Enciklopedio de Esperanto
Enciklopedio de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1933 | |
Urbo | Budapeŝto | |
Eldoninto | Literatura Mondo | |
Paĝoj | 271 + 400 | |
Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj . Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), de Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavis ĉirkaŭ 2500 artikolojn.
Unulibra represo estis eldonita en Hungario pere de Hungaria Esperanto-Asocio en la jaro 1979 kaj 1986, sed sen la fotoj. La libro pri si mem raportas jenon sub la litero E:
![]() |
|
El la antaŭparolo[redakti | redakti fonton]
Laŭ la antaŭparolo, la enciklopedion iniciatis Ivan Ŝirjaev, sendinte en 1931 al Literatura Mondo sian laboraĵon en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Li celis eternigi informojn pri kiom eble plej multaj laborantoj por la ideo de internacia lingvo. Bedaŭrinde li mem ne ĝisvivis la realigon de sia ideo, tamen Literatura Mondo sukcesis varbi tiom da kunlaborantoj de ĉiuj movadaj tendencoj, ke post tri jaroj oni povis liveri al la eldonejo tekston por 640 paĝoj kaj bildojn por 300 paĝojn (en 1931 oni planis kaj esperis eĉ ne duonon).
La redaktoroj ricevis milojn da leterojn, kiujn ili ne povis respondi pro afranko, sed utiligis en la verko. La unuopaj kontribuantoj verkis artikolojn de diversa longo, kiu neniel rilatas al la graveco de la temo. Kelkaj estas eble eĉ superfluaj, dum aliaj mankas. La redaktoroj ankaŭ respektis la opiniojn de la kunlaborantoj, eĉ se ili mem ne identiĝis kun ili.
La enciklopedio priskribis ankaŭ ĉirkaŭ 450 librojn por libro-amantoj.
La plej ampleksaj artikoloj koncernas landajn agadojn.
El la artikoloj estis forigitaj nur tiuj detaloj, pri kies fidindeco la redaktoroj dubis. Ili ŝparis la neologismojn kaj klopodis pri klareco eĉ por komencantoj.
Fine la redaktoroj dankas al ĉiuj kontribuintoj, kontrollegantoj kaj al la eldonejo pro ilia laboro, kiu ĝis tiam estis la plej granda eldonista ago en Esperantujo.
Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ enkonduko al la unua volumo de la Pariza gvidlibro, ĝiaj precipaj aŭtoroj estis Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kiel redaktintoj, Kálmán Kalocsay kiel redaktinto de la lingva fako kaj Ivan Ŝirjaev kiel iniciatinto-ĉefredaktoro. Plie tamen al ĝia ekesto kontribuis multaj personoj, da kiuj la enkonduko al la enciklopedio listigas 57 kunlaborintoj kaj 50 aŭtoroj de artikolo aŭ konsilintojn.
Enhavo de Enciklopedio de Esperanto en Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Nova eldono de Enciklopedio de de Esperanto[redakti | redakti fonton]
En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis antaŭvidata la apero de nova eldono de EdE. Esperanto en Perspektivo de 1974 indikis en paĝo 677, ke la laboro "kontentige progresas". Tamen la eldono ĝis nun ne aperis. Ĝian rolon nun plejparte transprenis Vikipedio.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Courtinat, Léon : Historio de Esperanto III, Bellerive-sur-Allier, paĝo 850
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Enciklopedio de Esperanto en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Enciklopedio de Esperanto, elŝutebla bitlibro en FictionBook (926 Kbajt).
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio