Ora bovido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Adorado al la ora Bovido, de Nicolas Poussin.
Adoro al la ora Bovido - Bildo ĉerpita el la manuskripto Hortus deliciarum (12-a jarcento).

La ora bovido (hebree: עֵגֶּל הַזָהָב}}, ‘ēggel hazâhâv) estis, laŭ la Biblio, idolo konstruita de Aaron por kontentigi la Hebreoj dum la foresto de Moseo, kiam tiu ĉi supreniris al Monto Sinajo. En la hebrea lingvo la epizodo estas konata kiel ḥēṭ’ ha‘ēggel (חֵטְא הַעֵגֶּל) aŭ "La Peko de la Bovido" kaj estas citata la unuan fojon en Eliro 32,4.

La kulto al taŭro estis komuna en multaj kulturoj. En Antikva Egiptio, el kiu, laŭ la rakonto de la Eliro, devenis tiuepoke la Hebreoj, la Taŭro Apiso estis kulta objekto, kiun, laŭ iuj esploristoj, hebreoj revivigis en la dezerto; aliaj, male, opinias ke la Dio de Izraelo estis asociita aŭ reprezentita kiel diaĵo bovido/taŭro pro proceso de religia asimilado kaj sinkretismo. Inter la popoloj najbaraj de la hebreoj en la antikva Proksima Oriento kaj en la Egea maro la sovaĝa taŭro estis abunde adorata, ofte kiel “Luna Tŭro” kaj kreaĵo de El (diaĵo de la semida panteono).[1]

Biblia rakonto[redakti | redakti fonton]

La adorado al la bovido (biblia ilustraĵo de la Providence Lithograph Company, 1901).

En la liibro de la Eliro 32, estas rakontate ke dum Moseo loĝis en la monto por ricevi de Dio la dekalogon (24,12-18), la Izraelidoj, opiniinte ke Moseo ne plu revenus el la monto, petis de Aaron la permeson aranĝi sian dion por povi lin adori [[32.1). - (" 1 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li."). Aaron tial kolektis iliajn orajn juvelojn kaj ilin fandante forĝis oran statuon reprezentantan bovidon kaj ili ĝin adoris proklamante ĝin ilia dio:
"Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta!!" (32,4).
“Kaj ili leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi”. (32,6). “
“Kaj la Eternulo diris al Moseo: Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka. 10 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo”. (32,9-10).
Sed Moseo preĝis Dion por ke la izraelidoj estus pardonitaj, kaj “la Sinjoro pardonis al sia popolo.

Sekve Moseo malsupreniris el la monto, sed vidante la oran bovidon koleriĝis, ĝetis teren la tabulojnn de la dek ordonoj, ili frakasante, kaj riproĉis Aaron kaj ĉiujn izraelidojn. Poste bruligis la oran bovidon, ĝin pulvorigis, ĝin surŝutis per akvo kaj devigis izraelidojn trinki; fine li metis pordon al tendumejo. (32,26-28)

La ora bovidoj de Jerobeam en Betel kaj Dan[redakti | redakti fonton]

La ora bovido estas menciita en Neĥemja (9,16-11) “Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi aŭdis ilian kriadon ĉe la Ruĝa Maro; 10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super ĉiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, ĉar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraŭ ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia ĝi estas ĝis nun. 11 Kaj Vi disfendis antaŭ ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi ĵetis en la profundon, kiel ŝtonon en potencan akvon. 12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri. 13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la ĉielo, kaj donis al ili instrukciojn ĝustajn, instruojn verajn, leĝojn kaj ordonojn bonajn. 14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo. 15 Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili. 16 Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn; 17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindaĵojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin. 18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris: Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn, 19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne foriĝis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri; 20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo. 21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentaŭgiĝis, kaj iliaj piedoj ne ŝvelis”.(9)

Komparante la du rakontojn, oni vidas malkongruaĵojn en tiu Elira: en ĝi plitendencas la emo akuzi la izraelidojn.[2]

La izraelidoj adoras la oran bovidon (Boemio, miniaturo de 1350 ĉa.).

