Ghuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ghuta
oazoantaŭurbo
Vido de Ghuta el la montoj ĉirkaŭ la areo.
Vido de Ghuta el la montoj ĉirkaŭ la areo.
Vido de Ghuta el la montoj ĉirkaŭ la areo.
oazoantaŭurbo [+]

LandoSirio
- koordinatoj33° 30′ 0″ N, 36° 25′ 15″ O (mapo)33.536.420833333333Koordinatoj: 33° 30′ 0″ N, 36° 25′ 15″ O (mapo)


Ghuta (Sirio)
Ghuta (Sirio)
DEC
Ghuta
Ghuta

Map
Ghuta
vdr
Damasko en printempo el satelito.

Ghuta (arabe غوطة دمشق, Ghūṭat Dimashq) estas kampara kaj antaŭurba areo en sudokcidenta Sirio kiu ĉirkaŭas la urbon Damasko laŭlonge de ties orienta kaj suda bordoj.

Historie, la areo disvolviĝis kiel oazo formita de la Barada rivero ĉirkaŭ la loko kie Damasko estis fondita. La araba geografo, nome Al-Mukaddasi (m. 991), mencias al-Ghuta kiel unu el ses ruraj teritorioj kiuj apartenis al la Distrikto de Damasko.[1]

Ekde antikvecaj epokoj, kanaloj elfositaj de Damaskanoj havigis irigacion de tero ambaŭflanke de Barada, pliigante la grandon de Ghuta sude kaj oriente de la urbo.[2] Apartigante la urbon el la sekaj herbejoj borde de la Siria Dezerto, Ghuta historie havigis al loĝantoj varion de cerealoj, vegetaloj kaj fruktoj.[3]

Finfine la irigacia agrikultura areo en la kamparo de Damasko atingis grandon de 370 km². En la 1980-aj jaroj, urba kresko el Damasko ekanstataŭis agrikulturan uzon per loĝejoj kaj industrio, tiele malpliigante la verdan areon.[4]

Antaŭ la Siria Enlanda Milito, la areo estis hejmo de ĉirkaŭ du milionoj da personoj,[5] sed en 2017 la loĝantaro estis ĉirkaŭkalkulita en 400,000.[6]

33° 30′ 00″ N 36° 25′ 15″ O / 33.50000 °N, 36.42083 °O / 33.50000; 36.42083 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laaliaj estus Hawrān, al-Bathaniyya, al-Jawlān, al-Biqāʿ kaj al-Hūla. Vidu: Al-Muqaddasi, The Best Divisions for Knowledge of the Regions (traduko el "Ahsan al-Taqasim fi Maʿrifat al-Aqalim"), Reading 1994, p. 141 ISBN 1-873938-14-4
  2. Damascus - Landscape - City site. Encyclopædia Britannica. Alirita 21a de majo 2015.
  3. . An Analysis of Agriculture-Environment Interactions and Policy Options for Sustainable Agriculture in Eastern Al Ghouta (Syria), p. 31. Food and Agriculture Organization of the United Nations (2005). Arkivita el la originalo je 2012-10-21. Alirita 17a de februaro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-21. Alirita 2019-05-20.
  4. (1988) “Land, Water, and Climate”, Syria: a country study. Federal Research Division, Library of Congress. Noto: teksto ne havas permanentan URL. Kliku "Land, Water, and Climate" ligile.
  5. Alsaafin, Linah, "Syria’s Eastern Ghouta: the latest casualty of war", Middle East Eye, 6-a de februaro 2015. Kontrolita 18a de februaro 2016.
  6. Almohibany, Amer, "In Syria region under regime siege, children die of hunger", France 24, 22a de oktobro 2017. Kontrolita 23a de oktobro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Satelita foto de pli granda regiono montrante en 2013 verdajn areojn.