Diskuto:2-a libro de la Makabeoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas artikolo Dua libro de Makabeoj oni konigu ilin!Roberto (diskuto) 05:28, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Vere. Kaj plej strange estas ke ambaŭ estas de la sama homo, unu teksto de 2013 kaj alia de 2014. Ŝajne la homo forgesis ke li antaŭan jaron jam faris artikolon pri la sama temo. Domaĝe pri la malŝparita laboro, despli ke teksto "1-a libro de la Makabeoj" tute mankas - supozeble li celis fari tekston 1 kaj 2, kaj tiam iom konfuziĝis en la kalkulado... ThomasPusch (diskuto) 09:41, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Vidante la paralelajn tekstojn 1-a kaj 2-a libro de la Kroniko, 1-a kaj 2-a libro de Samuel kaj 1-a kaj 2-a libro de la Reĝoj, kaj la tekston 3-a libro de la Makabeoj, ĉiuj kun cifero antaŭe kaj kun difinita artikolo, plej unuece estas elekti titolon kun cifero 2 komence kaj kun difinita artikolo meze, do 2-a libro de la Makabeoj, por la fina teksto. Cetere ankoraŭ ekzistas kuna teksto Libroj de la Makabeoj, kien ĝis nun alidirektas la titoloj "1-a...", "2-a..." kaj "4-a libro de la Makabeoj". Vere necesas malkonfuzigi ĉion. ThomasPusch (diskuto) 10:52, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Pene unuiĝis la du konfuzaj tekstoj, nun la titolo "Dua libro de Makabeoj" iĝos alidirektilo ĉi tien. ThomasPusch (diskuto) 14:27, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]


Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 09:42, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]