Nov-Kaledonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kaj la franca flago kaj la flago de FLNKS havas ofican staton
Nouvelle-Calédonie
Nov-Kaledonio

La franca flago, oficiala krom la flago de FLNKS

Blazono de Nov-Kaledonio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Soyons unis, devenons frères
komuna mapo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Noumeo
Oficiala(j) lingvo(j) franca lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) franca kaj 28 aliaj lingvoj
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (50,8%), islamanoj (2,8%), protestantoj (32,4%)[1]
Loĝantaro 271 407 (2019)[2]
Horzono +11
Interreta domajno nc
Landokodo NC
Telefona kodo 687
Politiko
Ŝtatestro Harold Martin
Ĉefministro
Ekonomio
Valuto pacifika franko aŭ CFP-franko (XPF)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Nov-KaledonioNova Kaledonio (france Nouvelle-Calédonie, elparolita nuVEL-kaledoNI) estas sui generis franca transmara teritorio lokita en Oceanio. Ĝi estas insularo, kiu troviĝas sude de Vanuatu, ĉirkaŭ 1 210 km oriente de Aŭstralio kaj 17 000 km de ĉeflanda Francio. Ĝi entute havas 33 komunumojn. La indiĝenaj melanezianoj de la insuloj nomiĝas kanakojn, kiu mem estas grupo de diversaj etnoj.

La plena franca nomo antaŭe estis Territoire d'Outre-Mer de la Nouvelle-Calédonie et Dépendances – Transmara Teritorio de Nov-Kaledonio kaj Dependencoj – kaj poste tio Territoire d'Outre-Mer de la Nouvelle-Calédonie, kaj ekde 1999 nur Nouvelle-Calédonie.

Nov-Kaledonio havas ekde 2010 du oficialajn flagojn, la kutima franca flago, kaj la flago de la politika movado FLNKS, kiu estas uzata kune kun la franca flago plurloke en Nov-Kaledonio. Kelkloke, en la aliaj lokoj en la lando, oni nur uzas la francan flagon.

La plej fruaj spuroj de homoj en Nov-Kaledonio venas de la periodo de la Lapita kulturo (ĉ. 1600–500 a.K, aŭ 1300–200 a.K.), kiu estis naviga kaj terkultiva kulturo kiu influis grandan areon en la Pacifiko. Komence, la setlejoj en Nov-Kaledonio centriĝis je la marbordo, ĉ. 1100 a.K. ĝis 200 p.K.[3]

La unua eŭropano kiu vidis Nov-Kaledonion estis James Cook, je la 4-a septembro 1774, dum lia dua vojaĝo. Li ankaŭ nomis ĝin New Caledonia, Nov-Kaledonion, ĉar la nordo de la ĉefa insulo memorigis lin pri Skotlando, kiu latine kaj poetike en la angla nomiĝas Caledonia.

Nov-Kaledonia iĝis francan kolonion en 1853, kaj en 1946 transmaran teritorion. En 1953, proceso aprobi francan civitanecon por ĉiu nov-kaledoniano, sendepende de etneco, estis plene farita. Tia malfrua kia dum la frua 20a jarcento, multaj homoj estis mallibervole prenita al kaj el Nov-Kaledonio kiel laboristoj, tra la ago de homovendistoj trompi kaj trudi homojn, inklude infanojn, al eniri iliajn ŝipojn.

Dum la Dua mondmilito, Nov-Kaledonio elektis subteni Liberan Francion, kaj la provincestriston kiu subtenis la Reĝimon de Vichy estis devigita forlasi la insulojn kaj iri al Hindoĉinio. Dum la milito, 300 homoj de la insuloj libervole aliĝis al la armeo de Libera Franco kaj batalis en ĝi en Norda Afriko. 1942–1943 la ĉefurbo Noumeo estis la loko por la ĉefa sud-pacifika flotbazo de la Usona mararmeo. Tiam, 50 000 usonaj militistoj loĝis en Nov-Kaledonio – tiom multaj kiel la tuta tiama kutima loĝantaro.

Enciklopedio de Esperanto uzas la nomon Nova Kaledonio.[4]

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Nov-Kaledonio estas transmara dependa teritorio de Francio en Oceanio, situanta en Pacifika Oceano, ĉirkaŭ 1 210 km oriente de Aŭstralio. Nov-Kaledonio, tiel nomata ekde la unua vido de eŭropanoj en la 18a jarcento, estas ankaŭ familiare nomata La ŜtonetoKanaky.

