Damasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ĉefurbo de Sirio. Se vi serĉas informojn pri ŝtofo, vidu la paĝon damasko (ŝtofo).

Damasko
oficiale arabe: دمشق (Dimaŝk), popole arabe: الشام (aŝ-Ŝam)
ĉefurbo
Umayyad Mosque, Damascus.jpg
Umajida moskeo en Damasko
Damascus-Seal.jpg
Blazono
Oficiala nomo: دمشق
Kromnomo: Urbo de jasmino
Lando Flago de Sirio  Sirio
Gubernio Damaska gubernio
Historiaj regionoj
Konataj lokoj
Rivero Barada
Situo Damasko
 - alteco 690 m s. m.
 - koordinatoj 33°30′47″N 36°17′31″E  /  33.51306°N, 36.29194°O / 33.51306; 36.29194 (Damasko)
Areo 105,0 km² (10 500 ha)
 - de aglomeraĵo 77,0 km² (7 700 ha)
Loĝantaro 1 711 000 (2009)
 - de aglomeraĵo 17 290 000
Denseco 16 295,24 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 224 545 loĝ./km²
Fondo -
 - okupita 6300 a.K.
 - alveno 1200 a.K. Maraj popoloj
 - detruita 1401 fare de mongoloj
Guberniestro Bishr Al Sabban
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 11
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Antikva Damasko
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Situo de Damasko enkadre de Sirio
ButtonRed.svg
Situo de Damasko enkadre de Sirio
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Damaskus
Retpaĝo: www.damascus.gov.sy/

Damasko, arabe: دمشقدمشق الشام [dimaŝq (aŝ-ŝam)], estas la ĉefurbo kaj la plej granda kaj grava urbo de Sirio. Ĝi estis menciita jam en la 2-a jarmilo antaŭ nia epoko kaj konsiderata, kune kun Jeriĥo, la plej longe daŭre loĝata urbo de la mondo.

En 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 1.711.000; en ĝia aglomeraĵo loĝas pli ol kvin milionoj da homoj; depende de la difino de "aglomeraĵo" eĉ multe pli.

En 2008 Damasko estis la Araba Kultura Ĉefurbo.

Damasko estis la ĉefurbo de Islama Imperio de Umajidoj kaj estas grava pri ambaŭ kristana kaj islama fidoj. Laŭ Nova testamento, Sankta Paŭlo estas sur la vojo al Damasko, kiam li havis vizion, blindiĝis kaj pro tio kristaniĝis.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Pro sia aĝo kaj sia signifo tra la historio Damasko posedas riĉan kulturan heredaĵon. Multaj el ili rilatas al la islamo; estas ĉirkaŭ 250 moskeoj. De 1979 la historia centro de Damasko estas monda kulturheredaĵo de UNESKO.

La Domo de Ananias[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Nova Testamento sankta Paŭlo, blindiĝinta, rericevis sian vidon en la domo de Ananias. En la domo supozata lia nun troviĝas kristana preĝejo. Pro la altiĝo de la grunda nivelo ĝi nun troviĝas ses metrojn en la grundo. Ĝi estas konsiderata unu el la plej malnovaj kristanaj kultejoj.

La Omajida Moskeo[redakti | redakti fonton]

La Omajida Moskeo situas en la nord-okcidento de la historia centro, en la kvartalo Bāb Tūma (Tomasa Pordo). En ĝia loko antaŭe staris antikvaj temploj, kies aksteraa muraro restas, kaj kristana katedralo. Kiam en 634 islamaj araboj konkeris Damaskon, ili transformis nur duonon de la katedralo al moskeo kaj lasis la alian al la kristanaj loĝantoj.

En la jaro 705 la sultano al-Ŭalid ibn Abd al-Malik (al-Ŭalid la 1-a) forpelis la kristanojn kaj trakonstruigis kaj plivastigis la moskeon. Ĝia tri minaretoj estas malsamstilaj. La ekstera muraro devenas de la antikvaj temploj kaj ankoraŭ portas grekajn skribaĵojn kaj reliefo, en kiu oni forskrapis vizaĝon, ĉar islamo ne permesas bildigi homojn.

En la moskeo estas konservataj la relikvoj de Johano la Baptisto.

