Juda eskatologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
resurekto de la mortintoj, fresko en la sinagogo de Dura Europos (komence de la 1-a jarcenro a.K.,).

Por hebrea eskatologio aŭ pli ĝuste juda eskatologio oni intencas la teman amplekson hebrea religio, koncernantaj la hebrean mesianismon, transvivan vivon kaj resurekton de la mortintoj. La vorto “eskatologio” (intencita kiel parolado pri la fino), kutime estas areo de la teologio kaj de la filozofio kiu esploras, racimetode la mondfinon, la lastan homan destinon.

La mesio[redakti | redakti fonton]

La vorto "mesio" hebree: Mashiach (aŭ Moshiach) refererencas al biblia koncepto kiu interpretiĝas kiel unktito, oleito. La termino estas uzata precipe por difini homan lideron, posteulon de Davido kiu regos en la establita tempo. Kontraste kun la posteventa koncepto laŭ kiu la Mesio pruvis, laŭ evangelioj, ke mem la estas Difilo, ĝenerale, tiamaj hebreoj, kiel la tiamaj nekezistantaj kristanoj, opiniis ke li estos pure homa.

En la Torao[redakti | redakti fonton]

Multaj el la rekvizitoj specifigitaj en la tekstoj koncernantaj la mesion, estas tiuj kiuj brilos dum la promesita mesia reĝado:

  • La Sinedrio estos reestablita (Jesaja 1, 26)
  • La fariĝintan reĝon la lideroj de la nacioj serĉos por esti gviditaj (Jesaja 2, 4)
  • La tuta mondo adoptos la Unikan Dion de Israelo (Jesaja 2,17)
  • Li descendos de reĝo Davido (Jesaja 11, 1) tra la gento de Salomono (1Kronikoj 22, 8-10)
  • La mesio estos homo de tiu mondo, observanta judo "diotima" (Jesaja 11, 2)
  • La malbono kaj tiraneco ne povos rezisti antaŭ lia regado (Jesaja 11,4)
  • La scio pri Dio plenumos la mondon (Jesaja 11, 9)
  • Li akceptos kaj altiros personojn de la tuta mondo (Jesaja 11, 10)
  • Ĉiuj Izraelidoj estos revenigitaj al la [[Izraela Lando (Jesaja 11,12)
  • La morto estos venkita por ĉiam (Jesaja 25, 6)
  • Ne plu estos malsato kaj malsanoj, kaj ka morto malaperos (Jesaja 25, 8)
  • Resurekto de la korpo estos proklamata (Jesaja 26, 19)
  • La Judoj esprimos eternajn ĝojon kaj feliĉon (Jesaja 51, 11)
  • Li estos mesaĝisto de paco (Jesaja 53, 7)
  • La popoloj de la mondo rigardos al la judoj por akiri spiritan gvidon (Zeĥarja (libro)| Zeĥarja]] 8, 23)
  • Li perfektigos la tutan mondon por kune servi al Dio (Sofonio 3, 9)
  • Li prenos la neproduktivajn terojn kaj ili igos abunde fruktodonajn (Jesaja, Amos, Ezekielo 36, 29-30, Jesaja 11, 6-9)
  • ktp

En Talmudo[redakti | redakti fonton]

En la babilona Talmudo troviĝas longa diskuto pri la eventoj koncernantaj la revenon de la Mesio; sed la opinioj referencas al posthebreaj judoj. Tiu teksto diras:”Kiam vi vidos la generacioj enabisiĝi ĉiam pli, vi atendu la Mesion ĉar estas skribate (ĉu Jesaja?) – la popolon afliktitan vi savos -“.

Rabenaj komentarioj[redakti | redakti fonton]

La rabenaj komentarioj esprimitaj en midraŝoj kaj alitipaj dokumento de la moderna kaj nuntempa epokoj kutime sekvas la tradician interpreton pri la Mesio, ankaŭ post la evento Jesuo Kristo. Ekzemple, rabeno Maimonido komentis pri la Mesio lin senigante el emfazo de la elementoj miraklaj kaj transcendaj; temus pri reĝo honesta kaj reganta kun justeco ktp. Ekzistis ankaŭ la mezepoka kabala, interpreto tiom riĉa je elementoj ordinaraj kaj eksterordinaraj rilate la estontan Mesion Kiom fora el la bibliaj datenoj.

Ĉi-sube videblas la vidpunktoj rilate la Mesion de la nuntempaj judoj:

Ortodoksa judismo[redakti | redakti fonton]

Kredi je la Mesio, kiel persono posteulo de la davida gento estas unu el la ne preterlaseblaj principoj de la kredo de la ortodoksa judismo, kaj ankaŭ unu el la 13 kredaj principoj formulitaj de Maimonido. Iuj regantoj de tiu juda grupo opinias ke tiu ĉi epoko enkondukos al supernaturaj eventoj kiuj kulminos per la resurekto de la korpo.

Konservativula judismo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ tiu grupo prezentas diversajn vidpuntojn, konservantajn tamen la sekvan matricon: spite de iliaj inklino atendi la restaŭradon de la davida epoko kun davida elaĉetinto kaj liturgie preĝi por plifruigi tiun eventon, la konservativulaj Judoj tendencas akcepti la ideon de la mesia erao, nome: “La mesio povas ne esti homa ulo. La ideo de Mesio povus esti nur simbolo de la elaĉeto de la homaro el la malbono de la mondo pere de la konscio laŭ kiu ĉiu ulo kaj ulino devas agadi kiel se el ili dependus la sorto de la mondo: en tiu kazo la mondo certe pliboniĝas kaj elaĉetiĝas. Kaj ili trovas, kiel la aliaj grupoj, biblian fundamenton en la Biblio kaj en la juda tradicio[1]

Reformita judismo[redakti | redakti fonton]

La reformita judismo ĝenerale akordas kun la plej liberala perspektivo de la konservativuloj pri estonta mesia erao anstataŭ pri persona mesio, Puŝite de sia filozofia pozicio, la reformita grupo – male ol tiu konservativula – ŝanĝis la tradiciajn preĝojn enŝovante "Elaĉeton" en la loko de "Elaĉetinto", forigante ankaŭ la alvokojn por la restaŭrado de la domo de Davido.

Rekonstrua judismo[redakti | redakti fonton]

La rekonstrua judismo refutas la ideojn jen pri persona mesio jen pri mesia erao die establita. Ĝi, tamen, instruas ke la homaj estuloj povas kontribui al pli feliĉa estonta mondo. Kiel la reformita judismo, ankaŭ tiu rekonstrua modifis la tradiciajn preĝojn por ke ne eblis pensigi al persona mesio.

Mesia judismo[redakti | redakti fonton]

La mesia judismo aŭ Mesia Hebreismo nomiĝas la religia hebrea movado, kies membroj rekonas en Jesuo la Nazareta la Mesion resurektinta kaj dia Savanto. Tial, ili adheras al la kristanismo kun la konfeso pri la Triunuo en Dio kaj kredo je Jesuo (Yeshua), Difilo homfariĝinta. Iuj franĝoj, tamen, malakceptas la kredon je la Triunuo, sed la grupoj de Mesiaj Hebreoj ilin taksas ne jam komprenantaj la veran pozicion kaj anoncon de Jesuo. Kvankam respektantaj kaj praktikantaj la mosean leĝon, la Mesiaj Hebreoj estas akre kontraŭataj kaj flankenmetitaj en la israela ŝtato kaj tie kaj tie en diversaj mondaj regionoj, kiel en Usono, kie la movado multe nombras kaj influas. Multaj el ili simpatias al evangeliismo kaj al la katolika eklezio.

Estonta mondo[redakti | redakti fonton]

Vizio de Ekekielo, Fresko en la sinagogo de Dura Europos (100 jaroin a. K.).

Kvankam judismo koncentriĝas sur la valoro de la surtera mondo (Olam Ha'zeh — "Tiu ĉi mondo"), la tuta klasika judismo postulas transmondon, kiu diratas ha-'olam ha-ba[2] (la "estonta mondo", (lang-he|העולם הבא), indikas konceptojn pri Edena ĝardenoParadizo kaj geheno.[3]

Ĉe la ortodoksa judismo, ĉiu ajn ne-judo kiu vivas laŭ la la leĝoj deNoa estas konsiderata "justa gojo" (Al kiu estos donita loko en la estonta mondo. [4]

Hebrea Biblio[redakti | redakti fonton]

La Tanaĥo (hebrea biblio), laŭ interpreto de la Sanhedrin, entenas nombrajn referencojn pri la resurekto de la korpo [5] La frazo, tamen, ha-'olam ha-ba, (העולם הבא) "La estonta mondo" ne ĉeestas en la hebrea biblio.