Nov-Kaledonio estas insularo. La ĉefa insulo, nomata Granda Tero, mezuras 400 km laŭlonge kaj 50 km laŭlarĝa. La aliaj ĉefaj insuloj estas Belep norde, la Lojaleca insularo oriente (konsistantaj el Ouvéa, Lifou, Maré, Tiga) kaj Île des Pins (Pinarbaj-insulo).

  • Areo: 19 058 km²[Dubinda teksto]
  • Loĝantaro: pli ol 270 000
  • Politika statuso: franca transmara teritorio
  • Ĉefurbo: Noumeo (Nouméa), proks. 80 000 loĝantoj
  • Religioj: katolikoj 59,2 %, islamanoj 3%, aliaj (ĉefe protestantoj) 37,8
  • Oficiala lingvo: franca (la kanakaj triboj parolas tridekon da melaneziaj dialektoj)
  • Administrado: teritorio dividita en tri provincoj (Nordo, Sudo, Lojaleca insularo)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Strando apud Ouvea
Nouméa – Ile des Pins – Saint-Joseph
Kreko – la koloro de la rivereto koloras pro la metalriĉa subgrundo

En tiu ĉi lando sufiĉe malgranda plej impresas la pejzaĝoj. De la nordo al la sudo sur la ĉefa insulo staras montaro, kelkloke pli ol 1 500 metrojn alta. Ekzistas pluraj riveroj kaj kelkaj ebenaĵoj. Ĉe la okcidenta marbordo la klimato estas iom seka kompare kun la pli pluvoriĉa orienta marbordo. Tio permesas malsamajn ekonomiajn agadojn kaj estigas belan pejzaĝan diversecon.

Nov-Kaledonio havas areon de 19 058 km²[Dubinda teksto] (proksimume sama areo kiel ekz. Israelo aŭ Kuvajto) kaj havas pli ol 270 000 loĝantojn (2019). Konsistigas la insularon ĉefa insulo, nomata Grande-Terre kaj pluraj, pli malgrandaj insuloj, inter kiuj plej gravas Îles Loyauté (Insularo Lojaleco aŭ Lojaleca insularo) kaj Île des Pins (Insulo de Pinoj).

La ĉefurbo Noumeo (Nouméa) troviĝas en la sudo. Kune kun siaj ĉirkaŭantaj urboj Noumeo havas 100 000 loĝantojn, t.e. pli ol duonon de la tutlanda loĝantaro. Temas pri bela, moderna urbo sur la fono de mirinda pejzaĝo. Ĝi situas sur duoninsuleto kun pluraj montetoj, valoj, plaĝoj, insuletoj, grandparte ĉirkaŭata de blua maro.

Tiu forta kontrasto inter vigla, granda, moderna urbo kaj la cetero de la lando, kun savano, negrandaj vilaĝoj kaj sovaĝa natura aspekto, estas bonege esprimata de vorto en la loka franca lingvo: fakte en Nov-Kaledonio ĉio, kio ne estas Noumeo, estas nomata brousse. Tiu ĉi vorto havas samtempe plurajn signifojn, kiujn ĝi ne havas, en la norma franca lingvo, nome: vegetaĵo, kamparo, savano, provinco.

La ĉefaj ekonomiaj rimedoj de Nov-Kaledonio venas el la nikelminoj (Nov-Kaledonio posedas 20% el la mondaj nikelstakoj kaj estas la tria plej granda nikeleksportanto en la mondo); terkultivado, brutobredado, fiŝkaptado kaj precipe turismo. Allogas la turistojn pluraj aferoj: tiu unika, ĉarma miksaĵo de franca civilizo kaj sudpacifikaj kulturo kaj etoso, la milda klimato kun eterna printempo, la belo de la ĉefurbo Noumeo, sed ĉefe, kaj precipe, la mirinda belo de la maro kun granda laguno ĉirkaŭita de koralrifoj, amaso da fiŝoj kaj koraloj, pluraj insuloj kun multnombraj plaĝoj konsiderataj inter la plej ravaj en la Pacifiko.

