Ludwig Siedl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

EdE-S

Ludwig SIEDL (naskiĝinta la 23-an de novembro 1879 en Voitschlag/Sallingberg, mortinta en Vieno la 3-an de decembro 1975[1]), estis kalkulkonsilisto de la komunumo Vieno.

Siedl estis esperantisto de 1914. Dum la unua mondmilito li propagandis Esperanton tiel en la tranĉeo, kiel malantaŭ la batalkampo. Postmilite li estis dum kelka tempo estrarano de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE), en 1933 vicprezidanto de Katolika UE en Vieno. Li gvidis multajn kursojn por junuloj, tramistoj, policistoj, instruistoj, virinoj k. a. Kurso en la Viena ĵurnalo "Volks-Zeitung", kiu en Esperanto-angulo publikigis esperantaĵojn de li kaj de lia edzino Christine[2]; artikoloj de ili ankaŭ en "Aŭstria Esperantisto" ktp. Lia filo estis ankaŭ grava esperantisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]