Moseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Moseo
Bibliaj juĝistoj
Rembrandt - Moses with the Ten Commandments - Google Art Project.jpg
Antaŭulo Josuo [#]
Persona informo
מֹשֶׁה
Naskiĝo 1393 a. K.
en "Lando de Goŝen", Egiptio
Morto 1273 a. K.
en "Nbo", nuna Jordanio
Religio Jahveismo [#]
Etno Izraelidoj [#]
Lingvoj Kanaana lingvaroegipta [#]
Loĝloko EgiptioSinajo • Midjanujo [#]
Familio
Patro Amram [#]
Patrino luder [#]
Gefratoj AaronMirjam [#]
Edz(in)o Cipora • Tharbis [#]
Infanoj Gerŝom • Eliezer [#]
Profesio
Okupo militestro • religiestro • leĝfaristo • miraklisto • paŝtisto [#]
Laborkampo morala filozofio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
Kristana portalo
Information icon.svg
vdr
"Moseo" de Mikelanĝelo.
Moseo kaj la Dekalogo, de José de Ribera.
Pentraĵo de Rembrandt.
Moseo savita el la Nilo, 1638, de Nicolas Poussin.

Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto. Al li tradicie oni atribuis la aŭtorecon de la Torao. Nomita ankaŭ Moŝe Rabbenu en hebrea (מֹשֶׁה רַבֵּנוּ, trad. "Moseo nia instruisto/Rabeno"), li estas la plej grava profeto en Judismo.[1][2] Tial, judismo foje estas referita, ĉefe inter la judoj, tra la historio kiel la "Religio de Moseo". Li estas ankaŭ grava profeto kaj por Kristanismo kaj por Islamo, same kiel por nombro de aliaj religioj. Por la samarianoj li estas konsiderita la nura profeto iam ajn.

Historieco[redakti | redakti fonton]

La ekzisto de Moseo same kiel la vereco de la rakonto de la Eliro estas pridisputata inter arkeologoj kaj egiptologoj, kun ekspertoj en la kampo de biblia kritiko citanta logikajn faktajn konfliktojn, novajn arkeologiajn indicojn, historiajn indicojn, kaj rilatajn mitojn pri origino en kanaana kulturo.[3][4][5] Aliaj historiistoj asertas ke la biografiaj detaloj kaj egipta fono atribuitaj al Moseo implicas la ekziston de historia politiko kaj religia gvidado kiu estis implikita en la firmiĝo de la hebreaj triboj en Kanaano direkte al la fino de la Bronzepoko.

Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro 1513 a.K. dum la rego de Tutmozis la 2-a. Konsekvence, la Eliro okazis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nisan en 1433 a.K. dum la regado de la kruela faraono Amenhotep la 2-a, tio estis la nokto de la Pesaĥo, kiam la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de Egipto krom tiuj de la Izraelidoj, kiuj estis preterpasitaj laŭ la signo de la sangon de ŝafido verŝitan sur iliaj pordoj. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmulte da historiistoj pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la hiksosa regado de Egipto. Do, antaŭ la 17-a dinastio.

Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ 1220 a.K. dum la regado de la plej glora faraono Ramseso la 2-a, nomata Ramseso la Granda.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Eliro, Moseo estis naskita en levida familio, en tempo kiam liaj popoloj, la Infanoj de Izraelo, pliiĝis en nombroj kaj la Egipta Faraono estis maltrankviligita ke ili eble aliancos kun la malamikoj de Egiptujo.[6] La hebrea patrino de Moseo, Joĥebed, sekrete kaŝis lin kiam la Faraono ordonis al ĉiuj novnaskitaj hebreaj knaboj esti mortigitaj pro la cirkula profetaĵo inter egiptaj pastroj de mesiana liberiganto inter la hebreaj sklavoj. Helpe de la fratino reĝino de la Faraono nome Bithia, la infano estis adoptita kiel orfo el la Nilo-rivero kaj kreskis kun la egipta reĝa familio. Post mortigado de egipta sklavmajstro, Moseo fuĝis trans Ruĝan Maron al Madiano, kie li renkontis la Dion de Israelo parolantan al li de ene de "bruliĝanta arbusto".

