al juna virino, Albiera di Giovanni Amadori, kiu mortis sen gefiloj, kiam Leonardo estis 13-jaraĝa. Lia patro edziĝis ankoraŭ trian fojon kaj havis kun siaj du lastaj virinoj naŭ filojn kaj du filinojn, entute 11 survivintoj, el 16 naskitoj.[12] Ĉiuj estis multe pli junaj ol li (la lasta naskiĝis kiam Leonardo estis 46-jaraĝa)[13] kaj li havis malmultan kontakton kun ili. La patro estis sukcesoplena notario, inter kies klientoj troviĝis la Mediĉoj kaj anoj de la urba konsilio. Leonardo neniam skribis pri sia patro, escepte porokazan noton pri lia morto en kiu li pliigas lian aĝon je tri jaroj.[14] La fratoj de Leonardo okazigis al li malfacilojn post la morto de lia patro en disputo pri ilia heredo.[15]
Tre malmulte oni scias pri la infanaĝo de Leonardo kaj multe estas vualita en mitoj, parte pro lia biografio en la ĉefe apokrifa Le vite de piu eccellenti architetti, pittori, et scultori italiani, da Cimabue insino a' tempi nostri (La vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj) (1550) de la 16-a-jarcenta arthistoriisto Giorgio Vasari.[16][17] Impostaj registroj indikas, ke almenaŭ en 1457 li loĝis en la domo de sia patroflanka avo, Antonio da Vinci,[18] sed eble li pasigis la jarojn antaŭe sub la zorgo de sia patrino en Vinci, aŭ Anchiano aŭ Campo Zeppi en la paroĥo San Pantaleone.[19][20] Oni supozas, ke li estis proksima al sia onklo, Francesco da Vinci,[21] sed lia patro verŝajne estis en Florenco plejparte de la tempo.[18] Ser Piero, kiu estis posteulo de longa vico de notarioj, establis oficialan rezidejon en Florenco almenaŭ en 1469 kaj havis sukcesan karieron.[18] Malgraŭ sia familia historio, Leonardo ricevis nur bazan kaj neformalan edukon pri (vulgara) skribado, legado kaj matematiko; eble ĉar liaj artaj talentoj estis rekonitaj frue, do lia familio decidis koncentri sian atenton tien.[18]
Pli poste en la vivo, Leonardo registris sian plej fruan memoron, nun en la Codex Atlanticus.[22] Skribante pri la flugo de birdoj, li memoris kiel bebo kiam milvo venis al lia lulilo kaj malfermis lian buŝon per sia vosto; komentistoj ankoraŭ diskutas ĉu la anekdoto estis vera memoro aŭ fantazio.[23]
Ateliero de Verrocchio
[redakti | redakti fonton]En 1466 Leonardo transloĝiĝis kun sia familio al Florenco. Jam frue li interesiĝis pri muziko, desegnado kaj modelado. Iam lia patro montris kelkajn el la desegnoj al Andrea del Verrocchio, kiu divenis la artajn kapablojn de la knabo kaj iĝis ties instruisto pri artoj.

Estis meze de la 1460-aj jaroj, kiam la familio de Leonardo translokiĝis en Florencon, kiu tiam estis la centro de la kristanaj humanismaj pensaro kaj kulturo.[24] Ĉirkaŭ la aĝo de 14,[25] li iĝis garzone (studihelpanto) en la ateliero de Andrea del Verrocchio, kiu estis la tiama ĉefa florenca pentristo kaj skulptisto.[24] Tio okazis ĉirkaŭ la tempo de la morto de la majstro de Verrocchio, nome la granda skulptisto Donatello. La humanisma influo de la Davido de Donatello videblas en la postaj pentraĵoj de Leonardo, aparte en Sankta Johano Baptista.[26][24] Leonardo iĝis metilernanto estante 17-jaraĝa kaj resti en trejnado sep jarojn.[27] Aliaj famaj pentristoj same metilernantis en la ateliero aŭ asociis kun ĝi, kiel Ghirlandaio, Perugino, Botticelli, kaj Lorenzo di Credi.[28][29] Leonardo estis eksponita al kaj teoria trejnado kaj vasta gamo da teknikaj kapabloj,[30] kiel desegnado, kemio, metalurgio, metalprilaborado, gipsogisado, ledprilaborado, mekaniko kaj lignaĵado, same kiel la artaj kapabloj de desegnado, pentrado, skulptado kaj modelado.[31] [32]
Leonardo estis samtempulo de Botticelli, Ghirlandaio kaj Perugino, kiuj ĉiuj estis iomete pli aĝaj ol li.[33] Li verŝajne renkontis ilin ĉe la metiejo de Verrocchio aŭ ĉe la Platona Akademio de la Mediĉoj.[28] Florenco estis ornamita per la verkoj de artistoj kiel la samtempuloj de Donatello, nome Masaccio, kies figuraj freskoj estis trapenetritaj de realismo kaj emocio, kaj Ghiberti, kies Pordegoj de Paradizo, brilantaj per orfolioj, montris la arton kombini kompleksajn figurkomponaĵojn kun detalaj arkitekturaj fonoj. Piero della Francesca faris detalan studon pri perspektivo,[34] kaj estis la unua pentristo, kiu faris sciencan studon pri lumo. Ĉi tiuj studoj kaj la traktaĵo De pictura de Leon Battista Alberti havos profundan efikon sur pli junajn artistojn kaj precipe sur la proprajn observojn kaj artaĵojn de Leonardo.[26][35]
Multo de la pentraĵoj en la metiejo de Verrocchio estis faritaj de liaj asistantoj. Laŭ Vasari, Leonardo kunlaboris kun Verrocchio pri La Bapto de Kristo (ĉ. 1472–1475), pentrante la junan anĝelon tenantan la robon de Jesuo kun lerteco tiel supera al tiu de lia majstro, ke Verrocchio supozeble demetis sian penikon kaj neniam plu pentris(Vasari 1991, p. 287) (ĉi-lasta aserto verŝajne estas apokrifa).[36] La nova tekniko de oleo-pentrado estis aplikita al areoj de la plejparte tempera verko, inkluzive de la pejzaĝo, la rokoj videblaj tra la bruna monta rivereto, kaj granda parto de la figuro de Jesuo, indikante la manon de Leonardo.[37] Krome, Leonardo eble estis modelo por du verkoj de Verrocchio: nome la bronza statuo de Davido en la Bargello kaj la ĉefanĝelo Rafaelo en Tobias kaj la Anĝelo.[36]
Vasari rakontas historion pri Leonardo kiel tre juna viro: loka kamparano faris al si rondan ŝildon kaj petis, ke Ser Piero pentrigu ĝin por li. Leonardo, inspirita de la rakonto pri Meduzo, respondis per pentraĵo de monstro kraĉanta fajron, kiu estis tiel terura, ke lia patro aĉetis alian ŝildon por doni al la kamparano kaj vendis tiun de Leonardo al florenca artkomercisto por 100 dukatoj, kiu siavice vendis ĝin al la Duko de Milano.[38]
Resume de 1470 ĝis 1477 Leonardo lernis ĉe Verrocchio kun Lorenzo di Credi kaj aliaj lernantoj. Tiam li amikiĝis kun la pentristoj Sandro Botticelli kaj Pietro Perugino. Laŭ Vasari, unu el la unuaj artkronikistoj kaj samtempulo de Leonardo, li kontribuis al la pentraĵo La bapto de Kristo, kiun Verrocchio preparis por la monaĥoj de Vallombrosa (videbla nuntempe en la Ufficioj de Florenco), la anĝelon surgenuan je la maldekstra flanko. La pentraĵo estis unue pentrita per "tempera"-farbo, sed bedaŭrinde poste surpentrita per oleofarbo (eble de Leonardo); tial malfacilas nun juĝi pri la unuaj aŭtoroj. Oni supozas, ke Leonardo pentris ne nur la vizaĝon de la anĝelo, sed ankaŭ partojn de la vestaĵoj kaj de la pejzaĝa fono kiuj similas al tiuj de liaj verkoj. La pentraĵon oni datumas je 1475.
