Judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judismo
religio • etna religio • vivstilo
monoteisma religio • Abrahama religio
Komenco 5-a jarcento a.K.E. vd
Fondinto(j) Abrahamo vd
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio
Detalaĵoj rilataj al la juda tradicio (de supre malsupre, tiam de dekstre maldekstren): talito, maco, Turbo (tradicie ludilo nomata drejdel), tradicia sedera bovlo por la festo de pesaĥo, sepbranĉa menoro, Torao-volvlibro, Okcidenta Muro, la du tabuloj de la interligo kun la Dek Ordonoj sur ili, vino por kiduŝo, knarilo por Purimo, kipao, mezuzo, flago de la Ŝtato Israelo, la kvar specioj por Sukoto, tefilino, ŝofaro. En la centro de la Stelo de Davido: La Templo.

Judaismo[1]judismo estas la religio, nacieco kaj popolgenta kulturo de heredaĵoj, asociita kun la juda kaj hebrea popolo. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:

Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis la Fariseoj, la Sadukeoj kaj la Esenoj, kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento emerĝis antaŭ la tiam malgranda sekto de la kristanoj. Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj. La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ pra-judismo. Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaimoj, kiuj fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj, kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.

Judismo kiel religio estas la tradicia kredo de la judoj. Ĝi estas halaĥa religio, bazita sur sistemo de praktikaj micvoj, kiuj havas sian originon en la judaj sanktaj heredaĵoj: la skribita Torao kaj la parola Torao. (Kvankam la karaimoj neas la aŭtoritaton de ĉi-lasta.) Tiu ĉi religio profunde influis la komencojn de kristanismo kaj islamo, sed male al la du lastaj ĝi estas nek universala nek misia religio.

Judismo kiel kulturo inkluzivas plurajn unikajn komunumaj lingvojn (hebrea, jida, ladina, juda araba kaj aramea) en ĉiu el kiuj estis kreita ampleksa literaturo; ampleksa filozofio kaj mistikismo, kiuj ofte estis influitaj de ĝeneralaj filozofiaj kaj mistikaj eseoj; Same kiel sistemoj de kutimoj kaj sociaj konvencioj.

Judismo kiel nacieco funkcias kiel centro de identigo por multaj el la 17 milionoj da judoj en la mondo. Cionismo, la ĉefa juda nacia movado, estas karakterizita per juda memdeterminado ene de suverena ŝtato kun afineco por la teritorio de la Lando Israelo. Cionismo kiel instituciigita movado ekzistis ekde la fino de la 19-a jarcento, kaj tiris inspiron de judaj elementoj inkluzive de historia afineco, patrujo, lingvo kaj la ideo de grupigo de la ekzilitoj, same kiel de aliaj eŭropaj naciaj movadoj. La Ŝtato Israelo estas la nacia ŝtato de la juda popolo, kiu estis establita surbaze de la cionisma ideo.

Historio de judismo[redakti | redakti fonton]

En antikva Israelo, la kulto de JHVH – tutverŝajne tondro-dio en siaj originoj – estis ekskluziva, sed ne necese postulis la ne-ekziston de aliaj dioj – dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la babilona malliberperiodo, la israela religio iĝis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj. La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio establiĝis multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.

Helenisma judismo estis formo de judismo en la antikva mondo kiu kombinis la judan religian tradicion kun elementoj de la greka kulturo. Ĝis la falo de la Romia Imperio kaj la islamaj konkeroj de la orienta Mediteraneo, la ĉefaj centroj de helenisma judismo estis Aleksandrio (Egiptio) kaj Antioĥio (hodiaŭ en Suda Turkio), la du ĉefaj grekaj urbaj setlejoj en la Mez-Orienta kaj Nord-Afrika areo, ambaŭ fonditaj fine de la 4a jarcento a.K. post la konkeroj de Aleksandro la Granda. Helenisma judismo ankaŭ ekzistis en Jerusalemo dum la duatempla periodo, kie estis akra konflikto inter heleniĝantoj kaj tradiciistoj.

Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filozofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis kredantojn je lia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio – lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉieesto, ekzemple – establigis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuale venkinta flanko en la Biblio mem.

Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbruligis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj sinagogoj sekvis rabenojn – fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis identigitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris herezaj. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la establiĝo de Islamo, kaj la komencoj de oficialaj hierarkiaj rilatoj inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.

Tendencoj[redakti | redakti fonton]

Judaĵoj (horloĝdirekten desupre): ŝabataj kandelingoj, vazo por lavado de la manoj, Humaŝ kaj Tanaĥo, montrilo, ŝofaro, kaj etrogujo.

La Ortodoksa Judismo estas unu el la grandaj branĉoj de la juda religio en la nuntempo, kune kun la konservema judismo kaj la reformisma judismo. Ĝi distingiĝas de la aliaj pro ĝia rigora aliĝo al la Halaĥo. Ĝi ne havas centran doktrinan aŭtoritatecon kio permesas al ĝi kelkajn variantojn de ĝia praktikado.