Dio sendis Moseo'n reen al Egiptujo por postuli la liberigon de la hebreoj for de sklaveco. Moseo diris ke pro lia balbutado li ne povos paroli kun asekuro aŭ elokventeco,[7] tiel ke dio permesis Aaron, lia frato, por iĝi lia apuda reprezentanto. Post la Dek Plagoj, Moseo gvidis la Eliron de la Hebreoj for el Egiptujo kaj trans la Ruĝa Maro, kaj post ili instaliĝis ĉe piedoj de Monto Sinajo, kie Moseo ricevis La Dekalogon. Post 40 jaroj da vagado en la dezerto, Moseo mortis sur la monto Nebo en la aĝo de 120, ene de la vido de la Promesita Lando.

Revelacio de Dio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libro de la Eliro, anĝelo de Dio aperis al Moseo en flama fajro en la mezo de arbetaĵo ĉe la monto Ĥoreb, sed la arbeto ne forbrulis. Kaj Dio mem parolis al Moseo tie kaj diris al li, "Mi estas, Kiu mi estas."

Iom da jaroj poste, en la regiono de Sinajo, post la eliro el Egiptio, Moseo ricevis la Dek Ordonojn de Dio, eble la plej gravan moralan kodekson por la homaro; Dio diris, "Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

  • Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
  • Ne faru al vi idolon, nek bildon nek maskon de io.
  • Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio.
  • Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
  • Respektu vian patron kaj vian patrinon.
  • Ne murdu.
  • Ne adultu.
  • Ne ŝtelu.
  • Ne parolu kontraŭ proksimulo malveran ateston.
  • Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo... nek ion, kio apartenas al via proksimulo."

- Ĉapitro 20 de Eliro

Tamen Moseo mem komprenis Dekalogon iom diference ol kiel ni komprenas nun. Tion atestas liaj propraj vortoj:

Citaĵo el Biblio
14 Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito. 15 Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn! 16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo. 17 Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu. 18 Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi. (Ĉapitro 21 de Nombroj)

4 Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana. 5 Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; 7 sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon. (Ĉapitro 3a de Readmono)

Personeco kaj estreco[redakti | redakti fonton]

La Midraŝo pri Moseo la Paŝtisto kaj la Kaprikorno emfazas la empation kaj kompaton, kiujn Moseo montris al sia grego kiel kvalitojn por kiuj li estis elektita por gvidi la popolon de Izraelo. Elstara karakterizaĵo de Moseo estas lia kuraĝo kaj mensa heroeco. Li savas la Hebreon de la mano de la egipta sklavmajstro, kaj savas la filinojn de Jetro de la paŝtistoj, kaj poste li staras preskaŭ sole antaŭ Faraono sen timo, kaj igas lin liberigi la popolon de Izraelo. Alia elstara trajto estas la atributo de humileco "Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero" (Nombroj 12:3). Komence Moseo rifuzis akcepti la mision de Dio, sed eĉ kiam li estas fakta gvidanto de la popolo dum ilia multjardeka vagado tra la dezero, kiam ajn disputo ekestas en la popolo pri lia gvidado, kiel la ribelo de Koraĥ kaj lia anaro, Moseo falas en preĝo antaŭ Dio aŭ retiriĝas al sia tendejo kaj ne provas devigi aliaj laŭ sia propra vidpunkto (laŭ Nombroj 16).

Moseo daŭre gvidis la popolon dum la kvardek jaroj de vagado en la dezerto, antaŭ ol eniri la Landon de Izraelo. Dum ĉi tiu tempo, li estis defiita multfoje fare de la ribelema popolo, kaj eĉ faris multajn miraklojn. Iamfoje, Moseo petas Dion liberigi lin de la gvidado de la popolo kaj diras al Dio "Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, ĉar ĝi estas tro peza por mi." (Nombroj 11:14). Finfine de la longega vogado, je la lasta testo al Moseo, li estis punita ne gvidi la popolon estonte eniri en la Landon de Izraelo, kaj fakte ke li mem ne eniru la Landon de Izraelo entute. "Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili. " (Nombroj 20:12). Ŝajne ĉi tio temas pri la afero de la akvo de malpaco: Moseo kaj Aaron devis paroli al la roko kaj tiam la roko devintus doni akvon. Anstataŭe Moseo estis malgranda lia en fido, trafante la rokon anstataŭ paroli al li fronte al la rigardanta popolo, kaj tiu misago ŝajnis kiel manko de fido al Dio.