Unua Florenca periodo (1472 – ĉ. 1482)
[redakti | redakti fonton]
Ekde 1472 la nomo de Leonardo, estante 20-jaraĝa, troviĝis sur la listoj de la gildo Sankta-Luko, la pentristogildo de Florenco.[39] Tie li vivis kaj laboris aliajn dek aŭ dek unu jarojn kaj ĝis 1477. Oni daŭre nomis lin lernanto de Verrocchio. En 1476 oni malkondamnis lin pro "sodomio" (tiama esprimo por samseksemo. En 1476 Leonardo eniris la laborejon de Paolo Uccello, kie li studis la perspektivon. Oni supozas, ke jam inter 1476 kaj 1478 li havis sian propran laborejon.
Tiam oni ankoraŭ ne uzis familinomojn en Eŭropo; nur famaj familioj uzis la triban nomon, ekzemple Lorenco de Mediĉo, inter kies antaŭuloj certe estis kelkaj kuracistoj. Kutime homoj estis nomitaj laŭ la persona nomo al kiu oni aldonis precizigan informon, kiel: nomo de la patro, devenloko, kromnomo (Botticelli), nomo de la majstro (Andrea del Verrocchio), ktp. Do, la nomo de la artisto estis Leonardo di ser Piero da Vinci, t.e. Leonardo, filo de majstro Piero, el Vinci. Leonardo subskribis siajn verkojn nur per Leonardo aŭ Io, Leonardo (mi, Leonardo). Aŭtoritatoj do kutime raportas pri la verkoj de Leonardo, sen aldono de "da Vinci". Verŝajne li ne uzis la nomon de sia patro, ĉar li estis ekstergeedzeca filo.
Eĉ post kiam lia patro instalis lin en sia propra metiejo, lia alligiteco al Verrocchio estis tia, ke li daŭre kunlaboris kaj vivis kun li.[28][40] La plej frue konata datita verko de Leonardo estas inka desegnaĵo de la Arno-valo el 1473. Sur la dorsa flanko li skribis: "Mi, restante kun Antonio, estas feliĉa," eble aludante al sia patro.[29][41] Laŭ Vasari, la juna Leonardo estis la unua, kiu sugestis igi la riveron Arno navigebla kanalo inter Florenco kaj Pizo.[42]
En januaro 1478, Leonardo ricevis sendependan komision por pentri retablon por la Kapelo de Sankta Bernardo en la florenca urbodomo, la Palazzo della Signoria,[43] indiko de lia sendependeco disde la studio de Verrocchio. Anonima frua biografiisto, konata kiel Anonimo Gaddiano, asertas, ke en 1480 Leonardo vivis kun la Mediĉoj kaj ofte laboris en la ĝardeno de la Placo Sankta Marko, Florenco, kie kunvenis novplatonisma akademio de artistoj, poetoj kaj filozofoj organizita de la Mediĉoj.[36] Leonardo poste skribis en marĝeno de taglibro, "la Mediĉoj faris min kaj la Mediĉoj detruis min."[28] En Marto 1481, li ricevis komision el la monaĥoj de San Donato in Scopeto por Adorado de Magiuloj.[44] (Ŝajne Leonardo ofendiĝis, ĉar la papo Siksto la 4-a ne elektis lin, sed Mikelanĝelon por ornami la Sikstan Kapelon en la Vatikano kaj tial li preteratentis tiun komision.) Fakte neniu el tiuj dekomencaj mendoj estis plenumitaj, kaj ili estis abandonitaj kiam Leonardo proponis siajn servojn al la Duko de Milano, Ludoviko Sforza. Leonardo adresis al Sforza leteron en kiu li priskribis la diversajn aferojn kiujn li povus atingi en la kampoj de inĝenierado kaj armildezajno, kaj menciis, ke li povas pentri.[29][45] Li kunportis arĝentan kordinstrumenton – ĉu liuto aŭ liro – kun formo de ĉevalkapo.[45]
Kun Alberti, Leonardo vizitis la hejmon de la Mediĉoj kaj per ili konatiĝis kun la pli aĝaj humanismaj filozofoj, el kiuj Marsilio Ficino, subtenanto de Novplatonismo; Cristoforo Landino, verkisto de komentoj pri klasikaj skribaĵoj, kaj Johano Argiropulo, instruisto de la greka lingvo kaj tradukisto de Aristotelo estis la plej elstaraj. Ankaŭ asociita kun la Platona Akademio de la Mediĉoj estis la samtempulo de Leonardo, la brila juna poeto kaj filozofo Pico della Mirandola.[33][35][46] En 1482, Leonardo estis sendita kiel ambasadoro de Lorenzo de' Medici al Ludoviko la Maŭro, kiu regis Milanon inter 1479 kaj 1499.[33][36]
-
Madono de la dianto, ĉirkaŭ 1472–1478, Malnova Pinakoteko, Munkeno
-
Pejzaĝo de Arno-Valo (1473)
-
Ginevra de' Benci, ĉirkaŭ 1474–1480, Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono
-
Benois Madono, ĉirkaŭ 1478–1481, Muzeo Ermitejo, Sankt-Peterburgo
-
Skizo de la pendumado de komplotisto Bernardo Bandini Baroncelli, 1479
Unua Milana periodo (ĉirkaŭ 1482–1499)
[redakti | redakti fonton]
Luvro-Muzeo, Parizo
Ĉe la duko en Milano li ne nur pentris, sed ankaŭ laboris pri diversaj aferoj, la artisto estis ekzemple organizanto de festoj kaj spektakloj en la palaco kaj inventis teatromaŝinojn kiuj mirigis la publikon. Li pentris plurajn portretojn de la milana kortego kaj ekstudis kiel ebligi navigadon sur la kanalo de la Martezana. En 1483 li ekpentris unu el siaj plej famaj ĉefverkoj nome La Virgulino ĉe la rokoj por la kapelo San Francesco Grande. Tiam li ankaŭ ekpripensis teknikajn kaj militistajn projektojn. Li plibonigis horloĝojn, teksilojn, arganojn, ... Li ankaŭ studis urborganizadon kaj proponis planojn por idealaj urboj.
Printempe de 1485, Leonardo vojaĝis al Hungario (reprezentante Sforza) por renkonti reĝon Matiaso Korvino, kaj estis komisiita de li por pentri Madonon.[47] En 1490 li estis vokita kiel konsultisto, kune kun Francesco di Giorgio Martini, por la konstruloko de la katedralo de Pavio[48][49] kaj estis impresita de la rajda statuo de Regisole, pri kiu li lasis skizon.[50] Leonardo estis dungita por multaj aliaj projektoj por Sforza, kiel ekzemple preparado de ĉaroj kaj spektakloj por specialaj okazoj; desegnaĵo kaj ligna modelo por konkurso por desegni la kupolon por la Katedralo de Milano;[51] kaj modelo por grandega rajda monumento al la antaŭulo de Ludoviko, Francisko Sforza. Ĉi tio superus laŭ grandeco la solajn du grandajn rajd-statuojn de la Renesanco, nome la Gattamelata de Donatello en Padovo kaj la Bartolomeo Colleoni de Verrocchio en Venecio, kaj fariĝis konata kiel la Gran Cavallo de Leonardo.[29] Leonardo kompletigis modelon por la ĉevalo kaj faris detalajn planojn por ĝia fandado,[29] sed en novembro 1494, Ludoviko donis la metalon al sia bofrato por uzi ĝin por kanono por defendi la urbon kontraŭ Karlo la 8-a de Francio.[29]
Ĉirkaŭ 1490 Leonardo malfermis akademion, kie li instruis dum kelkaj jaroj kaj notis siajn esplorojn en serio da verketoj. En 1495 la dominikanoj de la monaĥejo Sankta Maria de la Gracoj mendis de li La lastan vespermanĝon,[52] kiun li pentris freske sur la muron de la monaĥeja manĝejo.
Samtempaj korespondaĵoj registras, ke Leonardo kaj liaj helpantoj estis komisiitaj de la Duko de Milano por pentri la Sala delle Asse en la Kastelo Sforza, ĉirkaŭ 1498.[53] La projekto fariĝis trompe-l'œil ornamado, kiu igis la grandan halon ŝajni esti pergolo kreita de la interplektitaj branĉoj de dek ses morusujoj,[54] kies kanopeo inkluzivis malsimplan labirinton de folioj kaj nodoj sur la plafono.[55]
En 1499 la trupoj de Ludoviko la 12-a invadis la dukejon de Milano kaj eksigis la dukon Ludoviko Sforza. Ludoviko la 12-a volis eltranĉi la monaĥejan muron por forporti La Sanktan Manĝon al Francio.