Administraj dividoj de Nov-Kaledonio.
     Norda provinco
     Suda provinco
     Provinco de Lojaleca insularo

Nov-Kaledonio estis oficiale deklarita franca kolonio en 1853. Post tiu dato ĝi fariĝis punkolonio, ĉar la franca registaro forsendis al ĝi punlaboristojn, politikajn kaj aliajn malliberulojn (same kiel jam antaŭe faris Britio en siaj aŭstraliaj kolonioj). Poste ankaŭ pluraj liberaj francaj kolonianoj enmigris Nov-Kaledonion por fariĝi bredistoj kaj vakeroj laŭ tiea usona aŭ aŭstralia maniero. Sed antaŭ la alveno de eŭropanoj la lando ne estis senhoma. Loĝis en ĝi melanezianoj, anoj de popolo loĝanta ankaŭ en aliaj apudaj insularoj, kiel Nov-Gvineo, Vanuatuo kaj Fiĝioj. Tiuj nov-kaledoniaj praloĝantoj, kiuj parolis multajn malsamajn melaneziajn lingvojn, estis konvertitaj al la kristana religio kaj devis akcepti la novajn francajn mastrojn. La eŭropanoj nomis ilin iom are kanakoj, vorto, kiu en la pacifikaj lingvoj signifas "homoj". Hodiaŭ tamen la nov-kaledoniaj melanezianoj alproprigis al si tiun nomon kaj ili mem konscie kaj fiere nomas sin kanakoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie Nov-Kaledonio situas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionojn: novkaledoniajn pluvarbarojn kaj novkaledoniajn sekajn arbarojn.

La koralrifo laŭ grandeco estas la dua en la mondo post tiu de Aŭstralio. Diversaj ekskursoj kondukas al la rifo, dum kiuj eblas enakviĝi por sperti la riĉecon kaj belecon de la subakva pejzaĝo (diversformaj koloraj fiŝoj kaj belaj koraloj). En la ĉefurbo Numeo oni nepre vizitu la akvarion, kiu unua en la mondo prezentas fosforeskajn koralojn.

La naturo de Nov-Kaledonio proponas ravajn kamparajn pejzaĝojn, vidindajn praarbarojn, akvofalojn (ĉefe sur la orienta marbordo, kie la montaro preskaŭ enfalas la lagunon); verdajn valojn kun riĉa vegetaĵaro; grandajn ebenaĵojn sur la okcidenta flanko, kie oni bredas neintense bovojn; koralajn insulojn Lifou, Maré, Ouvéa, en kiuj nur kanakoj estas bienuloj.[5]

Lingvoj kaj etna miksado[redakti | redakti fonton]

Kanakaj virinoj

Etna konsisto (laŭ popolnombrado en 1989):

Malgraŭ tiu frapa diverseco de etnoj la franca estas la lingvo komprenata kaj parolata de ĉiuj, eĉ se kanakoj kaj kelkaj etnaj malplimultoj uzas hejme ankaŭ proprajn lingvojn.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Pioniro de la Esperanto-movado en Nov-Kaledonio estis E. Bardoulet. Laŭ Enciklopedia de Esperanto, Bardoulet aliĝis al Esperanto en 1898, kaj estis la unua pioniro de Esperanto en Nov-Kaledonio. Li aŭ ŝi faris "vigla propagando", "precipe per artikoloj" en Noumeo.[4] T. T. Anuruddha, multjara prezidanto de Budhana Ligo Esperantista naskiĝita 1915 en Bonno, mortis 1980 en Noumeo en Nov-Kaledonio. Dum la 21-a jarcento, UEA havis 7 membrojn en Nov-Kaledonio. Ekzistas esperanta landa asocio, Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio, kiu ne estas aliĝinta al UEA.[6] Ankaŭ ŝajnas ekzisti esperantan klubon en Noumeo, Club Esperanto de Nouméa (E-o Noumea).[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

Etna mikso[redakti | redakti fonton]

