Suitbert H. Siedl
| Suitbert H. Siedl | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de februaro 1923 en Vieno |
| Morto | 3-an de aprilo 2006 (83-jaraĝa) en Graz |
| Lingvoj | Esperanto • latina • germana |
| Ŝtataneco | Aŭstrio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto katolika sacerdoto universitata instruisto |
| Esperanto | |
| Denaska esperantisto | Jes |

Patro Suitbert SIEDL vom Hl. Johannes vom Kreuz (naskiĝinta Heribert Siedl la 11-an de februaro 1923[1] en Vieno, mortinta la 3-an de aprilo 2006 en Graz) estis aŭstra esperantisto, romkatolika pastro kaj profesoro universitata.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la abiturienta ekzameno li eniris la monaĥejon de la cistercianoj en Zwettl. Tie la cistercianoj devis ankaŭ fari animzorgadon en la najbaraj paroĥoj, kion Siedl malpli ŝatis ol kontemplacion kaj studadon. Pro tio li ŝanĝis la ordenon kaj komencis la novicadon ĉe la karmelanoj en la 1940-a jaro en Graz. De Graz, post neniigo de la klostro fare de la nazioj, li devis eniri la konventon en Linz. Ekigis li la studon pri filozofio en Vieno. Poste li devis soldati ĉe Wehrmacht; li venis en militkaptitecon ĉe la Usona Armeo je Francujo.
Ĉi pia senŝua karmelano (monaĥaj votoj la 21-an de decembro 1941; sacerdota ordinacio la 23-an de aprilo 1950 en Romo) kaj multlingva biblia fakulo estis universitata profesoro en Salcburgo ĝis la 29-a de januaro 1985.
Li doktoriĝis en Graz per defendo de disertaĵo pri la simileco de la spirituala doktrino inter la evangelio laŭ Johano kaj la verkoj de Johano de la Kruco. Krome li studis en Bonn kaj Innsbruck (i.a. arĥeologion kaj malnovorientajn filologiojn) kaj ĝuis restadon en la Sankta Lando dum 18 monatoj. Ĉe la Universitato Bar-Ilan li estis eĉ gastprofesoro; Rome li docentis inter 1960 kaj 1962. Tamen komence de la sacerdoteco li estis ankaŭ gimnazia instruisto pri la latina kaj helena lingvoj en Aŭstrujo.
Salcburga universitatprofesoreco
[redakti | redakti fonton]Inter 1962 kaj 1974 li estis docento ĉe la Salcburga universitato. En 1974 li nomumiĝis eksterorda profesoro pri malnovtestamentaj kaj judismaj studoj.[2] La biblia familiariĝo montriĝas ankaŭ en la teologia elirpunktaro de Siedl. Ĉar kiel jam en 1971 je la edifa verko Wasser in der Wüste. Der Glaube als menschliche Wirklichkeit li ankaŭ ĉe sia lasta (popularscienca kaj medita) verko David. Dichter und König invitis la legantaron rekte travivi la bibliajn tekstojn: Was Sie hier in Händen haben, ist eigentlich ein Vielfaches. Zunächst ist es die Geschichte von Menschen, von einzelnen Menschen und den oft ergreifenden Schicksalen ihres Lebens, die wir – ich meine damit den Leser und schließe mich selber mit ein – beim Lesen der folgenden Seiten erleben und miterleben dürfen. Dieses Erleben und Miterleben dessen, was den Betroffenen widerfahren ist, halte ich zum Verständnis dessen, worum es hier geht, für besonders wichtig.[3]
Publika engaĝiĝo por la latina
[redakti | redakti fonton]En la 16-a de julio 1989 li fondis en Clearwater (Florido) la kanonjure agnoskitan societon Familia Sancti Hieronymi, kies anoj flegu la latinon en viva maniero kaj esprimu ankaŭ per tio sian amon de la katolika Eklezio.[4] Ekde 1982[5] li ne malofte organizis latinlingvajn semajnojn nomitajn "Feriae Latinae" laŭ komisio de la vatikanurba Fondaĵo Latinitas; ili okazis en Aŭstrujo, Italujo, Slovenujo kaj suda Franclando. Li ankaŭ laboris por la pretigo de la vatikanurba vortaro pri modernaj latinlingvaj esprimoj Lexicon recentis latinitatis sub la ĉefredaktorado de Karl Egger.
