San-Paŭlo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo. Por la subŝtato, vidu San-Paŭlo (subŝtato).
Urbo San-Paŭlo
São Paulo Poster.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Datreveno 25-a de januaro
Fondiĝo 1554
Nomo de la loĝanto paulistano
Moto "Non ducor duco"
Urbestr(in)o Fernando Haddad (Partio de la Laboristoj) ĝis 2016
Situo
Situo de San-Paŭlo
Subŝtato San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono São Paulo
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 1.522,99 km²
Loĝantaro 11.244.369 loĝ. IBGE/2010 [1]
Loĝdenso 7.247,34 loĝ./km²
Alteco 792 metroj
Klimato subtropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,841 2000 [2]
MEP R$ 389.671.338.000 (1) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 32.675,00 2009 [3]
v  d  r
Information icon.svg

San-Paŭlo (portugale São Paulo) estas la ĉefurbo de la subŝtato San-Paŭlo en la sudoriento de Brazilo, proksime de la atlantika marbordo. Ĝi estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute kaj same de la tuta Ameriko; ĉ. 19 milionoj da homoj vivas en kaj ĉirkaŭ San-Paŭlo. En la mondo estas la sesa plej granda urbo. Pri la metropolo la urbo estas akso de la metropola areo de San-Paŭlo, rangita kiel plej loĝata areo en Brazilo, la dua plej loĝata en Ameriko kaj la sepa plej granda en la mondo.[4]

La nomo de la urbo estas honoro al Sankta Paŭlo.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni taksas San-Paŭlon la sepa plej granda urbego de la mondo. Male al la pli fama Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo kutime ne estas vidata kiel turismejo. Ĝiaj vidindaĵoj ofte kaŝiĝas malantaŭ la urba ĥaoso.

Multaj grupoj de enmigrintoj de ĉie en la mondo formis la urbon kaj donis al la unuopaj kvartaloj iliajn karakterecojn. Ĉi tial iuj komparas San-Paŭlon laŭ ĝia multkultureco al Nov-Jorko. Estas gravaj influoj italaj, japanaj, libanaj kaj portugalaj. San-Paŭlo konatas pro sia multfaceta nokta vivo kaj la diversega gastronomio, kiu etendiĝas de ĉina al franca kuirarto, de rapidmanĝejoj al kvinstelaj restoracioj.

En San-Paŭlo troviĝas la plej granda universitato de Latinameriko (Universidade de São Paulo) kaj grava muzeo pri arto (MASP).

Ene de Brazilo, San-Paŭlo estas vidata kiel ĉefa urbo laŭ koncertoj, teatroj, modo-prezentadoj, internaciaj sportokazaĵoj, konferencoj kaj foiroj; multaj eventoj unue aŭ nur okazas tie.

La noktvivo de San-Paŭlo famegas kaj inkluzivas milojn da drinkejoj kaj diskotekoj por vasta diverseco de muzik-gusto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo fondatis la 25-an de Januaro 1554 fare de la jezuitaj misiistoj José de Anchieta kaj Manuel de Nóbrega, kiuj starigis misiejon - Colégio de São Paulo de Piratininga - por konverti la tupi-gvaraniajn indianojn.

San-Paŭlo oficiale urbiĝis en 1711. Ĝi ege kreskis dum la kafa periodo, komence en la malfrua 19-a jarcento, ĉefe pro ĝia avantaĝa situo apud la porto de Santos, tra kiu la plej multaj eksportaĵoj de la lando sendiĝis.

Post 1881, ondoj da enmigrintoj el Italio, Japanio kaj aliaj landoj alvenis en San-Paŭlo, komence por labori ĉe la grandegaj kafoplantejoj. En la 20-a jarcento, samtempe kun la industria evoluo de la lando, multaj el ili translokiĝis al la ĉefurbo, kiu ankaŭ allogis novajn arojn de enmigrintoj, inkluzive de libananoj, armenoj, grekoj, judoj, ĉinoj kaj koreoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kulturo kaj socio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

San-Paŭlo estas la industria kaj financa centro de la lando. Multaj firmaoj naciaj kaj mult-naciaj, inkluzivante la plej grandajn privatajn bankojn, havas siajn ĉefejojn en la urbo aŭ ĝia ĉirkaŭaĵo. San-Paŭlo estas la urbo kun la plej granda nombro de germanaj firmaoj ekster Germanio. Ĝia borso nomiĝas Bovespa, kaj ĝia financa kvartalo estas en Avenida Paulista.

Samkiel aliaj urbegoj en evoluantaj landoj ankaŭ San-Paŭlo ĉirkaŭiĝas per faveloj kaj havas altan krimoftecon.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en San-Paŭlo[redakti | redakti fonton]

En 1909 okazis en San-Paŭlo la 2-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En 1933 fondiĝis la Centro Esperantista de São Paulo, per iniciato inter alie de Egon Schaden.

