Arekipo

Arekipo | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 04 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 008 290 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 551 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 24′ S, 71° 32′ U (mapo)-16.398763888889-71.536883333333Koordinatoj: 16° 24′ S, 71° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 335 m [+] | ||
Areo | 650 km² (65 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Arequipa aŭ Arekipo estas urbo situanta en la sudokcidento de Peruo, ĉefurbo de samnomaj provinco kaj regiono.
Ĝi estas la dua plej grava urbo en la lando, post la ĉefurbo Limo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 16° 24′ S 71° 33′ U / 16.400 °S, 71.550 °U (mapo). La urbo troviĝas ĉepiede de la vulkano Misti kaj proksime estas ankaŭ la populara montovulkano Ĉaĉani. Ĝi enhavas proksimume 844.000 loĝantojn (2005).
La zono estas loĝata jam de pli ol ok mil jaroj. La nunan urbon fondis en 1540 sendito de la konkeranto Francisco Pizarro, kaj ĝi tre baldaŭ ekkreskis.
La malnova parto de la urbo estis deklarita de UNESKO Monda Kulturheredaĵo en novembro 2000. Ĝi estas konata kiel La Blanka Urbo, pro la koloro de la domoj en tiu kvartalo. Vizitindaj estas la Katedralo kaj la Monaĥejo de Sankta Katerina.
Famaj arekipanoj[redakti | redakti fonton]
- José Luis Bustamante Y Rivero, Prezidento de Peruo
- Mario Vargas Llosa, verkisto
- Hernando de Soto, ekonomikisto
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.muniarequipa.gob.pe
- http://www.arequipa.org
- Fotoj de Arequipa Arkivigite je 2005-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismo de Arequipa Arkivigite je 2005-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
Arequipa