Inĝenierarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Inĝenierarto (aŭ inĝenierado) estas la aplikado de scienco al homaj bezonoj. Ĉi tio estas farata per scio, matematiko, kaj sperto, aplikataj al la konstrukcio de utilaĵoj aŭ procezoj. Profesiuloj de inĝenierarto estas nomataj inĝenieroj.

Same kiel en la bazaj sciencoj, ankaŭ la inĝenierarto multe aplikas diversajn teknikojn por utiligi sian sciaron. Do, inĝenierarto estas ĝenerala sciaro pri tio, kion oni produktas kaj kiel tion fari. Pri pli detaleca sciaro pri specifaj solvoj, kiuj ebligas pli efikan produktadon, vidu teknologion kaj teknikon.

Inĝenierarto aplikas konojn de sciencaj, ekonomikajn, sociajn, kaj praktikajn (teknikajn) fakojn por atingi inventojn, desegnojn, konstruaĵojn, bontenadon de maŝinoj, esploradon, kaj plibonigon de strukturoj, maŝinoj, ilaroj, sistemoj, materialoj, kaj procezojn.

La fako inĝenierado estas tre larĝa, kaj enhavas ampleksan gamon de pli specializitaj branĉoj de inĝenierado, ĉiu kun pli specifa emfazo sur partikularaj areoj de aplikita scienco, teknologio kaj tipoj de aplikado.

La termino inĝenierado estas deriva el la latina vorto ingenium, signife "lerteco" kaj el ingeniare, signife "idei, plani, prilabori".

La vapormaŝino estis ĉefa pelilo de la Industria Revolucio, kaj markis la gravon de inĝenierarto en la moderna historio. Tiu maŝino estas ekspoziciata en la Politeknika Universitato de Madrido.

Ĉefaj fakoj de inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Multfoje, inĝenieroj bezonas iom scii pri multaj fakoj. Tamen, praktike oni dividas studadon de inĝenierarto iam post iam en pli da fakoj kaj subfakoj.

Elektrinĝeniera desegno energisistemo.
Elektronikaj komponantoj.
Elektronika cirkvito.

Elektra inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Elektra inĝenierarto.

La elektra inĝenierarto estas la studo kaj aplikado de diversaj elektraj kaj elektromagnetismaj konceptoj por faciligi la homan vivon.

Elektronika inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Elektronika inĝenierarto.

La elektronika inĝenierarto estas la branĉo de la inĝenierio, kiu traktas la efikon kaj konduton de elektronoj. Ĝi uzas nelinearajn kaj aktivajn elektronikaj komponantojn (kiel elektronaj tuboj kaj duonkonduktaĵaj elementoj, aparte transistoroj, diodoj kaj integritaj cirkvitoj por projekti elektronikajn cirkvitojn, elektronikaj aranĝaĵoj kaj sistemoj. Tiu fako tipe ankaŭ produktas pasivajn elektrajn komponantojn, kutime por cirkvitaj tabuloj.

Industria inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Industria inĝenierarto.

La industria inĝenierarto estas unu de la branĉoj de la inĝenierarto rilate al industrio kiu temas pri la plibonigo de la uzado de rimedoj homaj, teknikaj, informadikaj kaj same kiel por la administrado kaj funkciado de la sistemoj de transformado de varoj kaj servoj, pritaksado de sistemoj integritaj aplikitaj en fakoj de laboristaro, riĉo, konaro, informaro, ekipado, energio, materialoj kaj procezoj, cele al atingo de produktoj aŭ servoj utilaj al la socio kaj al la posedantoj kun alta konsidero rilate al la medio. La industria inĝenierarto uzas la principojn, metodojn de analizo, sintezojn de la inĝenierarto kaj la desegno por specifigi, pritaksi, antaŭvidi kaj plibonigi la akiritajn rezultojn de tiuj sistemoj. La industria inĝenierarto utiligas sciarojn kaj metodojn de la sciencoj matematiko, fiziko, sociajn, politikajn, teknikoj de administrado ktp. de maniero kaj ampleksa kaj laŭĝenra, por determini, desegni, specifigi, analizi, kaj plibonigi konstante la sistemojn (en ampleksa senco de la termino).

Kemia inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Kemia inĝenierarto desegnas, konstruas kaj funkciigas fabrikojn.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kemia inĝenierarto.

