Linz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo de urbo el pinto de monto Pöstlingberg
Linz

emblemo

statuturbo de Aŭstrio • urbego • komunumo de Aŭstrio • distrikto de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Supra Aŭstrio
Statuso eksterdistrikta urbo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 210 165  (2023) [+]
Loĝdenso 2 189 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 14° 17′ O (mapo)48.30583333333314.286388888889Koordinatoj: 48° 18′ N, 14° 17′ O (mapo) [+]
Alto 261 m [+]
Areo 95,99 km² (9 599 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Linz (Supra Aŭstrio)
Linz (Supra Aŭstrio)
DEC
Linz
Linz
Situo de Linz
Linz (Aŭstrio)
Linz (Aŭstrio)
DEC
Linz
Linz
Situo de Linz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Linz [+]
vdr


Centra placo de Linz.
Panoramo de Linz.
Baroka preĝejo de Linz.
Novgotika katedralo de Linz. La plej granda preĝejo de Aŭstrio.
Statuo pri Esperanto antaŭ la ĉefstacidomo.

Linco (germane Linz [linc]) estas la ĉefurbo de Supra Aŭstrio. Supra Aŭstrio estas unu inter la 9 federaciaj landoj de Aŭstrio. Linco havas loĝantaron de ĉirkaŭ 200.000 personoj. Linco situas inter Munkeno, en Germanio, kaj Vieno, en Aŭstrio, ĉe la rivero Danubo. Linco estas grava industria urbo.

Historie Linco situis nur sur la suda bordo de Danubo; la parto norde nomiĝas Urfahr kaj de 1919 apartenas al Linco. De Urfahr estas etŝpura fervojo al monteto Pöstlingberg, kun belaj pilgrima preĝejo kaj panoramo al la urbo kaj la danuba valo. La fervojo havas maksimuman deklivon de pli ol 10 % kaj tiel kredeble estas la plej kruta frot-trakcia fervojo de la mondo.

Linco estas naskiĝurbo de Arnold Mimbeck. Keplero kaj Bengt-Arne Wickström tie instruis.

En 2009 Linco estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo, kune kun Vilno.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Estas 12 distriktoj:

  • Ebelsberg
  • Pichling
  • Neue Heimat
  • Kleinmünchen, Scharlinz
  • Franckviertel, Hafenviertel
  • Bindermichl, Spallerhof, Oed
  • Bulgariplatz
  • Freinberg, Froschberg, Bahnhofsviertel
  • Linz-Zentrum
  • Uhrfahr-Zentrum, Pöstlingberg
  • Dornach, Auhof, Magdalena
  • Gründberg, Harbach, Heilham

Geografio[redakti | redakti fonton]

Linco situas en la orienta Supra Aŭstrio kaj kuŝas sur ambau flankoj de la Danubo. La urbo troviĝas en la Linca ebenaĵo kaj en okcidento limas al la Kürnberg-a arbo kaj al la fruktodona Eferding-a ebeno. Norde de la Danubo la urbo limas al la molaj montetoj de la Mulej-kvarono. La orienta limo estas la Danubo. Sude de la urbo komencas la Antaŭalpoj.

De la 96 km² urba areo estas 47,7% verda lando, 7,4% akvaĵo, 11,9% trafika areo kaj 32,9% areo por konstruaĵoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La temperaturo ŝanceliĝas en longjara monata mezo inter −2,2 en januaro kaj 18,4 en julio. La meza precipitokvanto estas ĉirkaŭ 50 mm en la monatoj septembro ĝis aprilo kaj altigas al ĉirkaŭ 90 mm en la someraj monatoj junio, julio kaj augusto.

