Universitato de Sheffield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Sheffield
publika esplorada universitato • organizaĵo pri edukado
moto Rerum cognoscere causas
(Por malkaŝi la kaŭzojn de aferoj)
Informoj
fondodato 1905
speco publika urba
Situo
Geografia situo 53° 22′ 51″ N, 1° 29′ 20″ U (mapo)53.380722222222-1.4888055555556Koordinatoj: 53° 22′ 51″ N, 1° 29′ 20″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Sheffield
adreso University of Sheffield, Western Bank, Sheffield, South Yorkshire, S10 2TN
poŝtkodo S10 2TN
retejo [https://www.shef.ac.uk, https://www.sheffield.ac.uk/ Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Grupo Russell
• White Rose University Consortium
• N8 Research Partnership
• ORCID
• Digital Preservation Coalition
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• uksoils
arXiv
• Open Education Network vd
filiita al
Grupo Russell vd
filioj
• UNICUS
• University of Sheffield Heritage Collection
• Turner Museum of Glass collection
• Turner Museum of Glass vd
Universitato de Sheffield (Britio)
Universitato de Sheffield (Britio)
DEC
Universitato de Sheffield
Universitato de Sheffield
Map
Universitato de Sheffield
vdr
University of Sheffield Diamond
Moderna konstruaĵo La Diamondo

Universitato de Sheffield estas universitato en Britio. Ĝi lokiĝas en urbo Sheffield. Ĝi estis fondita en jaro 1897 surbaze de Medicina lernejo de Sheffield (fondita en 1828), Kolegio de Fert (fondita en 1879) kaj Teknika lernejo de Sheffield (fondita en 1884. Ĝi estis agnoskita kiel universitato en jaro 1905.

La latina devizo de la universitato estas rerum cognoscere causas (scii la kaŭzojn de la aferoj). Ĝi devenas de Vergilio, kiu en sia verko Georgiko versis felix qui potuit rerum cognoscere causas (feliĉa, kiu povis scii la kaŭzojn de la aferoj).

La International Languages Festival, internacia lingva festivalo, estas ĉiujara evento kiun organizas la universitato por celebri la kulturan diversecon. La oficiala partnero kaj sponsoro de la studenta unio de la universitato estas la brita Esperanto-asocio[1]. En 2013 kaj 2014 ankaŭ okazis lingva festivalo en Londono[2] [3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Sheffield estis fondita kiel unio de pluraj institucioj. La plej malnova el ili estas la Medicina Lernejo de Sheffield (en), kiu estis fondita en 1828. La dua institucio estis Firth College kiu estis fondita en 1879 kiel parto de la ekspansio de Universitato de Kembriĝo. En tiu ĉi institucio oni studis ĉefe sciencajn kaj artajn temojn. En 1884, la Teknika Lernejo de Sheffield estis fondita kun la helpo de Frith College. La tri institucioj kuniĝis por krei universitatan kolegion en 1897. En tiu tempo Sheffield estis la nura granda grandurbo en Anglio sen universitato. La kolegio iĝis universitato en 1905. Ĉe la inaŭguro de la oficiala universitato, kiu okazis en julio de tiu jaro, ĉeestis reĝo Eduardo la 7-a kaj lia edzino Alexandra, Princino de Danio.

Je ĝia malfermo, la Universitato de Sheffield havis proksimume 114 studentojn, kies nombro baldaŭ pliiĝis al 1,000 en 1919. Dum la Unua Mondmilito, kelkaj el la studoj estis konvertitaj en lernadon por produkti armilojn kaj prepari medikamentojn. Ekde la 1920-aj jaroj la universitato disetendiĝis kaj funkciigis sur du kampusoj. Post la Dua Mondmilito la universitato triobligis sian grandecon, kaj malfermis novajn sekciojn. Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la universitato malrapide kreskis kaj dum tiu ĉi periodo multaj konstruaĵoj estis konstruitaj. Ĉi tiu tendenco de ekspansio daŭris de la 80-aj jaroj ĝis la unua jardeko de la 21-a jarcento.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato havas, aktuale en 2022, kvin fakultatojn, kiuj inkluzivas 50 fakojn kaj 82 esplorcentrojn kaj esplorinstitutojn, krom internacia fakultato:

  • Fakultato de Arto kaj Homeco
  • Fakultato de Inĝenierio
  • Fakultato de Medicino, Dentokuracado kaj Sano
  • Fakultato de Scienco
  • Fakultato de Sociaj Sciencoj
  • La internacia fakultato

Internaciaj taksoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝanhaja Rangotabelo - Loko 101-150 (2021)
  • QS-rangotabelo - Loko 96 (2023)
  • Times Higher Education - 110-a loko (2022)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Sarah Marshall, People to take tour of the world as part of Sheffield international languages festival, 22-a oktobro 2016, konsultita la 16-an de marto 2017.
  2. (angla) Language Festival Programme, 2013-2014
  3. Video Kiel organizi lingvan festivalon en via lernejo ?

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]