La kemia inĝenierarto estas fako de inĝenierarto kiu koncernas la aplikadon de scienco, matematiko, kaj ekonomiko al proceso kie kemiaĵoj estas ŝanĝitaj al aliaj, esperebe pli valoraj, formoj. Tiel, ĝi aplikas kemion al inĝenieraj bezonoj. La produktoj de kemia inĝenierarto estas diversaj kaj havas multajn ĉiutagajn uzojn. Kemia inĝenierarto influas profunde multajn aliajn industriojn, donanta medicinan, militan, median kaj aliaj uzojn.

Komputika inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Komputika inĝenierarto.

La komputika inĝenierarto estas la studo kaj aplikado de kombinado el Elektra inĝenierarto kaj komputoscienco. Ĝi kombinas aparataron - tuta fizika ekipaĵo - kaj programaron - tuta logika ilo de komputilaj sistemoj. Ĝi estas fako por disvolvigi la komputadon teknologie, apliki komputadon, uzante la fundamentojn pri komputado kiel Algoritmoj, Komputilaj Arkiteturoj, Programlingvoj ktp.

Materiala inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Materiala inĝenierarto.
La fandado estas parto el la scienco de la materiala inĝenierarto.

La materiala inĝenierarto estas branĉo de la inĝenierarto kiu celas kompreni la rilatojn inter la proprecoj kaj la kristala strukturo de la materialoj, kaj dizajni la strukturon de materialo por atingi aron da dezirajn propecojn. La celoj de la Materiala Inĝenierarto estas maksimume regi la plej novajn teĥnikonj de produktado kaj transformado de la materialoj kaj esti kapabla kontribui al la disvolvo de novaj materialoj kaj de novaj procezoj de produktado.

En la ŝanganta mondo de la novaj teknologioj el la 21-a jarcento, la inĝeniero de materialo estos tre necesa aganto por la selektado de materialoj en ĉiuj areo de la inĝenierarto kaj speciale en la dizajno-kampo. La inĝenierarto de Materialoj estas konata titolo en la tuta mondo kaj estas dediĉa al la dizajnado, manufakturo kaj funkciado de ĉiuklaso de komponantoj kaj strukturoj, uzanta egale tradiciajn materialojn kiel novaj materialoj. La aŭtomobiloj, la vestoj kaj piedvesto, la sporta ekipo, la komputiloj aŭ la protezikoj kaj la biomedicinaj komponantoj estas faritaj kun materialoj ĉiujfoje plinovaj, eĉ bazita en la nanoteknologio. En ĉi tiu kampoj, kiel en multaj pliaj, nova materialoj estis la solvo kiu permesis disvolvigi novajn produktojn kaj aplikoj. Tiel okazis kun la kompozita materialoj en la aeronaŭtiko kaj en la profesia sporto.

Mekanika inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mekanika inĝenierarto.
Animita filmo de la Arkimeda ŝraŭbo, kiu estis funkiigita mane kaj kiu povas suprenigi akvon. Jen historia ekzemplo de mekanika inĝenierarto.

La mekanika inĝenierarto estas la inĝenierarto kiu laboras por la plibonigo kaj kreado de la maŝinoj kaj de mekanikaj sistemoj. Ĝi uzas precipe la sciencojn matematikajn kaj fizikajn. Krome ĝi inkludas konojn bazajn de elektroniko kaj elektrotekniko, kemio kaj konceptojn de civila inĝenierarto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blockley, David (2012) Engineering: a very short introduction. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-957869-6. 
  • Dorf, Richard, eld. Dorf, Richard: (2005) Dorf, Richard: The Engineering Handbook, 2, Boca Raton: CRC. ISBN 0-8493-1586-7. 
  • Billington, David P. (1996-06-05) The Innovators: The Engineering Pioneers Who Made America Modern. Wiley; New Ed edition. ISBN 0-471-14026-0. 
  • Petroski, Henry (1992-03-31) To Engineer is Human: The Role of Failure in Successful Design. Vintage. ISBN 0-679-73416-3. 
  • Petroski, Henry (1994-02-01) The Evolution of Useful Things: How Everyday Artifacts-From Forks and Pins to Paper Clips and Zippers-Came to be as They are. Vintage. ISBN 0-679-74039-2. 
  • Lord, Charles R. (2000-08-15) Guide to Information Sources in Engineering. Libraries Unlimited. COI:10.1336/1563086999. ISBN 1-56308-699-9. 
  • Vincenti, Walter G. (1993-02-01) What Engineers Know and How They Know It: Analytical Studies from Aeronautical History. The Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-4588-2. 
  • Hill, Donald R. (1973-12-31) The Book of Knowledge of Ingenious Mechanical Devices: Kitáb fí ma'rifat al-hiyal al-handasiyya. Pakistan Hijara Council. ISBN 969-8016-25-2. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]