Sankta Triunuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sankta Triunuo laŭ la doktrino de kristanismo, estas Dio, havanta unu esencon sed tri hipostazojnpersonojn:

  1. Patro - Persono, Kiu estas la Komenco kaj Modelo de la Triunuo;
  2. Filo - Persono de la Triunuo, Kiun oni nomas ankaŭ Dio Vorto, Saĝeco de la Patro, per Kiu la Patro kreis la universon, Filo naskiĝas el Patro, en nia mondo la Dio Filo enhomiĝis en Jesuon Kriston;
  3. Sankta Spirito - Persono, Kiu devenas de la Patro, Lia ĉeesto kaj agado perfektigas ĉiun Dian faron, Dio la Spirito eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.

Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Sankta Aŭgusteno verkis la plej bonan klarigon pri ĝi.

La doktrino fariĝis punkto de granda lukto en la 3-a kaj 4-a jarcentoj kiam interbatalis katolikismo kaj arianismo. La katolika doktrino de la Triunuo estis difinita en la Kredo Nicea, produkto de la Koncilio de Niceo. Laŭ arianismo, nek Filo nek Spirito estis Dio, do la Triunuo ne estas. Post la Nicea koncilio komenciĝis batalo kontraŭ macedonismo. Macedonio kontestis diecon de la Sankta Spirito, lia doktrino estis forĵetita de la katolikismo en la dua Ekumena Koncilio, kiu okazis en Konstantinopolo. Tiu koncilio aldonis al la Nicea simbolo paragrafojn pri la Sankta Spirito kaj tial la simbolo kelkfoje nomiĝas Nicea-Konstantinopola, kaj por mallongeco simple Nicea. Laŭ la nicea kredo la Sankta Spirito devenas nur el la Patro. Sed en la okcidenta parto de tiama unueca Eklezio ekde la beata Aŭgusteno komencis disvastiĝi la opinio, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro kaj de la Filo (filiokvo). La katolika Eklezio enskribis tiun ĉi aldonon en la simbolon nur en 1014, ĉe kronado de Genriko la 2-a far la papo Benedikto la 8-a.

Nunaj specoj de kristanismo kiuj dubas pri la Triunuo, estas ekzemple unitarismo, jehovismo kaj mormonismo.

Al islamo kaj judismo, la Triunuo ŝajne estas tri dioj kaj estas profunda eraro de kristanismo. Al spiritismo, Sankta Triunuo originis el miskompreno de rolo de Jesuo kaj identeco de Sankta Spirito pro historiaj kialoj.

"La Sankta Triunuo" estas ankaŭ la nomo de pentro, verko de Andreo Rublov kiu estas Rusa Ortodoksa ikonartisto.


La Triunuo en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Se enla Malnova Testamento estas apenaŭ aludate al la Triunuo (vidu la genezan rakonton en kiu Abrahamo salutas tri gastojn kaj en la tri adoras nur unu), okazas ke en la Nova troviĝas esence kaj precize revelaciata la Triunuo. Tie ne enestas la vorto «triunuo»; sed la tri personoj estas klare nomataj: ili agadas kaj manifestiĝas ĉu en distingiĝo ĉu en unuiĝo. Jesuo kaj liaj disĉiploj emas rigide respketi la Shema/n (hebrea preĝo) de la Malnova Testamento : «Aŭskultu, ho Izrael! La Eternulo, nia Dio, la Eterenulo estas unu sola (Read 6,4) ».

La unua revelacio pri la Triunuo okazis avantaĝe de unu persono, Maria. Ĝi ekaperis en la Anonco de la Anĝelo Gabrielo: «La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro tio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio (Lk 1,35)». Jen, do, la Patro disponanta, la Spirito eniranta en Marian, kaj la Filo en ties sino.

