Grupo Russell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupo Russell
emblemo
universitata reto
Komenco 1994 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Kembriĝo
Ĉefestro(j) Nancy Rothwell vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo private company limited by guarantee
vdr

La Group Russell (angle Russell Group) estas asocio kiu sendepende elektis dudek kvar publikajn esploruniversitatojn en Britio. La sidejo de la grupo estas en Kembriĝo kaj ĝi estis establita en 1994 por reprezenti la interesojn de siaj membroj, plejparte direkte al la registaro kaj parlamento. La grupo foje estas vidita kiel reprezentado de la "plej bonaj" universitatoj en la lando, kvankam tio estas pridisputata. La Grupo Russell estis formita de 18 mondklasaj esplorintensaj britaj universitatoj, kiuj ludas gravan rolon en la intelekta vivo de Britio kaj havas sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn efikojn tra Britio kaj la mondo. La grupo ricevis sia nomon pro la neformalaj komencaj renkontiĝoj de la membroj de la fondgrupo ĉe la Kimpton Fitzroy London hotelo en Placo Russell, en la Bloomsbury- najbareco, Camden- distrikto, Londono.

Ĝia celo estas helpi kaj certigi, ke universitatoj havas la optimumajn kondiĉojn en kiuj prosperi kaj daŭre havi socian, ekonomian kaj kulturan efikon per ĝia gvida esplorado kaj instruado. La grupo disponigas strategion, politikevoluon, informservon, komunikadon kaj lobiadon al la membroinstitucioj de la grupo.

La 24 membroj de la Grupo Russell estas mondklasaj esplorintensaj universitatoj. Ili estas unikaj institucioj, ĉiu kun sia propra historio kaj etoso, sed ili kunhavas kelkajn apartajn karakterizaĵojn. La universitatoj kredas, ke homoj kaj ideoj estas la ŝlosilo por renkonti tutmondajn defiojn. Per mondklasa esplorado kaj edukado ili helpas krei dinamikan ekonomion, pli fortajn komunumojn kaj pli bonan estontecon por Britio. Ili subtenas la plej bonan esploradon, elstaran instruadon kaj lernadon kaj rilatojn kun lokaj kaj naciaj negocoj kaj la publika sektoro.

  • La grupo produktas pli ol du trionojn de la mondgvidaj esploroj produktitaj en britaj universitatoj kaj subtenas pli ol 300,000 laborlokojn tra la UK.
  • La ekonomia produktado de la grupo superas 32 miliardojn £ ĉiun jaron.
  • En la jaroj 2015-2016, 417,000 bakalaŭraj studentoj kaj 192,500 altedukaj studantoj studis en universitatode la Grupo Russell.
  • Tridek naŭ procentoj de la akademia kunlaborantaro kaj 34% de la studentoj havas ne-britan civitanecon, kaj estas altiritaj al universitatoj pro la kvalito, graveco kaj reputacio de la esplorgrupoj kaj la fakultatoj al kiuj ili aliĝas.

Grupo Russell-membroj ankaŭ havas fortan rolon kaj influon ene de siaj regionaj kaj hejmkomunumoj, kunlaborante kun entreprenoj pri komunaj esplorprojektoj kaj provizante diplomiĝintojn per tre motivigita loka laborantaro.

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La Grupo Russell, membro de la tutmonda reto de esploruniversitatoj, kiu inkluzivas la sekvajn organizojn : U15 (universitatoj en Germanio), la Asocio de Usonaj Universitatoj, la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj, Asocio de Orientaziaj Esploruniversitatoj (Kontinenta Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Honkongo kaj Tajvano), C9 Ligo, RU11 Esploruniversitatoj (Japanio), Grupo de Ok (Aŭstralio) kaj la grupo de kanadaj esploruniversitatoj U15. La Grupo Russell aliĝis al ĝiaj partneroj en la tutmonda reto subskribante la sekvajn deklarojn:

  • La Leiden Deklaracio pri la rolo de sociaj sciencoj kaj homscienco en la tutmonda esplorpejzaĝo [1].
  • La Ŝanhaja Deklaro pri la Kritika Rolo de Esplor-Intensaj Universitatoj en Tutmondaj Novigado-Ekosistemoj [2].
  • La Deklaracio de Tokio pri la bezono de longperspektivaj kaj grandaj investoj ĉe la avangardo de esplorado en esplorintensaj universitatoj [3].
  • La Sorbonne deklaro pri esplordatumrajtoj [4].

Listo de universitatoj[redakti | redakti fonton]

La nomoj de la institucioj kiuj estas membroj de la Grupo Russell kaj la jaro de aliĝado al de la grupo: [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. U15, International, Leiden Statement.
  2. U15, International, Shanghai Statement.
  3. U15, International, Tokyo Statemen.
  4. U15, International, Sorbonne Declaration.
  5. Russell Group, About, Our universities.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]