-
Kapo de virino, ĉirkaŭ 1483–1485, Reĝa Biblioteko de Torino
-
Portreto de muzikisto, ĉirkaŭ 1483–1487, Ambrozia Pinakoteko, Milano
-
Vitruvia homo (ĉirkaŭ 1485) Accademia, Venecio
-
La ĉevalo de Leonardo en arĝentopunkto, ĉirkaŭ 1488[56]
-
La belle ferronière, ĉirkaŭ 1490–1498
-
Detalo de la restaŭrado de 1902, Sala delle Asse, trompe-l'œil (1498)
Dua Florenca periodo (1500 – 1508)
[redakti | redakti fonton]
Post du monatoj en Mantova kun la sciencista monaĥo Luca Pacioli kaj lia helpanto Salaì, ili vojaĝis al Venecio en marto 1500,[57] kie li pristudis la defendorimedojn je la orienta limo de la venecia ŝtato kontraŭ ebla ŝiparatako de la turkoj.[28] Fino de aprilo li estis denove en Florenco kaj ekde 1501 li loĝis en la monaĥejo de la Santissima Annunziata, kie li ricevis propran atelieron, kie li pentris La Virgulino kaj Infano kun Sankta Anna kaj Sankta Johano Baptista. Dum mallonga tempo li restis en Romo en la Vilao Tivoli por pristudi antikvaĵojn. Li realigis por la potenca ŝtatsekretario de Ludoviko la 12-a, Florimond Robertet, Virgulinon nun malaperintan.
En 1502 Leonardo estis vokita de la princo Cezaro Borgia, duko de Valentinois, kiu donis al li la titolon de "kapitano kaj ĝenerala inĝeniero". Li loĝis en Markio kaj Romagna por revizii la fortikaĵojn kaj de la filo de la papo Aleksandro la 6-a novkonkeritajn landojn.[57] Li renkontiĝis kun Makiavelo "spiono" de Florenco, je la servo de Cezaro Borgia. Leonardo kreis mapon de la fortikaĵo de Cezaro Borgia, urboplanon de Imola, por gajni lian patronecon. Vidinte ĝin, Cezaro dungis Leonardon kiel sian ĉefan militinĝenieron kaj arkitekton. Poste en la jaro, Leonardo produktis alian mapon por sia patrono, unu de la Valo Chiana, Toskanio, por doni al sia patrono pli bonan superrigardon de la tereno kaj pli grandan strategian pozicion. Li kreis ĉi tiun mapon lige kun sia alia projekto konstrui digon de la maro ĝis Florenco, por permesi provizon de akvo por subteni la kanalon dum ĉiuj sezonoj.
De 1503 ĝis 1506 Leonardo loĝis en la monaĥejo Santa Maria Novella kaj havis novan pentristan laborejon. Leonardo estis forlasinta la servon de Borgia kaj revenis al Florenco komence de 1503,[58] kie li realiĝis al la Gildo de Sankta Luko la 18-an de oktobro de tiu jaro. En tiu sama monato, Leonardo komencis labori pri portreto de Lisa del Giocondo, la modelo por la Mona Lisa,[59][60] kiun li daŭre prilaboros ĝis siaj krepuskaj jaroj. En januaro 1504, li estis parto de komitato formita por rekomendi kie la statuo Davido de Mikelanĝelo devos esti metita.[61] Kune kun kelkaj kolegoj li konsilis starigon en niĉo "por ke ĝi ne ĝenu la ceremoniojn de la oficialuloj". Fine oni sekvis la opinion de Filippino Lippi (kaj ja de Mikelanĝelo) kaj aliaj kaj starigis la statuon pli centre.
Li poste pasigis du jarojn en Florenco desegnante kaj pentrante murpentraĵon de La Batalo de Anghiari por la Signoria,[57] dum Mikelanĝelo desegnis ĝian akompanan verkon, La Batalo de Cascina. Ambaŭ verkoj perdiĝis. La tuta komponaĵo de la pentraĵo de Michelangelo estas konata el kopio de Aristotelo da Sangallo, 1542.[62] La pentraĵo de Leonardo estas konata nur el preparaj skizoj kaj pluraj kopioj de la centra sekcio, el kiuj la plej konata, kaj probable malplej preciza, estas de Petro Paŭlo Rubens.[63] En 1505 li studis la flugon de birdoj kaj verkis la kodekson de Torino.
Lia patro mortis kaj pro sia ekstergeedzeca naskiĝo Leonardo ne povis heredi. Ludoviko la 12-a petis de Florenco, kie Leonardo faris anatomiajn studojn kaj provis klasifiki siajn nenombreblajn notojn, ke la majstro revenu Milanon. En 1506, Leonardo estis alvokita al Milano fare de Karlo la 2-a d'Amboise, la portempa franca guberniestro de la urbo.[64] Tie, Leonardo dungis alian lernanton, nome grafon Francesco Melzi, filon de lombarda aristokrato, kiu estas konsiderata lia plej ŝatata lernanto.[28] La Koncilio de Florenco deziris, ke Leonardo revenu tuj por fini La Batalon de Anghiari, sed li ricevis permeson laŭ peto de Ludoviko la 12-a, kiu konsideris komisii la artiston fari kelkajn portretojn.[64] Leonardo eble komencis projekton por rajdanta figuro de d'Amboise;[65] vaksa modelo atribuita al li pluvivas kaj estus la sola ekzistanta ekzemplo de la skulptarto de Leonardo, sed la atribuo ne estas vaste akceptita. Leonardo alie estis libera sekvi siajn sciencajn interesojn.[64] Multaj el la plej eminentaj lernantoj de Leonardo aŭ konis aŭ laboris kun li en Milano,[28] kiel Bernardino Luini, Giovanni Antonio Boltraffio kaj Marco d'Oggiono. En 1507, Leonardo estis en Florenco por solvi disputon kun siaj fratoj pri la heredo de sia patro, kiu estis mortinta en 1504. Tiam la pentristo heredis de sia onklo Francesco, sed liaj nevoj ankaŭ kontraŭbatalis la testamenton. Ludoviko la 12-a estis en Milano kaj Leonardo iĝis denove organizanto de festoj en la lombarda ĉefurbo.
-
La Virgulino kaj la Infano kun Sankta Anna, ĉirkaŭ 1501–1519, Luvro, Parizo
-
Mapo de Leonardo de Imola, kreita por Cesare Borgia, 1502
-
Studaĵo por La Batalo de Anghiari (nun perdiĝinta), ĉirkaŭ 1503, Belarta Muzeo, Budapeŝto
-
La Scapigliata, ĉirkaŭ 1506–1508 (nefinita), Galleria Nazionale di Parma, Parma
-
Studaĵo por Leda kaj la cigno (nun perdiĝinta), ĉirkaŭ 1506–1508, Chatsworth House, Anglio
Dua Milana periodo (1508–1513)
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 1508, Leonardo estis reen en Milano, loĝante en sia propra domo ĉe Porta Orientale en la paroĥo de Santa Babila.[66] En 1508 li eklaboris pri Sankta Ana, kiu troviĝas nun en la Luvro en Parizo. En 1512, Leonardo laboris pri planoj por ĉevalrajda monumento por Gian Giacomo Trivulzio, sed tion malhelpis invado de konfederacio de svisaj, hispanaj kaj veneciaj fortoj, kiu forpelis la francojn el Milano. Leonardo restis en la urbo, pasigante plurajn monatojn en 1513 ĉe la vilao Vaprio d'Adda de la Medici-familio.[67]
Romo kaj Francio (1513–1519)
[redakti | redakti fonton]Mortis la gubernatoro Charles d'Amboise en 1511 kaj Francio forlasis la regionon de Milano post la perdita batalo de Raveno.

