Perus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perus [peruz] (nomo kiu signifas "Meleagroj") estis vilaĝo, nun subprefektujo kun du distriktaj kvartaloj (Perus kaj Anhangüera), de municipo San-Paŭlo. En ĝi estas la Parko Anhangüera. Al ĝi oni iras per Lineo A (Luz-Jundiaí) de urbaj trajnoj (CPTM) aŭ per ŝoseoj Velha de Campinas kaj Rodoanel Mário Covas.

Tie vivis familio Hayashi, pri kiu diras la libro Infanoj en la transtombo.