Universitato de Edinburgo
universitato de Edinburgo Oilthigh Dhùn Èideann University of Edinburgh | ||
---|---|---|
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1583 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
urbo | Edinburgo, Skotlando | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 35 375 (en 2019/2020) | |
nombro de kunlaborantoj | ||
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
La Universitato de Edinburgo (skotgaele Oilthigh Dhùn Èideann, angle University of Edinburgh) estas universitato en Britio. Ĝi kompreneble lokiĝas en la urbo Edinburgo, kaj estis fondita en la jaro 1583. En la vintra semestro 2019/2020 en ĝi studis ĉirkaŭ 35 375 studentoj. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]
13.11.1940: Senato de la Universitato de Edinburgo decidis pri fondo de la pola Kuracista Fakultato.
En la jaroj 1941–1949 en la altlernejo funkciis Pola Kuracista Fakultato instruanta medicinistojn por la bezonoj de Polaj Armitaj Fortoj en Britio.