La longjara meza jara temperaturo (determinita en la jaroj 1961-1990) estas, laŭ la datoj de la mezur-stacio ĉe flughaveno Hörsching 8,8 . La meza valoro de la jaro 2004 estis 9,4 . Ankaŭ 2005 kaj 2006 estis kun diferenco de +0,5 superaveraĝe varme.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 400 antaŭ Kristo estiĝis ene de la hodiaua urba areo kaj en la proksima ĉirkauaĵo, laulonge de la Danubo, pluraj keltaj fortikaĵoj kaj loĝlokoj. Ene de la hodiaua urbolimo kuŝis Gründberg kaj Freinberg kiel impresaj keltaj remparoj.

Verŝajne jam la loĝloko sur la monteto Freinberg kelte nomiĝis "Lentos", kiu signifas "fleksa" au "kurbigita". La nomo poste estis transdonita al la romania kastrumo. La fortikaĵo estis transprenata de Romanio, verŝajne kun la plejparte pacema konkerado de la reĝolando Noricum.

Antikvo[redakti | redakti fonton]

La kastelo Lentia estis fondinta inter 166 kaj 180 dum la Markomaniaj militoj.

Linco estis menciita la unuan fojon en la jaro 410 en la romiana ŝtata manlibro kiel "Lentia". La loĝloko do estis nomata laŭ la kurbiĝo de la Danubo, ĉe kiu ĝi troviĝis.

Por sekurigi la konekton tra la Danubo la romianoj meze de la 1-a jarcento fondis kastelon, kiu estis anstataŭata per pli granda en la 2-a jarcento. Lentia estis detruita post la 2-a jarcento kelkfoje per invadoj de la ĝermanoj, tamen transdaŭris al la Elorienteŭropaj popolmigradoj kaj tiamaniere kontinuigis loĝatecon ĝis post la malfrua antikvo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

En la frua mezepoko Linco gajnis valoron pro la antaŭeniĝon de la duklando Bavario. 799 la germana nomo de la urbo estis menciita dokumente la unuan fojon kiel "Linze". 806 ĝi estis levigita al komercejo. Dum la regno de la Karolidoj Linco havis taskojn pri komerco kaj dogano. Ĝis 1210 Linco estis sub la regno de Bavario.

Sub la Babenbergoj Linco evoluis al urbo, ĝis 1240 ĝi ricevis urban juĝiston kaj urban sigelon. La vojimposto en Linco estis unu el la plej gravaj enspezofontoj de la Austraj dukoj, pro kio la urbo prosperis. Pro ĝia posicio ĉe la limo al Bavario Linco estis interese por koncilioj de princoj. 1335 ĉi tie la Habsburgoj finadis la akiron de Karintio. 1230 estiĝis la nova ĉefplaco.

Ekde la fino de la 13-a jarcento Linco estis sidejo de la landa ĉefo kaj tiamaniere la centra loko de la ĉirkaua regiono. Frederiko_la_3-a elektis Lincon eĉ kiel rezidejan urbon kaj faris ĝin centro de la Sankta Romia Imperio, post kiam Vieno estis konkerita far Matiaso_la_1-a.

La plej unua landa parlamento okazis 1452 en Wels, la dua jam 1457 en la kastelo de Linco. 1490 Linco iĝis landa ĉefurbo. Dum la 15-a jarcento la Lincaj civitanoj povis akiri la rajton por la elekto de la urbestro kaj de konsilantaro kaj al la aliaj rajtoj. Je la 3-a de marto 1497 Linco ricevis de imperiestro Maksimiliano_la_1-a la rajtojn, konstrui ponton super la Danubo. Tiu estis nur la tria Danuba ponto, post Vieno kaj Krems.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Fine de la Dua Mondmilito la urbo restis en la limo inter la zonoj de Sovetunio kaj la aliaj kapitalismaj aliancanoj. Tiele dividite per la rivero Danubo, la urbocentro restis en povo de Usono kaj la orienta parto por Sovetunio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La grava gimnazio episkopa Collegium Petrinum en Linz.

Famuloj kun ligoj al Linz[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Linco[redakti | redakti fonton]

La ejoj rilataj kun Esperanto estas:

La regiona Esperanto klubo Estonto troviĝas en Linz.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]