La dua revelacio pri la Triunuo, kaj la unua publika, konkretiĝis ĉe la Jordano dum la bapto sur Jesuo. Tiam estis proklamite ke «la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo ; kaj venis voĉo el la ĉielo: «Vi estas Mia Filo, la amata; en vi mi trovas plezuron (Lk 3,22)» . Kiel ajn tiu teofanio ekektiviĝis, en ĝi estas atestata la Triunuo en la Patro kiu deklaras, en la Spirito kiu malsupreniras, kaj en la Filo kiu estas proklamata. (Vidu Ankaŭ Johanon 1,32).

Tiu revelacio pri la dieco de la Filo estos konfirmita dum la Transfiguriĝo de Jesuo antaŭ la tri disĉiploj. En ĝi emerĝis la voĉo proklamanta «Tiu ĉi estas mia Filo, la elektita, aŭskultu lin (Lk 9,35)».

La Nova Testamento estas plenplena je formuloj unuflanke asertantaj, aŭ supozigantaj, la perfektan diecon de la Filo, kiuj, aliflanke, plene asocias la Spiriton al lia vivo, al la intimeco kaj al agado de la Patro kaj de la Filo.

La evangelio de Marko ekstartas per kredkonfeso: «Komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio» (Mk 1,1). Kaj tiu de Mateo finiĝas per jena universalisma taskiĝo: «Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito (Mt 28,19)».

Sed estas ĉe Johano ke la doktrino pri la Sankta Triunuo estas vere elaborita, tiel ke li povis esti difinita la teologo de la Sankta Triunuo. «En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio (Jo 1,1)». «Ĉio estiĝis per li kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis (Jo 1,3)». «Kaj la Vorto fariĝis karno (Jo 1,14)». «Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris (Jo 1,18)». « Mi estas la lumo de la mondo (jo 8,12)». «Vere, Vere, mi diras al vi : Antaŭ ol naskiĝis Abrahamo, mi ekzistas (Jo 8,58 kaj El 3,14)». «Mi kaj la Patro estas unu (Jo 10,30)». Kaj plue: «Kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem, sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos, kaj li anoncos al vi la venontajn aferojn. Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi (Jo 16, 13-15)».

Paŭlo el Tarso, en siaj leteroj, diras ke Jesuo estas la Sinjoro, Κυριος, Kurios, vorto uzata de la Septuaginto tradukanta la Tetragraman יהוה, YHWH, Dion, same kiel en Mk (12,21) kaj en Psalmo 118, 22, kaj en Johano 12 ,37-38 reprenanta el Jesaja 53,1: do laŭ Paŭlo, Jesuo estas Dio. Il lin mencias kiel Dion (Θεος, Théos) en Rm 9,5, Tt 2,13, Rm 1,3, Rm 5,10, Ga 2,20, Kol 1,3 kaj 1,13. Plue Paŭlo ofte uzas la triunuajn formulojn (ekzemple 2Kol 13,13) kiuj asociigas la tri personojn diajn.

Ankoraŭ: en la letero al la Hebreoj (He, 1,8), Paŭlo pritraktas kristologion jam precizigitan. «Sed (Dio la Patro) diris al la Filo: Via trono, ho Dio, estas eterna; le sceptro de via regno estas sceptro de justeco».

La Apoklipso donas al Jesuo la diajn titolojn per kiuj la Malnoìva Testamento epitetas Dion, kiel «mi estas la alfa kaj la omega... kiu estas, kiu estis, kaj kiu venos, la Tutpovulo (Ap 1,8)».

Oni notu ke ĉi tie ne estas citataj ĉiuj refenrencoj pri la Triunuo entenataj en la Nova Testamento; des malpli argumentadoj por komenti la tekstojn. Ĉio tio troviĝas en traktadoj pri teologio pri la Triunuo kiel en

[1] Ampleksa, itallingva, teologia traktado pri la kristana Triunua

[2] Itallingva vasta diskutado pri la kristana Triunuo.