En septembro 1513 Leonardo transloĝiĝis al Romo, kie li laboris por la papo Leono la 10-a el la riĉa kaj potenca familio Mediĉo. En marto 1513, la filo de Lorenzo de' Medici, nome Giovanni, ekregis (kiel Leono la 10-a); Leonardo iris al Romo tiun septembron, kie lin akceptis la frato de la papo, Giuliano.[67] De septembro 1513 ĝis 1516, Leonardo pasigis multon da sia tempo loĝante ĉe la Korto Belvedere en la Vatikana Palaco, kie kaj Mikelanĝelo kaj Rafaelo aktivis.[66] Leonardo ricevis poŝmonon de 33 dukatoj monate kaj, laŭ Vasari, ornamis lacerton per skvamoj trempitaj en hidrargo.[69] La papo donis al li pentraĵkomision pri nekonata temo, sed nuligis ĝin kiam la artisto eklaboris pri nova speco de verniso.[69] La papo Leono la 10-a diris, "Tiu homo neniam plenumos ion ajn! Li pensas pri la fino antaŭ la komenco!"[69] Leonardo malsaniĝis, kio eble estis la unua el pluraj apopleksioj, kiuj kaŭzis lian morton.[69] Li praktikis botanikon en la Vatikanaj Ĝardenoj, kaj estis komisiita fari planojn por la proponita sekigado de la Pontaj Marĉoj fare de la Papo.[70] Li ankaŭ dissekcis kadavrojn, farante notojn por traktaĵo pri voĉkordoj;[71] tiujn li donis al oficisto esperante reakiri la favoron de la papo, sed li malsukcesis.[69] En 1514 li pentris la serion de "Diluvoj".
En oktobro 1515 la nova franca reĝo Francisko la 1-a rekonkeris la regionon de Milano post la venkita batalo de Marignano.[44] Ne estas dokumenta pruvaro por ofta postulo ke Leonardo ĉeestis en la kunveno inter Francisko la 1-a kaj Leono la 10-a, kiu okazis en Bolonjo de la 11a ĝis la 14a de Decembro 1516.[72] La 21-an de marto 1516, Antonio Maria Pallavicini, la franca ambasadoro ĉe la Sankta Seĝo, ricevis leteron senditan el Liono semajnon antaŭe de la reĝa konsilisto Guillaume Gouffier, senjoro de Bonnivet, enhavantan la instrukciojn de la franca reĝo helpi Leonardon en lia translokiĝo al Francio kaj informi la artiston, ke la reĝo fervore atendis lian alvenon. Pallavicini ankaŭ estis petita trankviligi Leonardon, ke li estos bone akceptita ĉe la kortego, kaj de la reĝo kaj de lia patrino, Louise de Savojo.[73] Leonardo eniris en la servon de Francisko poste tiun jaron, kaj ricevis la uzon de la grandbieno Clos Lucé proksime al la reĝa rezidejo ĉe la reĝa Kastelo Amboise. Li estis ofte vizitata de Francisko, kaj desegnis planojn por grandega kastelurbo, kiun la reĝo intencis konstrui ĉe Romorantin. Li ankaŭ faris mekanikan leonon, kiu dum parado marŝis al la reĝo kaj - trafita de sorĉbastono - malfermis sian bruston por riveli bukedon da lilioj.[74] Oni ne scias por kiu okazo la mekanika leono estis farita, sed oni kredas, ke ĝi salutis la reĝon ĉe lia eniro en Lionon kaj eble estis uzita por la pacnegocadoj inter la franca reĝo kaj papo Leono la 10-a en Bolonjo. Konjekta rekreaĵo de la leono estis farita kaj estas ekspoziciata en la Muzeo de Bolonjo.[75] Francisko la 1-a admiris Leonardon kaj konsideris lin kiel patron. Leonardo laboris ankaŭ pri devojigo de rivero en Sauldre. En novembro 1515 Leonardo laboris pri nova projekto de la kvartalo Mediĉo en Florenco.
Leonardo estis akompanata dum ĉi tiu tempo de sia amiko kaj metilernanto Francesco Melzi, kaj estis subtenata de pensio de 10 000 eskudoj.[66] Iam, Melzi desegnis portreton de Leonardo; la solaj aliaj konataj el lia vivo estis skizo de nekonata helpanto sur la dorso de unu el la studaĵoj de Leonardo (ĉ. 1517)[76] kaj desegnaĵo de Giovanni Ambrogio Figino prezentanta maljunan Leonardon kun sia dekstra brako envolvita en vestaĵoj.[77] Identigita pro simileco kun Leonardo la "Portreto de viro en ruĝa kreto", oni konsideris ĝin kiel memportreto.[78] Ĉi-lasta, aldone al la registro de vizito de Ludoviko de Aragono en oktobro 1517, konfirmas raporton pri la dekstra mano de Leonardo paralizita kiam li estis 65-jaraĝa,[79] kio eble indikas kial li lasis verkojn, kiel la Mona Lisa, nefinitaj.[78][80][81] Li daŭre laboris iom ĝis li fine malsaniĝis kaj restis litmalsana dum pluraj monatoj.[79]
Morto
[redakti | redakti fonton]
Delonge malsana, la 23-an de aprilo 1519 Leonardo da Vinci faris sian testamenton kaj la 2-an de majo, 67-jaraĝa, mortis en Clos Lucé, plej verŝajne pro koratako.[82][81][83] Francisko la 1-a estis iĝinta lia amiko. Vasari, lia unua biografo, priskribis Leonardo bedaŭrinta en sia mortolito, plenplena je pento, ke "li estis ofensinta kontraŭ Dio kaj homoj malsukcese praktikante sian arton kiel li devis esti faronta."[84] Vasari asertis ankaŭ, ke en siaj lastaj tagoj, Leonardo petis pastron por konfesi kaj ricevi la eŭkaristion, kiel estis tiam kutimo.[85]
Giorgio Vasari[86], skribis, ke li mortis en la brakoj de Francisko la 1-a, sed tion oni malkonfirmis.[87] Lia tombo troviĝas en la kapelo Saint-Hubert, en la kastelo de Amboise.[88]
Laŭ lia testamento, sesdek almozuloj portantaj kandelojn sekvis la ĉerkon de Leonardo.[46][46] Melzi estis la ĉefa heredanto kaj ekzekutisto, kun la alia delonga lernanto kaj kunulo de Leonardo, Salaì, kaj lia servistino Baptista de Vilanis, ĉiu ricevis duonon de la vitejoj de Leonardo.[89] Liaj fratoj ricevis teron, kaj lia servistino ricevis felsubŝtofan mantelon.
en la kapelo de la kastelo Amboise
Post portempa entombigo, lia korpo estis sendita la 12-an de aŭgusto al la monaĥejo de Saint Florentin, sed la restaĵoj de lia korpo estis perditaj dum la francaj religimilitoj en la 16-a jarcento.
Leonardo da Vinci, fraŭla dum sia tuta vivo, sen iuj edzino, filo aŭ filino, testamentis sian tutan verkaron por ke ĝi estu publikigota, siajn manuskriptojn, kajerojn, dosierojn, ilojn, al sia lernanto kaj disĉiplo, Francesco Melzi. Tiu ĉi estis lernanto lia de kiam li estis 10-jaraĝa, vojaĝis kun li ĝis Francio, restis kun li ĝis la morto kaj administros lian testamenton dum 50 jaroj post la morto de la majstro. Multajn pentraĵojn, inter ili la Gioconda, la Virgulino, la Infano kaj Sankta Ana, ... li testamentis al sia alia disĉiplo, Giacomo Caprotti, ankaŭ kromnomita Salai, kiu lernis ĉe li jam 15-jaraĝa. Aliaj aferoj estis por liaj servistoj.
El la 50 000 originalaj dokumentoj (kajeroj, manuskriptoj, paĝoj, desegnaĵoj, tekstoj, notoj, ... - ĉiu el ili konsiderinda kiel aparta artaĵo), kiujn konservis Francesco Melzi dum sia tuta vivo, neniun li publikigis. Post lia morto en 1570 la dokumentoj estas disigitaj, perditaj, ... Hodiaŭ restas nur ĉirkaŭ 13 000 dokumentoj, la plej multaj arkivitaj en Vatikano.
