Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
armitaj fortoj
Komenco 1939 vd
Fino 1947 vd
Lando(j) Dua Pola Respubliko vd
vdr

La Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento estis armitaj fortoj organizitaj aŭtune 1939 ekster la landlimoj de Pollando, surbaze de interaliancaj paktoj subskribitaj de Britio kaj Francio. La Polaj Armitaj Fortoj estis komandataj de Supera Komandanto kaj subigitaj al Pola ekzila registaro.

Pola Militistaro en Francio[redakti | redakti fonton]

La unuaj taĉmentoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, tiutempe sub la nomo Pola Armeo en Francio, kreiĝis jam septembre 1939 sur franca teritorio el inter poloj loĝantaj en Francio, Nederlando, Belgio kaj Britio.

Sume la Pola Armeo en Francio nombris en 1940 ĉirkaŭ 85 000 soldatojn.

Post kapitulaco de Francio evakuiĝis ĉirkaŭ 27 000 soldatoj kaj oficiroj al Palestino kaj Britio.

La 18-an de aŭgusto 1944 1-a Kirasita Divizio post 2-taga sanga batalo konkeris Chambois en Orne, Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski skribis al 355-a Ĉasista Divizio "Dębliński" pri "ĝia grandioza venko, la plej granda en kronikoj de la Pola Aerarmeo — antaŭan tagon la divizio pafalterigis super Francio 16 germanajn aviadilojn, perdante unu propran kaj komandanton majoron Eugeniusz Horbaczewski. Liberigo de Parizo estis komencita.

Polaj Armitaj Fortoj en Britio[redakti | redakti fonton]

Skotlando: la 23-an de oktobro 1940 ĉefministro de Britio Winston Churchill vizitis polajn taĉmentojn en akompano de Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski

En Britio fondiĝis la 1-a Pola Korpuso. Poloj ricevis tie taskon organizi defendon de orienta marbordo de Skotlando.

De julio ĝis oktobro 1940 polaj pilotoj, en la nombro de 2226 aviadilistoj, en tio 243 oficiroj, partoprenis Batalon de Anglio.

11.11.1940: Ĉefkomandanto, divizia generalo Władysław Sikorski ordonis organizi Kurson de Supera Milita Lernejo en ekzilo - la unua okazis en Londono, la postaj en Skotlando (Eddleston kaj Cupar-Fife)

23.09.1941: En Kingscraig (Skotlando) pola generalo Władysław Sikorski enmanigis paraŝutajn insignojn kaj anoncis kreon de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado, okazis ankaŭ unua ekzerca montro de saltado kun paraŝutoj — la tago iĝis festo de la brigado

Polaj Aer-Fortoj subiĝis operace al Royal Air Force kaj Pola Mararmeo al Royal Navy.

En 1942 generalo Stanisław Maczek iĝis komandanto de formiĝinta 1-a Kirasita Divizio, konsistanta la 1-an Korpuson. Polaj pilotoj ankaŭ partoprenis bombadon de Germanio kaj de germanaj militistaj objektoj en okupataj landoj.

En la jaroj 1943-1945 ĉefa fonto de rekrutiĝo en Okcidenta Eŭropo estis militkaptitoj kaj 89 600 soldatoj de pola nacieco, kiuj sukcesis dizerti de Wehrmacht (el inter 250 087 devige enkorpigitaj).

Polaj Armitaj Fortoj en Sovetunio[redakti | redakti fonton]

En 1941 fondiĝis Pola Armeo en Sovetunio, kies komandanto generalo Władysław Anders marte 1942 kolektis ĉirkaŭ 7 mil soldatojn. Marte kaj aprile kaj de junio ĝis aŭgusto 1942 interkonsente kun sovetaj regopovoj la armeo evakuiĝis al Irako (sume ĉirkaŭ 78 mil soldatoj kaj ĉirkaŭ 35 mil civiluloj).

Pola Armeo en Proksima Oriento kaj Meza Oriento[redakti | redakti fonton]

Pola militista unuo batalis ankaŭ en Proksima Oriento. Brigado de Karpataj Pafistoj partoprenis batalojn en Sirio, Palestino kaj en Egiptio. De julio 1941 famiĝis i.a. en defendo de Tobruk.

Pola Armeo en Oriento[redakti | redakti fonton]

Formita surbaze de ordono de Supera Komandanto brigada generalo Władysław Sikorski de la 12-a de septembro 1942, la Pola Armeo en Oriento aktivis en Irako, Irano kaj Palestino.

En 1943 en Irako fondiĝis la 2-a Pola Korpuso. En la jaroj 1944-1945 unuoj de Polaj Armitaj Fortoj batalis en teritorio de Italio, Francio, Nederlando, Belgio kaj Germanio.

La plej granda kaj plej sanga batalo koncernis Montokasinon.

La 6-an de majo 1945 en Wilhelmshaven generalo Stanisław Maczek kiel komandanto de la 1-a Kirasita Divizio akceptis kapitulacon de gvidantaro de fortikaĵo, la bazon de Kriegsmarine, ŝiparo "Ostfriesland", konsistanta de 10 divizioj de infanterio kaj ok regimentoj de infanterio kaj artilerio.

