Eliezer Ben-Jehuda
Eliezer Ben-Jehuda | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Eliezer Yitzhak Perlman |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1858 en Łużki |
Morto | 16-an de decembro 1922 (64-jara) en Jerusalemo |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Juda tombejo de la Olivarba Monto |
Lingvoj | hebrea lingvo • araba lingvo • rusa lingvo • aramea lingvo |
Loĝloko | Rusia Imperio • Brita mandato Palestino • Ottoman Palestine |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Otomana Imperio • Brita mandato Palestino |
Alma mater | Q30889365 |
Familio | |
Edz(in)o | Devora Ben-Yehuda • Hemda Ben-Yehuda |
Infano | Itamar Ben-Avi |
Okupo | |
Okupo | vortaristo • lingvisto • ĵurnalisto |
Eliezer Ben-Jehuda (hebree: אֱלִיעֶזֶר בֶּן־יְהוּדָה; nasknomiĝinta Eliezer Icĥak Perelman, ruse: Элиезер Ицхак Перельман); naskiĝis la 7-an de januaro 1858 en Luĵkio en Belorusio kaj mortis la 21)an de decembro 1922 en Jerusalemo) estas rusa ĵurnalisto kaj filologo de juda deveno. Li estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj arkitektoj de la lingva revivigigo de la moderna hebrea kiel parola lingvo.
Unu de la problemoj kiun la revivigo de la hebrea kunportis estis la fakto ke por multaj aferoj - ekzemple, elektro kaj aviadilo - (ankoraŭ) ne ekzistis vortoj en la hebrea. Ben-Yehuda tial regule publikigis listojn de hebreaj neologismoj kaj verkis vortaron de la hebrea lingvo.
Li estis konvinkita, ke la hebrea devus esti denove vivanta lingvo kaj decidis je iu momento plej eble multe paroli la hebrean kun homoj kiuj sciis tiun lingvon. Li kaj lia edzino Debora eĉ provis nur paroli hebree kun sia filo Ittamar Ben-Avi, kiu post multaj jarcentoj verŝajne fariĝis la unua denaska parolanto de la "moderna" hebrea.