Aŝkenazoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aŝkenazoj
(יהודי אשכנז Jehudej Aŝkenaz)
Suma populacio

8 - 11,2 milionoj (takso)

Ŝtatoj kun signifa populacio
Usono Usono 5 - 6 milionoj
Israelo Israelo 3 - 4 milionoj
Eŭropa Unio Eŭropa Unio ~ 1 030 000
Rusio Rusio 400 000
Kanado Kanado ~ 240 000
Argentino Argentino 200 000
Germanio Germanio 100 000
Sud-Afriko Sud-Afriko 80 000
Ĉilio Ĉilio 18 500
Lingvo(j)
Historie: la judgermana lingvo
Nuntempe: angla, hebrea, rusa
Religio
judismo
Parencoj
Sefardoj, Mizrahoj
v  d  r
Information icon.svg

La aŝkenazoj estas juda subetno kiu formiĝis en la Sankta Romia Imperio, en la centra kaj norda Eŭropo, fine de la 1-a jarmilo. La hejma lingvo de la aŝkenazoj estis la jida lingvo (jide: ייִדיש [jidiŝ], iel judgermana lingvo). Ekde la fino de la 11-a jc sekve de malsato kaj persekutoj (rilataj al la krucmilitoj) multaj aŝkenazoj migris en Pollandon.

Ili nombras ĉ. 8 milionojn kaj laŭ esploroj de israelaj genetikistoj en 2006, 40 % el ili devenas de kvar prapatrinoj (oni analizis mitokondrian DNA-on). Oni ekis la esplorojn komence pro trovi la kaŭzon de 20 genetike heredaj malsanoj, kiuj karakterizas la grupon.

La nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo aŝkenazoj, hebree aŝkenazim (אַשְׁכְּנַזִּים), devenas de la biblia Aŝkenazo (Genezo 10:3), nepo de Jafeto, kiun Aŝkenazon la hebrea tradicio rigardis prapatro de la popoloj nordokcidentaj; interalie, la leteroj de la judoj bizanciaj kaj siriaj nomas la kruckavalirojn de la unua krucmilito aŝkenazoj. En la posta tradicio tiu nomo indikis Germanion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]