Eskişehir

| Eskişehir | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| metropola municipo en Turkio urbego universitata urbo urbo metropola municipo | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 26000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Ayşe Ünlüce | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 871 187 (2018) [+] | ||||
| Loĝdenso | 325 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 39° 47′ N, 30° 31′ O (mapo)39.77666666666730.520555555556Koordinatoj: 39° 47′ N, 30° 31′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 788 m [+] | ||||
| Areo | 2678 km² ( 267 800 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Eskişehir /eskiŝehir/ estas urbo en okcidenta-meza parto de Turkio, apud la rivero Porsuk, alfluanto de Sakarya.
- Koordinatoj: 39° 46′ N 30° 32′ O / 39.767 °N, 30.533 °O (mapo)
- Loĝantaro: 515 155 (2005)
Ĝi situas 200 km okcidente de Ankara kaj havas ĉ. 413 000 loĝantojn (1990). Ĝi ankaŭ estas universitata urbo. La nomo Eskiŝehir signifas turke „malnova urbo”, sed ĝi ne aspektas tia, ĉar oni rekonstruis ĝin post la detruadoj de la turka sendependiĝa milito (1919–22).
La nuna Eskiŝehir elformiĝis en la bizanca tempo ĉirkaŭ termofontoj. En 1097, la krucmilitistoj tie kadre de la Unua Krucmilito venkis selĝukojn. La areo venis en la 13-a jarcento sub osmanan regadon.
Nun ĝi estas grava industria centro de Turkio, kie oni produktas sukeron, tekstilaĵojn, brikojn, cementojn, kemiaĵojn kaj agrikulturajn kaj fervojajn maŝinojn. En la urbo agadas kotonesplora instituto, altlernejo, ekonomia kaj komerca akademio. Ĝi estas grava trafika punkto ĉe fervojlinio Istanbul–Ankara kaj Istanbul–Bagdad.
Eskiŝehir estas ĉefurbo de la samnoma provinco.
Esperanto en Eskişehir
[redakti | redakti fonton]En aprilo 2010 okazis la Tria Mezorienta Esperanto-Kunveno en Eskişehir. Kadre de ĝi okazis ankaŭ la jara kunveno de la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA (komisiono MONA) de Universala Esperanto-Asocio.
Kulturo kaj arto
[redakti | redakti fonton]Eskişehir havas multajn sociajn aktivecojn, ĉar ĝi estas universitato urbo, elstare pro Universitato Anadolu. La urbo havas tri kulturcentrojn.
Eskişehirspor
[redakti | redakti fonton]Eskişehirspor estas sporta teamo de Eskişehir. La sporta teamo havas multaj subtenantoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eskişehir Photo Gallery Arkivigite je 2010-02-22 per la retarkivo Wayback Machine





