Selĝukoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Selĝuka Imperio
10-a jarcento – 1308

dinastio • historia lando
Geografio
La Selĝukoj en sia plej ampleksa periodo, 1092
La Selĝukoj en sia plej ampleksa periodo, 1092
Ĉefurbo:
Rajj (aktuale Teherano)
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Turko-Selĝukoj, Selĝukoj, SelĝukidojSalĝukidoj (turka : Selçuk, Selĉuk; araba : السلاجقة, as-Salâjiqa; persa : سلجوقيان, Saljûqiyân) estis la membroj de tribo de turka deveno elmigrinta el Turkmenio ĝis Okcidenta Azio antaŭ regi sur la tiamajn regionojn de Irano kaj Irako kaj de Turkio meze de la 11-a jarcento al la fino de la 13-a jarcento.

Ili alvenis en Anatolion, devenaj el Centrazio, fine de la 10-a jarcento kaj katastrofis tra la bizancaj kaj arabaj provincoj. La Turko-Selĝukoj estas konsiderataj kiel la rektaj prauloj de la okcidentaj turkoj, la aktualaj loĝantoj de Turkio, Azerbajĝano kaj Turkmenio. La Turko-Selĝukoj ludis gravan rolon en la mezepoka historio kreante baraĵon por Eŭropo kontraŭ la orientaj mongolaj invadantoj, defendante Islamon kontraŭ la eŭropaj krucmilitistoj, kaj konkerante grandajn teritoriojn de la Bizanca Imperio, kiun praktike dissolvis, dum ties sukcedontoj, la osmanlaj turkoj, finmortigis ĝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kapo de reĝo, 12-13-a jarcentoj, el Irano. Ĉe New York Metropolitan Museum of Art.

Dekomence ili estis klano de la turka tribo Kinik, setlita norde de la Arala Maro. En la 10-a jarcento konvertiĝis al Islamo kaj migris suden regitaj de estro nomita Selĝuk aŭ Selĉuk, de kiu devenas la nomo de la dinastio. Siljuk instaliĝis malalte ĉe la rivero Sir-Dario, ekde kie ili veturmilitis en Iranon.

Fortaj militistoj, ili konkeris Ĥorasanon, orienta regiono de Irano regita de la dinastio de la gaznavioj, ekde kie ili militis kontraŭ aliaj regionoj. En 1038, la nepo de Selĝuk, Toğrül aŭ Tugril, proklamiĝis sultano de Nejŝaburo kaj en 1055 konkeris Bagdadon, liberigante la abasidan kalifon for de la premo de la ŝijaisma dinastio de la Buŭajhiaj aŭ Bujiiaj, kiun li anstataŭis kiel vera reganto. Toğrül ricevis la titolojn de sultano kaj de reĝo de Oriento kaj Okcidento.

Toğrül estis sukcedita de sia nepo Alp Arslan (1063-1072), vera fondinto de la Selĝuka Imperio, kun ĉefurbo en Rajj (aktuala Teherano). Alp Arslan konkeris Halepon (1070) kaj Armenion, kaj venkis la trupojn de la bizanca imperiestro Romano la 4-a Diogeno en la batalo de Mantzikerto (1071), kiu komencigis la turkan povon en Anatolio (kio iĝis poste en la Otomana Imperio kaj en Turkio). La guberniestroj de la konkeritaj el Bizanco regionoj iĝis de tiam aparta branĉo de la dinastio, nomita Rumaj Selĝukoj, kaj ties teritorio nomiĝos Sultanlando Rumo (Rum —"romana", en araba— estis la nomo per kio la islamanoj nomis ĝenerale la bizancanojn kaj ties teritorion).

La hegemonio de la imperio produktiĝis dum la reĝado de lia filo kaj sukcedanto Malik Ŝah (1072 -1092), danke parte al la povo de la irana veziro Nizam al-Mulk, vera politika kaj militista genio de la epoko de Malik Shah. La Selĝukoj iraniiĝis ekde la komencaj momentoj de ties imperio, adoptante la farsi kiel oficiala lingvo, kaj pro tio multaj estroj estis persoj. Malik Ŝah regis super Transoksianio, Kermán, Jerusalemo, Damasko kaj Anatolio. La sultanoj disponis je povega armeo kaj ordigita civila administrado (prezidita de la divano) kaj je granda nombro de indiĝenaj funkciuloj aŭ mamelukoj. Per la lernejoj (madrasa) garantiis la renovigon de la sunaismo. La konsidero de la turka ŝtato kiel familia heredaĵo permesis la sultanon disdoni provincojn, provokante la disiĝon de la Imperio en multaj malgrandaj sultanlandoj kiel tiuj de Kermano (1041-1186), Irako (1118-1194), Sirio (1078-1117), kiuj malfortiĝis rapide. Post la morto de la sultano eksplodis civila milito kiu finis la imperion. Jurasano estis la unua regiono kiu liberigis sin el la turka povo post insurekcio, dum la atabegoj aŭ lokaj guberniestroj konvertiĝis en fakte reĝoj de Irano, Irako, Sirio kaj la regiono de Yazira. En Sirio kaj la zono de Kirmano (Irano) eliris kelkaj portempaj regnoj kiuj fruntis la mortonta selĝuka ŝtato. La lasta sultano de la dinastio estis Toğrül la 2-a (1176-1194), kiu mortiĝis dummilite kontraŭ la sendependaj estroj de la regiono de Juarizmo.

Selĝukoturkoj de la Sultanlando de Rüm[redakti | redakti fonton]

Historia haveno de Antalya

La teritorio kiu pluhavis sian identecon dum kelkaj jardekoj estis tiu de la sultanlando de Rum (1081-1302). Fondita de Solimano ibn Kutulmis, sub la hegemonio de la Bizanca Imperio por kio ties trupoj militis kiel pagita armeo; tiu sultanlando setlis en Anatolio kaj disvastiĝis tra Mezopotamio kaj Armenio kaj superregante kristanajn popolojn: grekoj, sirioj kaj armenioj. La plej brila etapo estis sub la regado de Kajkubad la 1-a (1221-1237). Ĝi disponis el haveno en la Mediteraneo, nome Antalya, tra kiu ĝi realigis funkciojn de komerca ligo inter Orienta Azio kaj Eŭropo. Post 1243, la mongolaj militekskursoj detruis la sultanlandon, kiu disiĝis en multnombraj turkomanaj emirlandoj, vasaloj de la mongoloj. Alia el tiuj sultanlandoj, tiu de la osmanlioj, estos la origina kerno de la futura Otomana Imperio. Ĉirkaŭ 1276 la Selĝukoturkoj de la Sultanlando de Rüm perdis fakte ĉiun sian povon, kvankam teorie ili pluhavis ĝin ĝis 1307.

Reĝoj de la Selĝuka Dinastio 1037-1157[redakti | redakti fonton]

Aliaj famuloj[redakti | redakti fonton]