Juda kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kokidaĵa supo kun kreplaĉo
Haketita hepataĵo

Juda kuirarto rilatas al la kuiradaj tradicioj de la juda popolo en la mondo. Ĝi evoluis dum multaj jarcentoj, formitaj de judaj dietaj leĝoj (koŝero), judaj festotagoj kaj ŝabata tradicio. La juda kuirarto estas influita de la ekonomio, agrikulturo kaj kuirarta tradicio de la multaj landoj kie judaj komunumoj ekloĝis kaj varias multe tra la tuta mondo.[1][2]

La distingaj stiloj en juda kuirarto estas aŝkenaza, sefarda, mizraĥa, persa, jemena, barata kaj latinamerika. Ekzistas ankaŭ pladoj de judaj komunumoj de Etiopio ĝis Centra Azio.

Ekde la establado de la ŝtato Israelo en 1948 kaj precipe ekde la fino de la 1970-aj jaroj, komenciĝanta israela "fuzia kuirarto" disvolviĝis. La juda-israela kuirarto precipe adaptis multajn elementojn, koincidantajn teknikojn kaj ingrediencojn de multaj diasporaj judaj kuirartaj tradicioj.[3]

Uzado de agrikulturaj produktoj el pladoj de unu juda kuirarta tradicio en la ellaborado de pladoj de aliaj judaj kuirartaj tradicioj, kaj ankaŭ enmetante kaj adaptante diversajn aliajn orientajn pladojn de la loka ne-juda loĝantaro de la lando Israelo (kiu ankoraŭ ne estis enkondukita per la kuirartaj tradicioj de judoj, kiuj alvenis al Israelo el la aliaj arabaj landoj), israela juda kuirarto estas kaj aŭtente juda (kaj plej ofte koŝera) kaj karakterize loka "israela", tamen plene hibridita de ĝiaj multkulturaj diasporaj judaj originoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BCK Kosher Certification Agency—Kosher Kitchen. Bckosher.org. Alirita 2012-05-01.
  2. cRc: Kosher in the Kitchen. Consumer Kosher. Chicago Rabbinical Council. Arkivita el la originalo je 2012-04-14. Alirita 2012-07-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-14. Alirita 2019-05-29.
  3. Lupovich, Howard. (2010) “7”, Jews and Judaism in World History, p. 258. ISBN 0-203-86197-3.