Barada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barada
rivero
Bazaj informoj
Longeco 71 km
Fluo
Enfluejo en la riveron
Geografio
Landoj Sirio
Regionoj [[]]
Map
vdr
Barada rivero en Damasko ĉe la Kvarsezona Hotelo. La akvonivelo estas malkutime tre altnivela en tiu foto de la printempo de 2009.

La Barada (en araba: بردى / literume: Baradá) estas la ĉefa rivero de Damasko, ĉefurbo de Sirio.

Tra la arida altebena regiono kiu estas oriente de Damasko oazoj, rojoj kaj kelkaj minoraj riveroj kiuj elfluas en marĉoj kaj lagetoj kiuj havigas akvon por surloka irigacio. Plej grava el tiuj estas Barada, nome rivero kiu elfluas en la montaro Anti-Lebanono kaj disaperas en la dezerton. La rivero Barada fluas el reelfluejo de Ain al-Fiĝah, je ĉirkaŭ 27 km nordokcidente de Damasko en la montaro Anti-Lebanono, sed ties vera fonto estas la lago Barada, nome lageto kiu estas ankaŭ reelfluejo el ĉirkaŭ 8 km el Zabadani. La Barada descendas tra dekliva, mallarĝa kanjono nome "Rabŭe" antaŭ ĝi alvenas al Damasko, kie ĝi disdividiĝas en sep branĉoj kiuj irigacias la oazon de Ghuta (الغوطة), nome loko de Damasko. Finfine Ghuta atingis grandon de 370 kvadrataj kilometroj, kvankam jam en la 1980-aj jaroj, urba kresko ekanstataŭis agrikulturan uzon per loĝejoj kaj industrio.[1] La rivero ankaŭ suferis pro sekego en la lastaj jardekoj, ĉefe pro malalta pluvokvanto kaj granda pliigo de la loĝantaro en la areo.[2] Ĝi ankaŭ suferas el seriozaj polu-problemoj, speciale somere, kie apenaŭ estas fluo kaj malmulta akvo en la baseno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1988) “Land, Water, and Climate”, Syria: a country study. Federal Research Division, Library of Congress. Noto: teksto ne havas permanentan URL. Kliku "Land, Water, and Climate" ligile.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-19. Alirita 2022-01-08.