Konservema judismo estas branĉo de la juda religio kiu devenas de intelektaj fluoj kiuj naskiĝis en Germanio en la deknaŭa jarcento, kaj ĉefe de la pozitiva-historia skolo kiu evoluis en la mezo de la deknaŭa jarcento. La ĉefa ideologo de ĉi tiu tendenco de juda pensaro estis la germana rabeno Zacharias Frankel. Ĉi tiu skolo estis reago al la alveno de klerismo kaj al la fakto ke en tiu epoko oni forigis la plej multon da diskriminaciaj leĝoj kontraŭ judoj en Okcidenta Eŭropo. Laŭ la pozitiva-historia skolo, judaj religiaj leĝoj ĉiam ŝanĝiĝis dum la historio por adaptiĝi al la tempoj, kaj judoj ĉiam devus strebi sekvi la judajn leĝojn sed ankaŭ esti malfermitaj al ŝanĝoj. Zacharias Frankel ne kunsentis kun la Reformistoj, kiuj ankaŭ volis ŝanĝi judismon por igi ĝin pli moderna kaj taŭga por la moderna mondo, ĉar li opiniis ke la ŝanĝoj kiujn ili volis alporti estis tro radikalaj kaj ne estis bazitaj sur judaj tradicioj. Tamen, li ankaŭ ne kunsentis kun la ortodoksuloj, kiuj refuzis akcepti iun ajn ŝanĝon al la judaj tradicioj. Origine, Frankel estis membro de la reformistoj, sed li forlasis ilin ĉar li ne konsentis, ke oni devus ĉesi uzi la Hebrean lingvon por preĝi.

Interno de la Kongregacio Emanu-El de Novjorko, nome la plej granda reformisma sinagogo en la mondo.

Reformisma Judismo ankaŭ konata kiel Liberala JudismoProgresema Judismo, estas branĉo de la juda religio kiu naskiĝis en Germanio en la 19-a jarcento. Nuntempe, ĝi estas tre populara inter usonaj kaj britaj judoj.

Nuntempaj reformismaj judaj movadoj konsentas pri la plejmulto el la sekvaj principoj:

  • Lasi aŭtonomecon al la individuo pri kiel interpreti la judajn religiajn leĝojn
  • Apliki tekstan analizon al la juda Biblio (torao kaj tanaĥo) kaj al la rabena literaturo
  • Lerni judajn religiajn principojn pere de ne-religiaj metodoj, kune kun religiaj
  • Sekvi modernajn kulturajn morojn pri vestaĵoj, kutimoj kaj praktikoj
  • Havi kompletan egalecon inter la seksoj en religiaj ritaroj
  • Emfazi la koncepton de Tikkun Olam ("Ripari la Mondon"), juda religia principo kiun oni ofte uzas por indiki strebado al socia justeco.

Rekonstruisma judismo estas branĉo de judismo. Ĝi provas gardi la tradiciojn, sed reformuli ilin laŭ la tempo. Ĝi estis fondita en 1922 fare de la ortodoksa rabeno Mordecai Menahem Kaplan kaj estas la plej juna branĉo de judismo. Rekonstruisma judismo similas al konservativa judismo kaj, kiel ĝi, situas inter ortodoksa kaj reformisma judismo.

La termino novĥasidismo temas pri nuntempaj tendencoj en judismo al grava reinteresiĝo pri la instruoj de kabalo kaj ĥasidismo fare de membroj de aliaj ekzistantaj judaj movadoj.

Kredo[redakti | redakti fonton]

Moseo kaj la Dekalogo, de José de Ribera.

Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tiel:

  1. Dio ekzistas
  2. Dio estas unu kaj unika
  3. Dio estas senkorpa
  4. Dio estas eterna
  5. Preĝu nur al Dio
  6. La vortoj de la profetoj estas veraj
  7. La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
  8. La Torao estis donita al Moseo
  9. La Torao estas neŝanĝebla
  10. Dio scias kaj kapablas ĉion
  11. Dio punas kaj rekompencas
  12. La Mesio venos kaj regos
  13. La mortintoj reviviĝos

Oni rajtas dividi la dektriopon en tri grupojn:

  1. La realo de Dio kaj Lia unueco.
  2. Torao el la ĉielo kaj profetaĵo.
  3. La agoj de Dio en la mondo kiel rekompenco kaj puno.

Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksuloj kaj la konservativuloj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("ĥumaŝ") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("parola Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la "ĥumaŝ", sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la vera historia dono de la "ĥumaŝ" al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la reformisma judismo ĝenerale malakceptas la laŭvortan interpretadon de la Talmudo.

Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesion (aŭ estis tiel prezentitaj fare de aliaj), kiel Jakob Frank, Ŝabetai Cvi, Simon Bar-Koĥba.

La Biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruisma judismoj malakceptas ĝin.

Judismo, inter aliaj kulturoj, praktikas cirkumcidon, kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa kaj konservativa judismo ankaŭ devigas al manĝado laŭ koŝera leĝaro, dum la reformisma judismo ĝenerale vidas la ritajn leĝojn de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝojn pri koŝeraj manĝaĵoj kiel tradiciojn.

Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiu regiono rekonita kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.

Akcepto de la kerna kredaro[redakti | redakti fonton]

Statuo de Maimonido en Kordovo, Hispanio.

Fakuloj laŭlonge de la Historio de judoj have proponis nombrajn formularojn pri la kernaj kredoj de Judismo, el kiuj ĉiuj ricevis kritikojn.[2][3][4] La plej populara formularo estas la 13 principoj de kredo de Maimonides, disvolvigitaj en la 12-a jarcento.[2][3] Laŭ Maimonides, ajna judo kiu malakceptas eĉ nur unu el tiuj principoj estu konsiderata apostato kaj herezulo.[5][6] Judaj fakuloj subtenis vidpunktojn tre diverĝajn laŭ diversaj manieroj el la principoj de Maimonides.[7][8] Tiel, ene de la Reformisma Judismo nur la kvin unuaj principoj estas subtenendaj.[9]

En la epoko de Maimonides, lia listo de bazaj kredoj estis jam kritikita fare de Hasdai Crescas kaj Joseph Albo. Albo kaj Raavad argumentis, ke la principoj de Maimonides enhavas tro multajn aferojn kiuj, eĉ se pravaj, ne estas fundamentaj por la kredo.[2][3]

Tiukadre, la antikva historiisto Jozefo emfazis la praktikojn kaj sekvojn pli ol la religiajn kredojn, asociante la apostatecon kun malsukceso obei la judajn leĝojn kaj asertante, ke la postuloj por la konverto al judismo inkludis cirkumcidon kaj aligon al la tradicia kutimaro. La principoj de Maimonides estis tre multe ignoritaj laŭlonge de la venontaj jarcentoj.[10] Poste, du poeziaj reasertaĵoj de tiuj principoj (nome "Ani Ma'amin" kaj "Jigdal") estis integritaj en multaj judaj liturgioj,[2][9][11] kio kondukis al ties eventuala preskaŭ-universala akceptado.[12][13]

Paĝofino de la Miŝnaho.

En modernaj epokoj, en judismo ne estas centrigita aŭtoritato kiu starigas precizan religian dogmon. Pro tio, multaj diversaj variaĵoj pri la bazaj kredoj estas konsiderataj ene de la ombrelo de judismo.[7] Eĉ tiel, ĉiuj judaj religiaj movadoj estas, je pli granda aŭ pli malgranda etendo, bazitaj sur la principoj de la Hebrea Biblio kaj variaj komentarioj kiel la Talmudo kaj la Midraŝo. Judismo ankaŭ universale agnoskas la Biblian aliancon inter Dio kaj la Patriarko Abraham same kiel la aldonajn aspektojn de la Alianco montrita al Moseo, kiu estas konsiderata la plej granda profeto de judismo.[7][14][15] En la Miŝnaho, kerna teksto de la Rabena Judismo, akceptado de la diaj originoj de tiu alianco estas konsiderata esenca aspekto de judismo kaj tiuj kiuj malakceptas la aliancon perdas siajn eblojn en la Alia Mondo.[16]

Establi la kernajn kredojn de judismo en la moderna epoko estas eĉ pli malfacila, konsiderante la nombron kaj diversecon de la nuntempaj judaj movadnomoj. Eĉ malpliigante la problemon al la plej influaj intelektulaj tendencoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la afero restas komplika. Tiel por ekzemplo, la respondo de Josef Soloveiĉik (asocia kun la moderna ortodoksa judismo) al la moderneco estas konstituita el la identigo de judismo kun la sekvo de la halaĥo dum ties lasta celo estas venigi la sanktecon al la mondo. Mordeĥaj Kaplan, la fondinto de la Rekonstruisma judismo, abandonas la ideon de religio pere de la identigo de judismo kun civilizo kaj pere de tiu lasta termino kaj la nereligia traduko de la kernaj ideoj, li klopodas surombreligi tiom multajn judajn tendencojn kiel eblas. Siavice, la Konservisma Judismo de Solomon Schechter estas identa kun la tradicio komprenita kiel la interpretado de la Toraho, en si mem estante la historio de la konstantaj ĝisdatigoj kaj alĝustigoj de la Leĝo plenumitaj pere de kreiva interpretado. Finfine, David Philipson skizas la linion de la reformisma movado en judismo kontraŭante ĝin al la strikta kaj tradicia rabena alproksimiĝo kaj tiel venas al konkludoj similaj al tiu de la konservema movado.[9][17]

Rilato al aliaj unudiaj religioj[redakti | redakti fonton]

La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la 1-a jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel filon de Dio, kaj sin mem kiel kulmino de judismo, kaj ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj origina peko.

Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulminon de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ vidpunktojn.

Historio de la judoj[redakti | redakti fonton]

Jam pro la Babilona ekzilo judoj, ĉu pro la ekzilo ĉu pro milita trudo ĉu pro aliaj tialoj, iris vivi en multaj aliaj landoj de Mezoriento, kaj poste formis komunumojn tra ĉiuj orientmediteraneaj landoj, konstituante kolektive diasporon. Ties ĉeesto estis atestita en Grekio el la 4-a jarcento a.K. antaŭen en lokoj tiom variaj kiel en Ĥio, Egino, Atiko kaj Rodoso[18] kaj en Italio tiom frue kiom en la 2-a jarcento a.K.[19]

Masakro de la Judoj de Metz dum la Unua Krucmilito, fare de Auguste Migette.

Post la Sieĝo de Jerusalemo (en la jaro 70), centoj da miloj de judoj estis portitaj kiel sklavoj al Romo, el kiu ili poste elmigris al aliaj eŭropaj landoj. La judoj kiuj elmigris al Iberio, kaj ties posteuloj estos la Sefardaj judoj, dum tiuj kiuj elmigris al Germanuja Rejnlando kaj al Francio estos la Aŝkenazoj.[20] Eŭropaj judoj estis specializitaj en ekonomio kiel metiistoj, komercistoj, kaj mon-pruntistoj.[21] Grava malpliigo en iliaj populacioj okazis en Okcidenta Eŭropo okazis pro la okazigo de la Krucmilitoj kiuj akcelis la religi-kulturan maltoleremon, okazigante multajn pogromojn kaj postajn forpelordonojn, en Anglio (1290), Francio (14a jarcento) kaj Hispanio (1492). Je la fino de la mezepoko, simila fenomeno ripetiĝis en la Itala duoninsulo kaj tra plej el la Germanaj urboj kaj princlandoj en german-parolantaj landoj en la 16-a jarcento. Grandaj jid-parolantaj populacioj foriris en tiuj samaj jarcentoj al Orienta Eŭropo. Je la 17-a jarcento ekis reveniga procezo, pro reena migrado al centra kaj okcidenta Eŭropo, kiam okazis pogromoj en Ukrainio (1648-1649).[22]

Antaŭjuĝoj konsideranta la tutan judan popolon kiel “popolo mortiganto de Kristo”, restis viva ĝis epoko de klerismo, dum kiu diverskulturaj intelektuloj komencis konsciiĝi kaj rezonadi pri kian makroskopan maljustaĵon Eŭropo kapablis kuntreni kaj plasmi laŭlonge de jarcentoj.
Dum la 18-a jarcento fakte la judaro suferis frapan maldensigon: en 1781 Jozefo la 2-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio publikigis rajtigilon de tolero por judoj kaj en Francio alestiĝis akordo laŭ kiu al tiuj estu allasita la rajto posedi francan civitanecon,[23] Iom post iom komenciĝis ankaŭ la definitiva disfaliĝo de la obstakloj kiuj ilin estis tenintaj marĝene de la civila socio.
Emancipiĝo simila al tiu de Jozefo la 2-a etendiĝis ankaŭ al aliaj eŭropaj ŝtatoj: en Rusio, ekzemple. Ankaŭ en Piemonto de 1848, per la artikolo 24a de la Statuto Albertino, estis rekonataj al la israela popolo la tuteco de la civilaj kaj politikaj rajtoj, kiuj poste etendiĝos al tuta Italio.

Naziisma bojkoto de judaj negocoj: SA trupoj instigas al bojkoto ekster Israela superbazaro, Berlino, 1a de aprilo 1933. La signaloj diras: "Germanoj! Defendu vi mem! Ne aĉetu de judoj."[24] La socia izoligo estis antaŭŝtupo de la Holokaŭsto.

Tamen, spite ke dum la klerisma epoko multe kvietiĝis la malamikeca etoso rilate judojn, restis tamen subkonscie antisemitismo kiu eksplodis, eĉ pli feroca, en sinsekvaj jarcentoj: en cara Rusio okazis violentaj kontraŭjudaj tumultoj kiuj ricevis la nomon pogromo (el la rusa Погром kiu signifas detruo), ofte instigitaj de la politikaj aŭtoritatoj (laŭ iuj historiistoj) por vehikli la popolan malkontenton de la jaroj de la revolucioj de 1905 kaj 1917 favore de la neindulgemo kontraŭ tiu religio. La plej feroca kaj violenta persekuto kiun la juda popolo suferis estis planita de la Nazia Germanio estre de Adolf Hitler kaj aliaj naziestroj kaj estas konata kiel "Fina solvo". Naziismo profitis, pro sia propagando, de la fakto, ke la komenca reĝimo komunista rusa estis praktike influregata de judoj kaj ke la unuaj provoj de komunismo en Germanio estis, kvankam malsukcesaj, ĉefdirektitaj de judoj.

