Orne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Orne (Mozelo) kaj Orne (riverego).
Orne
Insigno de Orne
Situo de Orne
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Normandio
Numero 61
Prefektejo Alençon
Subprefektejoj Argentan
Mortagne-au-Perche
Prezidanto de la
departementa konsilio
Christophe de Balorre
Prefekto Chantal Castelnot
Statistikaĵoj
Loĝantaro 288 848 (2013)
Loĝdenso 47,3 loĝ./km2
Areo 6 103 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 21
Komunumaroj 29
Komunumoj 412
Information icon.svg
vdr

Orne [orn] estas franca departemento, unu el la kvin de la regiono Normandio. Ĝia prefektejo estas Alençon.

La departemento havas entute 412 komunumojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Orne partoprenas en la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Eure nordoriente, Eure-et-Loir oriente, Sarthe sude, Mayenne sudokcidente, Manche okcidente, kaj Calvados norde.

Mapo


Historio[redakti | redakti fonton]

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio kaj Perche.

La 18-an de aŭgusto 1944 1-a Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento post 2-taga sanga batalo konkeris Chambois en Orne, Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski skribis al 355-a Ĉasista Divizio "Dębliński" pri "ĝia grandioza venko, la plej granda en kronikoj de la Pola Aerarmeo — antaŭan tagon la divizio pafalterigis super Francio 16 germanajn aviadilojn, perdante unu propran kaj komandanton majoron Eugeniusz Horbaczewski. Liberigo de Parizo estis komencita.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Orne estas fama pro siaj ĉevalaj bredejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]