Ĉirkaŭ 20 jarojn post la morto de Leonardo, la oraĵisto kaj skulptisto Benvenuto Cellini raportis, ke Francisko diris: "Neniam estis alia homo naskita en la mondo, kiu sciis tiom, kiom Leonardo, pri pentrarto, skulptarto kaj arkitekturo, krom ke li estis tre granda filozofo."[90]
Salaì, aŭ Il Salaino ("La malpurulino", t.e., la demono), eniris la domon de Leonardo en 1490 kiel helpanto. Post nur unu jaro, Leonardo faris liston de liaj deliktoj, nomante lin "ŝtelisto, mensoganto, obstina kaj voremulo", post kiam li forkuris kun mono kaj valoraĵoj almenaŭ kvin fojojn kaj elspezis fortunon por vestaĵoj.[91] Tamen, Leonardo traktis lin tre indulgeme, kaj li restis en la domo de Leonardo dum la sekvaj tridek jaroj.[92] Salaì pentris sub la nomo Andrea Salaì, sed kvankam Vasari asertas, ke Leonardo "instruis al li multajn aferojn pri pentrado,"[93] lia verkaro estas ĝenerale konsiderata malpli arta ol aliaj inter la lernantoj de Leonardo, kiel ekzemple Marco d'Oggiono kaj Giovanni Antonio Boltraffio. En la epoko de sia morto en 1524, Salaì posedis pentraĵon nomitan Joconda en postmorta inventaro de liaj havaĵoj; ĝi estis taksita je 505 liroj, escepte alta valoro por malgranda panelportreto.[94]
Leonardo, pentristo
[redakti | redakti fonton]
| La Gioconda | |
| Leonardo da Vinci, inter 1503 kaj 1506 | |
| oleo sur popla ligno | |
| 77 × 53 cm | |
| Luvro | |
| Damo kun ermeno | |
| Leonardo da Vinci, 1483-1490 | |
| oleo sur ligno | |
| 54,7 × 40,3 cm | |
| Muzeo Czartoryski | |
| La Adorado de la Tri reĝoj | |
| Leonardo da Vinci, {{{jaro}}} | |
| oleo sur ligno | |
| 24,6 × 24,3 cm | |
| Uffizi | |
Pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1472: La bapto de Kristo
- 1472: Anunciacio (parte)
- 1474: Ginevra de' Benci
- 1478: La Madona de Benois
- 1480: Sankta Hieronimo
- 1481: La Adorado de la Tri reĝoj
- 1483: Damo kun ermeno
- 1485: Portreto de Muzikisto
- 1486: Virgulino de la Rokaro, Parizo
- 1490: La Belle Ferronnière
- 1491: Madonna Litta
- 1498: La Lasta Vespermanĝo (post repentrado)
- 1503: La Virgulino de la Rokaro (dua versio), Londono
- 1506: La Gioconda ankaŭ nomata Mona Lisa
- 1510: La Virgulino kaj Infano kun Sankta Ana
- 1515: Sankta Johano, la Baptisto
Ĉi tiuj pentraĵoj ankoraŭ ekzistas, sed multaj el liaj pentraĵoj pereis aŭ perdiĝis. Kaj eĉ el la konataj, ekzistantaj pentraĵoj, multaj delonge perdis sian originalan aspekton. Sed spite de tio, la genio de Leonardo brilas tra la ruinigo de tempo.
La Gioconda (La Joconde en la franca, Mona Lisa en la angla kaj la hispana), probable la plej fama bildo en la mondo, estas en la muzeo Louvre en Parizo. Ĝi estas facile trovebla, ĉar ĝi estas la bildo kun la granda homamaso ĉirkaŭ si, sed ĝi ne estas facile rigardebla ĉar ĝi estas malantaŭ dika vitro (en 1911, ĝi estis ŝtelita). Ŝia enigma rideto, pro kiu ŝi nun estas tiel fama, estis en ŝia tempo rideto eleganta. Spite de la granda populareco de la bildo, ĝi ankoraŭ povas teni la animon, eĉ post centoj da jaroj.
Kvankam La Gioconda ja estis reala virino (eble Mona Lisa, junulino de Florenco kiu, en 1495, edziniĝis al Francesco del Giocondo), iuj kredas ke Leonardo uzis plurajn modelinojn por fini la bildon.
Liaj pentraĵoj estas tre realismaj, precipe en komparo kun pentraĵoj de antaŭaj jarcentoj en Eŭropo. Leonardo aplikis la tiam novan teknikon de perspektivo. Aldone, liaj okuloj kaj menso estis tre observemaj, pri homoj kaj pri naturo. Ekzemple li vidis aspektojn de akvofalo kaj birdflugo, kiuj estis alie nekonataj ĝis la invento de fotografio en la 19-a jarcento.
Parto de la efiko de liaj pentraĵoj venas de subtila kaj mola ombrigado, kie unu ombro fluas en alian. En La Gioconda, ekzemple, oni ne povas diri la horon de tago sur la bildo. La itala nomo por la tekniko estas sfumato (nuancigita, laŭvorte disfumiĝinta). Alia efiko de liaj pentraĵoj venas de la mistera mieno, kiun li kutime donis al la virinoj.
Leonardo estis tiel maldisciplinema, ke li ofte finis pentraĵon nur post jaroj. Ekzemple, en La Sankta Manĝo la vizaĝoj de Jesuo kaj Judaso longe restis malplenaj. Liaj inventoj ofte suferis la saman sorton.
Liaj inventoj kaj artaĵoj ankaŭ suferis pro liaj inventemo kaj memfido: Ekzemple, por pentri La Sanktan Manĝon Leonardo inventis novan teknikon de pentrado, kiu ebligis lin pentri pli malrapide kaj zorgeme ol freskado permesis (ĉe kiu necesas pentri dum la stukaĵo estas malseka). La tekniko ŝajnis sukcesi, sed post tempo ĝi grade ruinigis la pentraĵon, ĉar la farbo ne povis daŭri longe. Simila nova tekniko tute ruinigis alian pentraĵon de Leonardo, La Batalo de Anghiari. Jen la du flankoj de la genio de Leonardo. Unuflanke li estis inventema, sed aliflanke, li estis tro memfida, riskante ĉefajn pentraĵojn pro tekniko ne sufiĉe elprovita.
Desegnaĵoj
[redakti | redakti fonton]
Leonardo da Vinci kreis multegajn skizojn por artaĵoj kiaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj, la plejmulto el kiuj neniam realiĝis. Li verkis grandegan nombron de arte altvaloraj ilustraĵoj pri la plej diversaj temoj, kiel biologio, anatomio, tekniko, armiltekniko kaj arkitekturo. Multe impresas liaj detalaj anatomiaj natursciencaj desegnaĵoj. Li preparis sekcojn laŭlongajn kaj laŭlarĝajn kaj ankaŭ vidojn de supre. Li estis scienca pioniro, kies skizoj montras el sia tempo en la modernan epokon.
- Desegno pri Toskanio
- Eseo pri mano
- Desegno pri barko
- Desegno pri artilerio
- Desegno / karikaturo
- Desegno pri flugmaŝino
- Desegno pri kapo
- Desegno pri homo surĉevala
- Desegno pri cerbujo
- Desegno pri utero
- Desegno pri komika sceno
- Desegno pri tipaj personoj
- Desegno pri korbaĵoj
- Desegno pri sferoj
- Desegno pri koito
- Desegno pri nuda viro
- Desegno pri Leta
- Desegno pri genufleksa Leta
- Anatomia eseo
- Desegno pri akvo
- Desegno pri Panto
- Eseo pri brako
- Desegno pri feto
- Desegno pri Sankta Ana
- Desegno pri maljunulo / akvo
- Memportreto de Leonardo
- Anatomio de la kolo
- Desegno pri kapo de drako
- Desegno pri malliberulo
- Desegno pri skeletoj
- Desegno pri Vitruvia Homo
- Desegno pri surĉevala batalo (Anghiari)
- Desegno pri vizaĝo dum batalo (Anghiari)
Leonardo, inventisto
[redakti | redakti fonton]Li verkis notolibrojn en kiuj li desegnis kaj skribis pri siaj ideoj, inventoj kaj studoj pri naturo kaj anatomio, skribinte en la itala en mano inversa (eble por eviti ŝmiri la inkon, Leonardo estinte maldekstrulo). Li portis notolibron kun si ĉien. La notolibroj estas la plej ampleksa registro de iu ajn granda menso.
Unu el la notolibroj, la Codex Leicester, estas la posedaĵo de Bill Gates, fondinto de Microsoft kaj fascinato de Leonardo, kiu aĉetis ĝin en 1994 por 13 megadenaroj.
La plej grava el la multaj notolibroj estas la Codex Atlanticus.
La plej fama el liaj inventoj estas liaj flugiloj. Fakte, la flugiloj estis la unua (kvankam malsukcesa) pendoglisilo.
Inter aliaj, li inventis helikopteron, akvolevilon, defendilon por kastelo aŭ urbomuroj, gigantan arbaleston, tankon, helicon, maŝinpafilon, savringon, roboton, kalkulilon, ktp.
