2-a libro de Makabeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La 2-a libro de Makabeoj (greke B' Μακκαβαίων, 2 makkabaíon; latine: liber II Machabaeorum) estas teksto hodiaŭ entenata en la kristana Biblio (deveninta el la antaŭa Septuaginto kaj akceptita en la Vulgato. Ĝi ne estas akceptata en la Tanaĥo (hebrea Biblio). Kiel la aliaj Dua-kanonaj libroj, ĝi estas konsiderata inspiritaj en la katolika kaj ortodoksa tradicio, dum la protestanta tradicio ĝin taksas apokrifa.

Temas pri resumo aranĝita rekte en la greka lingvo malmulte post la jaron 120 a.K., eble en Aleksandrio de Egiptio, el verko de iu Jazono de Cireno redaktita kompilita nemalmulte post la jaro 160 a.K.

Ĝin dividas 15 ĉapitroj kiuj rakontas la lukton por sendependo de Judujo de la fratoj Makabeoj (Judaso, Jonata, Simono) kontraŭ la seleukiaj reĝoj de Sirio, rakontante ventojn okazintajn inter 180 a.K. kaj161 a.K.

Aŭtoro, dato kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro restas nekonata. Certe ne temas pri la aŭtoro de la 1-a libro de Makabeoj. Oni opinias ke li povus esti aleksandria judo aŭ influito de la literatura egipta skolo. El la verko, datebla je la fino de la 2-a jarcento a.K. kaj verkita en akurata kaj klerulara retorika greklingvo, elfluas tuta kaj konpleta adhero al la Torao

Enhavo kaj rilato de la 2-a libro kun la 1-a[redakti | redakti fonton]

La libro sin prezentas, kiel dirite, rakontas la samajn eventojn de la unuaj sep ĉapitroj de la 1-a libro de Makabeoj nome eventoj aparte militajn de la jaroj ekde 176 al 160 a.K. La aŭtoro, Jazono el Cireno, estas nekonata (2Mak 2, 19-32).
Malsame ol kio imagebla, tiu 2-a libro ne estas la daŭrigo de la 1-a libro , sed pritrakstas nur parton de la samaj eventoj. Fakte, malsame ol la 1-a libro, kiu rakontas pri la historia periodo ekde 175 a.K. ĝis 135 a.K., la 2-a libro haltas sur la eventoj ekde 176 a.K. ĝis 160 a.K..
Kompreneble la du libroj diverĝas sub multaj aspektoj kaj faktoj, afero intuiciela ĉar la celoj de la du aŭtoroj multe malsamas. La 2-a sin proponas, precipe, celebri kaj emfazi la establon de la Templo de Jerusalemo kaj, duaintence, rakonti la ribelon kontraŭ la grekan dinastio. Kelkloke ĝi kompletas kaj pliprofundigas kion rakontatan en la 1-a.

Enhava aparta aspekto[redakti | redakti fonton]

La libro koncentriĝas sur du religiaj festoj: la dediĉo de la Templo kunligita kun la rekonstruo kaj la festo promemora pri la tago en kiu Nikanoro, oficiro de la reĝo siria, minacis la Templon kaj estis mortigita. La aŭtoro rakontas la originojn de la makabea movado kiu sin proponas elimini la grekajn idolojn. En la libro havas elstaran spacon la sakrilegia konduto de la seleŭkia ministro Heliodoro.

Historieco[redakti | redakti fonton]

Legita kune kun la 1-a libro, tiu 2-a de Makabeoj skizas precizan historian portreton pri la juduja regiono kaj pri la senĉesa lukto por konservi pura kaj senmakula sian monoteisman religion.

Religia sento[redakti | redakti fonton]

Gravegas tiu libro pro la religia doktrino de la Malnova Testamento. Estas celo, interalie, de la aŭtora resumanto montri la ekziston de la Anĝeloj kaj pritrakti du konceptojn jam konfesatajn de grandparto de la moderna kristano: la porpeto de la sanktuloj kaj la resurekto de la korpo.

Plue la aŭtoro konsiderigas la punojn rezervitajn en transtombo al la senpenta pekuloj (2Mak 7.14-36) kaj la helpon kiun la preĝo alportas forpasintaj fideluloj (2Mak 12, 42-45). Tiamaniere inokuliĝis en la spiritualecon unue hebrean kaj poste kristanan du novaj konceptoj: tiu de l' lasta juĝo, kiu ne ekskludas la punon, kaj tiu de transtera kondiĉo de la Purgatorio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franz-Josef Nocke, Escatologia, par. 2.5.2., Giustizia per i martiri (2 Mac), Brescia, Queriniana, 2006. ISBN 88-399-0650-9; ISBN 978-88-399-0650-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]