La kanakoj, loĝintaj en Nov-Kaledonio de jarmiloj ne plu restas solaj sur la insularo. Jam en la lasta jarcento alvenis aliaj etnaj grupoj en la teritorio. Krom francoj, envenis vjetnamoj kaj indonezianoj por labori en minejoj kaj en kafoplantejoj. Hodiaŭ multe da vjetnamoj havas malgrandajn magazenojn eĉ en la plej foraj savanaj vilaĝoj. Ekde la 1950aj jaroj multe da valisanoj alvenis. Ili akceptis tre modestajn laborojn kaj ankoraŭ hodiaŭ ili estas iom malfavorata etna grupo. Hodiaŭ valisanoj estas pli multnombraj en Nov-Kaledonio ol en sia hejmlanda insularo Valiso-kaj-Futunao (Wallis-et-Futuna [ŭalis' e futuna] eta insularo, ankaŭ ĝi franca teritorio en Oceanio). Venis ankaŭ homoj de Tahitio, Reunio kaj de la francaj Antiloj. Ekzistas sur la insulo eĉ eta komunumo alĝeri-devena (ĝi devenas de deportitaj politikaj malliberuloj en 1871) kaj aliaj grupoj. Ankaŭ loĝas sur la insularo ĉirkaŭ 300 italoj, kiuj laboras ĉefe kiel masonistoj kaj konstruistoj.[mankas fonto][noto 1]

Konfliktoj pri aŭtonomeco[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua mondmilito Nov-Kaledonio el franca kolonio fariĝis franca transmara teritorio. Ĝi ricevis ioman aŭtonomecon, sed ĉiam en la kadro de la Franca respubliko. Ene de la kanaka etno naskiĝis en 1969 sendependisma partio,[mankas fonto] tute kontraŭstaranta la apartenon de Nov-Kaledonio al Francio. Kelkaj eŭropeanoj kaj aliaj siaflanke reagis,[mankas fonto] kreante en 1977 partion lojalan al Francio, nomatan Unuiĝo por Kaledonio en la Respubliko, kaj gvidatan de Jacques Lafleur. Ĝin kontraŭstaras la sendependisma bloko, nomata ekde 1984 Naciliberiga Fronto Kanaka'Socialisma. Tiu dupolusa politika kampo estas ĝis hodiaŭ konstanta karakterizaĵo de Novkaledonio.

En la 1980aj jaroj okazis grava krizo inter la du politikaj blokoj. En 1985, tre kaosa jaro, pluraj homoj estis mortigitaj. En 1988 kelkaj kanakoj prenis plurajn ĝendarmojn kiel garantiulojn. Tiu perforta evento bedaŭrinde finiĝis per masakro. Finfine en 1988 la lojalisma kaj la sendependisma partiestroj, Jacques Lafleur kaj Jean-Marie Tjibaou, kune kun la franca registaro subskribis la Interkonsenton de Matignon en Parizo.

La interkonsento estis grava paŝo antaŭen al paciĝo, sed bedaŭrinde, unu jaron poste, la eminenta kanaka heroo Tjibaou kaj alia sendependisma estro estis murditaj de kanaka ekstremisto. Sed post tio finfine finiĝis la sangaj konfliktoj kaj la moderaj anoj de la du politikaj blokoj esprimis volon daŭrigi la realigon de la matinjona interkonsento. Laŭ tiu ĉi interkonsento oni kreis sur la teritorio tri provincojn (Norda, Sudo, Lojaleca insularo), ĉiun kun sufiĉe granda interna aŭtonomeco. Oni kreis kelkajn konsultajn organojn kaj decidis, ke okazos referendumo pri sendependeco en 1998. Grava celo de la interkonsento de 1988 estas ankaŭ ekvilibrigi la situacion de tiu ĉi lando, en kiu la blankuloj ĉiam estis aparte favorataj, por finfine krei pli justan distribuon de povo kaj ekonomia bonstato inter la malsamaj etnaj kaj geografiaj komunumoj.

Ŝajnas, ke gis nun la interkonsento sufiĉe bone funkciis, kaj ke eventuale oni povos trovi alian, novan interkonsenton. Nov-Kaledonio retrovis pacon kaj trankvilon kaj zorgas ĉefe pri sia ekonomia evoluo, oni komencis malcentrigi la ekonomion, ekzemple vendante en 1990 la unuan nikelminon al la Norda Provinco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭan komento en la artikolo estis: "Mi estis ege surprizita, kiam mi malkovris, ke eĉ loĝas sur la insularo ĉirkaŭ 300 italoj, kiuj laboras ĉefe kiel masonistoj kaj konstruistoj. Mi ekkonis tri italojn, kiuj ĉiuj havas novkaledoniajn edzinojn, ĉiu kun malsama prapatraro: unu el tiuj sinjorinoj estas francdevena, alia valis-francdevena, tria estas kanak-reunifrancdevena. Sufiĉas tiu ekzemplo por havi ideon pri la mirinda mozaiko de etnoj, profunde interplektitaj, loĝantaj en Novkaledonio."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]