Post la Holokaŭsto, nome amasmortigo de centoj da miloj da judoj el preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo, plifirmiĝis la ideo krei judan ŝtaton en Israelo, kio jam estis planita dum la antaŭaj jardekoj ĉefe fare de la movado Cionismo. La alvenon de judoj al la tiama Palestino kaj la kreo de la juda ŝtato, apogita de Unuiĝintaj Nacioj, okazigis la akran malakcepton de la arabaj populacioj kaj de Palestino kaj de la najbaraj landoj, kio rezultis en sinsekvaj militoj kaj malfacilaĵoj, kio estas konata kiel Arab-israela problemo. Judoj el multaj landoj alvenis en Israelon, kreante novan judan socion kun mikso de tre diversaj kulturaj devenoj.

Juda identigo (Popola kaj heredaĵa)[redakti | redakti fonton]

Blua Stelo de Davido, simbolo de Judismo. Ankaŭ uzata dum la holokaŭsto kiel flava insigno

Laŭ tradicia juda leĝo, judo estas iu ajn naskita de juda patrino aŭ iu kiuj konvertis al judismo laŭ la juda leĝo. Usona reformita judismo kaj brita liberala judismo akceptas filon de unu juda patro aŭ patrino kiel juda, se la gepatroj edukas la infanon laŭ juda identigo.

Ĉiuj nuntempaj formoj de judismo pretas akcepti sincerajn konvertitojn, kvankam tradicie ekde la epoko de la Talmudo konvertiĝo estis malkuraĝigita. La proceduro por konvertiĝo devas esti taksata de aŭtoritato kaj la konvertito ekzameniĝas pri lia/ŝia sincereco kaj scio pri judismo.[25] Konvertitoj ricevas la nomon "ben Abraham""bat Abraham", tio estas filo aŭ filino de Abrahamo.

Tradicia judismo subtenas, ke judo, ĉu denaska aŭ konvertita, estas ĉiama judo. Do, judo, kiu proklamas sin ateisto aŭ konvertito al alia religio estas daŭre konsiderata judo fare de tradicia judismo. Tamen la reformisma movado akceptas, ke judo, kiu konvertiĝis al alia religio ne plu estas judo,[26][27] kaj la israela registaro akceptas tion nur post decidoj de altaj kortumoj.[28]

La demando, kio estas juda identeco, ricevis novan respondon en la 1950-aj jaroj, kiam David Ben-Gurion petis opiniojn pri mihu Yehudi ("kiu estas judo?") de judaj religiaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj tra la tuta mondo por difini israelan civitanecon, respektive ŝtatanecon. Ankoraŭ ne ĉio estas detalita kaj la demando foje revenas en israela politiko.

Sekular-humanisma judismo, kiu rekomendas laikan humanismon en juda kunteksto, kaj ankaŭ vidas judismon kiel kulturon. Male al la Rekonstruistoj, la movado rifuzas inkludi teismajn formuliĝojn en siaj ritoj. Fondite en 1969, kaj aktuale en 2012 ĝi havis 10,000 membrojn en nordamerikaj komunumoj.

Moderna senpraktiko[redakti | redakti fonton]

En israelo, la sekularuloj estas la malplej religiema grupo, konsistante el preskaŭ duono de la populacio. Foje "sekularista" estas la komuna moknomo por iu ajn kiu ne aliĝas al halaĥa vivstilo, nekonsiderante iliaj personaj kredoj aŭ la amplekso de judaj praktikoj kiujn ili praktikas. Sociologoj klasifikas sekularistojn en Israelo en tri grupojn: la plej granda estas "sekularistoj ĉiuokaze", kiuj ne havas ajnan bonordan ideologian vidpunkton; estas tiuj kiuj konservas diversajn ne-ortodoksajn alligitecojn kun ilia juda identeco, en la maniero de judismo kiel kulturo, nacia heredaĵo ktp., kies aktiva esprimo estas juda renovigo. Kontraŭe estas la "universalismaj sekularistoj", kiuj donas malmulte da graveco aŭ fremdiĝo al sia judismo, konsideras la religion kiel malfacilan ŝarĝon kaj preferas israela aŭ tutmonda identeco ol la religa [29].

En la monda judismo, krom la ekzistantaj grupfluoj, ekzistas kategorio da nefiliigitaj judoj, ambaŭ en la larĝa signifo de tiuj kiuj ne estas membroj de iu komunumo, sed en pli malvasta signifo ĝi rilatas al tiuj kiuj ne identiĝas kun iu ekzistanta grupfluo. En diversaj socienketoj, la nefiliuloj ricevas la ŝancon identigi kiel "Nur Juda", "Judoj de Neniu Religio", kaj pli. "Judoj sen religio" konsistigas la vastan plimulton de la nefiliuloj en Usono [30].

Kriptojudismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kriptojudismo.

Kriptojudismo aŭ kaŝjudismo estas persona aliĝo al judismo dum la persono deklaras sin publike sekvanto de alia religio, historie de kristanismo, foje de Islamo. La personoj kiuj praktikas kriptojudismon estas referencataj kiel kripto-judoj aŭ kriptojudoj. La termino kriptojudo estas uzata ankaŭ por priskribi posteulojn de judoj kiuj ankoraŭ –ĝenerale sekrete– retenas kelkajn judajn kutimojn, ofte dum ili estas praktikantoj de aliaj religioj, plej ofte de kristanismo.

Ĉefaj festoj[redakti | redakti fonton]

Seder-tablo por Pesaĥo, kun la libro, kiun tradukis Erin Piateski.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Paĝo el 11a-jarcenta aramea Targum, nome manuskripto de la Hebrea Biblio.

La hebrea estas la lingvo de la plej malnovaj judaj tekstoj kaj estis la kutima lingvo de judoj en la antikva periodo, kiam ili estis sendependaj. Kiel kutima lingvo anstataŭis ĝin post jarcentoj la aramea, sed ĝi restis uzata ĝis nun kiel lingvo de la diservoj kaj parte de kleruloj.

La aramea estas lingvo, kiu tre similas la hebrean kaj kiu influis la skriban hebrean de postaj judaj verkoj. Iuj partoj en la tekstoj de la Tanach estis verkitaj en la aramea, tiel ekzemple la unuaj tekstoj de la libro de Daniel estas en la hebrea, kaj postaj en la aramea. Ekzemple Jesuo de Nazareto kaj liaj judaj samlandanoj supozate parolis la aramean.

En diasporo judoj adoptis la lingvojn de la landoj en kiuj ili vivis. Kelkaj apartaj okazoj estas lingvoj, kiujn transprenis judaj komunumoj el diversaj regionoj de la mondo kaj evoluigis pro historiaj kialoj al memstaraj lingvoj (iuj nomas ilin dialektoj). Vidu ekzemple la jidan lingvon (la lingvo de la aŝkenazoj), la sefardan lingvon, la juda-berbera lingvo (la lingvo de judaj berberoj en Maroko, la tata aŭ juda-tata lingvo (la lingvo de la montaraj judoj de la Kaŭkazo, tio estas en Dagestano kaj Azerbajĝano).

En la ĉiutaga vivo, plej ofte judoj parolas la lingvon de la lando en kiu ili vivas, respektive loĝas.

La "ivrita", kiun oni uzas nuntempe en Israelo estis sukcesa revivigo de la antikva hebrea, al kiu estis aldonita moderna vortaro kaj kies gramatiko estis adaptita. Ĝi nuntempe evoluas en la ĉiutaga uzado kiel aliaj lingvoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Juda arto. Marianos kaj Janina, Mozaiko de bizanca arto de la Sinagogo Beit Alfa, 6-a jarcento. La komponaĵo montras la dek du zodiakajn bildojn kiel koincidaj kun la dek du monatoj de la hebrea kalendaro.[31] La apero de la centra bildo de la suno havas tie justigon de astronomia tialo (kaj ne religia).[32] La kvar figuroj de la anguloj reprezentas la kvar pintojn de la jaro,[33] nome solsticoj kaj ekvinocoj, nomumitaj en hebrea laŭ la monato en kiu ĉiu el ili okazas: nome Tiŝrei, [Tevet], Ni[san] kaj Tamuz. Kibuco Beit Alfa, Israelo.

Juda kuirarto rilatas al la kuiradaj tradicioj de la juda popolo en la mondo. Ĝi evoluis dum multaj jarcentoj, formitaj de judaj dietaj leĝoj (koŝero), judaj festotagoj kaj ŝabata tradicio. La juda kuirarto estas influita de la ekonomio, agrikulturo kaj kuirarta tradicio de la multaj landoj kie judaj komunumoj ekloĝis kaj varias multe tra la tuta mondo.

Estas multaj ritaj benoj en judismo: ekzemplo estas la beno Aŝer jacar.

La juda mitologio estas komponita de la religiaj kaj tradiciaj rakontoj ligitaj al la judismo, dum la «juda folkloro» konsistas en la popolaj rakontoj kaj legendoj kiujn oni trovas en la juda kulturo. Reale, estas malabunda la primitiva folkloro konservita diferenca el la literaturo "agada". Tamen, mitologio kaj folkloro survivis kaj etendiĝis inter la juda loĝantaro en ĉiuj epokoj de ties historio.