Militestro[redakti | redakti fonton]

John Everett Millais, "Venko O Lord!", 1871. "Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek." (Eliro 17:11)

En la Biblio estas rakontita, ke la Izraelidoj elmigris el Egiptujo armitaj per armiloj (Eliro 13:18). Indico de la lerteco de la Izraelidoj en militarto povas esti lernita de la fakto ke post la peko de la ora bovido ĉe Sinajo, Moseo estis ordonita batali la pekulojn per glavo; kaj de la fifaro de Pinĥas kiu ponardis Zimri-on. La fuĝo de la Izraelidoj el Egiptujo kaj ilia vojdevio el la Vojo de la Reĝo al la dezerto antaŭ la Ruĝa Maro povas esti komprenitaj kiel taktika movo de malsimetria gerila milito, en kiu la Israelanoj starantaj sur iliaj piedoj havas avantaĝon super la trafantaj egiptianoj sur siaj sescent armeaj ĉaroj.

Post mirakla venko de la potenca egipta armeo, la Izraelidoj konstruas sian militan kaj mensan forton por la militoj de la Kanaana lando. Moseo ne kondukas la Izraelidojn sur mallongan vojon al la lando Kanaana "tra la lando de la Filiŝtoj", pro la timo, ke la Izraelidoj kun la sklava pensmaniero, kiuj ankoraŭ ne estas sufiĉe trejnitaj kaj lertaj en aferoj de milito, revenos al Egiptujo timanta militon (Eliro 13:17).

Moseo sendas dudek spionojn, po unu por ĉiu izraelida tribo, por esplorrigardi la landon de Kanaano antaŭ invado (Nombroj, 13), kaj instrukciis al la Izraelidoj ne batali kiam la tempo ne taŭgas por ili; kaj kiam, male al lia instrukcio, ili batalas kontraŭe al la Amoridoj kaj Amalekidoj, ili estas ĉiujfoje venkitaj. (Nombroj, 14:40-45).

Aliflanke, sub la dia providenca gvidado de Moshe la Izraelidoj batalas kaj venkas Amalek-on (Eliro, 17:8), kaj kaptas la landon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj (Readmono, 21), kies pozicio servas poste al la izraelidoj kiel bazo por la konkero de la Promesita lando de Kanaano; la Jazero kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (Nombroj, 21:32), kaj Og, la Reĝo de Baŝan, kiu militstaras kontraŭ ili (Nombroj, 21:33-35) kaj la Midjanidoj, kiuj intervenis en afero ne de ili kaj kulppekigis la Izraelidojn (Nombroj, 31).

Josuo, filo de Nun, disĉiplo de Moseo, lernas de Moseo la manierojn de batalo (Readmono, 3:21), kaj iĝas la komandanto kiu konkeras la landon Kanaanan, kaj dividas ties terojn inter la izraelidaj triboj.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Readmono 34:7 li mortis 120 jaraĝa kaj ke "lia okulo ne malfortiĝis, kaj lia vigleco ne malpliiĝis", la esprimo "Vivu ĝis centdudek" fariĝis ofta beno inter judoj (120 estas jam deklarita kiel la maksimuma aĝo por ĉiuj la posteuloj de Noa en Genezo 6:3).

Moseo en arto[redakti | redakti fonton]

Moseo fariĝis temo de gravaj artistoj. La plej konata estas statuo de Michelangelo.

Romanoj pri Moseo:

Historiaj verkoj:















Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deŭteronomo, 34:10, KJV
  2. Maimonido, 13 fidoprincipoj, 7a principo
  3. Princeton University Press Press Reviews, Konsultita la 6an de Junio 2009. Press.princeton.edu (2011-11-06). Alirita 2012-04-03.
  4. The Quest for the Historical Israel: Debating Archeology and the History of Early Israel, 2007, Society of Biblical Literature, Atlanta, ISBN 978-1-58983-277-0.
  5. John Van Seters, "The life of Moses", ISBN 90-390-0112-X
  6. Eliro. 1:10
  7. Eliro. 4:10

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]