Ŝablono-Diskuto:Informkesto franca departemento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzo de la ŝablono "Informkesto franca departemento" ĝis nun estis problema, ne pro la ŝablono mem, sed ĉar ĝi postulas amason da antaŭlaboroj en la artikoloj, kaj evidente neniu havas la energion plenumi tiun laboregon. Kaj la postulojn facile eblas sence adapti.

Unua problemo: la ŝablono antaŭvidas, ke oni regule mem devas aktualigi la nomvron de logvantoj kaj la loĝdenson. Sekvo: la permanaj indikoj nun en 2023 estas "plej aktuale" el komenco de 2013, de pli ol dek jaroj, en multaj kazoj de 2006, de pli ol dek sep jaroj - katastrofe malaktuale! Solvo: La loĝantaro kaj la areo nun aŭtomate enpreniĝas el vikidatumoj, kiu momente estas laŭ la stato de 2020. Se vi volas aktualigi ion, iru al vikidatumoj. El la loĝantaro kaj la areo el vikidatumoj nun same aŭtomate kalkuliĝas la loĝdenso. Solvite. Nur rekomendindas nun ankoraŭ en la 96 paĝoj pri eŭropaj departementoj forviŝi la malaktualajn indikojn de 2013 kaj 2006 - ili ne plu gravas kaj teknike ne ĝenas, sed tamen eble homoj miras kial en la paĝoj estas pli malaktualaj indikoj, kiuj tamen "mirakle" rezultas aktualajn nombrojn fine.

Dua problemo: Estis multaj ruĝaj ligiloj pri la nombroj de arondismentoj, kantonoj kaj komunumaroj de la departemento, kiuj atendis listojn de la arondismentoj, kantonoj kaj komunumaroj tie, kiuj preskaŭ neniam ekzistas. Mi en aŭgusto kaj septembro 2023 nur pene sukcesis iom post iom fari tekstojn' pri ĉiuj 333 arondismentoj (bone, du ankoraŭ mankas, sed tio estas neprobleme malalta nombro), ankaŭ faris 96 kategoriojn pri arondismentoj de certa departemento, mi ne antaŭvidas ke iu nun faros multegajn mankajn el la 96 tekstaj listoj de la arondismentoj kaj decidis ke la ruĝaj ligiloj "arondismentoj de ..." plugvidu al la koncerna kategorio "arondismentoj de ...", krom se estas teksto "arondismentoj de ..." . Pri la multege pli da kantonoj kaj komunumaroj de la departemento ne estas ŝanco ke tekstoj kaj kategorioj pri ili baldaŭ ekestos, kaj en tekstoj pri komunumoj tiuj tekstoj ankaŭ ne necesas - mi nun aranĝis ke en novaj tekstoj la kantona nomo aktuale enpreniĝas el vikidatumoj, kaj nomon de komunumaro oni povas mam aldoni en teksto pri komunumo, se oni volas, sed ne estas devigo tion fari. Tial mi forprenis la multajn ruĝajn ligilojn pri la nombroj de kantonoj kaj komunumaroj de la departemento en la ŝablono, kaj en la eble 10 kazoj, ke tamen estas listo pri kantonoj aŭ komunumaroj de la departemento, kiel en Charente-Maritime, eblas mem indiki la internan ligilon per la ŝablonaj parametroj (vidu en teksto Charente-Maritime). Tiel, ĉiu senca blua ligilo povas esti, sed ne antaŭvidatas centoj da senespere ruĝaj ligiloj. Pri plej multaj el la eble 10 ekzistaj listoj pri kantonoj aŭ komunumaroj de la departemento ankoraŭ estas la problemo, ke ili klarigas la staton de 2013 aŭ 2014, asertante ke tio estus la stato de "nun", sed tio tute ne ĝustas. Tial almenaŭ necesas indiki ke temas pri malaktuala stato de 2013 aŭ 2014, aŭ necesus aktualigi la listojn al la stato de 2023, sen indiki amasojn da ruĝaj ligiloj pri kantonoj aŭ komunumaroj de la departemento. ThomasPusch (diskuto) 08:31, 24 sep. 2023 (UTC)[Respondi]


PS: Restas tria problemo, ke la indikojn pri postenuloj kaj la nombrojn de kantonoj, komunumaroj kaj komunumoj de la departemento necesos permane aktualigi en la 96 eŭropaj departementoj (pri la malmultaj ekstereŭropaj departementoj la situacio ĝis nun estas multe pli senespera, sed unue necesas ordigi unu blokegon). Estus bele se funkcios aŭtomatismo enpreni ilin el vikidatumoj, sed almenaŭ pri la postenuloj vikidatumoj ankoraŭ ne havas informojn. Sed tiel permane aktualigi la 96 tekstojn pri eŭropaj departementoj ankoraŭ estas farebla tasko, kvankam jam pli granda. ThomasPusch (diskuto) 08:39, 24 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Postnoto: Mi nun permane aktualigis la unuajn 10 de la sume 96 tekstoj pri eŭropaj departementoj, de Ain 01 ĝis Aube 10, kaj ankaŭ la nombrojn komence de la dek paĝoj "komunumoj de...". Tial nur restas same aktualigi ankoraŭ dufoje 86 pliajn tekstojn malgaja, kaj krome ne necesas forgesi almenaŭ reaktualigi ĉiujn prezidantojn de la departementaj konsilioj post 2027 kiam laŭplane okazos la sekvaj balotoj ... prefektoj facile povas pli frue interŝanĝiĝi. ThomasPusch (diskuto) 11:11, 24 sep. 2023 (UTC)[Respondi]