Juda Tombejo de la Olivarba Monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda Tombejo de la Olivarba Monto
juda tombejo [+]

LandoIsraelo
SituoJerusalemo
- koordinatoj31° 46′ 26″ N, 35° 14′ 35″ O (mapo)31.7738388935.24306944Koordinatoj: 31° 46′ 26″ N, 35° 14′ 35″ O (mapo)

Juda Tombejo de la Olivarba Monto (Israelo)
Juda Tombejo de la Olivarba Monto (Israelo)
DEC
Juda Tombejo de la Olivarba Monto
Juda Tombejo de la Olivarba Monto
Lokigo de Israelo en mondo
Map
Juda Tombejo de la Olivarba Monto

Vikimedia Komunejo:  Mount of Olives Jewish Cemetery [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Juda Tombejo de la Olivarba Monto estas tombejo en Jerusalemo. Ĝi estas la plej malnova juda tombejo en la mondo. Ĝi estas ankaŭ la plej granda tombejo por judoj. La tombejo estas sur la Olivarba monto. Ĝi alfrontas la Malnovan Urbon de Jerusalemo. La tombejo havas pli ol 150 000 tomboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento speciala signifo estis ligita al Juda tombejo en Jerusalemo, ĉar ĝi estis la lasta kunvenloko ne nur de Jerusalemanoj sed ankaŭ de judoj el la tuta mondo. Tra la jaroj, multaj judoj en sia maljuneco venis al Jerusalemo por vivi la reston de sia vivo tie kaj esti entombigitaj en ĝia sankta grundo.

Dum la periodo de la Unua kaj Dua Templo la judoj de Jerusalemo estis entombigitaj en entombigaj kavernoj disetenditaj sur la deklivoj de la monto, kaj ekde la 16-a jarcento la tombejo komencis preni sian hodiaŭan formon.

La malnova juda tombejo kuŝis sur la deklivoj de la Olivarba Monto alrigardanta al la Kidron Valo (Valo de Jehoŝafat), disradiante el la malsupraj antikvaj partoj, kiuj konservis la judajn tombojn de la periodo de la Dua Templo; tie estis seninterrompa tradicio de entombigo dum miloj da jaroj. La tombejo estis tute proksima al la Malnova Urbo, ĝia ĉefa merito estis, ke ĝi situis tuj trans la Kidron Valo de la Templa Monto: laŭ juda tradicio, ĉi tie komencus la Resurekto de la Mortintoj kiam Mesio aperos sur la Olivarba Monto kaj direktos sin al la Templa Monto.

Multaj famuloj estas enterigitaj en la tombejo kiaj rabeno Chaim Ben-Attar, konata kiel la Ohr ha-Chaim, kaj rabeno Yehuda Alcalay kiu estis inter la heroldoj de Cionismo; Ĥasidaj majstroj de diversaj dinastioj kaj Rabenoj de "Yishuv haYashan" (la malnova - pra-cionisma - juda setlejo) kune kun rabeno Avraham Yitzchak Kook, la unua Ĉefa Rabeno de Aŝkenazoj, kaj lia rondo; Henrietta Szold, la fondinto de la organizo Hadassah, la poetino Else Lasker-Schüler, Eliezer Ben-Jehuda la patro de moderna Hebrea lingvo, Samuel Josef Agnon, la Nobel-premiito pri literaturo, Boris Schatz, la fondinto de la Akademio de Arto kaj Dezajno de Bezalel; la sesa ĉefministro de Israelo, Menaĥem Begin, la viktimoj de la arabaj tumultoj de 1929 kaj de Palestina milito de 1948, la mortintoj de la Milito de Sendependeco de 1948, kune kun judoj de multaj generacioj en sia diverseco.

Silwan nekropolo[redakti | redakti fonton]

En la sudokcidenta parto de la tombejo estas Silwan nekropolo kiu daŭrigas la tombejo en Kidron Valo. Parto de la araba vilaĝo de Silwan estas konstruita super tiu parto de la tombejo.

Arabaj najbarecoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj arabaj kvartaloj de Orienta Jerusalemo estis konstruitaj sur la terenoj de la tombejo post la jordania konkero en 1948 inkluzive de: Al-Bustan, Ras al-Alud, Al-Sheikh, A-Tur.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mount of Olives Jewish Cemetery en la angla Vikipedio.