Bari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bari
Bari-Stemma.png
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Apulia.svg Apulio
Provinco BA Bari
Geografia situo 41° 8′ N, 16° 52′ O41.13333333333316.866666666667Koordinatoj: 41° 8′ N, 16° 52′ O
Alto super marnivelo 1 m
Areo 116 km²
Loĝantaro 324 198 (2016-12-31)[1]
Loĝdenso 2 694 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Carbonara di Bari, Ceglie del Campo, Loseto, Palese-Macchie, San Giorgio, Santo Spirito, Torre a Mare
Najbaraj komunumoj Adelfia, Bitonto, Bitritto, Capurso, Giovinazzo, Modugno, Mola di Bari, Noicattaro, Triggiano, Valenzano
Patrono Sankta Nikolao
Festa tago 9-a de majo
Nomo de loĝantoj (itale) baresi
Poŝtkodo 70100
Imposta kodo A662
Kodo laŭ ISTAT 072006
Telefona prefikso 080
Retpaĝo http://www.comune.bari.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Bari [bari] estas komunumo en Italio kun iom pli ol tricent mil loĝantoj; ĝi ĉefurbas la samnoman provincon de Bari kaj la regionon Apulio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Bari dumnokte

Bari estas havenurbo, kiu situas laŭ la sudokcidenta marbordo de la Adriatika Maro.

La landinterno estas ebena; nur post pluraj kilometroj estas mildaj altaĵoj, komenco de la karsta montetoj nomataj Murge.

Ofte oni similas la geografion de la urbo al aglo kun etenditaj flugiloj, kies kapo estas malgranda duoninsulo enhavanta la plej malnovan parton de la urbo.

La klimato estas tipe mediteranea: vintroj estas sufiĉe varmaj (kutime la temperaturo estas super la nulo) kaj riĉaj je pluvoj; someroj estas varmaj (ĉiun jaron estas ĉirkaŭ 30 tagoj en kiuj la maksimuma temperaturo superas 30°C) kaj sekaj (pluvoj ja okazas sed malofte).

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne estis jam prahistoria vilaĝo en la duoninsulo de la malnova urbo. Certe la antikvaj grekoj jam konis Bari sub la nomo de Βαριον (Barion). Barium iĝis romia urbo en la 3-a jarcento a.K. kiel municipium cum suffragio: ĝiaj urbanoj havis la samajn rajtojn kaj devojn kiel la urbanoj de Romo mem.

Post la falo de la Romia Imperio, Bari apartenis al Ostrogotoj dum kelkaj jardekoj, ĝis ĉirkaŭ 540, kiam la Bizanca imperio forprenis la urbon de ili. La nova regado ankaŭ ne daŭris; dum preskaŭ tri jarcentoj Bari estis disputata inter bizancianoj kaj lombardoj.

En 841 ĝi estis konkerita de berberoj, aliance al araboj, kaj ekestis la emirlando de Bari, kies unua emiro estis Ĥalfuun. Eĉ la emirlando ne longe daŭris, ĉar en 871 Ludoviko la 2-a, regante armeon de frankoj kaj lombardoj kaj helpata de kroataj ŝipoj, konkeris la urbon kaj kaptis ĝian lastan emiron.

Baldaŭ (875) Bari iĝis denove parto de la Bizanca Imperio, kaj ankaŭ ĉefurbo de la regiono (Thema). Ĝi restis sub la bizancanoj, kun etaj paŭzoj, ĝis 1071, kiam la Normandoj konkeris ĝin post longa sieĝo.

La posta historio de Bari estas la sama ol Napolo kaj aliaj urbo de Suditalio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Flanko de la Kastelo Normanda-ŝvaba
Baziliko de Sankta Nikolao
Katedralo de Sankta Savino

Baziliko de Sankta Nikolao[redakti | redakti fonton]

En la urbo troviĝas la baziliko de Sankta Nikolao kun ties tombo. Liaj restaĵoj estis portitaj tien en 1087, multajn jarcentojn post lia morto (334), kaj ege pligrandigis la signifon de la urbo, kiu emocie identiĝis al sia nova patrono. La preĝejo, finkonstruita en 1103, ankoraŭ gardas plejparte la formon de tiu tempo.

La historiisto Raffaele Licinio, el la Universitato de Bari, eĉ deklaris, ke antaŭ la alveno de la relikvoj de Sankta Nikolao Bari "ne ekzistis", kvankam ĝi jam antaŭe (de 970 al 1071) estis ĉefurbo de suda Italio.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La katedralo de sankta Savino el Kanoso estis konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj.

La kastelo estas eble sur la loko de antikva fortikaĵo romia. En 1132 tie la normanda reĝo Roĝero la 2-a konstruis kastelon, kiun tamen la urbanoj detruis en 1156. En 1233 la imperiestro Frederiko la 2-a ordonis ke ĝi estu rekonstruata - pro tio ĝi estas nomata "kastelo normanda-ŝvaba". La nuna aspekto enhavas partojn de la tempo de Frederiko la 2-a kaj postajn aldonaĵojn faritaj plejparte dum la 14-a kaj 15-a jarcento. En tiu kastelo mortis Bona Sforza, edzino de Sigismondo la 1-a kaj sekve reĝino de Pollando.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Stariĝis Esperanto-grupo en Bari en 1921.

La partner-urboj[redakti | redakti fonton]

(eblas la kontaktoj pere de Esperanto ĉar urbestro de Słupsk Robert Biedroń estas esperantisto).

Notoj, referencoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Bilancio demografico Anno 2016 Dicembre (itale). Istat. Alirita 2017-07-22.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo