Dio de la Abrahamaj religioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dio de la Abrahamaj religioj estas la ununura dio de la judismo, la kristanismo, la islamo, la Dio de la Biblio) kaj de la Korano, de duono de la homaro.

Arabe li nomiĝas Alaho, ne aparte islama nomformo sed same por islamanoj, judoj kaj kristanoj. Laŭ multaj kristanoj (sed ne ĉiuj), oni lin distinguas persone sed ne esence de la aliaj du eroj de la Sankta Triunuo. Laŭ gnostikismo, li ja kreis la mondon, sed estas nur malbona demiurgo, ne la Plejalta Dio.

La Tanaĥo juda, kiun la kristanoj nomas la Malnova Testamento, lin nomas ĉefe Javeo, en hebrea lingvo יהוה (JHVH), mislegita en la mezepoko kiel "Jehovo", formo ankoraŭ uzita en la 19a jarcento.[1]

Ĉar la Biblio rilatigas la nomon יהוה (JHVH) kun tiu verbo hebrea, kiu povas signifi "esti", la franco Pierre Robert, konata kiel Olivétan, tradukis יהוה (JHVH) franclingve kiel "la Eternulo", traduko uzita ĝis antaŭ nelonge de francaj protestantoj.[2][3][4] Tiel li forlasis la pli ol miljaran tradician tradukon "la Sinjoro" (greke Κύριος, latine Dominus), tradukon kiun oni trovas ankaŭ en la citaĵoj de la hebrea Biblio en la Nova Testamento.

L. L. Zamenhof uzis la vorton "Eternulo" en sia traduko de la Malnova Testamento. Li skribis:

Citaĵo
 Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn "La Sinjoro", al kiu alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos , ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn "Jehovah" (Estanto, Eternulo) kaj "Elohim" (Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭita de idolistoj, pensis, ke "Jehovah" estas la "nomo propra" de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante "Jehovah", ili elparolis "Adonaj" (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per "Sinjoro" (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo "Sinjoro Dio"), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por "Jehovah" estas "la Eternulo". 
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Genezo, citita en L.L.Zamenhof Originala Verkaro (Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig 1929)

En la Esperanta Nova Ekumena Biblio (1975) oni uzas la vorton "Javeo" anstataŭ "la Eternulo": "Laŭdu Javeon pro Lia boneco, ĉar Li estas eterne fidela." (Psalmo 136:1) (Zamenhof: "Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, ĉar eterna estas Lia boneco.").

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

La Dio de la Abrahamaj religioj estas ununura, senkorpa, ĉiopova, ĉioscia kaj eterna. Li kreis la teron kaj la ĉielon. Li komunikas al homoj per profetoj, anĝeloj, sanktaj skriboj, kaj preĝoj. Li donas moralordonojn al homoj kaj, post la Tago de Juĝo, li rekompencos la bonulojn kaj punos la malbonulojn.

Malgraŭ lia origino kiel provinca dio de gento malgranda kaj malfeliĉa (la judoj, sklavigita de Egiptio, transloĝigita al Babilonio, kaj dispelita de Romio), la Eternulo venkis la diojn de la imperioj kaj eĉ la diojn de la filozofoj.

Tri ecoj lin distingas: li estas tre ĵaluza, severe morala sed ankaŭ intime persona. Esence li estas strikta sed kompata patro, ne iu senkora aŭ abstrakta reganto de la universo.

Tre ĵaluza: Lia unua ordono al Moseo estis Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. La plimulto de dioj nur regas limigitan sferon (rikolto, maro, nasko, ktp) kaj afable toleras kaj dividas la diservon de homoj kun aliaj dioj. Pro tio, eĉ hodiaŭ Hindio servas multajn diojn. Sed la Eternulo, spite de lia malalta origino kiel juda dio, ne tiel sin limigas kaj ne tiel toleras: lia sfero ne nur estas la pluvo aŭ la semo, sed la tuta universo. Kaj li deziras ne nur laŭritan servon de la buŝo kaj la genuo, sed de la tuta homo: per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.

Plue, li tute ne toleras servon al aliaj dioj, sed deziras la frakasadon de idoloj, deziras ekskluzivan servon. Li estas ĵaluza kiel edzino kaj eĉ komparas la servon al aliaj dioj al adulto, malfideleco, malĉasteco.

Severe morala: Malsimile al multaj aliaj dioj, li ne uzas sian grandan potencon kiel pretekston por esti kaprica kaj egoisma, sed li estas dio severe justa kaj morala, kiu deziras la samon de siaj kredantoj. Por kristanoj kaj judoj, lia moralo estas resumita en la Dekalogo. Por kristanoj kaj islamanoj, la graveco de lia moralo estas substrekita en la institucio de infero kaj la Tago de Juĝado. Sed kun tia severeco estas ankaŭ kompato:

Intime persona: Servo al li ne estas afero nur de timo kaj rito, sed ankaŭ de preĝado kaj amo. Ĉar li ne estas io abstrakta aŭ senkompata, sed vivanta persono ("la vivanta Dio" li sin nomas), kiu amas kaj zorgas pri siaj kredantoj (kaj eĉ nekredantoj). Li instruas per profetoj kaj sanktaj skriboj (Biblio, Korano), li korektas kaj punas -- ne pro kaprico, sed pro amo, kaj paradokse pro kompato, kiel bona patro. Liaj kredantoj povas preĝi rekte al li. Jesuo Kristo nomis lin ne nur "Patro", sed eĉ abba ("paĉjo").

Laŭ modernistoj (ekzemple Bertrand Russell), li estas tro kruela kaj netolerema (infero, gentomortigado, puno de patro per siaj infanoj, ktp) por esti justa, tro erarema (ekzemple, la kontraŭdiroj kaj kontraŭsciencaj "veroj" de la Biblio) por esti vera kaj ĉioscia, kaj tro supernatura (la mirakloj kaj sakramentoj, ktp) por esti reala. Li nur estas fantazio de iu ĉiopova patro en la ĉielo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, p. 451
  2. Bernard Cottret. Calvin, A Biography. A&C Black. ISBN 978-0-567-53035-6.
  3. Suzanne McCarthy. (27 junio 2019) Valiant or Virtuous?: Gender Bias in Bible Translation. Wipf and Stock Publishers. ISBN 978-1-5326-7663-5.
  4. Le tétragramme YHWH et sa traduction par "Éternel"
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.