Liaj inventoj emis fiaski, estante tro avangardaj por tekniko antaŭindustria, sed la ideoj estis tre bonaj kaj antaŭsignis modernan teknologion.
Kvankam Leonardo pruvis, ke maŝinoj de ĉiama movo estas maleblaj, li ankoraŭ estis senfine fascinita de ili kaj penis inventi tian maŝinon.
El liaj inventoj, la plej praktika probable estis la ŝnura eskalo, inventita por sieĝoj.
Leonardo, sciencisto
[redakti | redakti fonton]
Leonardo ŝatis studi naturon. Leonardo estis antaŭmoderna sciencisto, kiel Aristotelo aŭ Arkimedo estis antaŭmodernaj: scienco bazita sur observado, logiko kaj matematiko (precipe geometrio), sed ne sur eksperimentado (Galileo) kaj indukto (Bakono), kiel en moderna scienco, kiuj alvenis nur cent jarojn post Leonardo. Lia scienco estis moderna por lia epoko: li fidis ne la aŭtoritaton de antikvaj libroj, sed rektan observadon de naturo.
Kiel artisto li nature fidis siajn okulojn. Kaj kiel artisto li ne ricevis la klasikan klerigadon de la universitato, kiun ricevis kuracistoj, advokatoj aŭ sacerdotoj, kiu emfazis la latinan lingvon kaj la antikvajn librojn. Pro tio, Leonardo nomis sin "homo senklera". Tamen, Leonardo lernis la latinan je la aĝo de 42 jaroj (1494) kaj legis multajn klasikajn verkojn. La latina lingvo malfermis al Leonardo la altan scion de la Okcidento.
Kiel sciencisto, inventisto kaj artisto, li deziris lerni de la naturo senpere, foriginte la mortan manon de tradicio.
Ekzemple, per studo pri muskoloj, li povis pentri la homan formon pli vera, laŭ naturo, ne laŭ ia tradicia stilo. Simile, antaŭ ol konstrui siajn flugilojn, li studis la flugadon kaj flugilojn de birdoj. Sed li studis naturon preter lia bezono kiel pentristo aŭ inĝeniero.
La plimulto de lia scienca laboro okazis malfrue en lia vivo, ekzemple en Francio, kie li loĝis ĉe la fino de sia vivo. Tie la reĝo donis al li domon kaj finance subtenis Leonardon tiel, ke li povis dediĉi sin al la studo de la naturo. Leonardo interesiĝis precipe pri akvo, vento, tero, ombro, plantoj, bestoj (birdoj, ĉevaloj kaj la homa korpo). Leonardo deziris unuigi ĉiajn sciojn pri naturo antaŭ sia morto, sed ne atingis sian celon.
Li rigardis la Teron kiel grandan, fortan, senkompatan maŝinon, kies sango estas akvo. Li skribis pri tio en la notlibroj kaj tia vidpunkto ankaŭ evidentiĝas en liaj desegnaĵoj. Li certis, ke la montaj altaĵoj kaj la maraj profundaĵoj de la Tero pli kaj pli egaliĝos, tiel ke akvo kovros la tutan Teron, igante ĝin neloĝebla.
Lia forto kiel sciencisto estis observado kaj scivolemo. Lia malforto estis lia evito de abstrakta penso kaj ĝeneraligado. Ekzemple, kvankam lia anatomio estis senegala en Okcidento, li ne malkovris la principon de la sangocirkula sistemo.
Leonardo, homo
[redakti | redakti fonton]
Oni priskribis Leonardon kiel malferman afablan homon, kontraŭe al la posta Mikelanĝelo. Sian emon pri soleco li priskribis per preskaŭ la samaj vortoj kiel William Wordsworth.
Liaj vastaj planoj kaj studoj alportis al li nenian rektan enspezon. Malgraŭ sia talento, siaj brilaj kapabloj kaj geniaj realigaĵoj, li restis malriĉa. Malalta li taksis aŭtoritaton. Pro tio, li ne tute aliĝis al la potencaj Mediĉoj. Kiam oni ofertis al li firman dungon ĉe la kortego de Ludoviko Sforza en Milano, li simple foriris.
Leonardo konis Makiavelon kaj amikiĝis kun li, kiam ili laboris por Cezaro Borgia. Kiam li laboris en Romo por la papo, li konis Mikelanĝelon kaj ankaŭ Rafaelon, kiun li grave influis.
En lia biblioteko troviĝis interalie jenaj verkoj:
- Biblio
- Fabeloj de Ezopo
- Diogeno Laertio
- Ovidio
- Livio
- Plinio
- Alberto la Granda
- Danto
- Petrarko
- Historio de Justino
- La Kroniko de Isidoro de Sevilo
- Gramatiko de Donato
- La Lapidario
- Marsilio Ficino
Kvankam la temoj de liaj pentraĵoj ofte estis religiaj, Leonardo mem ne okupiĝis pri religio ĝis la lastaj jaroj de sia vivo. Religio ŝajnis al li tro abstrakta.
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]
Leonardo da Vinci estis priskribita de siaj fruaj biografoj kiel viro kun granda persona pledo, bonkoreco, kaj malavareco. Li estis ĝenerale bone amata de liaj samtempuloj. Laŭ Vasari, "la dispozicio de Leonardo estis tiel aminda, ke li ordonis amon al ĉiuj". Li estis "ŝpruca interparolanto", kiu ĉarmis Ludoviko Sforza per sia spriteco. Vasari resumas lin dirante:
|
Dum ĝi pentris La Lasta Vespermanĝo, Leonado skribis, "Vino estas bona, sed akvo estas preferinda ĉe tablo... Malgrandaj ĉambroj aŭ loĝejoj enigas la menson en la ĝustan vojon, grandaj domoj, ke ĝi devii... Se vi volas mono abunde, vi finos ne ĝuante ĝin. "Li ankaŭ skribis, Kiu volas riĉiĝi en tago estas pendigita en jaro."
Leonardo subtenis longtempajn rilatojn kun du studentoj, kiuj estis liaj metilernantoj kiel infanoj. Ili estis Gian Giacomo Caprotti de Oreno, kiu eniris sian hejmon en 1490 en la aĝo de 10 jaroj,[95] kaj grafo Francesco Melzi, filo de milana aristokrato kiu estis la metilernanto de Leonardo en la aĝo de 14 jaroj, restante kun li ĝis sia morto en 1519.
Malmulto mem konstatas pri la sekseco de Leonardo, ĉar, kvankam li lasis centojn da paĝoj de verkado, tre malmulte temas pri persona naturo. Li lasis neniujn leterojn, poezion aŭ taglibron, kiuj indikas ian romantikan intereson. Li neniam edziĝis kaj oni ne povas konstati kun certeco, ke li havis sekse intiman rilaton kun iu ajn homo, viro aŭ ino. Unu el la malmultaj referencoj, kiujn Leonardo faris al la sekseco en siaj kajeroj, deklaras:[96]
|
La amo de Leonardo pri bestoj estis dokumentita tiel en nuntempaj rakontoj kiel registritaj en fruaj biografioj, kaj en liaj kajeroj. Rimarkinde por la periodo, li eĉ pridubis la moralecon de manĝantaj bestoj, kiam ĝi ne estis necesa por sano. Deklaroj de lia kajero kaj komento de samtempulo kondukis al la vasta opinio, ke li estas vegetarano. Plie, li kategoris homojn kiel en la sama aro de specioj kiel simioj, same kiel li faris kun aliaj bestoj en sia respektiva genro. Li ankaŭ disdiris mortajn bestojn por la kompara anatomio.
Leonardo ĉiam amis la naturon. Unu el la kialoj estis pro lia infanaĝa medio. Proksime de lia infana domo estis montoj, arboj kaj riveroj. Estis ankaŭ multaj bestoj. Ĉi tiu medio donis al li la perfektan ŝancon studi la ĉirkaŭaĵon; ĝi ankaŭ eble instigis lin havi intereson pri pentrado. Poste en la vivo li rememoras sian esploradon de mina kaverno en la montoj kiel formacia.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj kaj notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Helen Gardner, Art through the Ages (arto tra epokoj), 1970, eld. Harcourt, Brace and World
- ↑ Vasari, Boltraffio, Castiglione, "Anonimo" Gaddiano, Berensen, Taine, Fuseli, Rio, Bortolon, etc.
- ↑ Brown 1998, p. 7.
- ↑ Kemp 2006, p. 1.