Skemo de la doktrino[redakti | redakti fonton]

« Skemo » de la Triunuo, tradicia simbolo de la Triunuo en la okcidenta kristanismo.

«Mi al vi allasas unusolan Diecon kaj Plejpotencon, ekzistantan Unu en la Tri, kaj prezentantan la Tri apartigitmaniere. » (Gregorio el Nazianzo, Paroladoj, 40, 41)

La kristana Triunuo laŭ la Korano[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Korano Jesuo estas nur profeto, elstara profeto, neniel Dio aŭ Difilo. “La kristanoj diris: la Mesio estas filo de Dio [...] Ke Dio ilin nuligu! Ili estas tiel stultaj” (9,31), aŭ ankaŭ “Dio estas unusola [...]. Kiamaniere li povus generi filon?” (4,171) kaj “Ili imagis en sia nescio ke Dio havas filojn kaj filinojn” (6,100). (Tion, parenteze dirite, imagis la kompilintoj de Korano!). Veras tamen ke Korano diras ke Jesuo “estas vorto de Dio” (4,171) kaj ke li estas “iu Verbo kiu enanas el Li”, nome el Dio (3,39;3,45), reeĥante la evangelion de Johano; sed la islamaj komentistoj rapidiĝas interpreti, ke tiu Verbo estas ja jes vorto de Dio, sed ne eterna kaj ne nekreita, kvankam akceptante ke Jesuo estas la unika persono kun kiu Dio parolas rekte. Tie kaj tie el Korano (Sura 4; 5 e 6) tralikiĝas la informo, laŭ kiu la kristana triunuo konstituigas Dio, Jesuo kaj Maria. Tio hororas por islamanoj kaj por kristanoj!

Diverslingva bibliografio[redakti | redakti fonton]

H. U. VON BALTHASAR, Spiritus Creator, Brescia 1972.

B. BOBRINSKOY, Le mystère de la Trinité, Cours de théologie orthodoxe, Cerf, París 1986

P. CODA, Dio uno e trino. Rivelazione, esperienza e teologia di Dio, San Paolo Ed., Milano 2000

F. COURTH, Il mistero del Dio Trinità, Jaca Book, Milano 1993

J. DANIÉLOU, Dio e noi, Edizioni paoline, Alba 1967

J. DANIÉLOU, La Trinità e il mistero dell’esistenza, Queriniana, Brescia 1969

G. EMERY, La théologie trinitaire de saint Thomas d'Aquin, Cerf, Paris 2005

W. KASPER, Il Dio di Gesù Cristo, Queriniana, Brescia 1985

L.F. LADARIA, La Trinità, mistero di comunione, San Paolo Edizioni, Milano 2004

B. DE MARGERIE, La Trinité chrétienne dans l'histoire, Beauchesne, París 1975

B. MONDIN, La Trinità mistero di amore. Trattato di teologia trinitaria, ESD, Bologna 1993

F. OCÁRIZ, Natura, grazia, gloria, EDUSC 2003

C. PORRO, Dio nostra salvezza, Torino 1994.

C. PORRO, Il mistero di Dio, Torino 1976.

J. RATZINGER, Il Dio di Gesú Cristo, Queriniana, Brescia 2006.

J. RATZINGER, Introduzione al cristianesimo, Queriniana, Brescia 2005.

L. SCHEFFCZYK, Dichiarazioni del magistero e storia del dogma della Trinità, in Mysterium Salutis, Queriniana, Brescia 1980, II/1, 187-278

L. SCHEFFCZYK – A. ZIEGENAUS, Katholische Dogmatik, vol. II, MM, Aachen 1996.

M. SCHMAUS, Dogmatica cattolica, I, Marietti, Torino 1963.

A. STAGLIANÒ, Il mistero del Dio vivente, Dehoniane, Bologna 1996.

B. STUDER, Dio salvatore nei Padri della Chiesa, Borla, Roma 1986.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]