Fontoj, tekstoj kaj dokumentaro[redakti | redakti fonton]

La Encyclopaedia Judaica (latine: "Enciklopedio Judisma", hebree: אנציקלופדיה יודאיקה) estas 26-voluma anglalingva enciklopedio de la juda popolo kaj de judismo. Ĝi kovras diversajn areojn de la juda mondo kaj civilizo, inkluzive de juda historio de ĉiuj epokoj, kulturo, judaj festotagoj, hebrea lingvo, Torao, kaj la sistemo de religiaj instruoj nomata Halaĥo. Publikigita origine en 1971, laŭ la stato de 2010 ĝi aperis en du eldonoj akompanitaj per kelkaj revizioj.

La Encyclopedia of Judaism (angle: "Enciklopedio de Judismo" estas 3-voluma anglalingva enciklopedio pri la nuntempaj juda popolo kaj judismo, kovranta diversajn areojn de la nuna juda mondo kaj civilizo. Ĉefaj eldonantoj estas Jacob Neusner, Alan J. Avery-Peck kaj William Scott Green. La publikaĵo de sume 1592 paĝoj origine publikiĝis en junio 1999.

Ekzistas multaj publikaĵoj en la mondo de judismo, ekzemple European Journal of Jewish Studies, kie foje aperis tekstoj rilataj al Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Judaj terminoj.
Paĝo el Libro Zohar, la baza fonto de Kabalo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiun ĉi formon la Akademio de Esperanto oficialigis en la 3-a Oficiala Aldono al la Fundamento
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Kohler, Kaufmann; Hirsch, Emil G. (1901–1906). "Articles of Faith". En Singer, Isidore; et al. (eld.). The Jewish Encyclopedia. New York: Funk & Wagnalls.
  3. 3,0 3,1 3,2 Jacobs 2007.
  4. Rabbi S. of Montpelier, Yad Rama, Y. Alfacher, Rosh Amanah.
  5. "Maimonides' 13 Foundations of Judaism". Mesora. "However if he rejects one of these fundamentals he leaves the nation and is a denier of the fundamentals and is called a heretic, a denier, etc."
  6. Rabbi Mordechai Blumenfeld. "Maimonides, 13 Principles of Faith". Aish HaTorah. "According to the Rambam, their acceptance defines the minimum requirement necessary for one to relate to the Almighty and His Torah as a member of the People of Israel"
  7. 7,0 7,1 7,2 Daniel Septimus. "The Thirteen Principles of Faith". MyJewishLearning.com.
  8. Ronald L. Eisenberg (2004). The JPS guide to Jewish traditions. Jewish Publication Society. p. 509. ISBN 978-0-8276-0760-6. "The concept of "dogma" is…not a basic idea in Judaism."
  9. 9,0 9,1 9,2 Mendes-Flohr 2005.
  10. Dogma in Medieval Jewish Thought, Menachem Kellner.
  11. "The Thirteen Principles of the Jewish Faith". Hebrew4Christians. Retrieved 22 August 2010.
  12. "What Do Jews Believe?". Arkivigite je 2009-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Mechon Mamre. "The closest that anyone has ever come to creating a widely accepted list of Jewish beliefs is Maimonides' thirteen principles of faith."
  13. The JPS guide to Jewish traditions, p. 510, "The one that eventually secured almost universal acceptance was the Thirteen Principles of faith"
  14. "Description of Judaism, Ontario Consultants on Religious Tolerance". Arkivigite je 2020-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Religioustolerance.org. Alirita la 1an de Decembro 2020.
  15. Rietti, Rabbi Jonathan. "How Do You Know the Exodus Really Happened?". Arkivita el la originalo la 18an de Septembro 2004. La vorto "emunah" estis tradukita malĝuste en la Biblio de la reĝo Jakobo kiel simple "kredo" aŭ "fido", dum aktuale, ĝi signifas konvinko, kio estas multe pli emfaza sciaro pri Dio bazita sur la sperto.
  16. "Jewish Sacred Texts". ReligionFacts. Alirita la 1an de Decembro 2020.
  17. Kosior, Wojciech. (2015) Some Remarks on the Self-Images of the Modern Judaism. Textual Analysis, p. 91–106.
  18. Alexander Panayotou, 'Jews and Jewish Communities in the Balkans and the Aegean until the twelfth century,' en James K. Aitken, James Carleton Paget (eld.), The Jewish-Greek Tradition in Antiquity and the Byzantine Empire, Cambridge University Press, 2014 pp.54-75, pp.64ff.
  19. Peter Schäfer, Judeophobia: Attitudes Toward the Jews in the Ancient World, Harvard University Press 2009
  20. Ben-Sasson, Haim Hillel, 1914-1977, editor. Ettinger, Samuel, editor.. (1972) Jewish society through the ages. Schocken Books. OCLC 581911264.
