Jehovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Javeo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Tetragramo "JHVH"

Javeo (mislego: Jehovo) estas la propra nomo de Dio en la Biblio,[1] aŭ pli ekzakte en la Hebrea Biblio, la Tanaĥo, ĉar ĝi ne aperas en la Nova Testamento kristana. Tiu nomo havaa en la hebrea lingvo la formon kvarliteran יהוה (JHVH), kiun oni nomas la Tetragramo.

La antikva hebrea skribo ne montras vokalojn. Kiam oni inventis signojn por indiki la vokalojn, oni aldonis al יהוה (JHVH) en la teksto de la Biblio la vokalsignojn de la vorto אֲדֹנָי (Adonaj), kiu signifas "la Sinjoro", aŭ malpli ofte tiujn de אֱלהִים (Elohim), kiu signifas "Dio", por indiki ke oni legu ĉi tiujn parolojn anstataŭ יהוה, nomo kiun respektegeme la judoj neniam elparolas. Rezulte, anstataŭ יהוה aperas aŭ יְהֹוָה aŭ יֱהֹוִה.

Pro misinterpreto de la kombinaĵo יְהֹוָה (t.e., יהוה kun la vokalaj signoj de אֲדֹנָי) fontas la nomo Jehovo, kiun dum kelkaj jarcentoj oni kredis en kristanaj medioj esti la prononco de la Tetragramo. Sed ekde pli ol ducent jaroj la fakuloj opinias, ke la originala prononco de יהוה (JHVH) similis al "Ja-ŭe", Esperantigite, "Javeo".

La Biblio rilatigas la nomon יהוה kun la frazo, "Mi estas/estos tio, kio mi estas/estos" aŭ mi "estigas/estigos tio, kion mi estigas/estigos" (en Eliro, 3:14), kaj ĝenerale oni derivigas ĝin de la hebrea verbo kiu signifas "esti". Pro tiu interpreto de la origino de la nomo, la franco Pierre-Robert Olivétan ĝin tradukis en la jaro 1535 kiel "la Eternulo",[2] forlasante la pli ol miljaran tradician tradukon "la Sinjoro" (greke Κύριος, latine Dominus), tradukon kiun oni trovas ankaŭ en la citaĵoj de la hebrea Biblio en la Nova Testamento.

L. L. Zamenhof uzis la vorton "Eternulo" en sia traduko de la Malnova Testamento. Li skribis:

Citaĵo
 Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn "La Sinjoro", al kiu alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos , ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn "Jehovah" (Estanto, Eternulo) kaj "Elohim" (Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭita de idolistoj, pensis, ke "Jehovah" estas la "nomo propra" de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante "Jehovah", ili elparolis "Adonaj" (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per "Sinjoro" (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo "Sinjoro Dio"), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por "Jehovah" estas "la Eternulo". 
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Genezo, citita en L.L.Zamenhof Originala Verkaro (Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig 1929)

En la Esperanta Nova Ekumena Biblio (1975) oni uzas la vorton "Javeo" anstataŭ "la Eternulo": "Laŭdu Javeon pro Lia boneco, ĉar Li estas eterne fidela." (Psalmo 136:1) (Zamenhof: "Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, ĉar eterna estas Lia boneco.").


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, p. 451: Jave/o. La propra nomo de Dio en la Biblo, mistradukita per "lä Eternulo". Jehov/o. Mislego de Javeo, disvastiĝinta jam en la mezepoko k uzita ĝis la 19a jc.
  2. Le tétragramme YHWH et sa traduction par "Éternel"
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.