- ↑ Brown 1998, p. 5.
- ↑ Bambach 2019, pp. 16, 24.
- ↑ Marani 2003, p. 13.
- ↑ Bambach 2019, p. 16.
- ↑ Milena Magnano. Leonardo, I Geni dell'arte (Milano). Mondadori Arte. 2007. ISBN 978-88-370-6432-7.
- ↑ Marani 2003, p. 13.
- ↑ Kemp & Pallanti 2017, pp. 65–66.
- ↑ Kemp & Pallanti 2017, pp. 65–66.
- ↑ Kemp & Pallanti 2017, pp. 65–66.
- ↑ Wallace, 1972, p. 11
- ↑ Magnano, 2007, p. 138
- ↑ Brown 1998, pp. 1, 5.
- ↑ Marani 2003, p. 12.
- ↑ 18,0 18,1 18,2 18,3 Brown 1998, p. 5.
- ↑ Brown 1998, p. 175.
- ↑ Nicholl 2005, p. 28.
- ↑ Kemp 2003.
- ↑ Nicholl 2005, p. 30, 506.
- ↑ Nicholl 2005, p. 30. Vidu p. 506 el la originalo itala.
- ↑ 24,0 24,1 24,2 Rosci 1977, p. 13.
- ↑ Wallace 1972, p. 11.
- ↑ 26,0 26,1 Hartt 1970, pp. 127–133.
- ↑ Bacci, Mina. [1963] (1978) The Great Artists: Da Vinci. New York: Funk & Wagnalls.
- ↑ 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 28,5 28,6 Bortolon 1967.
- ↑ 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 29,5 Arasse 1998.
- ↑ Rosci 1977, p. 27.
- ↑ Martindale 1972.
- ↑ La "diversaj artoj" kaj teknikaj kapabloj de la mezepokaj kaj renesancaj atelieroj estas priskribitaj detale en la teksto de la 12-jarcento Pri la diversaj artoj de Teofilo Presbitero kaj en la teksto de la komenco de la 15-a jarcento Il Libro dell'Arte de Cennino Cennini.
- ↑ 33,0 33,1 33,2 Rosci 1977, pp. 9–20.
- ↑ Piero della Francesca, On Perspective for Painting (De Prospectiva Pingendi)
- ↑ 35,0 35,1 Rachum, Ilan. (1979) The Renaissance, an Illustrated Encyclopedia.
- ↑ 36,0 36,1 36,2 36,3 Ottino della Chiesa 1967, p. 83.
- ↑ Ottino della Chiesa 1967, p. 88.
- ↑ (Vasari 1991, pp. 287–289)
- ↑ Libro Rosso A, 1472–1520, Accademia di Belle Arti. Ottino della Chiesa 1967, p. 83.
- ↑ Wallace 1972, p. 13.
- ↑ (2019) “The Mind of Leonardo da Vinci, Part 1”, Skeptical Inquirer 43 (2), p. 30–31.
- ↑ Wallace 1972, p. 15.
- ↑ Clark, Kenneth. (26a de Novembro 2015) Leonardo da Vinci. London: Penguin. ISBN 978-0-14-198237-3.
- ↑ 44,0 44,1 Wasserman 1975, pp. 77–78.
- ↑ 45,0 45,1 Wallace 1972, pp. 53–54.
- ↑ 46,0 46,1 46,2 Williamson 1974.
- ↑ Franz-Joachim Verspohl. Michelangelo Buonarroti und Leonardo da Vinci: Republikanischer Alltag und Künstlerkonkurrenz in Florenz zwischen 1501 und 1505. Wallstein, Göttingen 2007, ISBN 9783835302167, p. 151 (germane).
- ↑ Amadeo, Bramante and Leonardo and the Cupola of Milan Cathedral. Achademia Leonardi Vinci. Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo 2023. Alirita 9a de Aŭgusto 2022 .
- ↑ Leonardo a (e i rapporti con) Pavia: una verifica sui documenti. Annuario dell'Archivio di Stato di Milano (Januaro 2020). Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo 2023. Alirita 9a de Aŭgusto 2022 .
- ↑ Carlo Pedretti, Leonardo da Vinci: Drawings of Horses and Other Animals from the Royal Library at Windsor Castle. Johnson Reprint/HBJ, 1984, ISBN 9780384452824.
- ↑ Wallace 1972, p. 79.
- ↑ Kemp 2011.
- ↑ (1990) “Leonardo's "Sala delle Asse" and the Primordial Origins of Architecture”, Arte Lombarda, p. 76–90. Alirita 17a de Aŭgusto 2023..
- ↑ . Episode 142 – Leonardo da Vinci's Sala delle Asse (audio) (6a de Oktobro 2021). Arkivita el la originalo je 3a de Junio 2023. Alirita 11a de Oktobro 2021 .
- ↑ Segui il restauro (it-IT). Arkivita el la originalo je 16a de Oktobro 2018. Alirita 19a de Oktobro 2018 .
- ↑ Wallace 1972, p. 65.
- ↑ 57,0 57,1 57,2 Ottino della Chiesa 1967, p. 85.
- ↑ Wallace 1972, p. 124.
- ↑ Mona Lisa – Heidelberg discovery confirms identity. Universitato de Hajdelbergo. Arkivita el la originalo je 5a de Novembro 2013. Alirita 4a de Julio 2010 .
- ↑ Delieuvin, Vincent (15a de Januaro 2008). "Télématin". Journal Télévisé. France 2 Télévision.
- ↑ Coughlan, Robert. (1966) The World of Michelangelo: 1475–1564, et al, Time-Life Books.
- ↑ Goldscheider, Ludwig. (1967) Michelangelo: paintings, sculptures, architecture. Phaidon Press. ISBN 978-0-7148-1314-1.
- ↑ Ottino della Chiesa 1967, pp. 106–107.
- ↑ 64,0 64,1 64,2 Wallace 1972, p. 145.
- ↑ (1990) “Achademia Leonardi Vinci”, Journal of Leonardo Studies & Bibliography of Vinciana VIII, p. 243–244.
- ↑ 66,0 66,1 66,2 Ottino della Chiesa 1967, p. 86.
- ↑ 67,0 67,1 Wallace 1972, pp. 149–150.
- ↑ Wallace 1972, p. 151.
- ↑ 69,0 69,1 69,2 69,3 69,4 Wallace 1972, p. 150.
- ↑ (2005) Integrated Land and Water Resources Management in History. Books on Demand. ISBN 978-3-8334-2463-2.
- ↑ Gillette, Henry Sampson. (2017) Leonardo da Vinci: Pathfinder of Science. Prabhat Prakashan.
- ↑ Laurenza, Domenico (2004). "Leonardo nella Roma di Leone X". Lettura Vinciana (itale). XLIII. Giunti.
- ↑ Sammer, Jan (2009). "L'Invitation du roi". En Pedretti, Carlo (eld.). Léonard de Vinci et la France (france). CB Edizioni. pp. 29–33.
- ↑ Wallace 1972, pp. 163, 164.
- ↑ Reconstruction of Leonardo's walking lion (itale). Arkivita el la originalo je 25a de Aŭgusto 2009. Alirita 5a de Januaro 2010 .
- ↑ . Newly identified sketch of Leonardo da Vinci to go on display in London (1a de Majo 2019). Arkivita el la originalo je 4a de Decembro 2020. Alirita 2a de Majo 2019 .
- ↑ . What caused Leonardo da Vinci's hand impairment? (4a de Majo 2019). Arkivita el la originalo je 31a de Oktobro 2020. Alirita 4a de Majo 2019 .
- ↑ 78,0 78,1 . Da Vinci 'paralysis left Mona Lisa unfinished' (1a de Majo 2005). Arkivita el la originalo je 8a de Februaro 2020. Alirita 2a de Majo 2019 .
- ↑ 79,0 79,1 . Did a Stroke Kill Leonardo da Vinci? (10a de Majo 2016). Arkivita el la originalo je 22a de Decembro 2019. Alirita 5a de Majo 2019 .
- ↑ . A Portrait of Leonardo da Vinci May Reveal Why He Never Finished the Mona Lisa (4a de Majo 2019). Arkivita el la originalo je 2a de Februaro 2020. Alirita 5a de Majo 2019 .