Multaj islamanoj kredas, ke je la fino de la mondo Jesuo Kristo aperos sur la orienta minareto de la Omajida Moskeo.

La Tombo de Saladino[redakti | redakti fonton]

La maŭzoleo de Saladino troviĝas ĉe la nord-okcidenta angulo de la Omajida Moskeo, proksime de ĝia norda enirejo. Ĝi estis konstruita en 1196, tri jarojn post la morto de Saladino, de lia frato al-'Adil la 1-a.

La ĉefĉambro de la maŭzoleco estas kvadrata; ĝiaj muroj estas ornamitaj per blanka kaj nigra marmoroj.

En 1898 la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a vizitis la urbon, trovis la maŭzoleon kadukiĝinta kaj pagis ĝian rekonstruadon. Li donacis ankaŭ marmoran cenotafon el blanka marmoro, kiu staras apud la originala ligna ĉerko.

La kapelo de sankta Paŭlo[redakti | redakti fonton]

En la kvartalo Bāb Kisān situas kapelo dediĉita al sankta Paŭlo. Laŭ tradicio li tie rifuĝis, kiam judoj persekutis lin, kaj estis per ŝnuro kaj korbo malsuprenigita de la urbomuro por eskapi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Damasko estas unu el la plej frue menciitaj urboj, ekzemple en la Biblio (Genezo 14,15) kaj en la arĥivoj de Ebla (ĉ. 2500 a. K.). Komende de la 2-a jarmilo a.K. ĝi iĝis amorida urbo. Kiel konfirmas dokumentoj de la faraono Aĥnatono, meze de tiu jarmilo kreskis la influo de Egiptio, poste de la hititoj, kiuj alproprigis ĝin post la batalo de Kadeŝo (1275 a. K.). Ramseso la 2-a tamen sukcesis rekreskigi la egiptan influon.

Laŭ la Biblio, ĉirkaŭ mil jarojn antaŭ Kristo Damasko apartenis al la reĝlando de Davido; poste ĝi iĝis ĉefurbo de la aramea reĝlando, estis konkerita de la Asirianoj, la Persoj kaj Aleksandro la Granda; post lia morto estis disputo pri ĝi inter la seleŭkidoj kaj Ptolemea Egiptio. Ĉirkaŭ −85 akiris ĝin la nabateanoj, kiuj en −64 cedis ĝin al la romianoj sub Pompeo.

En 117 Hadriano donis al Damasko la titolon de metropolo; en 222 Aleksandro Severo igis ĝin romia kolonio. En la 4-a jarcento, kiam la regno kristaniĝis, la templo de Jupitero estis transformita al kristana katedralo konsekrita al Johano la Baptisto.

En 635, la urbo estas kaptita de la araboj kiuj igis ĝin sia ĉefurbo notinde dum la dinastio de la umajidoj de 661 ĝis 750, kiam ĝi estis ĉefurbo de la kaliflando. Per la ekesto de la Abasida Kaliflando tiu periodo finiĝis; la ĉefurban rolon transprenis Bagdado. La abasidoj parte detruis monumentojn de la umajidoj por neniigi la memoron pri ili.

En 1076 la turkoj-selĝukoj konkeris Damaskon kaj igis ĝin komerca centro kaj fortikaĵo kontraŭ la kristanaj krucmilitistoj; tiuj plurfoje vane sieĝis la urbon. Tamen ĝi estis detruita de la mongoloj en 1401.

Damasko apartenis al la Osmanida imperio de 1516 ĝis 1918, kiam forprenis ĝin beduenaj trupoj helpe de britaj trupoj sub Laŭrenco de Arabio. Ĝi poste estis okupata de la francoj en 1920, ĝis Sirio sendependiĝis en 1946. Jam de 1941, kiam la sendependeco estis proklamita, Damasko estas ĉefurbo de Sirio, escepte de la jaroj de la Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1961]].

Klimato[redakti | redakti fonton]

Damasko havas senpluvan klimaton pro la pluvo-ombro-efiko de montoj. La someroj estas sekaj kaj varmaj kun temperaturo 35 °C. La vintroj estas freŝaj kun malofta pluvo (kun tre malofta neĝo). Tiam estas 11 °C, malofte frostopunkto. Inter novembro-marto pluvas po 19 mm.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]