Internigitaj soldatoj[redakti | redakti fonton]

1939

  • 1.11. De internigejoj en Rumanio fuĝis ĝis tiu ĉi tago 410 polaj oficiroj kaj 1210 suboficiroj kun soldatoj
  • 2.22. Nombro de polaj soldatoj en Rumanio estis 3324 oficiroj, en tio 25 generaloj, kaj 15 675 suboficiroj kun soldatoj

1940

  • 30.10. En Svislando ekfunkciis 3 polaj universitataj tendaroj: Vinterturo (ĉe Zurika universitato kaj politekniko), Friburgo (ĉe universitato) kun sidejo en Grangeneuve, poste en aliaj lokoj), St. Gallen (ĉe Supera Komerca lernejo) kun sidejo en Sirnach — ĝis 1945 diplomiĝis 456 internigitaj soldatoj de la Dua Divizio de Piedaj Pafistoj kaj en konspiraj kursoj 202 soldatoj iĝis substandardistoj. Ankaŭ agis Licea Tendaro - Pola Gimnazio kaj Liceo en Wetzikon, kie abituris 185 soldatoj

Elektitaj eventoj[redakti | redakti fonton]

1939

1.11. Nombreco de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento estis 4 586 personoj

20.11. Londona "Daily Express" citas opinion el Kairo de aviada vicmarŝalo Coningham: Polaj aviadilistoj konas nur du rapidigilojn: elŝalti gason kaj plena akcelo. Ili estas grandiozaj. Unusola ilia ekinteresiĝo en la vivo estas mortigi germanojn. Mi postulis tri polojn por ĉiu divizio; radiostacio en Bejruto komencis ĉiutage disaŭdigi en la pola lingvo

1940

16.01. Al Nov-Jorko alvenas armea generalo Józef Haller por oficiale viziti prezidenton de Usono informe pri trapaso de la germana invado en Pollandon kaj terura situacio de poloj sub la germana kaj rusa okupadoj

Printempe polaj militaj unuoj nombris jam ĉirkaŭ 85 mil soldatoj

29.08. Artaj ensembloj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento disaŭdigis en radio de Jerusalemo la unuan muzik-vortan programon en la pola lingvo — unua prezentiĝo de ĥoro de la Memstara Brigado de Karpataj Pafistoj, al kiu angla semajnrevuo "Parade" el Kairo dediĉis artikolon

19.10. Sidi Bishr (apud Aleksandrio): en ĉiutaga gazeto de Memstara Brigado de Karpato-Pafistoj aperis nova ĉapitro: Pollando sub la germana kaj soveta okupadoj

24.10. Sidi Bishr: brita militministro Anthony Eden vizitis polan Memstaran Brigadon de Karpato-Pafistoj

25.10. Forfar (Britio): Ĉefkomandanto Władysław Sikorski enmanigis Militan Ordenon Virtuti Militari al komandantoj de tri polaj unuoj en la franca kaj norvega kampanjoj, brigadaj generaloj Bronisław Duch, Stanisław Maczek kaj Zygmunt Bohusz-Szyszko

28.10. Rumanion forlasis anstataŭanto de pola armea ataŝeo majoro Marin Zimnal, kiu poste raportis, ke postrestis neniu sana pola soldato malpli aĝa ol 40 jaroj, kiu volis forveturi al armeo — restis nur neevakueblaj ĉirkaŭ 800 oficiroj kaj 2500 pliaĝaj soldatoj

12.11. Komandanto pri ligiteco kun la lando kolonelo Stanisław Rostworowski forlasis Bukareŝton forveturante kun la Bazo de Interligiteco de Rumanio al Istanbulo

18.11. En Kairo reĝo de Egiptio Faruk akceptis dum aŭdienco komandanton de Memstara Brigado de Karpatoj-Pafistoj kolonelon Stanisław Kopański; Sidi Bishr apud Aleksandrio: "Ku Wolnej Polsce" (Al Libera Pollando) mallongigis vastan artikolon Svislando admiras polajn soldatojn, prezentitan en la kaira "Egyptian Sunday Mail" kaj usona "Christian Science Monitor", dediĉitan al internigitaj en Svislando soldatoj;

1941

12.10. Tel-Avivo: dutaga Skolta Konferenco en Proksima Oriento komenciĝis kun partopreno de anglaj, arabaj, aŭstraliaj, judaj kaj polaj skoltistoj — rekonita poste kiel la 1-a Ĝenerala Kunveno de Pola Skoltistaro en Oriento

6.11. Britio: unua lekcio de la Kampa Universitato de la pola 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio okazas en Forfar

21.11. Kunvokita laŭ iniciato de Pollando, en Londono finiĝis konferenco de 9 ŝtatoj okupataj de Tria Regno dediĉita al dokumentado de krimoj farataj de germanoj sur konkeritaj teritorioj (daŭranta de la 5-a de novembro) kaj aperis dediĉita al Pollando semajnrevuo "Čechoslovak" interalie intervjuanta armean generalon Władysław Sikorski

22.11. En Einsiedeln finiĝis katolika-socia kurso por polaj soldatoj internigitaj en Svislando; en Blackpool okazis koncerto de pola muziko

1942

4.10. En Argentino ekde la 3-a de aprilo 1941 ĝis la 4-a de oktobro 1942 al Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento anoncis sin 1 823 volontuloj, inkluzive de 968 poloj, 449 ukrainoj, 187 belorusoj kaj 219 judoj

1944

7.10. Pentristino Jadwiga Walkerowa, volontulino de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, ekspoziciis en Edinburgo 62 siajn verkojn el la vivo de polaj soldatoj

23.10. Brita parlamentano, kolonelo Harold Mitchell, parolis pri Polaj Armitaj Fortoj en Belgio kaj Nederlando" alte taksinte polajn soldatojn

27.11. En Bletchley apud Londono ĉesis funkcii pola radiostacio "Świt" (Aŭroro), funkcianta de aŭtuno 1942

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

31.10.1941: En Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" enkondukan artikolon titolis Du armeoj de Pollando (eksterlanda en Skotlando, Egiptio, Kaŭkazio, Kanado, Norvegio, Francio, Afriko kaj la subtera en Pollando) — represata en Nov-Jorko, Londono kaj Palestino

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]