- ↑ 81,0 81,1 (3a de Majo 2019) “The right hand palsy of Leonardo da Vinci (1452–1519): new insights on the occasion of the 500th anniversary of his death”, Journal of the Royal Society of Medicine 112 (8), p. 330–333. doi:10.1177/0141076819848. Alirita 2a de Julio 2025..
- ↑ Charlier, Philippe; Deo, Saudamini. "A physical sign of stroke sequel on the skeleton of Leonardo da Vinci?" Arkivigite je 2017-04-15 per la retarkivo Wayback Machine. Neurology. 4a de Aprilo 2017; 88 (14): 1381–1382.
- ↑ Ian Chilvers. (2003) The Concise Oxford Dictionary of Art and Artists. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-953294-0.
- ↑ Antonina Vallentin. Leonardo da Vinci: The Tragic Pursuit of Perfection. New York: The Viking Press, 1938, 533.
- ↑ Vasari 1991, p. 297
- ↑ Giorgio Vasari raportas jenan epitafon:
- LEORNADUS VINCIUS: QUID PLURA? DIVINUM INGENIUM,
- DIVINA MANUS.
- EMORI IN SINU REGIO, MERUERE.
- VIRTUS ET FORTUNA HOC MONUMENTUM CONTIGERE
- GRAVISSIMUS IMPENSIS CUAVRERUNT.
- ↑ En pentraĵekspozicio komence de la 19-a jarcento oni vidis pentraĵon de Jean-François Gigoux, sur kiu Leonardo da Vinci mortas en la brakoj de Francisko la 1-a, tian pentraĵon jam verkis François-Guillaume Ménageot en 1781. La tradicio, laŭ kiu la pentristo pentris la scenon, estas fondita nur je la latina epitafo de Vasari, kies terminoj estas ambiguaj. Leonardo mortis en Clos Lucé, en Amboise la 2-an de majo 1519; tiam la kortego troviĝis en Saint-Germain-en-Laye, kie la reĝino naskis la reĝon Henriko la 2-an, la 31-an de marto, kaj reĝaj ordonoj de la 1-a de majo estas datitaj de tiu loko. Aldone la vojaĝlibro de Francisko la 1-a raportas pri nenia reĝa vojaĝo antaŭ la monato julio. Fine la disĉiplo de Leonardo, Francesco Melzi, kiu heredis la librojn kaj penikojn kaj kiu zorgis pri la testamento, skribis al la frato de la pentristo leteron, en kiu li rakontas la morton de la majstro. Nenia rimarko estas pri ĉeesto de la reĝo, kio certe estintus neforgesita kaj menciita de li. Fonto: John Grand-Carteret, L'Histoire, la vie, les mœurs et la curiosité par l'Image, le Pamphlet et le document (1450-1900), Librairie de la curiosité et des beaux-arts, 1927
- ↑ Florentine editorial staff (2a de Majo 2019) Hair believed to have belonged to Leonardo on display in Vinci. Arkivita el la originalo je 4a de Majo 2019. Alirita 4a de Majo 2019 .
- ↑ Kemp 2011, p. 26.
- ↑ Gasca, Nicolò & Lucertini 2004, p. 13.
- ↑ Leonardo, Codex C. 15v. Institut of France. Trad. Richter.
- ↑ Ottino della Chiesa 1967, p. 84.
- ↑ Vasari 1991, p. 293
- ↑ . Could this be the secret of her smile? (4 July 2003). Arkivita el la originalo je 25a de Septembro 2003. Alirita 3a de Oktobro 2007 .
- ↑ White, Michael. (2000) Leonardo, la unua sciencisto. Londono: Little, Brown, p. 133. ISBN 0-316-64846-9.
- ↑ Sigmund Freud: Leonardo da Vinci
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Arasse, Daniel (1998). Leonardo da Vinci. Old Saybrook: Konecky & Konecky. ISBN 978-1-56852-198-5.
- Bambach, Carmen C., eld. (2003). Leonardo da Vinci, Master Draftsman. New York: Metropolitan Museum of Art. ISBN 978-0-300-09878-5. Arkivita el la originalo la 23an de Marto 2024. Alirita la 14an de Novembro 2020.
- Bambach, Carmen C. (2019). Leonardo da Vinci Rediscovered. Vol. 1, The Making of an Artist: 1452–1500. New Haven: Yale University Press. ISBN 978-0-300-19195-0.
- Bortolon, Liana (1967). The Life and Times of Leonardo. London: Paul Hamlyn.
- Brown, David Alan (1998). Leonardo Da Vinci: Origins of a Genius. New Haven: Yale University Press. ISBN 978-0-300-07246-4. Arkivita el la originalo la 23an de Marto 2024. Alirita la 23an de Julio 2020.
- Gasca, Ana Millàn; Nicolò, Fernando; Lucertini, Mario (2004). Technological Concepts and Mathematical Models in the Evolution of Modern Engineering Systems. Birkhauser. ISBN 978-3-7643-6940-8.
- Hartt, Frederich (1970). A History of Italian Renaissance Art. Thames and Hudson. ISBN 978-0-500-23136-4.
- Kemp, Martin (2006) [1981]. Leonardo Da Vinci: The Marvellous Works of Nature and Man. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-920778-7. Arkivita el la originalo la 23an de Marto 2024. Alirita la 23an de Julio 2020.
- Kemp, Martin (2011) [2004]. Leonardo (Reviziita eld.). Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-280644-4.
- Kemp, Martin; Pallanti, Giuseppe (2017). Mona Lisa: The People and the Painting. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-874990-5.
- Kemp, Martin (2019). Leonardo da Vinci: The 100 Milestones. New York: Sterling. ISBN 978-1-4549-3042-6.
- Magnano, Milena (2007). Leonardo. I geni dell'arte. Milano: Mondadori Arte. ISBN 978-88-370-6432-7.
- Marani, Pietro C. (2003) [2000]. Leonardo da Vinci: The Complete Paintings. New York: Harry N. Abrams. ISBN 978-0-8109-3581-5.
- Martindale, Andrew (1972). The Rise of the Artist. Thames and Hudson. ISBN 978-0-500-56006-8.
- Nicholl, Charles (2005). Leonardo da Vinci: The Flights of the Mind. London: Penguin Books. ISBN 978-0-14-029681-5.
- Ottino della Chiesa, Angela (1967). The Complete Paintings of Leonardo da Vinci. Classics of the World's Great Art. Tradukita de Jay, Madeline. New York: Harry N. Abrams.
- Rosci, Marco (1977). Leonardo. Bay Books Pty Ltd. ISBN 978-0-85835-176-9.
- Vasari, Giorgio (1965) [1568]. "The Life of Leonardo da Vinci". Lives of the Artists. Tradukita de George Bull. Penguin Classics. ISBN 978-0-14-044164-2.
- —— (1991) [1568]. The Lives of the Artists. Oxford World's Classics. Tradukita de Bondanella, Peter; Bondanella, Julia Conway. Oxford University Press. ISBN 0-19-283410-X.
- Wallace, Robert (1972) [1966]. The World of Leonardo: 1452–1519. New York: Time-Life Books.
- Wasserman, Jack (1975). Leonardo da Vinci. New York: Harry N. Abrams. ISBN 978-0-8109-0262-6.
- Williamson, Hugh Ross (1974). Lorenzo the Magnificent. Michael Joseph. ISBN 978-0-7181-1204-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sankta Johano, la baptisto
- Artgalerio - pentraĵoj kaj desegnaĵoj de Leonardo da Vinci
- BBC pri Leonardo
- Le Clos Lucé, kie Leonardo vivis kaj mortis
- Pentraĵoj de Leonardo da Vinci
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1452
- Naskiĝintoj la 15-an de aprilo
- Mortintoj en 1519
- Mortintoj la 2-an de majo
- Leonardo da Vinci
- Gejaj artistoj
- Italaj karikaturistoj
- Italaj inventistoj
- Italaj vegetaranoj
- Italaj anatomoj
- Italaj psikologoj
- Italaj inĝenieroj
- Homoj de Klerismo
- Historio de anatomio
- Italaj renesancaj humanistoj
- Italaj renesancaj skulptistoj
- Italaj renesancaj pentristoj
- Italaj renesancaj arkitektoj
- Italaj pentristoj de la 15-a jarcento
- Italaj pentristoj de la 16-a jarcento
- Italaj skulptistoj de la 15-a jarcento
- Italaj skulptistoj de la 16-a jarcento
- Fluaĵdinamikistoj
- Florencanoj
- Universalaj kleruloj