Esperanto Klubo Zamenhof estis fondita la 25-an de Januaro 1949, en São Miguel Paulista, kaj daŭrigas en senĉesa aktiveco ĝis nuntempe. Ĝi posedas propran sidejon kaj estas agnoskita de la subŝtata registaro kiel komunutila ekde 1955. Okaze de la ora (50-jara) jubileo estis eldonita memoriga revuo pri la historio de la klubo. La pioniro de la movado ĉi tie estas Osvaldo Pires de Holanda, kiu sukcesis arigi grupon da amikoj kaj kune kun ili estis elektita la jena unua estraro: prezidanto Osvaldo Pires de Holanda; vicprezidanto prof-o Isaac Carlos dos Santos Camargo; ĝenerala sekretario Pedro Radosavlhevitch; 1-a sekretario Vital Paula Dias; 2-a sekretario Darmy Mendonça; 1-a kasisto Januário Pricolo; 2-a kasisto Omar Coutinho Silva; propaganda direktoro Julião Garcia.

Dum la unuaj dudek jaroj elstariĝas la dediĉa laboro de Darmy Mendonça, Oscar Moreira Barros, José Martins Coelho, Osvaldo Pires de Holanda kaj Maria Margarida Barros. Jaroj poste, ekaperis pluraj kunlaborantoj sed inter ili elstariĝis Hérito da Silva Almeida, Antonio Cardoso de Sena, Joel Afonso Francisco kaj José Roberto Tenório da Silva.

Interfrata Esperanto-Klubo en 1953 estis fondita la 28-an de februaro, ĉe la strato Santo Amaro, 362, kies unua estraro estis: prezidanto Arnaldo Vianna; vicprezidanto Horacio Pereira dos Santos; 1-a sekretario Brumel A. Monteiro; 2-a sekretario f-ino Margherita Vernacchia; 1-a kasisto Mario Ghirello; 2-a kasisto Oscar Camanho; 1-a bibliotekisto Otacílio A. Teixeira; propaganda direktoro Euclides Vitor; direktoroj pri arto f-inoj Claudia Tecchio kaj Carmen Blat. Konsilantoj: Carlos Poledna, Humberto Tedesco kaj Luís Izzo.

Ankoraŭ en 1953, ĉirkaŭ kvindek lernantoj eklernis Esperanton ĉe la Kolegio Ateneo “Rui Barbosa”, grava eduka institucio de la kvartalo Penha en la ĉefurbo São Paulo. Gvidis la kurson s-ro Vinicius Braga Sales. En la sama kolegio estis fondita Interamika Esperanta Klubo la 31-an de januaro 1954, kies unua estraro estis: prezidanto Vinicius Braga Sales; vicprezidanto prof-o Gladys Del Buono Trama; sekretario Sergio Zacchia; kasisto Carlos Bevilacqua. Bedaŭrinde la grupo mallonge vivis.

Esperanta Grupo Adolfo Bezerra de Menezes (EGABEM) estis fondita la 1-an de Majo 1982, tuj post Osvaldo Pires de Holanda gvidis Esperanto-kurson en la spiritisma centro “Adolfo Bezerra de Menezes”. Li sukcesis entuziasmigi la lernantojn al kiuj li proponis la fondiĝon de la Esperanto-grupo, ideo bone akceptata de ĉiuj kaj kun la apogo de Luís Alberto Buceroni kaj F-ino Maria Ferreira Xavier la grupo instaliĝis en ĉambro kompleze cedita de la Spiritisma Centro Adolfo Bezerra de Menezes. La unua estraro estis: prezidanto Domingos José dos Santos; vicprezidanto Joel Moreira Augusto; sekretario Antenor da Silva Filho; kasisto Osvaldo Pires de Holanda kaj bibliotekisto José Zacarias Filho. La grupo daŭrigas la aktivecon ĝis hodiaŭ.

En la klubaj kronikoj elstariĝis la jenaj grupanoj: Domingos José dos Santos, Joel Moreira Augusto, Gentil de Lima, José Carlos Marcondes Arantes, Odamir Feitosa de Sá Filho, Arnaldo Alves de Oliveira, Eduardo Magera kaj Neide Freitas.

Invitita de Arnaldo Alves de Oliveira, Osvaldo Pires de Holanda gvidis Esperanto-kurson ĉe spiritisma centro, dum unu jaro, en la kvartalo Santana. Osvaldo sugestis al la lernantoj la fondiĝon de Esperanto-grupo, la ideo estis bone akceptita de la plejmulto kaj tiamaniere, la 7-an de septembro 1993 okazis la fondiĝo de Esperanto-Grupo Verda Lumo ĉe la sidejo de “Unuiĝintaj Spiritismaj Societoj”, strato Gabriel Piza, 443, de kie ĝi translokiĝis al strato Alfredo Pujol, 77, sidejo de la Spiritisma Centro Manoel Bento. La unua estraro estis: prezidanto Luiz Henrique Rodrigues de Araújo; vicprezidanto Marcelo Ferreira Diniz; sekretario f-ino Márcia Regina Palmeira; kasisto José Eugênio de Lima; bibliotekisto Etevaldo de Souza Pereira.

Pirituba Esperanto-Grupo fondiĝis la 15-an de novembro 1995 ĉe la sidejo de la Spiritisma centro Euripedes Barsanulfo, strato Alexis Carrel, 123, en la kvartalo Pirituba. La ĉefa aktivulo estas Luiz Henrique Rodrigues de Araújo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 12 de oktobro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 12 de oktobro 2009.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 12 de oktobro 2009.
  4. RMSP supera 20 milhões de habitantes, calcula Seade – economia – geral – Estadão. Estadao.com.br. Alirita December 1, 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lawrence, Rachel (January 2010). Alyse Dar, ed. Brazil (Seventh ed.). Apa Publications GmbH & Co. / Discovery Channel. pp. 183–204.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]