Batumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batumi)
1071 - Kaukasus 2014 - Georgien - Batumi (16728246174).jpg
Panorama vido de la centra placo de la urbo
Batumo
kartvele ბათუმი
urbo
Batumi Montage by Gaeser.jpg
Flag of Batumi.svg
Batumi COA.JPG
Blazono
Oficiala nomo: ბათუმი
Lando Kartvelio Kartvelio
Regiono Aĝario
Historiaj regionoj Osmanida Imperio, TFSSR, Kartvela SSR
Montaro Kaŭkazo
Fervojo Trans-Kaŭkazia Fervojo
Maro Nigra Maro
Situo Batumo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 41° 38′ 45″ N 41° 38′ 30″ O / 41.64583 °N, 41.64167 °O / 41.64583; 41.64167 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 64,9 km² (6 490 ha)
Loĝantaro 152 839 (2014)
Denseco 2 354,99 loĝ./km²
Urbestro Robert Ĉĥaidze
Horzono UTC (UTC+4)
Poŝtkodo 6010
Telefona antaŭkodo +995 422
Situo enkadre de Kartvelio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kartvelio
Situo rilate al Nigra Maro
ButtonRed.svg
Situo rilate al Nigra Maro
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: ბათუმი
Retpaĝo: www.batumi.ge
Vido al Batumo je 2012
Centro de Batumo
Strando en Batumo
Strando en Batumo ĉe Nigra Maro

Batumo estas ĉemara kuracloko en sudokcidento de Kartvelio, ĉefurbo de Aĝario, granda haveno kaj komercocentro. Ĝi estas ankaŭ la finstacio de la Trans-Kaŭkazia Fervojo, la Krimea-Kaŭkazia Marvojo. Loĝantaro 152839 (2014). Ĝi situas 20 km de turka ŝtatlimo en subtropika zono, kie abundas citrusaj kaj teaj plantejoj. Industrio: petrolorafineja, ŝipkonstrua, nutrada kaj malpeza.

Ejo de la antikva Greka kolonio de Batis. La urbo estas konata de 11-a jarcento kiel fortikaĵo. En Mezepoko apartenis al Kartvelio, de la 16-a jarcento sub turka regado, de 1878 sub la rusa.

En la urbo estas sanktejoj por multaj religioj: ortodoksa kaj katolika kristanismo, islamo kaj judismo, aliaj vidindaĵoj estas Aĝaria muzeo, botanika ĝardeno, delfinario, cirko kaj belega Riviero (ripoza komplekso ĉe la bordo de la Nigra maro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.