2-a libro de la Makabeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ΜΑΚΚΑΒΑΙΩΝ Β
sankta libro
Aŭtoroj
Aŭtoroj
  • iu juda helenisma verkisto
  • nomata Jazono de Cireno
Lingvoj
Lingvo kojnea greka lingvo
Eldonado
Eldondato post la jaroj 161 respektive 137 antaŭ nia erao
vdr

La 2-a libro de Makabeoj (greke B' Μακκαβαίων, 2 makkabaíon; latine: liber II Machabaeorum) estas teksto hodiaŭ entenata en la kristana Biblio, deveninta el la antaŭa Septuaginto kaj akceptita en la Vulgato. Ĝi ne estas akceptata en la Tanaĥo (hebrea Biblio). Kiel la aliaj Dua-kanonaj libroj, ĝi estas konsiderata inspirita en la katolika kaj ortodoksa tradicio, dum la protestanta tradicio ĝin taksas apokrifa.

Temas pri resumo aranĝita rekte en la greka lingvo malmulte post la jaro 120 antaŭ nia erao, eble en Aleksandrio de Egiptio, el verko de iu Jazono de Cireno redaktita kompilita nemalmulte post la jaro 160 antaŭ nia erao.

La libro dividiĝas en 15 ĉapitroj kaj priskribas la lukton por sendependo de Judeo de la Makabeaj fratoj (Judaso, Jonata, Simono) kontraŭ la seleŭkiaj reĝoj de Sirio, rakontante ventojn okazintajn inter la jaroj 180 kaj 161 antaŭ nia erao.

Aŭtoro, dato kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro restas nekonata. Certe ne temas pri la aŭtoro de la 1-a libro de la Makabeoj. Oni opinias ke li povus esti judo el Aleksandrio aŭ almenaŭ influita de la literatura egipta skolo. El la verko, datebla je la fino de la 2-a jarcento a.K. kaj verkita en akurata kaj klerula retorika greka lingvo, elfluas plena adhero al la Torao.

Enhavo kaj rilato de la 2-a libro kun la 1-a[redakti | redakti fonton]

La libro rakontas la samajn eventojn kiel la unuaj sep ĉapitroj de la 1-a libro de la Makabeoj, nome eventoj aparte militajn de la jaroj ekde 176 al 160 antaŭ nia erao. Pri la aŭtoro, Jazono el Cireno, konatas nur la nomo (2 Mak 2, 19-32).

Kontraŭe ol tio kio povas ŝajni, la libro ne estas daŭrigo de la 1-a libro de la Makabeoj (1 Mak), sed ĝi pritraktas nur parton de la samaj eventoj. Fakte, malsame ol la 1-a libro, kiu rakontas pri la historia periodo de 176 ĝis 137, la 2-a libro koncentriĝas pri la eventoj de la jaroj -176 ĝis 161 antaŭ nia erao.

Kompreneble la du libroj diverĝas sub multaj aspektoj kaj faktoj, afero facile komprenebla ĉar la celoj de la du aŭtoroj multe malsamas. La 2-a libro precipe celebras kaj emfazas la establon de la Templo de Jerusalemo kaj, duaintence, rakontas la ribelon kontraŭ la greka dinastio. En certaj lokoj ĝi kompletigas kaj precizigas ion jam rakontitan en la 1-a libro.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

la puno de Heliodoro (2 Mak 3, 25-26) en pentraĵo de Rafaelo

La libro koncentriĝas sur du religiaj festoj: la dediĉo de la juda templo de Jerusalemo ligita al ĝia rekonstruo, kaj la festo memoriga pri la tago en kiu Nikanoro estis minacinta la templon kaj estis mortigita. La aŭtoro rakontas la originon de la makabea movado puŝita kontraŭ la okupantaj grekoj. Inter alie prezentiĝas la rakonto, en kiu la seleŭkida generalo Heliodoro provis elrabi la judan templon kaj estis repuŝita de tri misteraj rajdantoj, kiuj laŭ la teksto estu anĝeloj.

Historieco[redakti | redakti fonton]

Se legita kune kun la Unua libro, tiu Dua libro liveras historie precizan priskribon de la situacio de la judea regiono kaj pri la senfina lukto de ties judaj loĝantoj por konservi pura kaj senmakula sian monoteisman religion.

Religia sento[redakti | redakti fonton]

La libro tre gravas pro la religia doktrino de la Malnova Testamento. Estas ĝia intenco elmontri, interalie, la ekziston de la anĝeloj kaj disvolvi du konceptojn kiu sonas familiaj en la modernaj ekleziaj doktrinoj: la porpeto de la sanktuloj kaj la resurekto de la korpo.

Aliloke, ĝi pritraktas la punojn rezervitajn postmorte al la senpentaj pekuloj (2 Mak 7, 14-36) kaj la helpon kiun la preĝo alportas al forpasintaj kredantoj (2 Mak 12, 42-45).

Tiamaniere eniris en la spiritualecon unue hebrean kaj poste kristanan du novaj konceptoj: tiu de la lasta juĝo en kiu estas antaŭvidataj la defintiva puno por la pekuloj senpentaj, kaj la transtera ekzisto de Purgatorio [1][2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kune kun tiuj estas akcentataj ankaŭ la meritoj de martiroj kaj la kreo el nenio.
  2. Franz-Josef Nocke: Escatologia, par. 2.5.2, Giustizia per i martiri (2 Mak) (itale: "justeco por la martiroj, la 2-a libro de la makabeoj"), Brescia, Queriniana, 2006. ISBN 88-399-0650-9; ISBN 978-88-399-0650-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]