Kantono (Ĉinio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • milionurbo • departemento-ranga urbo • urbego • megaurbo • metropolo
Administrado
Poŝtkodo 510000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 676 605  (2020) [+]
Loĝdenso 2 576 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 8′ N, 113° 16′ O (mapo)23.13113.26Koordinatoj: 23° 8′ N, 113° 16′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 7248,86 km² ( 724 886 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Kantono (Ĉinio)
Kantono (Ĉinio)
DEC
Kantono
Kantono
Situo de Kantono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guangzhou [+]
vdr
Loko de Kantono sur la mapo

Kantono (ĉine 廣州 [kŭoncoŭ] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de la provinco Gŭangdongo (Kantonio), grava havenurbo kaj ankaŭ universitata urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nubskrapuloj en Kantono
Panoramo en Kantono
Katedralo omaĝe al Sankta Koro en Kantono

La urbo situas en la suda parto de la provinco kaj ĉe la norda fino de la delto de la Perla Rivero, ĉe kies suda fino troviĝas Makao kaj Hongkongo. La lasta iama brita kolonio troviĝas je 120 km-oj. La Perla rivero estas navigebla, tial Kantono estas grava havenurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ Kristo estis tie urbo, eĉ ĉefurbo de regno, kiel "Panju". Dum la mezepoko estis ŝipaj kontaktoj al Arabio kaj Hindio. Portugaloj alvenis en la 16-a jarcento, komercadis kaj ricevis komercan monopolon en 1511. Poste alvenis ankaŭ nederlandanoj, hispanoj, islamanoj kaj aliaj. En la 17-a jarcento iom post iom francoj kaj angloj ricevis permeson pri komercado. Post 1842 pro la opia milito la britoj akiris gravajn poziciojn. La francoj setligis en la areo la enklavon Kuangĉuŭano. Inter 1938-1945 la japana imperia armeo okupis ankaŭ tiun urbon. Proksimeco de Honkongo kaj Makao konstante helpis evoluon de la urbo. En 2010 Kantono gastigis sportistojn pri Tutaziaj Ludoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kantono havas subtropikan klimaton, kiun musono influas. La someroj estas malsekaj kun altaj temperaturoj. La vintroj estas mildaj, sekaj kaj sunaj. La musono daŭras inter aprilo- septembro. Jare pluvas po 1730 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kantono havas internacian flughavenon, stacidomon. Ekde 1997 metroo transportas la pasaĝerojn. En la haveno ankaŭ pramoj trafikas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Kantono naskiĝis kaj aktivis Won Kenn kaj SIFO.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Estas konata ĉina diraĵo: Naskita en Suzhou, vivas en Hangzhou, manĝas en Kantono, mortas en Ljuĝou.

Kantono estas konata pri la kuirarto, tio estas solvo pri manĝas en Kantono.