Esperanto en la familio de Siedl
[redakti | redakti fonton]Heribert Siedl estis esperantista denaskulo kaj estis listigata - en la aĝo de unu jaro kaj duona! - kiel partoprenanto de la UK 1924.[6] Lia patrino Christine Siedl estis tradukistino el la germana esperanten, i.a. ŝi esperantigis la nacian himnon de Aŭstrio Land' de montoj, katedraloj. [7][8] Lia patro Ludwig Siedl dum jardekoj aktivadis elstare en la katolika esperanto-movado aŭstria AKLE respektive ĉe IKUE.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Qumran - Eine Mönchsgemeinde im Alten Bund, Bibliotheca Carmelitica, cura Facultatis theologicae O.C.D. edita, series II: Studia, vol. 2, Romo (1963) Enhavo de la libro.
- "Malnova kaj Nova Testamentoj: pri diverseco kaj unueco de ambaŭ Testamentoj", en: Biblia Revuo, 6 (1970), p. 197-216
- Gedanken zum Tempussystem im Hebräischen und Akkadischen, Harrassowitz, Wiesbaden (1971)
- Wasser in der Wüste, Eldonejo Tyrolia, Insbruko (1971)
- David: Dichter und König, eldonejo LIT, dua eldono 2019, ISBN 978-3643509710
- (latinlingvaj) fakeseoj kaj recenzoj en la roma periodaĵo "Ephemerides Carmeliticae"[9]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio en la latina, kun foto de li
- Parolado de P. Siedl dum la Eŭropa Esperanto-Konferenco en Vieno (1965) - ĉe: Espero Katolika, 10/1965, rubriko "Esperanto kaj religioj"
- Pri la entombigo de Siedl en la eklezia gazeto Sonntagsblatt, nr. 17/23 aprilo 2006. germane
- Akireblaj lernolibroj de la latina verkitaj fare de Siedl.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ akto AT-OeStA/AdR UWFuK BMU PA 21/047 ĉe Österreichisches Staatsarchiv
- ↑ Caelestis Eichenseer: Prof.em D.rem Suitbertum Siedl in otium concessisse. Ĉe: Vox Latina, volumo 79 (1985), p. 111
- ↑ Traduko: Kion vi havas enmane estas ja aĵo multopla. Unue historio de uloj, de unuopuloj kaj la ofte kortuŝaj sortoj de ili. Ilin ni - do la legantoj kaj mi mem inklude - rajtas travivi kaj kunvivi. Laŭ mia opinio tia kunsentado de la okazitaĵoj de la bibliaj personoj ege helpas kompreni pri kio vere temas. - Citite laŭ LIT-eldonejkatalogo por teologio 2023, p. 39 (antaŭparolo de la verkinto).
- ↑ statutoj en angla traduko Arkivigite je 2023-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Kp. Latinitas, 30/1982, p.225-229
- ↑ adresaro de la kongresanoj, p. 24
- ↑ "Esperantista laŭdo al Aŭstrio". Arkivigite je 2019-05-21 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Espero Katolika, 6/1965
- ↑ "Die Bundeshymne auf Esperanto, österreichischer Beitrag zu dessen Geburtstag am 26.Juli"
- ↑ enhavo de la numeroj inter 1947 kaj 1974 der Zeitschriftausgaben zwischen 1947 und 1974 - ĉe: Ephemerides Carmeliticae, 26/1975 (2), p. 103–104
- Naskiĝintoj en Vieno
- Naskiĝintoj en 1923
- Mortintoj en 2006
- Viroj
- Naskiĝintoj la 11-an de februaro
- Mortintoj la 3-an de aprilo
- Aŭstraj esperantistoj
- Denaskaj esperantistoj
- Aŭstraj orientalistoj
- Aŭstraj monaĥoj
- Aŭstraj teologoj
- Aŭstraj profesoroj
- Latinlingvaj verkistoj
- Romkatolikaj pastroj en Aŭstrio
- Hebreistoj
- Pedagogoj
- Aŭstraj klasikaj filologoj
- Poliglotoj
- Salcburga universitato