Laŭ 2Reĝoj 12,26-30, post la fondo de la Norda Izraela Regno, Jerobeam volis imiti en sia teritorio la oferan praktikon de Jerusalemo kaj “diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David; 27 se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo. 28 Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan”. Li do konstruis du orajn bovidojn kaj ilin lokigis en Betel kaj en Dan, eble imitante la kerubojn konstruigitajn de Salomono por la jerusalema templo.[3] Iuj esploristoj opinias ke la elira rakonto estis iamaniere malplibonigita de la sacerdotaro por povi kondamni la konduton de la Norda Izraela Regno.</ref>

La deklaroj de Aaron kaj Jerobeam estas preskaŭ identaj:

  • "TYiuj estas viaj dioj, ho Izraelo, kiuj vin elirigis el la lando de Egiptio!" (Eliro 32,4);
  • "Ho Izraelo, jen viaj dioj, kiuj vin elirigis el la lando de Egiptio!" (1Reĝoj|12,28).

Kaj ambraŭ protagonidoj, Aaron kaj Jerobeam, proklamis feston popolan.

Islama interpreto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la islama interprarto, la peko de la adorantoj de ora Bovido estas Shirk (arabe: شرك}}), peko de idolatrio aŭ de Politeismo. La adorantoj de la ora Bovido estis, laŭ la Korano, pardonataj kiel signo de la tolero kaj mizerikordo de Alaho.[4]

Kritika interpreto[redakti | redakti fonton]

Schema dell'"Hipotezo dokumenta" aŭ "teorio de la kvar fontoj".
'J': tradicio Jahvista
'E': tradicio Elohista
'D': tradicio Readmona
'P': tradicio Sacerdota Kodo
'R': "Redaktiso" kiu komplisi la fontojn
* inkluzivas la plej grandan parton de Levidoj
† inkluzivas la plej grandan parton de Readmono
‡ "D (Readmona historio)": Josuo, Juĝistoj, Libroj de Samuelo, Libroj de la Reĝoj.

Antikva legendoj, konfirmita de arkeologiaj trovaĵoj de 1929, ĝi konfirmis ke la ora bovido estis alportita de la oriento, en la urbo de Lierna, la Lago Kiel, kie li estis entombigita. . Spite de sia ekstera fasado ŝajne simpla, la rakonto pri la ora bovido estas kompleksa. Laŭ bibliisto Michael Coogan, ŝajnas ke la ora bovido ne estis idolo reprezentante alian dion. [5] Kiel pruvo li apogiĝas sur Eliro (32.4-5).
Alia interpreto pri la rakonto de ora Bovido tias: la ora bovido devis esti la piedestalo de Javeo. En la arto de la Proksima Oriento la dioj ofte estis prezentitaj surpiede starantaj sur besto, anstataŭ ol sidantaj sur trono. Tiu vidpunkto sugestas ke la ora bovido estis nur alternativo de la Kesto de Interligo aŭ de la keruboj sur kiuj Javeo estis entronigita.

La Hipotezo dokumenta estas uzata por montri ke la rakonto modifiĝis laŭ la celoj elektitaj de la modifantoj: tiuj celoj povas esti malŝati la regon de Nordo kiuj siavice estis kreinta orajn bovidojn, aŭ por justigi la novan linion de sacerdotoj ne plu Aaronaj….

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Calf, Golden", en Jewish Encyclopedia.
  2. Michael Coogan, A Brief Introduction to the Old Testament: The Hebrew Bible in its Context, Oxford University Press: Oxford, 2009, p.115-117.
  3. Coogan, cit. 2009, p. 117.
  4. Stories of the Prophets - قصص الانبياء, IslamKotob, Sayyed Abul Hasan Ali Nadwi|pagina=113|url=http://books.google.com.pk/books?id=mXlHIskrYXEC&pg=PA112&dq=prophets+stories+islam+musa+the+torah&hl=en&sa=X&ei=Zpv2T6LpEom8-QbZsrjcBg&ved=0CDgQ6AEwAQ}}
  5. M. Coogan, A Brief Introduction to the Old Testament: The Hebrew Bible in its Context, cit., 2009, p. 115.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]