  21. Botticini and Eckstein, Maristella and Zvi. (2012) The Chosen Few : How Education Shaped Jewish History, 70-1492. Princeton University Press, p. 49. ISBN 9780691144870.
  22. Yohanan Aharoni, The Jewish People: An Illustrated History, A&C Black 2006 p.305.
  23. En Pollando kaj ĉirkaŭaj landoj tiu rajto estis de ĉiam konsentita.
  24. Boycotts. Educational Resources. Center for Holocaust and Genocide Studies, Universitato de Minesoto. Arkivita el la originalo je 11a de junio 2007.
  25. Weiner, Rebecca. Who is a Jew?. Jewish Virtual Library (2007). Alirita 2007-10-06.
  26. ''Reform's Position On...What is unacceptable practice?''. Faqs.org (2010-06-29). Alirita 2010-08-22.
  27. Heschel, Susannah (1998) Abraham Geiger and the Jewish Jesus. Chicago: University of Chicago Press. p. 157. ISBN 0-226-32959-3
  28. Law of Return 5710-1950. Israel Ministry of Foreign Affairs (2007). Alirita 2007-10-22.
  29. Liebmann Ziser: Judaism and Jewishness in the Jewish State.‏ The Annals of the American Academy of Political and Social Science, januaro 1998. p 20.
  30. Barry A. Kosmin, The Jewish Secularization Thesis and the Revival of American Jewish Secularism, from: Jewish Population And Identity, Springer p 75.
  31. R. Errell kaj D. Pegaz: "The floor mosaic of the ancient Bet Alpha synagogue showing an allegorical illustration of the sun surrounded by the twelve signs of the Zodiac" (Israeli Postage Stamp Catalog).
  32. En astronomio, la zodiako (de la greka "zoon-diakos" kiu signifas radon de la animaloj) estas bendo kiu ĉirkaŭas la ĉielan sferon kaj kiu estas sufiĉe larĝa por enhavi la sunon.
  33. En hebrea, תקופות—Tkufot.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baroukh, Elie kaj Lemberg, David. Enciclopedia práctica del judaísmo. Colección "Nueva Luz". Teià: Ediciones Robinbook, 09/1995. ISBN 84-7927-141-8 e ISBN 978-84-7927-141-1.
  • Day, John. Yahweh and the Gods and Goddesses of Canaan. Chippenham: Sheffield Academic Press, 2000.
  • De Lange, N. R. M. Judaísmo. Barcelona: Riopiedras Ediciones, 05/1996. ISBN 84-7213-132-7 kaj ISBN 978-84-7213-132-3. Ankaŭ en Madrido: Akal Cambridge, 20an de novembro 2003. ISBN 978-84-8323-122-7, kaj 19an de decembro 2006. ISBN 978-84-460-2598-6.
  • Dever, William G. Did God Have a Wife?. Grand Rapids: Wm. B. Eerdmans Publishing Co., 2005.
  • Josy Eisenberg, Une histoire des Juifs (ISBN 2-253-01384-6)
  • Finkelstein, Israel (1996). Ethnicity and Origin of the Iron I Settlers in the Highlands of Canaan: Can the Real Israel Please Stand Up?, The Biblical Archaeologist, 59(4).
  • Maurice-Ruben Hayoun, Le Judaïsme, (ISBN 2-200-34244-6)
  • Lewis, Bernard. (1984). The Jews of Islam. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-00807-8
  • Lewis, Bernard. (1999). Semites and Anti-Semites: An Inquiry into Conflict and Prejudice. W. W. Norton & Co. ISBN 0-393-31839-7
  • Mate, Reyes kaj Forster, Ricardo. Kunlaborantoj José Antonio Zamora, Esther Cohen, Joaquín Lomba Fuentes, Esther Shabot Askenazi, Angelina Muñiz-Huberman, Daniel Lvovich, Ernesto Bohoslavsky, Gonzalo Álvarez Chillida, Adrián Julio Jmelnizky, Mauricio Pilatowsky. El judaísmo en Iberoamérica. Kolekto: Enciclopedia Iberoamericana de Religiones 6. Madrid: Editorial Trotta, 2007. ISBN 978-84-8164-909-3.
  • Matzliah Melamed, Meir. El judaísmo. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 08/1981. ISBN 84-00-04914-4 kaj ISBN 978-84-00-04914-0.
  • Schopen, Edmund. Historia del judaísmo en Oriente y Occidente. Alcoy: Editorial Marfil, S.A., 01/1970. ISBN 84-268-0146-3 kaj ISBN 978-84-268-0146-3.
  • Stillman, Norman (1979). The Jews of Arab Lands: A History and Source Book. Philadelphia: Jewish Publication Society of America. ISBN 0-8276-0198-0
  • Walsh, J.P.M. The Mighty From Their Thrones. Eugene: Wipf and Stock Publishers, 1987.
  • Geoffrey Wigoder kaj Sylvie Anne Goldberg (dir.), Dictionnaire encyclopédique du judaïsme, Bouquins, Robert Laffont, 1996 (ISBN 2-221-08099-8)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa/Haredia
Tradicia/Konservatisma
Konservativa
Reformisma/Progresema
Rekonstruisma
Renovigo
Humanisma
Karaitoj