Epoko de la Dua Templo[redakti | redakti fonton]

Epoke de la Dua Templo. Pli precize la situacio sin montris disvolvigita: aperto ni konfesis la senmortecon de la animo kaj ankaŭ la rsurekton. Fariseoj konfesis resurekton, Esenoj akceptis la senmortecon dum Sadukeoj konfesis nriun el la du [6]

La popola religieco estas esprimita ankaŭ de la sinteno de la patrino de en la 2-a libro de Makabeoj kiu helpas la filojn akcepti la morton ĉar rezultos la dia rekompenco. Ankaŭ la magiaj papirusoj kaj Apokrifoj de la Malnova Testamento respegulas tiun diversecon.[7]

Talmuda vidpunkto[redakti | redakti fonton]

La miŝno (200 p.K.) citas la krdeon je la Resurekto de la korpo kiel unu el la tri bazaj krederoj necesaj al la judo po en ĝi: [8]

Rabena mezepoka vidpunkto[redakti | redakti fonton]

La transtomba vivo estas subtenata, ĝenerale de la juda rabena rakontaroj, midraŝoj, kaj aliaj literaturaĵoj. Ili ofte pridiskutas la naturon kaj la formon de tiu vivo.[9]

Ortodoksa judismo[redakti | redakti fonton]

Tiu grupo subtenas la principon de la korpa resurekto kaj puŝas por ke tion aperas la liturgiaj preĝoj.

Konservativula judismo[redakti | redakti fonton]

La Konservativula judismo tenas ja jes, la saman principon de la korpa resurekto, sed diversaj el ili ĝin interpretas metafore kaj ne laŭlitere.

Reformita kaj rekonstrua judismo[redakti | redakti fonton]

Tiuj judismoj modifis la tradiciajn referencojn al la resurekto de la mortintoj ŝanĝante la esprimon ‘’(kiu donas la vivon al la mortintoj) en (kiu donas la vivon al ĉiuj). Tiu grupo konfesas ĉiukaze la kredon je la vivo post la morto.

Reenkarniĝo[redakti | redakti fonton]

La reenkarniĝo estis kaj estas ĝenerale malakceptita, kvankam konfesata kiel mistika kredero ĉe iuj. Kaj foje ĝi estas citita en kelka listo de la kredaj principoj [10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emet ve-Emunah: Statement of Principles of Conservative Judaism, The Rabbinical Assembly, NY, pp. 28–32
  2. Craig L. Blomberg, Sung Wook Chung, A case for historic premillennialism, 2009: "En iuj fontoj, Olam Ha-Ba estas asociita al instruoj pri la elaĉeto kaj resurekto, sed aliloke Olam Ha-Ba estas imagita kiel transtomba regno.
  3. "Oni devas vivi la surteran vivon en ĝia ĉeesto ĉar la korpo restas ĉi tie sed la animo daŭrigas ekzisti"Jewish Afterlife Beliefs su SimpleToRemember.com
  4. Encyclopedia Talmudit hebree, Israele, 5741/1981, s.v. "Ben Noah", spec. l'interpretazione di Maimonide e le relative note.
  5. Jacob Neusner, The Documentary History of Judaism and Its Recent Interpreters, 2012, p. 138: - "... En la Skriboj, provo pri la rsurekto estas eltirita el diversaj pasaĵoj: [[Eliro] 15, 1; Josuo 8, 30; 1Reĝoj 11, 7; Psalmoj 84, 5; Readmono 33, 6; Jesaja 52, 8: Danielo 22, 2; 13. La tombo kaj la kaj la sino estas citataj…."
  6. Jacob Neusner, Alan Jeffery Avery-Peck (curatori), Judaism in Late Antiquity: Part Four: Death, Life-After-Death, 2000, p. 187 III. THE DEAD SEA SCROLLS 8. DEATH, RESURRECTION, AND LIFE AFTER DEATH IN THE QUMRAN THE DEAD SEA SCROLLS, capitolo di Philip R. Davies, Università di Sheffield. "En la malfrua Dua Templo la konvinkoj pri la destino de la individuo estis diversaj
  7. Jacob Neusner, ‘’Religion, literature, and society in ancient Israel, formative Christianity and Judaism’’, University Press of America, Volume 2, 1987.
  8. Mishnah Sanhedrin 10:1, Talmud Sanhedrin 90a.
  9. "Jewish Thought" (6/12), sur soc.culture.jewish.
  10. Oni vidu en la romanoj kaj rakontoj de la Nobel-premiito Isaac Bashevis Singer.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sanders, E.P. "Paul and Palestinian Judaism". Fortress Press. (Christian perspective on Judaism)
  • Wright, N.T. "The New Testament and the People of God". Fortress Press: 1992. (Christian perspective on Judaism)
  • Yitzchak Blau "Body and Soul: Tehiyyat ha-Metim and Gilgulim in Medieval and Modern Philosophy", The Torah U-Madda Journal, Volume 10, 2001 (Modern Orthodox perspective)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]