Hebrea kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juda kalendaro)
Hebrea kalendaro
Lunsuna kalendaro
Komenco -3760
Fino nuntempe
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

La hebreajuda kalendaro estas la tradicia kalendaro de la judoj. Ĝi celas sekvi la lunon precize, la sunajn jarojn ĝenerale. La nuna formo de la kalendaro estis starigita je 359. Hodiaŭ ĝi funkcias plejparte kiel religia ne komerca kalendaro: kalendaro por determini la tagojn de festoj, ktp.

La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 23-a de teveto 5760 laŭ la hebrea.

Monatoj[redakti | redakti fonton]

Estas 13 monatoj:

  1. tiŝrio - 30 tagoj
  2. ĥeŝvanomarĥeŝvano - 29 aŭ 30 tagoj
  3. kislevo - 30 aŭ 29 tagoj
  4. teveto - 29 tagoj
  5. ŝevato - 30 tagoj
  6. adaro 1 - 30 tagoj - nur en superjaroj
  7. adaro 2 - 29 tagoj
  8. nisano - 30 tagoj
  9. ijaro - 29 tagoj
  10. sivano - 30 tagoj
  11. tamuzo - 29 tagoj
  12. abo - 30 tagoj
  13. elulo - 29 tagoj

Kaj tiŝrio kaj nisano estas konsiderataj kiel la unua monato de la jaro. Tiŝrio estas konsiderata kiel la monato, en kiu la mondo estis kreita, kaj la jarnumero ŝanĝiĝas je la 1-a de tiŝrio (je la juda festo Roŝ Haŝana). Nisano estas la monato, dum kiu la izraelidoj eliris el Egipto (Pesaĥo okazas je la 15-a de nisano.) Kiam la Biblio parolas pri certa monato laŭ numero, tio aludas la monaton ekde nisano.

La nomoj devenas de la 6-a jarcento a.K. en la tempo de la babilonia ekzilo.

La monato adaro I estas supermonato kaj nur okazas en la superjaro. En la aliaj jaroj, adaro II estas nomata simple adaro.

Tiŝrio komenciĝas ĉe unua nova luno de la aŭtuno. Ĉiu monato komenciĝas ĉirkaŭ la tempo de la nova luno.

Jaroj kaj aliaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Jaro estas superjaro se la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17.

Ĥeŝvano kaj kislevo: ...

Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la hebrea erao.

Semajno: estas sep tagoj en la semajno. La sepa tago de la semajno, sabato, estas tago de ripozo ŝabato laŭ judismo. Vendredo estas la "tago de preparado" (por la ŝabato). Nur la ŝabato havas propran nomon -- la aliaj tagoj nur estas nomita la unua tago, dua tago, ktp.

Tagoj: la tago komencas ĉe sunsubiro, kiam la steloj aperas. La nokto havas 12 egalajn horojn kaj la tago havas 12 egalajn horojn. Do la taga horo estas pli longa ol la nokta horo en la somero kaj pli mallonga en la vintro. Kiam la Biblio diras "la tria horo", ktp, tiu estas la tria horo post tagiĝo (aŭ, laŭ kunteksto, post sunsubiro, ekzemple, "tria horo nokte").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Hebrea Kalendaro

Bildaro[redakti | redakti fonton]